1. Okazas ofte ke du lingvoj, ial, havas kelkajn apartaĵojn, kiuj pensigas pri ilia eventuala parenceco (aŭ hazarda simileco). Mi memoras ke, antaŭ multaj jaroj (mi estis knabeto), legante ion pri la hungara lingvo, mi estis frapita de iu nomo, "apa" (patro), kiun mi estis ĵus trovinta ankau en la etruska vortoprovizo ("apa", patro). Ĉu du lingvoj tiel foraj laŭ distanco kaj tempo povus havi interrilaton? Kiel vi scias, la fantaziumado de scivolema infano kelkfoje atingas nekredeblajn pintojn, kaj mi konvinkiĝis, post ioma komparado, ke eble jes, tiuj du (por mi) misteraj lingvoj povus havi interrilaton. Post kelkaj monatoj oni invitis min al loka junulara arkeologia grupo por prelegi ĝuste pri la etruskoj kaj mi proponis mian tezeton pri iama interrilato inter etruskoj kaj hungaroj. Nu, vi povas imagi la reagon: oni ne plu invitis min, kaj oni konsideris min tute ne serioza homo. Mi ankoraŭ memoras pri mia tiama reago: mi ruĝiĝis pro honto, kaj tute rezignis pri tiel fantazia tezo.
Pasis 30 jaroj kaj, tute hazarde, en granda milana librovendejo, kaptis mian atenton la titolo de pezeta volumo kaŝita en angulo: " Etrusco: una forma arcaica di ungherese? (La etruska lingvo: ĉu praformo de la hungara lingvo?". Mia koro preskaŭ haltis je tia titolo: "Ĉu vere? Ĉu estas homoj, kiuj subtenas tian tezon? Sed kiu povas estis tiel freneza por proponi tion? Oni sendube akre atakos lin / aŭ ŝin!". Emociplena mi enmanigis al mi la libron, kaj ektrafoliumis ĝin. Unue, la nomo de la aŭtoro: Mario Alinei... "Diable - mi preskaŭ laute kriis - temas pri serioza lingvisto! La verkisto de la famkonata 'Origino de la eŭropaj lingvoj'!". Mia scivolemo kreskadis - kompreneble mi aĉetis la libron, legis ĝin kun intereso, kaj konvinkiĝis, ke ne nur la hipotezo de tiu tiam ruĝiĝanta knabeto estas prava, sed ke ĝi valoras seriozan pristudadon...Nu, tiun pristudadon mi lasos al aliaj, pli kompetentaj ol mi - sed danke al tiu malkovreto, mi finfine ĉesis suferi pro tiu hontinda malsukceso de antaŭ multaj jaroj.
2. Mi promenadis ĉe bela strateto proksime de la marbordo: la printempa suno estis varmeta kaj la bruo de la ondoj luladis mian malrapidan paŝadon kaj silentan pensadon...Jen du fiŝkaptistoj, kiuj interparolas pri la nokta fiŝkaptado...Ha, la bela kaj karakteriza liguria dialekto, tiel sonoriĉa kaj melodia...nu, prave ĝi similas al la portugala lingvo. Kaj fulmotondre frapis min demando: "Jes, tio veras: tiuj du lingvoj (ĉefe sone) estas similaj laŭ pluraj vidpunktoj sed - kial? Ĉu estas nur hazardo? Eble jes sed - eble ne!". Kaj mi komencis pripensadon pri eblaj kontaktoj dum la jarcentoj... Nu, oni ja scias, ke Ĝenovo estis grava kaj riĉa mara respubliko, kiu komercis kaj fondis deponejojn kaj kolonietojn ĉie ajn - sed ĉu tio sufiĉas? Ne, verŝajne ne...Ĝenovo ne estis Venecio, kiu fondis veran ŝtaton, kun granda teritorio ankaŭ aliloke...
