Jen nova novelo pri Badik kaj ĝia historio...por bone kompreni ĝin, estas oportune unue legi la novelon: "La prifosoj de Badik".
La malnova biblioteko estis jam de longa tempo fermita, kaj la enormaj ŝrankoj, en kiuj protekte ariĝis malnovaj kodeksoj, kaj la multenombraj bretoj, sur kiuj staris miloj kaj miloj da libroj, kreis sentempecan etoson.
Ĉie regadis mallumo. Verdire, ne ĉie: eta lampo lumigis limigitan areon de la granda salono, tie, kie mezaĝa, maldika homo, vestita per la uniformo de la akademianoj de la Instituto pri Arkeologio, sidante en religia silento, konfrontadis plurajn tradukprovojn de antikvaj skribtabuletoj pere de leksikonoj memorigitaj en modernaj elektronikaj libro-legiloj.
Librojn oni ne plu presis, kaj tio ekde jarmiloj: la anktikvajn verkojn oni sukcese protektis pere de tre malnova teknologio, kiu ŝtonigas la organikan materialon de la libroj, konservante ilin porĉiame. Ekde multege da tempo, la sistemo, por konservi la sciojn de la homaro, estis la sama: komputilmemorigo kaj, samtempe, aŭtomata gravurado de la tekstoj sur tabuletoj produktitaj en la sama artefarita ŝtonmaterialo.
En la pasinteco, dum la “Periodo de la 500 militoj”, kiam centoj da civilizoj formiĝis kaj malaperis, estis ofta okazo ke, pro akcidentaj kialoj, la komputilmemoroj forviŝiĝis... danke al tiu metodo konserviĝis almenaŭ la tiel diritaj “porĉiamaj skribtabuletoj” - kiuj estis, kvankam reskribeblaj, tute nedetrueblaj.
Verdire, la sistemo estis iasence stranga: por eviti la perdon de informoj, oni gravuris skribttabuletojn, sed tial, ke ili estis tiel multenombraj (iu tempoperdulo iam kalkulis, ke eble sur la dek mil mondoj ekzistas almenaŭ 400 miliardoj da skribtabuletoj) oni retransformis ilin en informojn, konservatajn en la memoro de la elektronikaj libro-legiloj... Tiamaniere fakulo povis kunporti kun si plastan kajereton enhavantan eble 20% de la tuta bibliotekaro de la homaro. Tamen, por eviti la perdon de ĝiaj informoj, oni gravuris skribtabuleton kontenantan la resuminformojn pri la ehnavo de tiu libro-legilo...kaj tiel plu!
En tiu lumigita anguleto Anteo, koncentriĝinta sur malfacila traduko, tute ne kontentis je sia laboro. Tial, ke neniu povis priatenti lian konduton, li permesis al si libere pensi laŭtvoĉe, komentante per ne tiel firma voĉo kion li eltrovis: “Ha, ci eble opinias, ke mi ne komprenis vin, malbenita nekonata vorto, ĉu? Ne, ne, mi, male, komprenis vian ĝeneralan sencon sed...ankoraŭ ne vian precizan signifon”. Tion li faris nur tial, ke li ne volas senti sin sola, en tiu grandega legoĉambro...kvankam li bone konsciis pri la fakto, ke tia konduto estus konsiderata sufiĉe infaneca aŭ, eĉ plimalbone, iel freneza. Oni ja scias, ke filologoj kaj lingvistoj estas, ofte, stranguloj...
Tamen, aparte de la supraĵa komikeco de lia konduto, Anteo estis bonega tradukisto: tial oni taskigis lin atente traduki la famkonatajn tidelajn skribtabuletojn. Li plenkoscie faradis sian laboron, ĉar estis ankaŭ lia intenco eldoni la tradukon, kune kun la originala teksto, kaj enretigi ĝin kiel eble plej baldaŭ - tio ja alportus honoron al li kaj – kiu scias? – eble ankaŭ plibonigon de lia akademia situacio...
Ekde kiam ili abandonis Tidelon, la ĝenerala sinteno de la eks-membroj de la arkeologia brigado estis ia senco de frustracio kaj de malplenumita tasko...Ili estis nur ekhavantaj la unuajn interesajn rezultojn, kiam la timemo kaj la decidemo de Kajsa malpermesis al ili daŭrigi sur tiu vojo...Aldone, la kontraŭa pozicio de Karlo iel malbonigis la etoson: ĉiuj ja sciis, ke Kajsa kaj li rompis longdaŭran amikecon, ĝuste sekve de la okazintaĵoj de Tidel...
La materialo, sur kiu Anteno laboris, konsistis el deko da skribtabuletoj, kontenantaj la priskribon de la lastaj tempoj de la restado de la Antikvuloj sur Tidel. Estis danke al lia traduko de la teksto pri la terura milito inter la Patro (la tiama registaro) kaj la Filo (iu estaĵo, kreita pere de genetika manipulado por rezisti en la plej teruraj spacaj kondiĉoj, cele al koloniigo de la galaksio), ke oni decidis abandoni Tidelon. Estis io kio, tamen, ne konvinkis lin...surbaze de lia interpretado de la lingva strukturo de la tabuletoj, li venis al la konludo, ke tiuj tabuletoj ne estis verkitaj en la sama periodo. La lingvaj nuancoj estis tro variaj. Aldone, li konvinkiĝis, ke ĝuste la famkonata teksto pri la foriro de la tidelanoj estas mankohava..laŭ li, la tuta historio estis priskribita tro koherece – se tiel diri, tro logike - mankis la kutimaj stilaj aldonaĵoj, la normalaj formuloj rilate la veron, la amon al honesteco ktp...Li fine konvinkiĝis, ke tiu teksto estas iasence manipulita, reverkita, se tiel diri. Male, la cetera materialo estis plimalpli aŭtentika. Sed kiu manipuladis la tekston? Kaj kial? Kaj, ĉefe, kion enhavis la originala teksto?
Li decidis ekzameni tiun parton de la skribtabuleto per nova aparato, kiu ĵus alvenis, sendita de profesoro Malenko. Pere de ĝi oni povis rekonstrui komputile la sinsekvajn ŝanĝojn de la materialo de la tabuletoj en la daŭro de kelkcento da jaroj: oni fakte inventis ĝin ĝuste por malkovri malaperiĝintajn tekstojn, kiuj estis forviŝitaj dum la reskribado de la tabuletoj.
La komputilo tre rapide rekonstruis la strukturiĝon de la materialo tra la jaroj, kaj...jen, mirige reaperis pluraj tekstoj, unu sub la alja...Tamen, dum la plej malfruaj estis nur etaj korektoj de la sama teksto, kaj tute samepokaj, la lasta estis - de nur antaŭ kelkaj monatoj!".
(daŭrigota)
Send a message
Search for members
Cindy Mckee pro says:
Kie estas la originala teksto? Mi atendas! :)