Roberto Tresoldi Published on November 24, 2009
by Roberto Tresoldi

Roberto Tresoldi's blog

Browse posts
new Reflugo al Badik (6a ĉapitro)
Posted on November 24, 2009
Reflugo al Badik (novelo). Ĉapitroj I, II, III, IV, V, VI (nova: aldonita la 24an de Novembro!)
4 comments (latest 3 days ago)
Pri la valoro de internacia helplingvo
Posted on November 3rd, 2009
11 comments (latest 11 days ago)
Sobre a importância da língua portuguesa (pri la graveco de la portugala lingvo)
Posted on October 27, 2009
2 comments (latest 4 weeks ago)
Glotologiaj (kaj fantaziaj) prikonsideroj
Posted on September 29, 2009
10 comments (latest 4 weeks ago)
Tienanmen antaŭ 20 jaroj: oni ne forgesu!
Posted on June 3rd, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Ĉu danĝero de nova faŝismo?
Posted on May 23, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Milano - Historio, arkitekturo, arto (en Esperanto). 1, 2 - nova!
Posted on April 14, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
Kelkaj konsideroj pri nuntempa politika situacio en Italio
Posted on April 1st, 2009
9 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 756 times

Reflugo al Badik (novelo). Ĉapitroj I, II, III, IV, V, VI (nova: aldonita la 24an de Novembro!)

Tuesday November 24, 2009 at 05:37PM

Jen la unuaj ses ĉapitroj de la dua novelo pri Badik kaj ĝia historio...por bone kompreni ĝin, estas oportune unue legi la novelon: "La prifosoj de Badik".


La malnova biblioteko estis jam de longa tempo fermita, kaj la enormaj ŝrankoj, en kiuj protekte ariĝis malnovaj kodeksoj, kaj la multenombraj bretoj, sur kiuj staris miloj kaj miloj da libroj, kreis sentempecan etoson.

Ĉie regadis mallumo. Verdire, ne ĉie: eta lampo lumigis limigitan areon de la granda salono, tie, kie mezaĝa, maldika homo, vestita per la uniformo de la akademianoj de la Instituto pri Arkeologio, sidante en ŝajne religia silento, konfrontadis plurajn tradukprovojn de antikvaj skribtabuletoj pere de leksikonoj memorigitaj en modernaj elektronikaj libro-legiloj.

Librojn oni ne plu presis, kaj tio ekde jarmiloj: la anktikvajn verkojn oni sukcese protektis pere de tre malnova teknologio, kiu ŝtonigas la organikan materialon de la libroj, konservante ilin porĉiame. Ekde multege da tempo, la sistemo, por konservi la sciojn de la homaro, estis la sama: komputilmemorigo kaj, samtempe, aŭtomata gravurado de la tekstoj sur tabuletoj produktitaj en la sama artefarita ŝtonmaterialo.

En la pasinteco, dum la “Periodo de la 500 militoj”, kiam centoj da civilizoj formiĝis kaj malaperis, estis ofta okazo ke, pro akcidentaj kialoj, la komputilmemoroj forviŝiĝis... danke al tiu metodo konserviĝis almenaŭ la tiel diritaj “porĉiamaj skribtabuletoj” - kiuj estis, kvankam reskribeblaj, tute nedetrueblaj.

Verdire, la sistemo estis iasence stranga: por eviti la perdon de informoj, oni gravuris skribttabuletojn, sed tial, ke ili estis tiel multenombraj (iu tempoperdulo iam kalkulis, ke eble sur la dek mil mondoj ekzistas almenaŭ 400 miliardoj da skribtabuletoj) oni retransformis ilin en informojn, konservatajn en la memoro de la elektronikaj libro-legiloj... Tiamaniere fakulo povis kunporti plastan kajereton enhavantan eble 20% de la tuta bibliotekaro de la homaro. Tamen, por eviti la perdon de ĝiaj informoj, oni gravuris skribtabuleton kontenantan la resuminformojn pri la ehnavo de tiu libro-legilo...kaj tiel plu!

En tiu lumigita anguleto Anteo, koncentriĝinta sur malfacila traduko, tute ne kontentis je sia laboro. Tial, ke neniu povis priatenti lian konduton, li permesis al si, de temp' al tempo, libere pensi laŭtvoĉe, komentante per ne tiel firma voĉo kion li eltrovis: “Ha, ci eble opinias, ke mi ne komprenis cin, malbenita nekonata vorto, ĉu? Ne, ne, mi, male, komprenis cian ĝeneralan sencon sed...ankoraŭ ne cian precizan signifon!”. Tion li faris nur tial, ke li ne volas senti sin sola, en tiu grandega legoĉambro...kvankam li bone konsciis pri la fakto, ke tia konduto estus konsiderata sufiĉe infaneca aŭ, eĉ plimalbone, iel freneza. Oni ja scias, ke filologoj kaj lingvistoj estas, ofte, stranguloj...

