Izolo


Krakadas la neĝo sub ŝuoj porvintraj
dum vagas  mi tage tra lando senhoma
kaj vane esperas retrovi la spurojn
de amo perdita tra blovoj de l'vento.

Ŝi volis foriri al ejoj vivplenaj,
al urboj grandegaj, al homaj amasoj,
al reva iluzio, riĉo kaj lukso,
al firma laboro kaj bona asekur'...

Ĉi tie izolo, malvarma vetero,
ja bremsas la cerbon kaj blokas la movon,
sed steloj dumnoktaj kaj suno reviga
libere korektas la homajn difektojn.

Kaj fuĝis ŝi foren, serĉante la vivon,
la vokon de l' mondo ŝi varme akceptis,
forgesis ŝi tamen pri 'l tempo praava,
la tempo de l' homo ankoraŭ infana...

Pri mia estonteco ofte mi pensas,
pri neĝo abunda ĉe l' pordo de l' domo;
mi viro senlaca ŝovele laboros,
por fine solecan laŭiri la vojon.