Mi daŭre havis la impreson, ke mi forgesas ion. Prave! Jen tio, kion mi estis dummomente forgesanta: Ĝenovo kaj Ligurio estas lokoj, kie antaŭ miljaroj vivis la Ligura popolo, kiu, antaŭ multaj jarcentoj, troviĝis en pluraj partoj de prahistoria Eŭropo...Kaj aldone, tiu popolo ricevis pliposte fortegan influon (lingvan, kulturan ktp) fare de la Keltoj...Siaflanke Portugalio, antaŭ la alveno de la Romianoj, estis okupita de pluraj popoloj - ĉefe el keltaj originoj! La Romianoj konsideris la loĝantojn de la centra parto de Portugalujo (la Luzitanojn) iasence "Keltiberoj". Nu, jen trafa kunligilo: la fonetikaj apartaĵoj de la dialektoj de Ligurio, kiuj troviĝas ankaŭ en la portugala lingvo (kaj parte ankaŭ en la franca lingvo), kiel, ekzemple, la forta influo de nazalaj konsonantoj sur la antaŭaj vokaloj ktp, dependas de la influo sur plipostaj lingvoj de la kelta subtavolo... "Nu, bone!" - mi diris parolante al mi mem. Eble tio estis simpligo, sed la konvinko, ke mi solvis lingvistikan problemeton (almenaŭ por mi!) estis sufiĉa instigo por doni aldonan ĝuon al la ĉemara promenado.
3. Kiel interese okupiĝi pri la prahistorio de la homaro! Oni povas viziti interesajn prifosaĵojn kaj pentritajn grotojn, sekvi la disvolviĝon de la homaro en la muzeoj de la tuta mondo, amuziĝi legante la nekredeblajn tezojn kaj kontraŭtezojn de scienculoj aŭ babilemuloj (kiel mi, ĉu ne?), longe pripensi, kio fakte okazis al la neandertala homo, eble rigardante la perkomputilan rekonstruon de malgaja vizaĝo de eta neandertala infano...Kaj oni povas vojaĝi al eĉ pli proksima periodo, ĝis la pordoj de historio, kaj vidi belegajn kaj imponajn konstruaĵojn kaj restaĵojn.
Sed ankaŭ en ĉi lasta kazo, restas problemo por solvi: oni fakte ne scias, kion oni parolis en Eŭropo en la periodo, antaŭ la alveno de hindeŭropanoj. Verdire, kun kelkaj esceptoj...ekzemple, en la ligura lingvo (spite al ĝia forta keltiĝo), ekzistis kelkaj vortoj, kiuj verŝajne apartenis al prehindeŭropaj lingvoj, kaj kiuj estas produktivaj ankoraŭ hodiaŭ (sufikso -aska, por indiki lokon aŭ loĝanton en iu loko), kiu nekredeble konserviĝis en pluraj italaj dialektoj kaj eĉ en la itala (en la latina, la loĝantoj de Como estis "comacini", hodiaŭ ili estas "com-aschi" ktp.).
Sed du lingvoj, verŝajne, ankoraŭ nuntempe atestas pri alispeca lingva panoramo de antaŭhindeŭropa Eŭropo. Un el ĉi tiuj lingvoj estas la mortinta etruska lingvo, pri kiu oni scias sufiĉe multe, por diveni la ĝeneralan sencon de pluraj enskribaĵoj, sed pri kies efektiva origino kaj strukturo oni scias ankoraŭ malmulton (kelkaj skribis, ke ĝi estas praa hungara lingvo, aliaj ke ĝi venas el la sanskrita - do ĝi estus hindeŭropa - aliaj, ke ĝi formiĝis surloke ktp.) ; la alia - kaj jen la surprizo - estas parolata ankoraŭ hodiaŭ: temas pri la eŭska. Vere, se oni nur tralegas gramatikon de ĉi tiu lingvo, oni miras pri la grandaj diferencoj inter ĝi kaj la hindeŭropaj lingvoj; kaj kio surprizigas estas la fakto, ke, spite al ĝia enorma lingvistika intereso, nur relative malmultaj homoj konsideras interese lerni ĝin (aŭ almenaŭ konatiĝi iomete kun ĝi). Temas, fakte, pri la sola vivanta atestilo de praa lingvo, iam parolata en ege pligranda regiono...atestilo pri mondo tute alia ol tiu de la hindeŭropanoj! Certe, en la daŭro de la tempo la lingvo ŝanĝiĝis kaj pliriĉiĝis, sed la baza strukturo kaj radikaro estas tre verŝajne la sama kiel antaŭ multaj jarcentoj. Do, bonvolu, karaj ŝatantoj de la lingvoj kaj de la kulturo, interesiĝi iomete pri ĉi tiu mirinda lingvo, kiu malfermas interesegan fenestron sur tute alispeca lingva sistemo!