Tamen, aparte de la supraĵa komikeco de lia konduto, Anteo estis bonega tradukisto: tial oni taskigis lin atente traduki la famkonatajn tidelajn skribtabuletojn. Li plenkonscie faradis sian laboron, ĉar estis ankaŭ lia intenco eldoni la tradukon, kune kun la originala teksto, kaj enretigi ĝin kiel eble plej baldaŭ - tio ja alportus honoron al li kaj – kiu scias? – eble ankaŭ plibonigon de lia akademia situacio...

Ekde kiam ili abandonis Tidelon, la ĝenerala sinteno de la eks-membroj de la arkeologia brigado estis ia senco de frustracio kaj de malplenumita tasko...Ili estis nur ekhavantaj la unuajn interesajn rezultojn, kiam la timemo kaj la decidemo de Kajsa malpermesis al ili daŭrigi sur tiu vojo...Aldone, la kontraŭa pozicio de Karlo iel malbonigis la etoson: ĉiuj ja sciis, ke Kajsa kaj li rompis longdaŭran amikecon, ĝuste sekve de la okazintaĵoj de Tidel...

La materialo, sur kiu Anteo laboris, konsistis el deko da skribtabuletoj, kontenantaj la priskribon de la lastaj tempoj de la restado de la Antikvuloj sur Tidel. Estis danke al lia traduko de la teksto pri la terura milito inter la Patro (la tiama registaro) kaj la Filo (iu estaĵo, kreita pere de genetika manipulado por rezisti en la plej teruraj spacaj kondiĉoj, cele al koloniigo de la galaksio), ke oni decidis abandoni Tidelon. Estis io kio, tamen, ne konvinkis lin...surbaze de lia interpretado de la lingva strukturo de la tabuletoj, li venis al la konludo, ke tiuj tabuletoj ne estis verkitaj en la sama periodo. La lingvaj nuancoj estis tro variaj. Aldone, li konvinkiĝis, ke ĝuste la famkonata teksto pri la foriro de la tidelanoj estas mankohava..laŭ li, la tuta historio estis priskribita tro koherece – se tiel diri, tro logike - mankis la kutimaj stilaj aldonaĵoj, la normalaj formuloj rilate la veron, la amon al honesteco ktp...Li fine konvinkiĝis, ke tiu teksto estas iasence manipulita, reverkita, se tiel diri. Male, la cetera materialo estis plimalpli aŭtentika. Sed kiu manipuladis la tekston? Kaj kial? Kaj, ĉefe, kion enhavis la originala teksto?

Li decidis ekzameni tiun parton de la skribtabuleto per nova aparato, kiu ĵus alvenis, sendita de profesoro Malenko. Pere de ĝi oni povis rekonstrui komputile la sinsekvajn ŝanĝojn de la materialo de la tabuletoj en la daŭro de kelkcento da jaroj: oni fakte inventis ĝin ĝuste por malkovri malaperiĝintajn tekstojn, kiuj estis forviŝitaj dum la reskribado de la tabuletoj.

La komputilo tre rapide rekonstruis la strukturiĝon de la materialo tra la jaroj, kaj...jen, mirige reaperis pluraj tekstoj, unu sub la alja...Tamen, dum la plej malfruaj estis nur etaj korektoj de la sama teksto, kaj tute samepokaj, la lasta estis - de nur antaŭ kelkaj monatoj!".


II

Anteo decidis rekonstrui la originalan tekston per la sama metodo, kaj post kelkaj sensukcesaj klopodoj li finfine atingis la celon: la ritmaj vortoj de la Monda Lingvo aperis klare sur la surfaco de la porĉiama skribtabuleto.

"Jen, diris Anteo, tio estas la originala teksto! Oni tuj rekonas la poeziajn verso-formojn de la malnova lingvo". Li laŭtlegis la versojn, ordigitajn laŭ la tipa strukturo de la antikva metriko: du dekunusilabaj versoj, unu naŭsilaba, unu oksilaba, unu dekunusilaba, kun ŝanĝo de la subjekto post la dua verso kaj rimo ĉe la tria kaj kvina verso.

