En la lastaj tagoj estis fondita nova partio en Italio, kies nomo estas "Popolo de la Libereco" (PDL). Ĝi fakte estis formita el due malsamaj partioj (kaj aldonaj partietoj), "Ek Italio!" (la partio de Silvio Berlusconi) kaj "Nacia Alianco" (la partio de Gianfranco Fini). Sendube temas pri novaĵo en la politika historio de nuntempa Italio: unuafoje ekde la periodo de "Kristana Demokratio" (partio centrisma sub forta influo de katolika pensmaniero) oni havas partion kiu, almenaŭ surpapere, arigas preskaŭ 44% el la tuta voĉdonantaro de nia lando, kaj celas al 51% el ĉiuj voĉdonantoj...
Sendube Silvio Berlusconi tre kapable starigis sian povon en nia lando, pere de pluraj metodoj. Ekzemple, la novaĵo de ties kandidatiĝo: kiam li eniris la politikan arenon en 1993 li ne estis, fakte, profesia politikisto, sed sukcesa entreprenisto, kiu jam fariĝis famkonata pro sia granda povo en televidelsendado. Lia kariero verdire, estis komenciĝinta tre modeste, kiel simpla laboristo, poste kiel pianisto sur ŝipoj. En la periodo de Craxi (socialisto kun kiu li havis tre bonajn rilatojn) li, kiu estis atinginta sukceson en konstrua industrio, kreis grandan ekonomian imperion. Kiam li unue aperis sur la politika scenejo, preskaŭ ĉiuj opiniis, ke temas pri profitemulo, kiu baldaŭ malaperos entute...sed ne estis tiel. Nur malmultaj homoj komprenis, ke eble temas pri tute alia afero: el inter tiuj Massimo D'Alema (nuntempe membro de Demokrata Partio, antaŭe Itala Komunista Partio), kaj Bossi, estro de 'Norda Ligo'.
Se oni konsideras la atingaĵojn de Berlusconi en ĉi tiuj jaroj, oni estas vere surprizitaj: li sukcesis dividi la partiojn de maldekstro, li sukcesis dividi la sindikatojn, li kapablis enirigi la partion de Fini, Nacian Aliancon (antaŭe Itala Socia Movado, postmilita posteulo de Faŝista Nacia Partio de Mussolini, malpermesita tuj post la milito) en la registaran koalicion, li kapablis malaltigi la voĉdonantaron de la maldekstraj partioj signife.... Do, ĉu savanto de la patrujo?
Eble ne.
En ĉi tiuj jaroj, la kultura nivelo de Italio malaltiĝis: surfaca aspekto de aferoj pli valoris ol interna evoluo de la individuoj; kritikeblecoj fariĝis ege malpli oftaj; ekde lia reveno al la povo, la du unuaj kanaloj de itala nacia televido unuformiĝis al la oficiala sinteno de la registaro (nur la tria kanalo ankoraŭ rezistas, sed mi ne scias ĝis kiam...); lerneja sistemo kaj instruado fariĝis ege malpli kritikorientitaj: teknikaĵoj pli valoras ol humanisma lernado (kaj en nia lando tio signifas mortigo de kritikpovo kaj malaltigo de la konscio pri kulturaj havaĵoj: oni ne forgesu, ke 50% el ĉiuj artaĵoj de la mondo troviĝas ĉi tie...); oni donis unuan rangon al la lernado de la angla lingvo, malaperigante la instruadon de aliaj lingvoj (ni ankoraŭ estis unu el la malmultaj landoj, kie eblis elekti en la lernejoj francan, hispanan, germanan, anglan kaj minoritatajn lingvojn).
En ĉi tiuj tagoj finiĝis la kongreso de la nova partio: mi klopodis sekvi la paroladojn kaj la diskutadojn...nu, vere, temis pri monumento al retoriko kaj aŭtoritateco. Kaj spite al tio, la estro de la registaro kapablas laŭte plendi pri sia rolo, dirante ke li tute ne havas povon, kaj bezonas pli da povo...ĉu vere? La plej riĉa italo, kiu kontrolas la plejparton de informado en Italio, kaj kiu estras registaron, kiu havas absolutan plejmulton de parlamentaj voĉoj, estas homo, kiu havas nenian povon? Tio vere timigas min, plimulte ol novaj administraj kaj ekonomiaj leĝoj, kelkajn el kiuj oni povas ankaŭ favori kaj aprobi. Ekzemplo pri tiu tendenco: oni klopodos aprobigi parlamentajn regularojn, laŭ kiuj nur la reprezentantoj de la politikaj grupoj povos voĉdoni leĝojn: do, 1000 deputitoj ne plu voĉdonos (fakte ili povos tion fari, nur se ili kontraŭos la proponotajn leĝojn), kaj ilin anstataŭigos 5-6 partiaj reprezentantoj.