Send a message
Search for members
Tjeri says:
Kiom oni scias pri la etruska? Mi, ĝis nun, kredis, ke ĝi estas preskaŭ nekonata.
Pri la portugala, mi aŭdas ankaŭ similecon kun la rumana, sed la keltoj ne loĝis en Rumanio...
Roberto Tresoldi says:
Se mi bone memoras, la legionoj, kiuj koloniigis estontan Rumanion venis parte el Sardinio...sed mi ne povas konfirmi nun. Sendube en la sarda lingvo ekzistas tre forta nazaligo de la vokaloj, kaŭzita de nazalaj konsonantoj, kaj se tiu elemento estis jam en la latina dialekto, kiun parolis tiamaj soldatoj el Sardinio, tio povus klarigi la ekzistadon de simila fenomeno en la rumana, almenaŭ rilate kelkajn vokalojn.
Rilate la etruskan: nu, oni povas relative bone interpreti plurajn tekstojn (ĉefe la funebrajn gravuraĵojn, kiuj ripetiĝas ofte kaj kiuj donas plurajn aldonajn interpretelementojn). Grandparte ĝi ne estas konata, ĉiuokaze, ankaŭ tial, ke ekzistas tro malmulte da tekstoj...
Roberto Tresoldi edited this comment 8 weeks ago.
Roberto Tresoldi says:
Jen fragmento de teksto el la tiel dirita Pokalo el Vetulonia, trovita en la Tombo de la Granda Gvidanto , 7a/6a j. a.K. Etruska: NACEME URU IΘAL ΘILEN; Esperanto (tradicia traduko): “de mi, kara amikino, trinku!”; “Hungara (aŭ proksimaj hugraj malnovaj lingvoj): NEKEM ÚR ITAL TELJEN, Traduko: "En min, sinjoro, verŝu la trinkaĵon".
Entute oni havas preskaŭ 13.000 fragmentojn aŭ tekstojn en la etruska lingvo, sed plejparte temas pri mallongaj funebraj tekstoj aŭ dediĉtekstoj de objektoj, tial la lingvo utiligata ripetiĝas konstante kaj ne donas vere kompletan bildon pri la tuta lingvosistemo. Eltiri el tio lingvon, estas tute same kiel rekonstrui la gramatikon kaj la strukturon de la itala lingvo surbaze de la epigrafoj sur la tomboŝtonoj de tombejo...
Roland Platteau replies:
Tjeri says:
Animanta says:
Roberto Tresoldi says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Ĉu vi neniam aŭdis bosanovaojn kantitajn en la ligura? Se vi ne konas la brazilan-portugalan, vi vere povas kredi ke temas pri vere brazilaj kantoj!
Tre interesaj estas ankaŭ iuj ŝercoj en la insubra (aŭ "okcidentlombarda"): per tiu lingvo oni povas ŝajnigi ke oni parolas france, kvankam oni estas parolante insubre dirante stultaĵojn amuzajn.
La loĝantoj de mia urbeto (en Brianco, nordokcidente de la Provinco de Milano) estis nomataj, dum la XIX jarcento, "gugireux": la vorto ŝajnas tute franca (kaj la ortografio estas intence franca, ĉar la plejparto de la skribita insubra uzis, pasintece, francan ortografion), kaj ankaŭ ĝia elparolo ŝajnas tute franca; la signifo estas "pingloj" (ĉar mia urbeto estis fama, en la deknaŭa jarcento, pro ĝiaj pinglofabrikoj...). La fakto amuza, tamen, estas ke tute ne ekzistas, en la franca, la vorto "gugireux" ("pinglo" tradukendas "épingle")!
Tre verŝajne, la fonetika simileco al francaj vortoj kuŝas sur la komuna antaŭromia kelta tavolo de Norda Italio kaj Francio...
[???ESPERANTO???]
Roland Platteau says:
Tamen ekzistas neniu parenceco inter ili.
Ĉu hazardo aŭ ĉu estas kialo ? mi legis lenge, ke li eĉ verkis liborn pri tio nun, lia lsatatempa, sed mi ne legis ĝin ! Do se estas respondo mi ne konas ĝin !
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
[???ESPERANTO???]