V

Martina kaj ŝia patrino sidis ĉe la granda ovala tablo en la manĝoĉambro. La amikoj, kiuj partoprenis en la festa vespermanĝo por la reveno de Martina el Usono, jam forlasis la loĝejon, kaj la patrino estis parolanta kun Martina pri la pasinteco. Ŝi diris nenion apartan, nur kelkajn vortojn pri kiel bone kaj feliĉe estis, kiam ili ĉiuj vivis kune. Nu, temis pri la kutimaj diroj de homo, kiu ne plu estas tiel juna, kaj ŝatas ŝoveli en la sablo de la memoraĵoj.

La tuta manĝoĉambro, laŭŝajne, estis plenplena de materiiĝintaj memoraĵoj: oni povis vidi malnovajn statuetojn el porcelano, aĉetitajn ĉie ajn en Portugalujo dum multaj jaroj, sur du belaj lignaj tabletoj en la plej lumigita angulo de la ĉambro. Vere, pro nekonataj kialoj, en tiu ĉambro nur unu angulo estis bone lumigita, dum la aliaj tri preskau malaperis en la mallumo. Oni povis nur diveni, ke tie troviĝas foteloj kaj skribotableto kaj pluraj malnovaj pentraĵoj, kvankam oni ne povis distingi ilin bone.

Martina apenaŭ aŭskultis la monotonan voĉon de la patrino, kaj ŝi rigardadis fikse la postrestaĵojn de la manĝo en bela porcelana telero el Francio, sur kies bordo dancadis pentritaj junuloj kaj junulinoj, klasike vestitaj. De tempo al tempo, ŝi malproksimigis per la mano muŝon, kiu flugis kaj zumadis ĉirkau ŝia telero. Ŝi pensis pri la enhavo de la mesaĝo, kiun ŝi ricevis de Manŭela, kaj kiu malgajigis ŝin. Ŝi pensis ankaŭ pri sia vojaĝo al Usono, pri la homoj, kiujn ŝi renkontis tie, kaj ĉefe pri li, David, la direktoro de la lernejo. Kiel strange: tute same kiel okazis al Manŭela, ankaŭ inter ŝi kaj David la amo ekburĝonis nur post kelkaj semajnoj ekde ilia konatiĝo. Antaŭ ol ŝi foriris el Usono, ili jam kondutis, kiel se ili estus pasigintaj jarojn kune. David eĉ proponis (preskaŭ postulis), ke ili vivu kune sub la sama tegmento...ĉu tio ne okazas tro rapide? Eble ne, eble estas pli bone tiel, por ke oni konu sin profunde unu la alian, antaŭ ol decidi pri estontaj paŝoj.

Ŝia patrino starigis demandon al ŝi kaj pro ŝia silento, ŝi komprenis, ke eble ŝi ne priatentas, kion ŝi diras. "Ja - ŝi pensis - mia ĉarma infano lacas...kompreneble, post tiel longa vojaĝo! Mi eĉ ne komprenis tiel simplan aferon...Tio signifas, ke mi vere fariĝis maljuna!". Ŝi malrapide ekstaris kaj iris al la kuirejo por pretigi kafon por ambaŭ.

De la manĝoĉambro, oni atingis la kuirejon pere de longa kaj mallarĝa koridoro, de kies muroj pendis kelkaj pentraĵoj. La patrino de Martina haltis antaŭ unu el ili kaj longe rigardis ĝin, karesante per du fingroj la orumitan kadron. En la pentraĵo iu bela, mezaĝa viro, vestita kiel ĉasisto en la arbaro, karesis per la dekstra mano la kapon de ĉashundo kaj per la maldesktra tenis, proksime de sia buŝo, ornamitan lignan pipon. Lia rigardo estis tre fiera, lia mieno severa – ja, sendube konvencia portreto. Sed la okuloj, bluaj kiel likva ĉielo, brilis kiel se nekonata lumo vivigus ilin. "Nu, paĉjo - diris ŝi - kial vi foriris tiel frue? Ja, mi scias, ke vi tiel multe amis panjon, ke vi nur deziris atingi ŝin kiel eble plej frue...Sed tiamaniere ni ĉiuj restis solaj!". Ŝi sopiris mallaŭte, deflankigis la rigardon kaj paŝis plue en la koridoro ĝis ŝi atingis la kuirejon.

En la manĝoĉambro, Martina pensis denove pri Manŭela kaj pri la fakto, ke ne devas esti facile elteni tiun novan travivaĵon, la forvojaĝon de la edzo... Aldone li devos vivi en sovaĝa ĝangalo, inter agresemaj ŝtelistoj! Tiun vesperon, ŝi ne deziris respondi al la mesaĝo de sia fratino. Ŝi estis tro malgaja, kaj ŝi ne volis malplibonigi la situacion de Manŭela per pesimisma telefonalvoko aŭ mesaĝo.

Ŝi endormiĝis tre frue, pro laceco. Bonŝance ŝia nekonscio, tiunokte, vagadis aliloke kaj ne havis tempon por timigi ŝin per koŝmaroj.