Roberto Tresoldi Published on April 14, 2009
by Roberto Tresoldi

Roberto Tresoldi's blog

Browse posts
Sobre a importância da língua portuguesa (pri la graveco de la portugala lingvo)
Posted on October 27, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
Glotologiaj (kaj fantaziaj) prikonsideroj
Posted on September 29, 2009
10 comments (latest 4 weeks ago)
Tienanmen antaŭ 20 jaroj: oni ne forgesu!
Posted on June 3rd, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Ĉu danĝero de nova faŝismo?
Posted on May 23, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Milano - Historio, arkitekturo, arto (en Esperanto). 1, 2 - nova!
2 comments (latest 7 months ago)
Kelkaj konsideroj pri nuntempa politika situacio en Italio
Posted on April 1st, 2009
9 comments (latest 7 months ago)
Rilate la (ofte) neglektatajn latinidajn lingvojn
Posted on December 30, 2008
26 comments (latest 10 months ago)
La prifosoj de Badik (novelo)
Posted on December 18, 2008
5 comments (latest 11 months ago)
Pri Esperanto kaj IDO
Posted on December 16, 2008
36 comments (latest 2 weeks ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 173 times

Milano - Historio, arkitekturo, arto (en Esperanto). 1, 2 - nova!

Tuesday April 14, 2009 at 12:13PM

Multaj homoj opinias, ke Milano estas esence industria kaj komerca urbo, famkonata pro modo kaj financaj entreprenoj. Sed Milano, kiu estis tre antikva gaŭla urbo, ĉefurbo de la Okcidenta Romia Imperio, kuraĝa mezepoka komunumo kaj sidejo de riĉa kaj kulturita senjoreco, estas tre riĉa je artaĵoj, unikaj historiaj konstruaĵoj, grandiozaj artgalerioj kaj famkonataj preĝejoj. Mi invitas vin al eta vojaĝo tra ĝiaj mirindaĵoj.



HISTORIO

1. La legendaj originoj

La unuaj vivjaroj de nia urbo perdiĝas en la plej fora pasinteco. Oni fakte ne scias precize, kiam oni fondis Milanon. La ununura informo pri la origino de la urbo, kiun ni havis ĝis antaŭ kelkaj jaroj, venis de la rakonto de Tito Livio, romia historiisto (59 a.K. - 17 p.K), kiu estis intervjuinta konatulon milandevenan. Tiu gaŭlo-romia prapatro nia rakontis al la famkonata historiisto la legendojn pri la fondado de Milano (konata de la Romianoj kiel "Mediolanum").

En la sesa jarcento a.K., gaŭla ĉefo, kies nomo estis Belovezo, kaj kiu estus fondinta, kune kun siaj familianoj, urbon ĉe Liono (la romia Liono - Lugdunum - estis fondita de la Romianoj en 43a a.K.), estus forlasinta tiujn teritoriojn kaj estus enirinta la padanan ebenaĵon, kune kun parto de la Gaŭloj, kiuj konsistigis la tro multenombran loĝantaron de la regiono, kie ili vivadis. Kiam li atingis (nuntempan) nordan Italion, Belovezo estus batalinta kontraŭ etruskaj taĉmentoj ĉe la rivero Tiĉino, kaj estus venkinta ilin. Tuj poste, li estus fondinta la urbon Milano.

En la pasinteco, oni konsideris ĉi tiujn informojn neveraj, tial, ke oni opiniis, ke Etruskoj ne estis atingintaj, je tiu periodo, tiel nordan parton de nuntempa Italio. Tial, oni malfruigis la fondadon de Milano ĝis la kvara jarcento antaŭ Kristo. Sed oni malkovris landlimŝtonon etruskan ĝuste ĉe la rivero Tiĉino, kies tekston oni verkis komence de la sesa jarcento a.K.: do, tio signifas, ke tie, en la sesa jarcento a.K., troviĝis landlimo de la etruska teritorio, kaj sekve malaperis la ĉefa dubo pri tiel frua alveno de la Gaŭloj, kiuj estus fondintaj Milanon.

Oni devas tamen aldoni, ke en tiu periodo la norda parto de nia lando estis jam loĝata fare de Gaŭloj, apartenantaj al la popolo de Insubroj, kiuj jam de jarcentoj vivadis en la regiono kaj kiuj, verŝajne, jam havis sanktejon en la loko, kie Milano estos fondita: eble Belovezo kaj la kunvojaĝantaj Gaŭloj tutsimple aldoniĝis al la tie vivantaj Gaŭloj, fariĝante la reganta grupo en la regiono de Milano (kion pravigas iliaj militaj kapabloj, kiel atestas la legendo pri la venko kontraŭ la Etruskoj).

Utilaj informoj el la nomo de la urbo: "Mediolanum", ĉu el "Medhelan"?

Rilate la nomon de la urbo ("Mediolanum", hodiaŭ Milano, en la milana dialekto "Milàn") oni povus diri la samon, kiel pri la originoj de la urbo: nenio certas.