"Men nonik kanom nolön valikosi / men nonik kanom numön stelis sila, / no kanon pükön ko nets valik, / te kanon pükön ko man ut, / kel vilom binön libik in lad omik..."

Li tuj tradukis en la IL-on tiun komencan strofon:

"Neniu homo povas koni ĉion / neniu homo povas la ĉielajn stelojn kalkuli./ Oni ne povas kun ĉiuj landoj paroli / nur paroli oni povas kun tiu homo,/ kiu volas esti libera en sia koro...".

"Bone, diris al si Anteo: tiu komenca poeziaĵo estas jam garantio de aŭtentikeco. Sed ni vidu nun la sekvon...". Kaj la sekvo estis preciza priskribo pri tio, kio vere okazis je la fino de la terura milito inter la Tidelanoj kaj la filo. Aparte kaptis lian atenton la debato, kiu okazis en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik ("la granda"). Jen tio, kion verkis la historiisto:

"Kaj mi spektis mem la debaton en la Alta Konsilejo sur planedo Gletik. Multaj (...) favoris la abandonon de la luktado: tro multe da valoraj homoj jam mortis, grandaj detruoj preskaŭ nuligis la grandiozan civilizon de la Tidelanoj kaj de iliaj (aliancanoj?). Plibone serĉi perdiĝintan planedon ĉe la randoj de la Galaksio, kie la filo neniel povus ilin retrovi... Fine, ekstaris (...) Givel, membro de unu el la plej antikvaj familioj de Tidel, kaj diris: "Ho Tidelanoj, karaj gefratoj, karaj membroj de ĉi Alta Konsilantaro...neniu el ni povas porĉiame vivi. Nia nombro neniam estis tre granda: nur kelmiloj ni ekde la komenco estis, kaj ni ne volis multenombriĝi por konservi nian demokration, kaj la eblecon senecese iri de planedo al planedo. Mi opinias, ke nia tempo pasis: aliaj civilizoj aperas nuntempe en nia bela galaksio...ili nombras je miloj, kaj tie la homaro abundas...ili konsideras nin (diaĵoj?). Do, ni agu, ĉifoje, kiel bonvolemaj kaj protektemaj (diaĵoj?): ni daŭrigu ĝis la lasta homo nian batalon. Se ne ni kapablos venki la filon, kiel ili povos tion fari? Ili malaperos en la daŭro de nur kelkaj semajnoj...Mi proponas do, en la nomo de (...), kolekti ĉiujn niajn fortojn, kosmoŝipojn, armilojn, soldatojn, por definitiva atako kontraŭ la filo...rekte sur nia amata planedo, Tidel. Tidel vidis nian naskiĝon, ĝi vidos nian venkon, aŭ nian morton!".

Anteo ekhavis grandan admirsenton por tia sinteno, tiel diferenca de la kutima sinteno de la nuntempa civilizo de la dek mil mondoj... homaro kiu akceptas definitive malaperi, por savi aliajn civilizojn...kia sindonema agmaniero...nu, ja, la idoj de la nuna tempo estas vere etuloj, sekompare kun tiaj gigantaj estaĵoj! Li trairis la ceteran tekston, por malkovri eventuale aldonajn utilajn informojn kaj jen, li sukcesis trovi la plej gravan parton de la rakonto. Temis pri nur kelkaj linioj - sed vere esencaj:

"La armeo, kune kun ĉiuj homoj, ĉiu kun sia familio, reiris al Tidel. La filo jam atendis nin: terura estis la batalo...cento da kosmoŝipoj kaj (...) kune atakis la filon, kiu reutiligis ilian energion por ekstermi la Tidelanojn...sed ju pli da homoj falis, des pli kuraĝe kaj senĉese atakis la aliaj...ĝis fine, la ŝirmosistemo de la filo ne plu kapablis rezisti, kaj ĉesis funkcii. Tiam la filo kriante kiel cento da monstroj el la profunda galaksio, kontraŭatakis la taĉmentojn, kiuj unu post la alia malaperis sub ĝiaj timigaj armiloj...Iu taĉmento, tamen, sukcesis alproksimiĝi sufiĉe por lanĉi la lastan (...) kontraŭ ĝin. Kaj en tiu momento la krio de la filo plenigis la brulantan aeron. Ĝia monstra korpo, tiel alta, kiel trideketaĝa domo, falis teren, kaj ne plu movis sin. Ĉirkaŭe la bela mondo, kiun ni estis konintaj, ne estis plu: arbaroj, riveroj, maroj...ĉio estis vaporiĝinta. Nek domoj, nek palacoj, nek spuroj de tiu altvalora civilizo...Ni kalkulis, kiom da Tidelanoj ankoraŭ vivas: entute, nur 320. Nia popolo ne estis plu...Tidel ne estis plu. Sed la tuta galaksio estis nun libera de tiu monstra danĝero...Neniu membro de la Alta Konsilantaro pluvivis...neniu kosmoŝipo plu funkciis. Ni, kiuj estis koloniigintaj la Galaksion, estis nun kiel kaptitoj sur la surfaco de Tidel. La restantaj Tidelanoj decidis formi malgrandajn grupojn, kaj serĉi kultureblajn terojn ie ajn, en la nun dezerta mondo. Mi verkis ĉi lastajn skribtabuletojn per la ununura gravurmaŝino, kiu ankoraŭ funkcias. Mi konservos ĝin, kune kun niaj lastaj dokumentoj kaj iloj en la Domo de la Patro, nia Alta Konsilejo, kiu, mirakle, ne estas detruita. Mi kaj la aliaj membroj de nia grupeto restos ĉi tie, kaj klopodos konservi per freskoj kaj memorigo de la antikvaj tekstoj nian historion. Ke neniu paŝu sur ĉi tiuj stratoj, aŭ aŭdacu tuŝi ĉi lastajn ŝtonojn!".

Anteo restis pensema dum kelkaj minutoj. Finfine li diris laŭte: "Mi tuj verkos skriban raporton por Kajsa!"

III

Tiun vesperon Kajsa ne sukcesis dormi. Ekde kiam ŝi estis ricevinta la raporton de Anteo, ŝi daŭre pripensadis pri sia timo kaj pri sia tro hasta decido foriri - kiel eble plej rapide - el la prifosaĵoj de Tidel. Verdire, spite al la decidemo, kiun ŝi laŭŝajne estis montrinta en tiu okazo, tuj post la forfuĝo (ja, ĉiuj, duonvoĉe, tiel kripligis la vorton "forflugon", por difini la sengloran forlason de Tidel) ŝi komprenis, ke ŝi ne sidas tiel bone en la rolo de ĉiopova komandanto de misio, kiu nur ordonas kaj ne priatentas alies opiniojn. Posteleginte la raporton de Anteo, ŝi tuj memoris pri la kontraŭaj opinioj de Karlo kaj de la aliaj kuneksplorantoj kaj finfine, analizante la okazintaĵojn sub la lupeo, ŝi konkludis, ke eble Karlo tute pravis.

Nu, Karlo...ekde longe ŝi ne havis rektajn informojn pri li: Karlo, ĉiam kuraĝiga kaj ĝentila, homo kiu longe rezonas, antaŭ decidi ion ajn...Jes, Karlo mankis al ŝi: mankadis al ŝi lia respektoplena sed signifa silentemo kaj ŝi sopiris al tiu neatendita brakumo, per kiu li konsolis ŝin, kiam ŝi estis ektiminta je'l vidado de la fresko pri la Filo sur Tidel. Ŝi eĉ demandis al si, ĉu eble ia nekonscia amsento iel kaŝiĝas inter la sentoj de ŝia animo, sed tion ŝi ne sukcesis malkovri, ĉar ŝi - kiel kutime - ankaŭ tiumomente tre strikte kontroladis la esprimon de la sentoj.

Ŝi funkciigis la muziksferojn, en la espero, ke ilia trankviliga zumado ekdormigu ŝin. La belaj arĝentaj sferoj leviĝis senbrue el la skatoleto, en kiu ili ripozadis, kaj komencis desegni lumajn liniojn en la aero; iliaj movoj estis tre ĉarmaj, kiel tiuj de iu svelta dancistino, kaj la ĉiam variaj geometriaj figuroj adaptiĝis rapide al la frekvencoj de la cerbaj ondoj de Kajsa...iom post iom, la dancadon akompanis preskaŭ neperceptebla zumado, kiu rapide faligis Kajsan en la brakojn de Morfeo.

Kaj jen ĝi la Filo: monstre monstra estaĵo, alta kiel la plej alta el la konstruaĵoj, plena je ruĝkoloraj okuloj; ĝiaj longegaj tranĉantaj brakoj svingiĝis kiel tentakloj traaere...Lia vizaĝo estis groteska masko, kiu respegulis ĉiujn hororajn koŝmarajn fantomojn de la homaro. La spiro estis acida nebulo, kaj el ĝia buŝo elfluis vomaĵo el fajro kaj lafo...Kajsa sentis sin perdita: ĉiuj homaj estaĵoj, ruĝe vestitaj, kuŝis senvivaj, kaj ĉiuj batalmaŝinoj, ruĝe pentritaj, estis detruitaj. Ŝi klopodis fuĝi, sed tute ne sukcesis eliri el la batalkampo: ŝi estis kiel ŝtoniĝinta kaj ŝiaj piedoj estis blokitaj - ili ne respondis al ŝia fuĝvolo.

Tiam si komprenis, ke oni ne povas fuĝi: oni devas akcepti sian destinon, lukti kaj morti. Ŝi turnis sin denove por rigardi la mil okulojn de la Filo, kaj por alfronti ĝin per la sola armilo, kiun ŝi posedis. Ŝi rigardis lin rekte en la lokon, kie troviĝis ĝia pulsanta koro, kaj kriis laute en la Lingvo de la Mondo: "Ho ve, se almenaŭ vi estus ricevinta iom da amo en via hororplena vivo!". Kaj jen, je tiuj vortoj la Filo rektiĝis, ĉesis moviĝi, kaj trasformiĝis en ruĝan pulvoron, transportitan aliloken sur la flugiloj de la vento.

Kajsa vekiĝis, angorplena, kaj rimarkis, ke la kuseno estas malseka pro ŝvito - aŭ larmoj. Estis jam la sesa kaj dŭono matene...Ŝi sciis, ke oni ne plu povas prokrastigi novan flugon al Tidel!

IV

Fine, venis la momento de la forflugo. La ŝipanaro ĉifoje konsistis ne nur el la kutimaj arkeologoj, sed ankaŭ el kelkaj spertaj soldatoj kaj el mistera individuo, nekonata politika gravulo, kies nomo estis Johano Sedano. La homoj opiniis, ke tiu nomo ne estas lia vera nomo, sed tial, ke oni flustradis, ke temas pri sendito de sekreta ŝtata kontrolservo "Sekureca Frateco", oni kredigis, ke nu, sendube, li tiel nomiĝas - kaj ne plu estis duboj pri tio.

"Sekureca Frateco" estas stranga "servo": oni ne povus nomi ĝin "polico", ĉar, verdire, ĝiaj membroj ne kondutas kiel policanoj. Ekzemple, ili ne utiligas armilojn, nek apartajn timigajn enketmetodojn; ili ne estas pli riĉaj ol la ceteraj civitanoj, nek havas eksterordinaran povon por influi iun ajn. Sed, spite al tio, ili estas iel suspekte "diferencaj" tial, ke ili - oni ne scias kiel - kapablas precize scii, kion oni pensas - kiuj estas la preferoj, vidpunktoj kaj sentoj de la homoj. Ili estas ankaŭ ege kulturitaj: praktike ne estas scio, kiun ili, almenaŭ laŭŝajne, ne posedas, nek kono, kiu estus al ili nekonata... Oni rakontis anekdoton pri unu el tiuj misteraj individuoj: laŭ maljuna eksploristo, kiu estis trairinta la plejparton de la kosmovojoj tiam konataj, sur planedo Olimpo, famkonata ripozloko ĉe la randoj de la galaksio, unu el ili estus sukcesinta - tute sen ajna teknikaĵo, policanaro aŭ helpo - malkovri kaj malaperigi (kien?) tutan aron da teroristoj. Imagu: unu homo, sen armiloj, izolita, kontraŭ centkvindeko da homoj!(nu, eble la memoro de la maljunulo ne plu estis tiel elasta, kaj temis pri nur dekvino da tiaj teruraj individuoj - ĉiuokaze, vere menciinda ago). Oni ne volas pridubi tion sed, kiel oni tre bone scias, la randoj de la Galaksio estas teritorio, kie kutime kreiĝas legendoj (kiel tiu - tute ne kredebla - pri la origino de la homaro sur nekonata planedo, la "Tero"!), kaj kie, onidire, vivas monstroj kaj fantomoj...

Kajsa, unuamomente, tute ne ĝojis pro la ĉeesto de la soldatoj kaj de Lia Moŝto Sedano, sed ŝi ankaŭ sciis, ke temas pri nemalhavebla antaŭkondiĉo, por ke oni ricevu la permeson reiri al Tidel kaj daŭrigi la prifosadon. Sed tio ne estis la sola surprizo de la vojaĝo: tute neatendite - kvankam, iasence, profunde dezirate - montriĝis en la poroficira oficejo ankaŭ la nazopinto de Karlo. Jes, ĝuste li, la dorlotema Karlo, al kiu ŝi longe sopiris, kaj kiun - ŝi timis - ŝi neniam plu revidos!

Ilia renkontiĝo estis iel embarasoplena: Karlo sciis, ke ŝi estas denove la ĉefo de la misio, male ŝi tute ne sciis, ke li estos ŝia dua oficiro...Kiam ili vidis unu la alian, ekregis dummomente eta silento...poste la situacio degelis: Karlo ekridetis, dum Kajsa, iel heziteme, klopodis ĉirkaŭrigardi, por trovi helpon en tia malfacila momento. Sed temis nur pri dummomenta hezito: ŝi sentis sin abrubte pli forta kaj memkonscia, kaj ŝi respondis al la rideto per ĝoja mieno kaj... brakumo. "Finfine mi revidas vin" - diris Karlo senhezite. "Nu, bone, mi ankaŭ estas ĝoja revidi vin, Karlo... espereble, ĉifoje, ni kapablos pli bone interrilati ol lastfoje!". La duboj estis for, kaj post nur dudeko da minutoj, ili interparoladis, kiel se ilia amikeco estus la sama ekde ĉiam...


V

Estis jam la oka vespere kaj en la tendo de Sedano oni lumigis aldonan lampon. Li proksimiĝis al la pordo kaj flankenŝovis la longan kurtenon, kiu protektadis la internan parton de la tendo de la sabla venteto. La viro, meze alta kaj fortika, eliris kaj ĉirkaŭrigardis. La ĉielo estis tiel same ruĝkolora kiel la sablo, kaj en ĝi ŝvebis tiumomente unu el la etaj lunoj de Badik. Li iel maltrankvile okulumis la rapidan iradon de la luno, kaj, skuante la kapon, laŭte diris: "Ne, mi neniam alkutimiĝos al tiaj rapidaj planedetoj....ili ŝvebas super via kapo, rapidaj kiel fulmoj, kaj skuiĝas kiel se ili ankoraŭ ne decidis ĉu daŭrigi la vojon aŭ abrupte halti kaj fali sur vian kapon!".

Li aŭdis plendajn vortojn elinterne, kaj rapide reeniris. "Nu, kial vi plendas, sinjoro?". La maldika gvidanto, kiu estis sidanta ĉe la tablo, tuj serioziĝis kaj rigardis intense en la okulojn de Sedano. Poste li diris en bonega IL: "Nu, via decido ne lasi nin en paco vere penigas min... Oni ja vidas, ke vi ne amas ĉi tiun planedon. Kial do veni ĉi tien? Kial enkarcerigi min kaj mian familion? Je kio ni kulpas? Neniu juĝisto povas nin akuzi". Sedano rigardis lin kun defia rigardo:" Nu, kara sinjoro...ni analizu la aferon alimaniere: vi ŝajnigis, ke vi ne konas la IL-on, kvankam vi perfekte regas ĝin. Pasintfoje, onidire, vi ĉiam parolis nur la lokan dialekton… Kial?".

Li paŝadis decideme en la granda tendo; fine Sedano alproksimiĝis al la homo: "Cetere, ĉu vi opinias, ke fiaskigo de grava arkeologia misio, senkonsidere de la tempoperdigo kaj de la monperdo kaŭzitaj de via konduto, ne estas sufiĉa kialo por deteni vin kaj vian familion?". "Vi ne scias, pri kio vi parolas, sinjoro Sedano" - malrapide diris la gvidanto. "Moŝto Sedano, mi petas!" - respondis Sedano al la gvidanto. "Aldone, mi ankoraŭ ne scias, kiel vi nomiĝas ... sinjoro!".

La viro restis pripensema dum kelkaj sekundoj kaj fine diris: "Mi estas konata kiel La Gvidanto - diris la homo - ĉar mia laboro estas gvidi homojn, kiuj ne konas ĉi tiun lokon. Tamen mia nomo estas alia: mi nomiĝas Adriano, kaj mia familia nomo estas Fatapuk". Je tiuj vortoj, Anteo, la sola el la arkeologoj, kiun Sedano estis invitinta al la duonsekreta konversacio, abrupte vekiĝis el la dormemo, kontraŭ kiu li estis luktanta de duonhoro. "Mi pardonpetas, sinjoro Adriano, sed via nomo...ne povas esti, ĝi ne estas normala nomo...mi legis ĝin en unu el la malnovaj tabuletoj...jes ja, mi certas pri tio. Temis pri grava familio de la Antikvuloj...".

"Jen, pensis Adriano, nun mi devas denove mensogi...kion mi malamas...sed mi devas defendi nian heredaĵon!" Li seriozmiene turnis sin al la loko, kie Anteo duonkuŝadis, kaj klarigis profesorece: "Mia patro estis instruisto ĉe la loka lernejo, kaj li instruis al mi la Lingvon de la Antikvuloj. Sed li ne estis mia natura patro: mi estis adoptita, kaj laŭ niaj leĝoj adoptita infano ne rajtas utiligi la familian nomon de la adoptanto. Do, mia patro trovis por mi tiun nomon...".

Sedano pripensadis silente. Nu, tio povus esti la vero, ĉar ankaŭ li konas tiun kutimon...Sed kio ne konvinkis lin estis la stranga ligilo inter familia nomo de la Antikvuloj kaj la lingvokono de tiu homo...oni ja malkovris, ke estas li, Adriano, la aŭtoro de la falsa teksto sur la skribaj tabuletoj...sed neniu, laŭ lia scio, kapablas tiel bone regi la Lingvon de la Antikvuloj, ke li povas eĉ verki en ĝi! Li konis ege bone la Lingvon de la Anktikvuloj, kaj certis, ke tiuj tekstoj estas perfekte verkitaj, kun nur eta "moderna" nuanco - se tiel diri. Kiu estas, do, tiu homo, kaj kion reprezentas lia familio? Li devas kompreni tion; kompreneble, ne per kutimaj rimedoj - kaj certe ne per perforta ago. Li pli bone utiligu ruzaĵon kaj ŝajnigu, ke li, timiga Ekscelenca Moŝto, grava aŭtoritatulo, pretas eĉ torturi por scii la veron!

"Nu kara sinjoro, eble vi scias ke, kiel oficiala reprezentanto de la Registaro de la Dek Mil Mondoj, mi rajtas agi kiel la plej alta instanco de Badik... Ĉu ne?". La homo ne movis sin, jesis per la kapo, kaj pretigis sin al eventuala puno. "Mi decidis: vi kaj via familio estos transportataj sur la planedon Atarah, kie vi laboros en la salminejoj!".

Teruro aperis sur la vizaĝo de la homo, kiu malfermis la okulojn gapante. "Ne, tion vi ne rajtas fari...mia familio estis ĉiam ĉi tie - ni ne rajtas iri aliloken...Ne eblas... ni devas...". Sedano tuj kaptis la valoron de tiu lasta vorto: "Vi devas? Ĉu? Ĉu vi devas plenumi apartan taskon ĉi tie? Kion vi devas fari?". Abrupte, li ekhavis unu el liaj famkonataj kaj brilaj ideoj, venantaj el...kie? Ili nur materiiĝis en lia menso, preskaŭ sugesto el alia dimensio... Li diris per forta kaj klara voĉo: "Respondu honeste, sincere kaj sen mensogo, kiel postulas la Leĝo de la Patro!"

Je tiuj vortoj Adriano ekpaliĝis, ĝemis profunde, tremis, dum larmoj trakuris la magrajn vangojn. "Kial vi faras tion al mi? Mi ne rajtas, mi devas…., mi ne scias, mi ne povas...". Abrupte, silenta plorado kaj singultoj estis ĉio, kio aŭdiĝas en la tendo.

La vortoj de Sedano, diritaj per tiel deviga voĉo, impresis Anteon kaj eĉ la soldatojn. Nu, ankoraŭfoje li ne sciis, kial li estas dirinta precize tion...li tion faris preskaŭ intuicie, kiel se li havus antaŭ si ne normalan homon, sed unu el la Antikvuloj. Sed li tute pravis, ĉar tiu konduto atingis la deziratan rezulton: tiu homo, vere, ne plu kapablos mensogi!

VI

Multaj jaroj antaŭe

"Eskcelenca Moŝto, vi ja scias, ke pere de tiu ago vi riskas multe!", diris preskaŭ flustre eta monaĥo, vestita per simpla ruĝkolora teksaĵo, volvita ĉirkaŭ la korpo. La homo, al kiu sin adresis la monaĥo, kapskuis, kiel kutimas fari la altrangaj regantoj de Tidel kiam ili silentigas iun. Post ioma pripensado, lia Ekscelenca Moŝto Pokul flustris ree al la monaĥo: "Iam oni bezonos denove tiun materialon. Ni ne scias, ĉu ni venkos la Filon. Tion nur la saĝeco de la Granda Mistero povas antaŭscii. Mi, kiu alte respektas la veron, same respektas la rajtojn de nia gento - de tiuj homoj, kiujn ni sendis al tiu eta, fora planedo, Dom, la tria ekde la stelo E2346, ĉe la randoj de la Galaksio. Se la Filo venkos nin, almenaŭ ili havos, post centmiloj da jaroj, la eblecon rekonstrui novan mondon, tute similan al tiu, en kiu ni vivas hodiaŭ".