Rilate ekonomion, vere frapas la klopodo de ĉi tiu estraro banaligi la nuntempan krizon.
Ĉu vere en Italio la krizo (ĉu merkata, ĉu morala) estas malpli grava ol aliloke? Sed se estas tiel, kial ĉiuj aliaj internaciaj organizaĵoj diras la malon? Kial estas ĉi tie homoj, kiuj bruligas aŭ pendumas sin mem, tial, ke ili perdis laboron? Kial krimoj kaj perfortoj fariĝas ege pli videblaj ol antaŭe, spite al la statistikoj, kiuj indikas "ilian daŭran malaltiĝon"? Kial la policistaj organizoj protestas, dirante, ke polico ne plu havas monon por funkciigi aŭtomobilojn kaj por defendi la civitanojn? Kial korupto estas tiel monstre disvastigata je ĉiuj niveloj? Dum ĉi tiu registaro diras, ke mafio estas malamiko, kontraŭ kiu oni devas batali, kial ĝi estas tiel forta kaj daŭre pova? Kaj aldone, rilate la kapablojn de ĉi tiu registaro alfronti la gravajn energiajn problemojn: kial oni intencas konstrui atomcentralojn, kiam ĉiuj aliaj landoj klopodas aliri aliajn vojon, ankaŭ tial, ke inter 2015 kaj 2025 uranio estos grandparte elĉerpita (do, precize kiam ĉi tiuj novaj atomcentraloj ekfuncios...).
Oni ne akuzu min je alarmemo, karaj geamikoj, sed mi vidas tutan mondon malaperi, kaj kio klopodas anstataŭi ĝin, ne estas tiel bela pentraĵo... Certe, nia lando daŭre estas demokrata lando, kiu havas sufiĉe da kontrolsistemoj por bloki aŭtoritatecon, sed ju pli la tempo pasas, des pli tiuj kontrolpovoj fariĝas malfortaj.
Nu, eble estas tempo pretigi siajn pakaĵojn kaj ekvojaĝi aliloken...
Send a message
Search for members
Roland Platteau says:
Hmmm...
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
kiujn ili estus neniam akceptintaj
-----------------------------------------------
Jes. Enkapiĝas al mi plendoj de hungara poeto (antaŭmilita) pri ke persono aperas nur kiel "indiko sur slipo", ke oni notas, "kun kiu oni interparolas telefone". Nun tiuj plendoj povas ekŝajni eĉ naivetaj.
Mi pensas, aliflanke, ke tiel multege da aferoj ŝanĝiĝas ĉirkaŭe konstante, en tutaj socioj,
ke oni "agas" pli rapide. ol pensas.
Tamen, mi estas malcerta pri multo. Ĉu ni miru, nun, kaj ni ne miru, ke pli frue oni
enpotencigis Hitleron ktp., mi ne ripetadu konataĵojn. La socio ankaŭ tiam ne pruvis
ian pozitivan influon de klereco, kulturo. Do mi estu dirinta nenion.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 7 months ago.
Roland Platteau replies:
Kaj ankaŭ mi ne plu miras pri ria apriore stranga konduto: la francaj judoj kiuj, per propraj manoj kudris sur la vestoj la flava stelo, sen pensi pri malobeo, car ja estis la leĝo ! kaj al la leĝo oni obeas !)
Roberto Tresoldi says:
Per Aarne Fritzon says:
Roberto Tresoldi says:
En Italujo oni pagas la konsekvencojn de longa malinteresiĝo pri la problemo de enmigrado: dum multaj jaroj la elcento de enmigrintoj estis tiel malalta, ke oni praktike malatentis la aferon. Ĉio komenciĝis antau dudekkvino da jaroj, kiam unuafoje centmilo da albanoj klopodis eniri kontrauleĝe nian landon: fakte tiam oni ne sciis kiel reagi, ĉar la kutimo estis, ĝenerale, akcepti la alvenantojn. Niaj tiamaj leĝoj ne antaŭvidis agadojn kontrau enmigrantoj - je tia kvanto.
Tuta regiono (Puglia) estis invadita de homoj, kiuj havis nek lokon kie vivi, nek laboron, nek monrimedojn: la loĝantaro kaj la autoritatoj komence helpis kiel eble, sed poste la tuto kolapsis, ĉar dekmiloj kaj dekmiloj da homoj kune estis tro multaj. Tiam oni onkondukis leĝojn kaj konduton pli striktajn rilate enmigradon, kaj oni komencis resendi al Albanio la ŝipojn plenajn je homoj.