Tamen vere pensigas kelkaj elementoj: ekzemple, en Eŭropo ekzistas almenaŭ cento da "Mediolanum", ĉefe en lokoj, kie vivis Gaŭloj. Kial? Fakte laŭ la religio de la Gaŭloj, du estis la gravaj religiaj sanktaj lokoj, unu el ili nomumita "nemeton", malfermita loko en la arbaro, kovrita per herbo, kie troviĝis druida templo, kaj la dua nomumita "medhelan", sanktejo kiu troviĝas en la centro de teraj kaj astraj koordinatoj, al kiu iras druidoj kaj popolo dum apartaj festoj. Ĉirkaŭ "medhelan" povas troviĝi ankaŭ "nemeton". Sekonsidere la daton, pri kiu rakontas la fondolegendo de Milano, Belovezo estus fondinta la urbon en la unua duono de la sesa jarcento a.K. En la jaro 582 a.K. okazis en nia regiono tre grava planeda enliniiĝo, kaj tio, vere escepte, dufoje en la daŭro de unu monato (la 21an de julio kaj la 19an de aŭgusto). Tiu okazintaĵo verŝajne multe frapis niajn antaŭulojn, kaj povas esti ke ĝuste okaze de tiu evento oni decidis poste konstrui urbon ĉirkaŭ la sanktejon. Vere, en la urbocentro de Milano, evidentiĝas restaĵoj de praa konstruo-linio, kiu laŭŝajne imitas tiujn astrajn koordinatojn...

Do, oni povas fine subteni, ke nia urbo estis fondita de gaŭlaj triboj plej frue je la unua duono de la sesa jarcento a.K., plej malfrue en la kvina jarcento a.K.

2. La romia periodo

En la kvara kaj tria jarcento la urbo fariĝis grava komerca centro, ankaŭ danke al la fakto, ke ĝi situis sur kruciĝo de vojoj kiuj iradis, ekzemple, de oriento al okcidento (kaj inverse) aŭ de nord-okcidento al sud-oriento ktp. La kreskanta influo de Milano malpermesis al la Romianoj ne nur aliron al la riĉaj komercvojoj de la regiono (parte ankaŭ sur akvo: tra riveroj, riveretoj kaj lagoj), kaj al la abundaj rikoltoj de la norda ebenaĵo, sed ankaŭ ilian militan kaj politikan ekspansion en la norda parto de Italio.

Je la fino de la tria jarcento a.K. la romia armeo sieĝis longe la urbon, kiu kapitulacis en la jaro 222 a.K. La romia konkero verdire ne malfortigis Milanon, sed pligravigis ĝian rolon, jam tuj post la kapitulaco. Milano fariĝis ĉefurbo de la 11a Transpadana Regiono; ĉirkaŭ ĝi oni konstruis muregojn, kaj la urbo atingis riĉecon kaj prosperon. La plej altvaloran rolon en la Romia Imperio la urbo ludis ekde 292 p.K., kiam Imperiestro Maksimiano elektis ĝin kiel ĉefurbon de la Okcidenta Romia Imperio: dum pli ol unu jarcento (ĝis la unuaj jaroj de la kvina jarcento p.K.) la urbo rivalis pri beleco kaj riĉeco kun aliaj gravaj urboj, kiel Romo kaj Kostantinopolo. En Milano, en la jaro 313a, la imperiestro Konstanteno publikigis sian famkonatan edikton pri religia libereco de kristanoj.

Aparte grava estis la vivo de la urbo sub la administra regado (ekde 370 p.k., kiel imperia administrranto) de Ambrozio, kiu poste fariĝis la plej grava ĉefepiskopo en la tuta historio de la urbo. Lia administra povo en la eklezio estis grandega, ĉar li havis respondecon pri norda Italujo, parto de la gaŭla teritorio, parto de Nordafriko ktp. (male, ekzemple, la Papo havis respondecon nur pri centra kaj suda Italio kaj pri la insuloj); kiam oni akceptis la milanan ĉefepiskopon en Kostantinopolo, li ricevis la duan rangon post la Imperiestro, kaj la Papo la trian.

Oni ne miru pri tio: la efektiva povo de la Papo fariĝis tia nur je la fino de la Romia Imperio de Okcidento; dum la unuaj jarcentoj de Kristanismo, li estis unu el la kristanaj patriarkoj de la tiama mondo, samnivele kaj samvalore kiel la patriarkoj de Jerusalemo, Antioĥio, Kostantinopolo, kaj kiel la Papo de Aleksandrio. Oni rekonis, ke li estas "primus inter pares" ("la unua inter samniveluloj") ĉar li troviĝis en la unua ĉefurbo de la Imperio, kaj en la ununura urbo de la antikveco, en kiu estis verŝita la sango de du apostoloj. (daurigota)



2 Comments / add your comment?

Animanta says:
Dankon pro la interesaj informoj, aparte pro la koncizaj kaj klaraj rakontoj pri "medhelan" kaj episkopo Ambrozio. Interalie, en la rusa ekzistas du adjektivoj por "milana": "миланский" [milanskij] kaj "медиоланский" [mediolanskij]. La dua estas antikva kaj tre malofta, tamen ankoraŭ nun uzata rilate al Ambrozio kaj la ambrozia liturgio.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Dankon pro la interesa aldono, Animanta. Fakte la dua estas tre arkaika, kaj troviĝas ofte en la praa formo "Mediolanskago" (de Milano) en antikvaj slavaj tekstoj.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...