About this blog

Esperanto kaj ni

  • 14 posts
  • 2648 visits

» add a comment?

may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

May 8, 08

Esperanto kaj Volapuko (II)

Ĉu influo de Volapuko sur Esperanto?

Ni revenu al tio, kion mi diris antaŭe, parolante pri la historiaj okazintaĵoj de la vivo de nia Majstro. La verko de Schleyer aperis en 1879; ĝis 1881-2, pra-esperanto ne havas, laŭŝajne rimarkeblan influon de Volapuk. Ĉu tio signifas, ke ĝis tiu jaro, Zamenhof aŭ ne estis konatiĝinta kun Volapuko, aŭ eble ne en tia grado, ke ĝi povu signife influi pra-esperanton? Kia estis la gramatiko de pra-esperanto 1881-2?

Helpas nin denove unu el niaj plej ŝatataj eseistoj, Gaston Waringhien. Mi citos nur kelkajn vortojn rilate la verbajn formojn. Li tiel resumas la karakterizajn trajtojn de pra-esperanto 1881 rilate la verbojn: 

“Verbo: prezenco montrata per - é, imperfekto per - á, preterito per -u, futuro per uj, kondicionalo per -as, imperativo per - ó , infinitivo per -i. Participo: aktiva prezenca -enta; preterita: -aga; pasiva prezenca: -ita; preterita: -assa”. (G.Waringhien, citita verko).

Ni vidu kiaj estas kelkaj el la samvaloraj formoj en Volapuko: prezenco montratas per vokalo -a (kutime ĝi falas); imperfekto per - ae, preterito per - e, pasinta preterito per - i; futuro per -o, preterita futuro per - u ktp. Nu, oni rimarkas, ke almenaŭ kelkaj tempoindikaj vokaloj de Volapuko (prezenco en –a, unu el la preteritoj en -i, la futuro en o) ne  retroviĝas en pra-Esperanto 1881-1882, sed retroviĝas en Esperanto 1887 (imperfekta formo en -e – proksima al la litero -ae de la sama tempoindiko en Volapuko - eble ekzistis en kelkaj fazoj de E-o, sed estis tiam malaperinta, anstataŭigita per afikso -ad-).

Oni ne povas scii, ĉu la volapuka tempoindika vokalsistemo vere influis la elekton de tiuj samvaloraj vokaloj ankaŭ en Esperanto 1887: fakte oni povus atingi la samon surbaze de logika utiligo de la sinsekvo de la kvin vokaloj a, e, i, o, u (prezenco, imperfekto, preterito, futuro, imperativo), sed tio ne klarigas la kombinadon de precize tiuj vokaloj kun precize tia temposinsekvo (kial ne preterito, imperfekto, prezenco, imperativo, futuro, aŭ la malo?); oni povas ankaŭ imagi, ke vokalsinsekvoj de aliaj lingvosistemoj estus povintaj influi tiun elekton.

Persone, mi opinias, ke la solvo bazita sur la imitado de Volapuko estus pli simpla – kompreneble, ĝis kiam alia materialo (verŝajne ne plu alirebla) pri pra-Esperanto 1881-1886 ne aperos... Tre grava informo de Zamenhof mem helpus ankaŭ iel tempe situigi tiun eventualan pligravan influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas:

” Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk(...)” (artikolo en La Esperantisto, 1889). Se oni konsideras, ke pra-esperanto 1881 ne povas esti konsiderata ankoraŭ “plej granda parto de la laboro” (sekompare kun Esperanto 1887), oni devus verŝajne hipotezi, ke tia apero de Volapuko, pri kiu parolas Zamenhof, situas iom pliposte, eble ĝuste en 1884, okaze de la dua volapukista kongreso: tiam E-o verŝajne estis jam ege evoluiĝinta en la direkto de esperanto 1887; tio signifas, do, ke pliprofundaj kontaktoj kun Volapuko eble okazis tuj post 1884, eble je la komenco de 1885, kiam la juna studento (aŭ jam kuracisto) troviĝis en Pollando. Kaj tiu hipotezo koincidus kun la informoj de la volapukistoj, kiuj skribis, ke Volapuko atingis la nordajn landojn (inkluzive de Rusujo) “en 1885-1886”.

