Ĝenoveva Published on April 26, 2008
by Ĝenoveva

Ĝenoveva's blog

Browse posts
Mi ludis
Posted on April 30, 2008
Nova Komunikaĵo en la reto
Posted on April 28, 2008
Barbara
Posted on April 27, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
Nettoyeur d'écran
Posted on April 27, 2008
3 comments (latest 7 months ago)
Nia mondo
3 comments (latest 7 months ago)
Bela tago
Posted on April 25, 2008
Tiel, en Francio
Posted on April 23, 2008
5 comments (latest 7 months ago)
Chris Garneau
Posted on April 19, 2008
Fino de la voyaĝo
Posted on April 10, 2008

Keyword tags

à
vidéo
groupe
chanteur
rap
monde
iam
regarder
fin de leur monde
d'urgence

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 196 visits

Nia mondo

Saturday April 26, 2008 at 08:31AM


Iam - La fin de leur monde Ni devas rigardi ĝis la fino !!!!!
 

Malpermesita en la televidoj
Realaj bildoj pri la mondo kaj la plej malriĉuloj, la plej malŝanculoj..
 
Paroloj en franca lingvo, alklakante sur ĉi-sube ligilo
 
La paroloj estas tiom veraj.......kun la bildoj

3 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
"Dum oni permesos, ke infanoj suferu, ne ekzistos vera amo en la mondo."
Isadora Ducan
Posted 7 months ago. ( permalink / translate )
Jakvopro says:
Mi ploris plej verŝajne el ĉagreno, el honto, el kolero, el frustracio ke mia nura batalilo estas klopodi klerigi, klopodi konscie vivi.
Vi konfrontiĝas min kun ĉiame demando: ĉu ni en SAT permesas ke policistoj, ĝendarmoj, militistoj estu membro. Mi ne kuraĝas stari la demandon. Kiu ni akceptas, la politikisto kiu sendas junajn neniu sciantojn al batalkampo. Ni ne povas organizi ekzamenon kaj nur akcepti la konsciajn homojn ĉar jam tiam ni metas unuan paŝon al deluvo.
Jes mi ploris, sed pri tio mi ne hontas.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Finspektante la filmeton mi ekhavis tiel fortan emocion, ke mi devis verki la ĉi-suban poemon. Pri kiu? Pri ni ĉiuj! Mi kortoŝite nun transdonas ĉi tiun poemon al vi, kiu eble , ke ĝi naskiĝu:

La kadavroj jam forportataj
nun oni lavas jam la trotuaron
la ruĝa akvo fluas en la kanalon
aǔdeblas la buldozeroj fore
nun ili ekiras kaj puŝas-puŝas
la teron en la grandan kavon
en kiu puriĝos la ostoj blankaj
disde la suferanta karno

Estis pura laboro,
estas nun paco jam,
florojn ĵetos la popolo
antaǔ la botojn
de la venkmarŝantoj

Neniu memoros tiam plu
pri la milda siringoarbusto
pri la hejmokaŝaj fenestroj
pri la invitaj dompordegoj
kiuj ĉiuj vomis la plumban morton
ankaǔ pri la serena ĉielo
neniu plu memoros jam
kiel ĝin plenigis bomboj

Ĉio komenciĝis pace
preskaǔ kaprice ŝerce
oni elektis en la ludo
la nigran ŝafon
kiu devis sin kaŝi
la aliaj serĉis lin
por malkovri
pasis la tempo,
kie en la diablo li estas
ĉiu devus jam iri hejmen
iuj jam eĉ iras
kaj tiam la aliaj retovis lin
kolere furioze
senindulge draste ili draŝis lin
fine ekfulmis la rapida klingo
disŝiriĝis la kriego:
Sed ni nur ludas! Sed ni nur...

Kiel la porko buĉota
ni mem donas nin al la manoj
de la buĉisto
vane estas la invita vasta
kampo de rifuĝo
ni ne volas fuĝi
ja ni estas senkulpaj
ni forte scias, ke ni
estas senkulpaj senkulpaj enkulpaj

Nur la laboron vi perdis hodiaǔ
sed morgaǔ vi perdos la vivon
vi ne rimarkas kiel vi aperis
sub la pontoj
vi ne rimarkis kiel aperis sur vi
la uniformo la mortobotoj
vi estas senkulpa senkulpa
sed nun murdi aǔ esti murdata

Ni ĉiuj senkulpas estas sciate
tamen ie iam ni ekludis
ekludas false fuŝe
kaj ni mem staros ĉe ambaǔ
ekstremoj de la pafiloj
vico da nukpafoj
ni estas senkulpaj senkulpaj senkulpaj
stertoras-tondras la transvivantoj

la mortintoj milde-mute
purigas siajn ostojn
subplande profunde

Estas paco
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 7 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.