Spite al tio, ĝenerale, niaj leĝoj estis elpensitaj por regi italojn, kutime pacan popolon, kiu (spite al organizitaj krimularoj, kiel Mafio ktp.) kondutas esence honeste. Kiam oni trovis fremdulon, kiu havas nek enirpermeson, nek restadpermeson, oni tutsimple donis al li/ŝi forirdokumenton, surbaze de kiu, tiu homo devintus forlasi la landon kaj ne reveni sen permeso. Mi konas homojn, kiuj jam kolektis kelkcenton da tiaj folioj - kaj kiuj daure vivas ĉi tie.
Tamen tio estis nur komenco: kiam multaj homoj rimarkis, ke ne nur estas sufiĉe facile eniri Italujon sen permeso (ni ja havas 8000 km da marbordo, ne ĉie kontrolita), kaj ke niaj leĝoj estas tiel malpunigaj, multaj aliaj ekvojaĝis en la espero trovi lokon ĉi tie. Ankoraufoje temas pri homoj sen permeso, kaj sen laboro, ofte sen dokumentoj, kaj ili alvenas ghenerale sur terure falantaj ŝipoj plenplenaj je kelkcento da vojaĝantoj ĉiufoje. Kiam ili atingis (atingas) la landon sub kontrolo de polico, ili pasigas kelkajn semajnojn en apartaj kampadejoj, kie ili estas kontrolataj (kio malfacilas, ĉar plejparte ili ne havas dokumentojn, kaj ili diras ke ili estas refuĝintoj el militzonoj - do praktike kandidatoj por akceptvizumo). Virinoj solaj kun infanoj, infanoj solaj, efektivaj refuĝintoj, estas ĝenerale akceptitaj, la aliaj estas resendataj al la lando, de kiu ili venas. Sed multaj el ili fuĝas el la kampadejoj, kie ili dummomente vivas, kaj malaperas ie ajn en nia lando.
La Romaoj kiuj vivas en Italujo estas ĉirkau 150.000. El ili la duono estas italaj civitanoj, kaj ili disponas je apartaj kampadejoj; ĝenerale ili vivas nun apartan krizon, ĉar la solaj aktivadoj, kiujn ili faris antaue (produktoj el metiejoj) ne plu estas aĉetataj en nuntempa socio; pluraj laboras, la plejparto vivas tute honeste. Pluraj, malbonŝance, ne vivas honeste.
La alia duono estas ĉi tie kontrauleĝe, kaj vivas iel, sed ĉefe pere de kolektado de mono surstrate kaj ŝtelado. Tiucele ili utiligas infanojn, ĉefe tre junajn, tial, ke ili, lau italaj leĝoj, ne estas puneblaj, kaj kiam oni malkovras, ke ili ŝtelis, oni devas tamen liberigi ilin. Ĉar lau niaj leĝoj homoj, kiuj faras krimojn, kies puno estus maximume ĝis du jaroj da karcero, estas liberigataj (ĉar niaj karceroj estas tro plenaj por gastigi aldonajn krimulojn), multaj homoj venas al Italujo tial, ke ili scias, ke ili ne ricevos punon por multaj etaj krimoj (ŝtelado ktp). Tiuj samaj homoj estus kondamnitaj al plurjara karcero en ties landoj. Tiu ĉi nenormala leĝa situacio, fakte, ne ekzistas en aliaj europaj landoj...
La situacio nuntempe estas vere timiga: en pluraj kvartaloj de la grandaj urboj romaa kaj alinacieca krimularo regas preskau sen kontrolo; perfortoj, ŝteloj kaj simile estas kutimaĵo, preskaŭ ĉiutage oni legas raportojn pri krimagoj kaj perfortoj faritaj plejparte (kvankam ne nur) de eksterlandanoj... Oni povas kompreni, kial multaj italoj senesperiĝis, kaj apogas ege pli striktajn kontrolojn kaj pli severajn leĝojn.
Fine, kion diri? Ke la nuntempa situacio (ankau rilate romaan komunumon) dependas unuflanke de tro longdaura malinteresiĝo pri la problemo de enmigrado; aliflanke de la efektiva danĝero de pluraj homgrupj, sen dokumentoj, sen enirpermeso, sen laboro, kiuj vivas prifajfante niajn leĝojn; aldone de la troa facileco de enmigrado; fine de malfacila kunvivado inter enmigrintoj kaj italoj, kauzita de la fakto ke, ne antauvidinte la enmigradajn problemojn, oni neniam starigis taugan sistemon por absorbi kaj integrigi la novalvenintojn, kaj por eduki la lokajn loĝantojn pri la grava trezoro de aliaj kulturoj kaj kutimoj. Tiamaniere dekstremaj grupoj povas pli facile pligrandigi la reagemon de la homoj kaj utiligi ĝin por siaj personaj politikaj celoj.
Roberto Tresoldi edited this comment 7 months ago.
Per Aarne Fritzon says:
Roberto Tresoldi says:
V I Z I László* says: