Ĉisube oni povas legi etan kontribuaĵon pri la nuntempa stato de la latinidaj lingvoj en la mondo...
Oni ofte substrekas la fakton, ke multaj homoj parolas, ĉu denaske, ĉu kiel duan lingvon, la anglan lingvon - kaj pri tio, verdire, ne estas duboj. Sed oni ofte forgesas, ke, inter la tiel diritaj naturaj helplingvoj, gravan rolon ludas ankaŭ kelkaj latinidaj lingvoj. Ĉi tiu rolo fariĝas des pli grava nuntempe, ĉefe tial, ke la denaska parolantaro de kelkaj el tiuj lingvoj kreskas tre rapide - elcente ege pli rapide ol la denaska parolantaro de la angla lingvo - kaj ke granda nombro de la nuntempaj elmigrintoj apartenas ĝuste al unu au alia el tiuj parolantaroj.
Ĉu vi scias, kiom da parolantoj (denaskaj) utiligas latinidajn lingvojn? Jen eta, ne kompleta kaj nur skiza, statistiko.
Hispana lingvo: 330 milionoj; franca lingvo: 265 milionoj; portugala lingvo: 200 milionoj; itala lingvo: 65 milionoj; rumana lingvo 26 milionoj; kataluna lingvo, 10 milionoj.
Ĉi tie oni ne konsideras aliajn malpli disvastigatajn latinidajn lingvojn, kiuj estas ĉiuj, ĉiukaze, kulture tre altvaloraj kaj lernindaj.
Tio signifas, ke preskaŭ 900 milionoj da homoj parolas denaske latinidan lingvon. Se oni konsideras ankaŭ la homojn, kiuj utiligas unu el la latinidaj lingvoj kiel duan lingvon, oni povas aldoni 340 milionojn da homoj (el inter ili 235 milionoj, parolantoj de la franca lingvo, 90 milionoj, parolantoj de la hispana, 15 milionoj de la itala, por citi nur kelkajn lingvojn...), kio sume donas rimarkindan ciferon. Fakte, 1 miliardo kaj 240 milionoj da homoj parolas latinidajn lingvojn (senkonsidere de tiuj, kiuj lernis la lingvon en kursoj pro kulturaj kialoj au plezurcele).
Eta, interesa rimarko. Tial ke (almenau kelkaj) latinidaj lingvoj estas relative similaj, legokapableco en tiuj lingvoj, fare de kulturita homo parolanta unu el ili, estas ege alta: kulturita italo, hispano, portugalo au kataluno povas post nur mallonga lernado sukcese legi verkojn en ĉi tiuj lingvoj; la distancoj inter hispana, itala, portugala, kataluna (unuflanke) kaj la franca (aliflanke) estas pli grandaj (kaj eĉ pli grandaj se oni konsideras la rumanan lingvon), kaj por atingi altnivelan legokapablecon oni bezonas pli longan lernadon.
--------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
[Kiel ekzemplo, jen la unua artikolo de la Deklaro pri la homaj rajtoj en la plej proksimaj latinidaj lingvoj laŭ Wikipedio; en Esperanto: "Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco"].
Hispana lingvo: "Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros".
Portugala lingvo: "Todos os seres humanos nascem livres e iguais em dignidade e em direitos. Dotados de razão e de consciência, devem agir uns para com os outros em espírito de fraternidade".
Itala lingvo: "Tutti gli esseri umani nascono liberi ed eguali in dignità e diritti. Essi sono dotati di ragione e di coscienza e devono agire gli uni verso gli altri in spirito di fratellanza".
Kataluna lingvo: "Tots els éssers humans neixen lliures i iguals en dignitat i en drets. Són dotats de raó i de consciència, i han de comportar-se fraternalment els uns amb els altres".
Kiel antaulasta kompara ekzemplo, jen la sama teksto en unu el la minoritataj lingvoj de Italujo, la sarda lingvo (parolata, en pluraj variajhoj, de unu miliono da homoj en Sardinio), kaj unu el la plej konservemaj latinidaj lingvoj: "Totu sos èsseres umanos naschint lìberos e eguales in dinnidade e in deretos. Issos tenent sa resone e sa cussèntzia e depent operare s'unu cun s'àteru cun ispìritu de fraternidade".
Se oni deziras kompari tiujn tekstojn kun tiu en Interlingua, jen ĝi: "Tote le esseres human nasce libere e equal in dignitate e in derectos. Illes es dotate de ration e de conscientia, e debe comportar se fraternalmente le unes con le alteres".
Send a message
Search for members
César Dorneles says:
Niko Kalivoda says:
Mi pensas, ke esence ĉiom da la latinid-parolantoj (almenaŭ la iom-edukitaj) povas tuj kompreni Interlingvaon, sen iam ajn antaŭe studi ĝin. Pro tio, la praktika efiko de Interlingvao estus grandega. Oni povus uzi interlingvaajn ŝildojn en flughavenoj.
Andy Անդի replies:
Roberto Tresoldi replies:
Tjeri says:
Roland Platteau says:
Neniam mi lernis la hispanan. Sed de kelkaj jaroj mi volis pli bone ekscii la novajoxjn de kio disvolviĝas en Sudameriko. Kaj mi konstatis ke, dank' al la proksimeco, kelkaj sporadaj ekscioj, iometa uzo de vortaro por la malpli rekoneblaj vortoj, iom de sperto kaj memoro aldoniĝanta de ĝi - kaj eble ankaŭ iom da lingvosento kaj intuicio ! - mi sukcesas kompreni preskaŭ la tuton la tekstoj kiujn mi vizitas en la Interreto (des pli ke politikaj tkaj novaĵaj tekstoj estas pli facilaj, la vortaro est pli internacia kaj abstrakta kaj plimalpli la samaj vortoj revenas, se temus pri ĉiutaga lingvo estus neeble).
La samon mi spertis pri la portugla, kaj mi konjetas ke estus same pri la itala, sed pri la rumana mi ne sukcesas !
César Dorneles replies:
Roberto Tresoldi says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mi konas laboron de Miklós (Nikolao) Hutterer, li ŝajnas akcepti ke Esperanto estas Hindoeŭropa lingvo (kaj li liveras liston de ĝermandevenaj vortoj en Esperanto).
Andy Անդի says:
Roberto Tresoldi says:
Ĉi tiuj tri karakterizaj trajtoj dependas de la artefariteco kaj malproksimigas E-on de la antaŭe menciita lingvofamilio. Kaj tio respeguliĝas ankau en la lingvouzado: parolante kaj verkante, mi konscias, ke mi utiligas tute alian lingvosistemon ol, ekzemple tiun de la itala, de la franca au de la germana lingvoj. Sendube temas pri lingvosistemo pli libera ol tiu de la hindeŭropaj lingvoj, kaj samtempe pli preciza kaj logika - ĝuste pro la artefariteco de pluraj el ĝiaj trajtoj.
Rilate la rimarkon, ke E-o proksimiĝas al la latinidaj lingvoj: vere, nuntempe mi havas plurajn dubojn pri tio. Kompreneble, kiam oni analizas la vorto-radikojn, oni trovas multege da ili, kiuj troviĝas ĉefe en la latinidaj lingvoj, sed tio dependas de la fakto, ke multaj el tiuj vortoj ja fariĝis internaciaj, kaj troviĝas samtempe ankaŭ en aliaj hindoeŭropaj - ne latinidaj - lingvoj. Se oni konsideras la vortoprovizon de la angla lingvo, oni miras pri la elcento de la latinidaj vortoj, kiujn ĝi havas: eble (plimalpli) la duono el la tuta vortaro konsistas el pruntoj el la latinidaj lingvoj!
Sed tiuj samaj trajtoj, pri kiuj mi skribis antaŭe, estas la distingilo, kiu malproskimigas E-on de la latinidaj lingvoj. Niaj lingvosistemoj ne permesas al ni libere formi verbojn el praktike ĉiuj vortoj per simpla aldonado de -as (estas), kiel en "tiu kovrilo estas blua" -> "tiu kovrilo bluas"; "tio estas bona" -> "tio bonas") aŭ transformi la frazon surbaze de nomigo, verbigo aŭ adverbigo de afiksoj ("tiu sinjoro daŭre kriaĉas" -> "tiu ulo ade kriaĉas") aŭ krei kunmetitaĵojn kiel: "se mi senesperiĝintus". La fakto, ke tiuj formoj, kiuj estas, fakte, tipaj de la esperanta strukturo, ne utiligatas ofte, dependas ĉefe de la influo de la hindeŭropaj kaj - aparte - de la latinidaj lingvoj, tial, ke la plejparto de la eŭropaj esperantistoj enkondukis en la stilon de nia lingvo trajtojn "stile" tipajn de ĉi tiuj lingvoj. Eble el tio fontas la simileco de esperantaj tekstoj kaj de latinidlingvaj tekstoj...
Roberto Tresoldi edited this comment 10 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Povas esti, ke estonte oni relativigos ĉiujn nunajn kategoriojn, inkluzive tiujn de lingvofamilioj.
Areaj, heredataj kaj aliaj ecoj liveras buntajn variaĵojn.
Se temas pri etnaj lingvoj, oni do (ankoraŭ) sufiĉe firme distingas la diversajn klasifikojn (genealogia, tipologia, area). Kompreneble, oni konscias "kunkovraĵojn): multaj finnugraj lingvoj estas ekz. pli aŭ malpli aglutinaj.
Esperantistoj ŝajne emas ilin pli kombini, ĉu eble prave?
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Roberto Tresoldi says:
Andy Անդի replies:
Jens S. Larsen replies:
Iam en Nederlanda turist-oficejo mi spertis ke mi devas paroli Angle anstataŭ Germane por esti senĝene komprenata -- kvankam la Germana ege similas al la Nederlanda, kaj ili povas interkompreniĝi kun iom da bonvolo. La Nederlandanoj ne ŝatas simili al Germanoj, kaj tio ja havas siajn historiajn kaŭzojn. En la Slava parolkomunumo simile multaj ne ŝatas simili al Rusoj.
Jose says:
Noto: me kurtigas la vorto maxim (plej) a max pro personala gusto.
Roberto Tresoldi says:
César Dorneles says:
Roberto Tresoldi says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ofte esperantistoj eble mem pensas, ke ili sukcesas heple de Esperanto, ne rimarkante, ke dume (veturante, aranĝante siajn aferojn) ili uzas aliajn lingvojn, kaj homo, kiu parolas bone nur Esperanton estas iel nekompleta. kaj malpli sukcesa eĉ inter esperantistoj.
Bone, povas uzi helpon de alia esperantisto, sed....
Aliflanke, jes, nur-esperantisto (ne parolanta alian, aliajn lingvojn) eble eĉ pli aprecas la
varmon de la esperanto-komunumo.
ĉu estas honeste, se hungara esperantisto, posedanta, ni diru, tri fremdajn lingvojn,
rekomendas al alia hungaro, kiu havas eblon, ŝancon lerni unu fremdan lingvon, ke tiu estu
Esperanto (ekz. pro propedeŭtika anvataĝo, sed ja dua fremda lingvo verŝajne ne sekvos...)
Tiaj demandoj estas iam iom malfacilaj.
Mi kelkfoje rimarkas, ke aŭtoritato de esperantistoj eĉ inter esperantistoj venas ne de
Esperanto, sed de alia lingvo aŭ io kroma. Sen diri nomon: kiam oni vicigis, antaŭnelonge
meritojn de sukcesa esperantisto, la kulmino estis, ke tiu persono parolas, kaj uzis en intervjuo
pri Esperanto, ankaŭ (ĉefe) la anglan bonege.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 10 months ago.
Roberto Tresoldi says:
Nu, mi ekvojaghis kaj en la dauro de 3 jaroj mi vizitis Francujon, Austrujon, Greklandon, Jugoslavion, Hungarion praktike preskau nur pere de Esperanto; mi chiam kontaktighis kun Esperantistoj, estis gasto che pluraj familioj (tre facila afero, kiam oni estas tiel junaj!), enamighis al pluraj personoj (mi bone memoras miajn tre belajn hungarajn spertojn) sed, esence, mi konsciighis, ke per Esperanto mi sukcesis vivi miajn vojaghojn je nekredeble alta kulturnivelo, parolante pri multaj aferoj kun multaj homoj, senpere kaj sendube plilibere ol aliaj ne-esperantistaj kunvojaghantoj. Vere mi neniam estus sukcesinta atingi tian lingvonivelon en la aliaj du lingvoj, kiujn mi estis lerninta dum tri jaroj (male, Esperanton nur unu jaron).
Dum tiuj vojaghoj mi konsciighis pri la graveco de internacia komunikado, kaj pri la fakto ke la tiam proponataj solvoj, vere, tute ne taugas (lerni, ekzemple, nur la anglan, au la germanan, au la francan ktp). Plejparte mi rimarkis, ke homoj kapablas bone regi nur sian gepatran lingvon, kaj iomete fremdan lingvon, kiu estis, tamen, chiufoje alia: mi balbutis france kun hungaroj, kiuj scipovis iomete la germanan, kaj klopodis paroli angle kun bulgaroj, kiuj respondis ruse...Nu, la rezulto de tio estas, ke mi konvinkighis ke internacia komunikado povas funkcii je tri niveloj: 1) pere de internacia neutrala facila helplingvo - solvo por chiuj, aparte por tiuj, kiuj devas vojaghi ofte en multaj landoj, kaj kiuj ne povas investi tro multe en lingvolernado (tio estas minimume 6-7 jarojn por atingi bonan lingvokonon en unu lingvo por paroli pri preskau chio ajn); 2) pere de la lernado de la lingvo de la lando, en kiu oni devas longatempe labori au vivi (kio chiam konsilindas); 3) lernante plurajn lingvojn (por tiuj, kiuj havas intereson kaj emon al tio - kaj aldone tempon kaj monon).