Pokul sidis sur benketo kaj, ĝentile premante la manon de la monaĥo, adiaŭis lin. La monaĥo kapklinis respektoplene kaj lasis la eminentulon sola, en la duonlumo de tiu granda groto. Per portebla gravurilo Pokul gravuris skribtabuleton pri la enhavo de la materialo kaŝita en la profunda malheleco de tiu loko. Li pensis pri la estonteco, kaj pri la danĝero, kiun lia tuta raso devas alfronti. "Nu - diris li parolante al si mem - se ni ĉiuj pereos, restos atestilo pri nia pasinta grandeco. Kaj tion retrovos la posteuloj de nia eta ekspedicio, de tiuj, kiuj nun vivas en sovaĝa mondo, fore de ĉi tie; eta grupo de inteligentaj homoj, respektitaj kiel diaĵoj fare de sovaĝaj duonhomecaj estaĵoj".

La listo estis longa: komputiloj, gravuriloj, avanaj maŝinoj, unupersonaj aviadiletoj, du grandaj kosmoŝipoj, multaj sciencaj diverspecaj iloj, gravuritaj skribtabuletoj pri ĉio ajn...escepte de la raportoj pri la Granda Genetika Manipulado - la abomenaĵo, kiu kreis la Filon.

Verdire, li iel hontis pro la maniero, per kiu, kaŝe, li estis kolektinta tiujn aĵojn sed li pli forte sentis la devon protekti sian mondon. "Ni tre verŝajne pereos - ĉiuj, senescepte. Sed nia civilizo ne devas perei kune kun ni!". En tiu momento li levis la brakojn alsupren, kaj laŭte diris: "Mi pardopetas, ho Granda Mistero de la Galaksio, pro ĉi tiu peko kontraŭ la vero. Bonvolu, mi petas, legi en mia koro la kialojn de ĉi misfaro!".

Poste li metis la skribtabuleton en ĝian ujon, kaj ĉi tiu mem moviĝis kaj alkroĉiĝis al la muro antaŭ la ŝtala pordego. Fine li surmetis sian belan, ruĝan fosforeskan surtuton, eliris tra la pordego, fermis ĝin kaj laŭte diris: "Fermita porĉiame!". En tiu momento centmiloj da etaj araneaspektaj robotaj estaĵoj materiiĝis el la pulvoro, kiu kuŝis surplanke, kuretis ĝis la pordego, kaj kovris ĝin tute. En la daŭro de kelkaj sekundoj ili fariĝis kiel grandega tuko, kiu etendiĝas sur la pordo kaj la tuta muro. Intensa lumo plenigis la koridoron, dum la robotaj estaĵoj mirakle miksiĝis kun la materio de la pordo kaj de la muro, kaj rapide ŝtoniĝis. Nun estis nek muro, nek pordo: nur ununura ŝtalroka surfaco, netrairebla, nedetruebla. Lia Ekscelenca Moŝto Pokul iradis en la koridoro, ĝis eta pordo, kiuj malfermiĝis kaj, post lia eliro, fermiĝis.

Tiu pordo restis fermita ĝis la fino de la civilizo de Tidel, kiu okazis nur post kelkaj monatoj. Flamoj atingis ĝin dum la lasta granda batalo, flamoj trairis la koridoron, flamoj detruis ĉion interne. Sed ili ne povis bruligi la ŝtalrokan muregon. La flamoj, fine, estingiĝis, kaj kune kun forbrulitaj varoj, forviŝiĝis ĉiuj memoraĵoj pri la ekzistado de tiu loko. Ne, tio ne veras - ĉar unu, ankoraŭ, plu ekzistis.

(daŭrigota)

4 Comments / add your comment?

Jose says:
Kande tu skriptis ca nova naraco, Roberto? Me lektis la unesma da tu e me komencis lernar ca nova verko tua. Kad amba naraci traktas pri futura konflikto dil homaro del vidpunto linguista arkeologio?

Saluti
Jose
Posted 10 months ago. ( permalink )
Natali says:
Dankon, Roberto
Posted 9 months ago. ( permalink )
Anĝela KANTO says:
I. ... .Li plenkoNscie faradis sian laboron, ĉar...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Roberto Tresoldi says:
Jen, mi aldonis novan etan ĉapitron...la aventuroj ne finiĝis!
Posted 3 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...