Oni legas ofte en TTT-paĝaroj komentojn - ĉefe prilingvajn - rilate la plej bonan internacian helplingvon...ankaŭ mi kelkfoje partoprenis en ili. Sendube ĉiu homo havas apartan opinion pri la temo - tial mi skribas ĉi tie kial, por mi, Esperanto ludis (kaj ludas) gravan rolon...
Mi kreskadis ekde mia 16a vivojaro en la esperanto-movado, tial mia vivo estis 100% sub la influo de Esperanto, ĝiaj idealoj, ĝia praktika uzebleco.
Dum jaroj mi trairis la mondon utiligante praktike preskaŭ nur la IL-on, kaj vizitis landojn kiuj estis, tiam, fermitaj al okcidenteŭropanoj...
Tiam miaj lernejkamaradoj estis sub la influo nur de la kutimaj stereotipoj de okcidenta mondo; male mi konatiĝis kun alies kulturoj - fakte nekonataj ĉe ni...Neniu sciis, kio estas Kalevala, kiu estas B. Prus, aŭ S. Petoefi, sovetaj, ĉinaj kaj japanaj aŭtoroj...male mi jam estis leginta ilin en Esperanto, kaj estis konsiderinta ilin same gravaj kiel multaj konataj italaj, hispanaj, usonaj aŭ francaj verkistoj.
Per Esperanto mi fariĝis la internacia homo, kiu mi estas nun, respektanta ĉies lingvojn kaj kulturojn - kaj por mi tio valoras ege pli multe ol lingvistika diskutado.
Ĉu ne kuŝas en tio la valoro de internacia helplingvo?
Send a message
Search for members
Valdi (Elbik) says:
La sociala valoro de esperanto estas lia plej granda trezoro. Sed mi skribis miajn artikolojn kiam mi eksciis ke multaj esperantaj organizacjonoj deziras inkondukti esperanton kiel lingvo por europo ka propagandas pri lingvaj kaj edukaj valoroj de esperanto ne parlante pri liaj gravaj mankoj. Mi konsideris nur lingvaj e edukaj valoroj de esperanto kaj mi deziris diri ke egzistas ankau aliaj helpolingvoj kiuj funkcionas ne pli malbone au mem pli bone kiel esperanto. Kaj mi cxiam ripetas ke esperanto estas tre bona por interamikaj konversacioj sed se iu dezira pli seriozaj aplikajxoj esperanto ne es jam tiel bona kaj cxu ne indas regardi al aliajn helpolingvoj? Nur por scii in kiu maniere ili funkcionas sen abandoni esperanton se oni amas gxin. Por multaj esperantistoj tio estus granda ofendo de "esperantismo".
Pardonu pro erraroj in mia jam iom forgesita esperanto.
Michael Lennartz says:
Sed tio ne estas riproĉo, nur instigo. Via baza ideo estas tute ĝusta: Mi ne komprenas, kial E-tistoj ĉiam rigardas E-ton el la "lingva angulo". E-to kiel kulturaĵo estas same, eble eĉ pli interesa, priatentenda fenomeno. E-to havas propran kulturon kaj ankaŭ peras fremdajn kulturojn. Estas pli rekomendinde studi E-lernolibron aŭ diskuti en ipernity ol verŝi botelon da bieron en la kapon.
Roberto Tresoldi replies:
Do por mi E-o estis ankaŭ ŝlosilo por eniri nekonatajn kulturajn mondojn...Aldone, kiel vi prave substrekas, mi ankaŭ abunde okupiĝis pri nia kulturo, legis niajn verkojn, spektis niajn teatraĵojn kaj partoprenis en nia ĉiutaga esperantista vivo. Esperanto estas fakte la sola lingvo, kiun, aparte de mia gepatra lingvo, mi konsideras mia propraĵo...
Roland Platteau says:
César Dorneles says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
La esperantistaro mem estas plurtavola. Iu n tavolojn tiu plurkultureco ne tuŝas,
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 2 weeks ago.
Maciek says:
Roberto Tresoldi says:
Roberto Tresoldi edited this comment 2 weeks ago.
Maciek replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Maciek says: