Roberto Tresoldi Published on January 29, 2008
by Roberto Tresoldi

Roberto Tresoldi's blog

Browse posts
La prifosoj de Badik (novelo)
Posted on March 13, 2008
3 comments (latest 9 months ago)
Reflugo al Badik (I)
Posted on February 25, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Izolo (poeziaĵo)
Posted on February 20, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Aperis nova libro!
Posted on February 14, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Romantika angoro (eta poeziaĵo)
9 comments (latest 9 months ago)
Historio de Esperanto - II. Eta bibliografio por komenci...
Posted on January 16, 2008
6 comments (latest 9 months ago)
Historio de Esperanto
Posted on January 13, 2008
Bibliografio
Posted on January 9, 2008
3 comments (latest 10 months ago)
La fruaj kaj junecaj jaroj de Zamenhof
Posted on December 29, 2007

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 493 visits

Romantika angoro (eta poeziaĵo)

Tuesday January 29, 2008 at 02:45PM

 

Falas silente neĝeroj ekstere,
ĉesis blovado de l' vent'...

Kviete ripozas kateto sur sofo
sonĝante ludojn de l' tag'.

Laŭiras fenestron gutoj fingrecaj,
kreiĝas linioj sen halt'.

Sidas mi lace sen dormo kaj penso
revenis la tempo de l' plor'.

Foriris ŝi fine post akra diskut'
baraktis ni longe sen cel'.

Movo de l' manoj: doloras la vango -
restas nur trista ĉagren'.

9 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
Aj! La fino estis dolora.
Mi ĝuis la poemon. Kaj mi ankoraŭ devas fini mian legadon de via EO-Volapuk-artikolojn.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Dankon Cindy! Bonan legadon de la artikoloj (nu, ja, mi scias, ke mi estas iom tro skribema...)
Posted 10 months ago. ( permalink )
Mimi replies:
cxu estas via kreajxo, Rob? ege placxas al mi....ja, la kateto cxeestas....gratulon!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Trista situo, certe okazinta al cxiu iam. bele konstruita poemo :-)
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Laux mi: situo de urbo estas bela, situacio de atakata urbo estas malfacila. Almenaux tiel estis
antau dek jaroj. Sed ja la lingvo evoluas...

La poemo placxas ankaux al mi-

Blazio
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Dankegon pro via tre bona poemo kiu kongruas - bedaŭrinde - kun mia nuna spiritostato. Gratulon pro gxia beleco, kara Roberto! :-)
Posted 9 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Daŭrigu, Roberto, daŭrigu! Vi arte majstras nian lingvon. Mi gratulas kaj atendas...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
En mia imago aperas melodio, kiu gvidis vin dum la verkado -- eble. Min maltrankviligas la amfibrakiĝo de la daktiloj. La ritmo estas varia, tamen do ĝi ne enuiĝas.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Bele, bele. Saluton, kolego!
Posted 9 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.