La trian de junio 1989 Ĉina Popola Respubliko blokis la demokratan proteston de junaj studentoj kaj laboristoj pere de armiloj. Miloj da homoj (senarmilaj) estis mortigitaj ĉu en la famkonata placo, ĉu aliloke en Ĉinio (tiam Ruĝa Kruco parolis pri 3000 mortintoj, dum ĈPR parolis pri 200 mortintoj - kio jam estus teruraĵo). Do, oni povis tiam vidi la Popolan Liberigan Armeon marŝi kontraŭ simplaj studentoj kaj laboristoj (sed ĉu ne temis pri Popola Liberiga Armeo? Ĉu ĝi ne devus defendi laboristojn kaj studentojn?) kaj masakri homojn, kiuj simple pace protestis favore al iom pli da demokratio.
Nu, oni povus aserti ke tiu periodo forpasis, kaj ke, hodiaŭ, ne plu estas same. Sed ĉu vere? Kial do oni ne rajtas paroli pri tio en ĉinaj amaskomunikiloj? Kial oni ne intervjuas tiamajn studentojn kaj laboristojn, por ekscii de ili, por kio ili vere marŝadis kaj protestis? Kial TTT-paĝoj kaj servoj, kiuj alfrontas tiajn temojn, ne plu estas alireblaj en ĉi tiuj tagoj en Ĉinio? Kial oni ne montras la terurajn bildojn pri tiamaj batadoj, masakroj kaj amasenkarcerigoj, kiujn ni povis vidi en Okcidento, kiam ankoraŭ eblis ricevi liberajn informojn pri tio el Ĉinio? Oni ne povos paroli pri vere demokrata Ĉinio ĝis kiam tiu lando ne kapablos solvi siajn historiajn problemojn, rekonante siajn pasintajn erarojn - tiel same kiel faris Germanio kaj Italio post la Dua Mondmilito.
Send a message
Search for members
Mike59pro says:
(... Eĉ mia lando devas ankoraŭ havi pli da kuraĝo por "solvi siajn historiajn problemojn, rekonante siajn pasintajn erarojn" - ekzemple por peti pardonon pro torturo al Alĝerio dum ĝia libera milito. )