Saluton, karaj samideanoj. Mi volas lasi nur mallongan mesaĝon pri nuntempa Italio. En ĉi tiuj tagoj oni varbas por la novaj eŭropaj voĉdonadoj, kaj samtempe por nova admistra loka administrantaro. Sendube nia situacio tre strangas, ĉar fakte aliro al libera informado malfacilas (la plejparto de amaskomunikiloj estas kontrolata de nuntempa estro de nia ŝtato, aŭ de liaj subtenantoj)...Kion mi diru? Nu, sendube tiu homo kapabllsi sorĉi niajn civitanojn (tute same kiel Hitler kaj Mussolini). Ne kredu je liaj stultaĵoj: Italio estas fariĝanta aŭtokratisma lando - eble ne faŝisma- sed sendube aŭtokratisma...Ke Eŭropo helpu nin!
Ĉu danĝero de nova faŝismo?
Stelo has particularly liked this article
kaj la sorĉo kiun nia malgranda (CIA-ligita oni malkovris tion) ekcitulo eligas sur 53% de la francoj estas vere stranga.
pli kaj pli timiĝas. Post la fia Hadopi nun loppsi ...
V I Z I László* has replied to Roland Platteauwww.ipernity.com/blog/genevievem/153451
Tiel komenciĝas, poste venos "la fina solvo".
kiam mi aŭdas, per "Radio Padania", la deliraĵojn de la ĉefaj "elstaruloj" de la reganta partio "Ligo Norda" (ĉefa aliancinto kun la partio de Berluskono), ofte ili ŝajnas al mi tre/tro similaj al deliraĵoj de la unuaj nazioj en Germanio: sufiĉas anstataŭi la vorton "hebreoj" kun la vortoj "ciganoj", "rumanoj" aŭ "islamanoj"...
Malfeliĉa k kompatinda, ĉi nia kara Italio!
[???ESPERANTO???]
Sign-in to post a comment.