Persone mi trovas fremdajn lingvojn interesaj tial, ke per ili oni plibone povas penetri en la animon, kulturon, pensmanieron de iu popolo, kaj mia emo estas klopodi lerni la lingvon de chiu lando en kiu mi trovighas...sed kompreneble tio ne chiam fareblas...
Chiukaze, mi rakontis al vi tion, char miaj unuaj spertoj fontis el la preskau ununura utiligado de Esperanto kiel helplingvo. Tial, kiam oni demandas al mi chu valoras la penon lerni Esperanton, mi kutime respondas jese, klarigante ke per ghi oni povas ankau akiri tre pozitivajn rezultojn, sed ke, kompreneble, tio dependas de la celo kiun oni deziras atingi.
Roberto Tresoldi edited this comment 10 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
dormomusopro says:
Oni povas jam kompreniĝi inter parolantoj de latinidaj lingvoj
Poliglota mondo por eskapi la diktaturon de la angla
Por ĉiuj « eksterteritoriaj » elitoj de la planedo, la uzo de la angla lingvo estas la unua signo de rekono. Ekzistas logika rilato inter la libervola aŭ trudita submetiĝo al la usona hiperpotenco kaj la adopto de ties lingvo kiel sola rimedo de internacia komunikado. Sed la ĉina, la latinidaj lingvoj – se oni subtenas la interkompreniĝon sine de tiuj grandaj lingvaj familioj – kaj morgaŭ la araba estas tute same kapablaj ludi paralele tiun rolon. Dependas de la politika volo.
de Bernard CASSEN
[...]
Se la latinid-lingvaj ŝtatoj decidus, kune disvolvi en siaj respektivaj eduksistemoj instrumetodojn por interkompreniĝo, tiuj lingvoj povus kune akiri mondan statuson de kunhipercentreco kun la angla. Koncerne la ĉinan - dua kandidato por tiu statuso – la aferoj jam survojas. S-ro Joël Bel Lassen, ĝenerala inspektisto pri tiu fako, indikas ke « en dekdu jaroj, 100 milionoj da ĉinaj turistoj travagos la mondon. En Azio, la ĉina fariĝis la helplingvo. Kiam japanoj kaj koreoj negocas, ili uzas nun la anglan kaj la mandarenan. En Koreio, la ĉina fariĝis neevitebla. Ĝi akiris praktikan dimension, simile kiel la angla. » [7] Efektive, kiu povus serioze pensi ke pli ol miliardo kaj duono da ĉinoj, eĉ en la filioj de transnaciaj entreprenoj, dialogos en lingvo de « internacia komunikado » alia ol la sia ?
[...]
"
eo.mondediplo.com/article966.html
dormomusopro says:
Familispirito
de Françoise PLOQUIN
Oni spertas malagrablan senton kiam franco uzas la anglan por peti informon en strato de Florenco, Sevilo aŭ Coimbra, sen paroli pri Montevideo aŭ Portalegro. Aŭ kiam hispan- aŭ portugal-lingvano faras same en Parizo. Tiu sinteno ignoras la parencecon inter la sudeŭropaj (kaj do ankaŭ latinamerikaj) latinidaj lingvoj. Inter la latinidaj lingvoj – franca, hispana, itala, kataluna, portugala, rumana -, ne nur eblas interkompreniĝo, sed ĝi estas ebla kaj rapide akirebla. (Vd, en la franca, Esploroj kaj unuaj aplikoj) Interkompreniĝo, tio signifas kompreni lingvojn sen paroli ilin : ĉiu parolas aŭ skribas en sia lingvo, kaj komprenas aŭ legas tiun de la alia. Tiu procedo, kiu bezonas nenian antaŭscion de la latina, kapablas kunigi tutan landaron kiu apartenas al la sama lingvofamilio kaj kiu havas proksimajn interesojn kaj kulturojn.
"
eo.mondediplo.com/article968.html
Roberto Tresoldi says:
Chiukaze, se oni jam atingus tian interkomprenon inter chiuj latinidlingvanoj, oni jam havus grandegan avantaghon.