Tre verŝajne Esperanto estis tute preta jam en 1885: oni do komprenas, kial la volapuka influo - se ekzistanta - povus esti nur limigita, supraĵa...tial ke "la plej granda parto de la laboro estis jam finita...".

Tamen, ĉi tiuj rimarkoj ne kongruas kun la opinio de Waringhien rilate la influon de Volapuko sur Esperanto. Jen tio, kion li skribas en Lingvo kaj Vivo (p. 47):

“Nian detalan analizon (de pra-esperanto 1881) ni povas konkludi per du konstatoj: la unua estas, ke en tiu dialekto de 1881 la juna Zamenhof profunde ricevis la influon de la en 1879 aperinta Volapuk, kies ĉefa trajto estas ĝuste la sistema unusilabigo de la nacilingvaj radikoj. Sed li sciis tamen eviti la ekstremajn deformojn, kiuj ridindigis la lingvon de Schleyer: nim por L animal, plim por F compliment, nol por A knowledge, au eĉ sül por la F ciel; kaj precipe li rezervis tiun pritraktadon al la komunuzaj vortoj, sed lasis senŝanĝe la vere internaciajn”.

Estas evidente, ke Zamenhof, kiel li mem klarigis en unu el la leteroj (Leteroj de Zamenhof, I pĝ. 353-354), utiligis en tiu dialekto la principon de oportuneco, tio estas, la elekto por ĉiutagaj vortoj de formoj, kiuj malproksimiĝas de la nacilingva aspekto, kaj kiuj aspektas, male, preskaŭ tute arbitraj:

"Kvankam la vortoj eble ŝajnos al la leganto tute elpensitaj, ili tamen ne estis tiaj, sed ili estas vortoj naturaj, kiuj estas nur alkonformigitaj al mia tiama principo, ke en la vortoj fundamentaj la oportuneco estas pli grava ol internacieco". Tio kondukis Zamenhof, kiel skribas Waringhien, "al vera kripligo de la radikoj" - fenomeno, kiu troviĝas ankaŭ en Volapuko. Do, jen la dilemo: ĉu Volapuko tiam influis tiun dialekton de Esperanto, kaj ne la plipostan evoluon de la lingvo? Aŭ eble okazis la malo: tio estas, tiu simileco de vortokripligo estas tute hazarda, kaj nur pliposte Volapuko influis la verbovokalojn de Esperanto?  

Kiel ripetadis la Romianoj, "in medio stat virtus": oni ne povas nei la eblecon de tiu unua influo, sed ankaŭ oni ne povas nei la eblecon de la dua influo; eble Zamenhof jam en 1881 aŭ plifrue eksciis pri Volapuko, kaj tio iasence influis kelkajn bazajn trajtojn de lia labormetodo, tamen sen direkta influo sur la plej gravaj elementoj de la lingvo mem; sed pliposte li eble havis la eblecon pliprofunde analizi Volapukon (eble en la periodo pri kiu ni skribis plisupre) kaj prunteprenis kelkajn pligravajn elementojn, kiuj postrestis en nia lingvo.

Vere, ni havas gravan indicon pri tio: kiam oni parolas pri la famkonata frazo de Zamenhof, rilate la fakton, ke Volapuko aperis, kiam la plej granda parto de la laboro estas jam farita, eble oni ne devas pensi pri tiuj pli postaj jaroj, sed pri pli fruaj...kaj pri aliaj niveloj de pra-Esperanto!

Jen tio, kion skribis Zamenhof en la famkonata letero al Borovko:

“En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama "lingwe uniwersala" kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio)...”.

Tiu ĉi informo tute kongruas, kun la fakto, ke “kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapuk” (en la jaro 1879). Je la alveno de Volapuk, Zamenhof interrompis dummomente sian laboron, tre verŝajne por ekzameni Volapukon, kaj, trovinte ĝin netaŭga, decidis remeti sin al la laboro.

Surbaze de ĉi lasta informo, oni povas do imagi, ke influo de Volapuko estis ege pli longdaŭra, ol oni antaŭe supozis.

(1) G. Waringhien, Lingvo kaj vivo, Stafeto, La Laguna 1959, paĝoj 19-48.  (2) Marjorie Boulton, Zamenhof, Stafeto, La Laguna de Tenerife, 1962.     

© Published at 10:29 ( 1 comment / 80 visits )
This post is public

May 8, 08

Esperanto kaj Volapuko (I)

Jen la teksto (en du partoj) de mia prelego okaze de la seminario: "Esperanto kaj la aliaj lingvoj", organizita fare de Itala Esperanto Federacio kaj Bresha Esperanto Grupo (Brescia, Italujo, 10-11/05/2008).

read more
© Published at 10:18 ( 2 comments / 58 visits )
This post is public

May 5, 08

Esperantologio

Kelkaj homoj skribis al mi kun la peto, ke mi donu sugestojn pri verkoj en Esperanto kiuj estas legindaj...Malfacile por diri, ĉar malsamaj estas la interesoj kaj kiom da homoj, tiom da gustoj! Mi sugestas al vi ĉisube kelkajn - laŭ mi - legindajn verkojn pri nia lingvo kaj literaturo. Pri historio estas alia rubriko en ĉi tiu blogo.

read more
© Published at 13:10 ( 1 comment / 47 visits )
This post is public

April 25, 08

Interlingvistika angulo

Karaj geamikoj, elkoran saluton!

Ekde hodiaŭ mi malfermas liberan diskutrondon pri interlingvistiko, esence pri la monda lingva problemo kaj pri la rimedoj, kiujn oni eltrovis por solvi ĝin. Celo de ĉi diskutrondo estas la interŝanĝo de informoj kaj opinioj pri ĉi tiu temo. Fakte, ne ĉiuj konsentas pri la utiligo de iu arta lingvo (kelkaj daŭre subtenas iun specifan nacian lingvon, aŭ plurajn naciajn lingvojn samtempe). En la daŭro de la jaroj ankaŭ aliaj planlingvoj estis proponitaj, kiel, ekzemple, Volapuko, Ido ktp. Kvankam mi subtenas la rolon de Esperanto kiel neŭtrala internacia lingvo, estus utile legi opiniojn ankaŭ de homoj kiuj, male, subtenas aliajn lingvoproponojn, kaj la kialojn pro kiuj ili decidis elekti tiun solvon, anstataŭ elekti Esperanton.

Tial mi ĝoje legus opiniojn ankaŭ de idistoj, eventualaj volapukistoj, interlingvanoj ktp. Mi nur petas de ĉiu partoprenanto, ke oni respektu ĉies opiniojn, ke oni ne ataku vorte iun, aŭ alian debatanton, ke oni utiligu lingvon ĉiam ĝentilan kaj respektoplenan. Kvankam oni ne povas konsenti kun ĉiuj, oni tamen povas paroligi ĉiujn, por poste, eventuale, esprimi tion, kion oni pensas pri tio.

La lingvo uzata prefere estu Esperanto, sed se kelkaj homoj ne komprenas ĝin bone, ili rajtas sin esprimi en la respektivaj artaj lingvoj; konsideru tamen, ke mi kapablas legi nur Idon, simplan Volapukon kaj Interlingvon...

Fine, la sukceso de ĉi tiu debateto dependos ĉefe de vi: se ĝi disvolviĝos en amikeca kaj respektoplena maniero, mi volonte daŭrigos ĝin, male mi revenos al mia kutima blogo. Amike.

© Published at 10:28 ( 12 comments / 169 visits )
This post is public

April 3rd, 08

Reflugo al Badik (II)

Jen la dua ĉapitro de la nova novelo pri Badik kaj ĝia historio...por bone kompreni ĝin, estas oportune unue legi la novelon: "La prifosoj de Badik", kaj la unuan ĉapitron de Reflugo al Badik.

read more
© Published at 17:18 ( 5 comments / 123 visits )
This post is public

March 13, 08

La prifosoj de Badik (novelo)

Jen sciencfikcia novelo pri Badik: tiu ĉi nomo venas rekte el Volapuko, kaj ĝia signifo estas: "Malbona".

read more
© Published at 08:36 ( 3 comments / 252 visits )
This post is public

February 25, 08

Reflugo al Badik (I)

Jen nova novelo pri Badik kaj ĝia historio...por bone kompreni ĝin, estas oportune unue legi la novelon: "La prifosoj de Badik".

read more
© Published at 13:12 ( 1 comment / 236 visits )
This post is public

February 20, 08

Izolo (poeziaĵo)

Izolo


Krakadas la neĝo sub ŝuoj porvintraj
dum vagas  mi tage tra lando senhoma
kaj vane esperas retrovi la spurojn
de amo perdita tra blovoj de l'vento.

Ŝi volis foriri al ejoj vivplenaj,
al urboj grandegaj, al homaj amasoj,
al reva iluzio, riĉo kaj lukso,
al firma laboro kaj bona asekur'...

Ĉi tie izolo, malvarma vetero,
ja bremsas la cerbon kaj blokas la movon,
sed steloj dumnoktaj kaj suno reviga
libere korektas la homajn difektojn.

Kaj fuĝis ŝi foren, serĉante la vivon,
la vokon de l' mondo ŝi varme akceptis,
forgesis ŝi tamen pri 'l tempo praava,
la tempo de l' homo ankoraŭ infana...

Pri mia estonteco ofte mi pensas,
pri neĝo abunda ĉe l' pordo de l' domo;
mi viro senlaca ŝovele laboros,
por fine solecan laŭiri la vojon.

 

© Published at 09:28 ( 4 comments / 175 visits )
This post is public

February 14, 08

Aperis nova libro!

Estas nun achetebla en italaj librovendejoj mia plej nova verko, la libro: Lernu rapide fremdajn lingvojn, De Vecchi, Milano 2008. Temas pri ghenerala enkonduko en la lernadon de fremdaj lingvoj, kun konsiloj, ekzercoj, priskriboj pri malfacilajhoj - ktp. Ghi enhavas ankau chapitron pri pluraj lingvoj, kiel la franca, la angla, la germana, la china, la japana, Esperanto, la Itala Gestolingvo...La verko estas en la itala, sed eble aperos ankau france kaj hispane.

© Published at 13:10 ( 9 comments / 246 visits )
This post is public

January 29, 08

Romantika angoro (eta poeziaĵo)

 

Falas silente neĝeroj ekstere,
ĉesis blovado de l' vent'...

Kviete ripozas kateto sur sofo
sonĝante ludojn de l' tag'.

Laŭiras fenestron gutoj fingrecaj,
kreiĝas linioj sen halt'.

Sidas mi lace sen dormo kaj penso
revenis la tempo de l' plor'.

Foriris ŝi fine post akra diskut'
baraktis ni longe sen cel'.

Movo de l' manoj: doloras la vango -
restas nur trista ĉagren'.

© Published at 14:45 ( 9 comments / 242 visits )
This post is public

January 16, 08

Historio de Esperanto - II. Eta bibliografio por komenci...

Kiel eta kontribuo pri la studado de ĉi tiu temo, jen kelkaj bibliografiaj indikoj pri utilaj tekstoj, kiuj pritraktas nian historion. Mi klopodos ĝisdatigi ĉi tiun liston, aldonante aliajn verkojn. La titoloj de la listo estas malsamvaloraj: kelkaj estas vere tre malnovaj, laŭ enhavo kaj historia metodo, aliaj, male, tre modernaj kaj science verkitaj, kvankam plejofte tre specifaj...

______________________________________________________________________________

1. Leteroj de Zamenhof (du volumoj), SAT, 1948.

2. L.L Zamenhof, Originala Verkaro, Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, 1929 [fote reproduktita, Osaka 1983]

3. L.L. Zamenhof, La kongresaj paroladoj, Purmerend 1937.

4. Z. Adam, Historio de esperanto, 1887-1912, Varsovio 1979 [1913].

5. Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, Esp. Publ. Co., Chorleywood, 1977 [1920].

6. Edmond  Privat, Historio de la lingvo Esperanto (1887-1927), Internacia Esperanto - Instituto, Hago 1982.

7. E. Drezen, Analiza historio de la E-o Movado, 1887-1928, Leipzig 1931. 

8. Enciklopedio de Esperanto, HEA, Budapesxto 1986 [1934]

9. Gaston Waringhien, Lingvo kaj vivo, Esperantologiaj eseoj, La Laguna 1959 (pagxoj 39-423: Historia skizo de la esperanta movado).

10. Marjorie Boulton, Zamenhof, auxtoro de Esperanto, La Laguna de Tenerife, 1962.

11. Lèon Courtinat, Historio de Esperanto - Movado kaj Literaturo (1887-1960), Bellarive-sur-Allier 1964-1966.

12. Zamenhofa verkaro (PVK kajeroj), Eldonejo Ludovikito, Kioto (ekde) 1974.

13. Esperanto en perspektivo, UEA, Roterdamo-Londono, 1974.

14. Alfonso Pechan, Gvidlibro por Supera Ekzameno, Hungara Esperanto Asocio, Budapest 1979 (pagxoj 7-102).

15. G. Waringhien, 1887 kaj la sekvo..., Antverpeno-La Laguna 1980.

16. P.G. Foster, The Esperanto-Movement, Mouton, L'Aia 1982 (anglalingve).

17. Ludovikito, Senlegenda biografio de L.L. Zamnehof, Eldonejo Ludovikito, Kioto 1982.

18. Ulrich Lins, Die gefaehrliche Sprache, Bleicher Verlag, Gerlinger 1988 (esperantlingva eldono: La dangxera lingvo).

19. Vitaliano Lamberti, Una voce per il mondo. L. Zamenhof, il creatore dell'esperanto. Mursia, 1991 (itallingve).

20. Cherpillod A., L.L. Zamenhof. Datoj, faktoj, lokoj, Courgenard 1997.

21. Pierre Janton, L'Espéranto , PUF, Paris 1973 (Collection "Que sais-je?")

22. Holzhaus (A.), Doktoro kaj lingvo Esperanto, Helsinki 1969

23. Ziolkowska (M.), Le Docteur Espéranto, EFE, Marmande  1959

24. Drezen (E.), Historio de la mondolingvo, Pirato, Osaka 1967 (tria eldono)

 

© Published at 18:07 ( 6 comments / 280 visits )
This post is public

January 13, 08

Historio de Esperanto

Ĝis nun aperis multaj historioj de E-o kaj de la Esperanto-movado, sed plejparte temas pri ne kompletaj verkoj: ili fakte priskribas kelkajn aspektojn de la historio de nia movado... Ĉu vi opinias, ke aldona verko, science verkita surbaze de atenta studado de dokumentoj ktp, povus esti interesa por la esperantistaro? Se jes, ĉu vi povus kontribui pere de utilaj bibliografiaj kaj pridokumentaj informoj? Mi elkore dankas al vi por viaj respondoj!

© Published at 12:56 ( 0 comments / 241 visits )
This post is public

January 9, 08

Bibliografio

Kelkaj homoj demandis al mi pri kio mi skribas: fakte, tial, ke mi skribas ĉu rekte por eldonejoj, ĉu kiel libera ĵurnalisto kaj verkisto, mi okupiĝis pri multaj fakoj...Eble estas pli facile tion diveni el ĉi tiu bibliografio.

 

read more
© Published at 12:27 ( 3 comments / 206 visits )
This post is public

December 29, 07

La fruaj kaj junecaj jaroj de Zamenhof

Okaze de la Zamenhofa tago oni invitis min paroli ĉe la Milana Klubo. Mia eta enkonduko en la temon konsistas el du partoj - en la unua oni skizas la historian kaj familian fonon de la plej junaj jaroj de nia Majstro; en la dua oni prezentas eltiraĵon el grava letero, sendita de Zamenhof al la rusa esperantisto Borokvo, en kiu Zamenhof skribas pri sia infaneco kaj pri sia juneco.

read more
© Published at 14:10 ( 0 comments / 247 visits )
This post is public


( 14 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Roberto Tresoldi