Ĝenoveva Published on January 29, 08
by Ĝenoveva

Ĝenoveva's blog

Browse posts
Bona novaĵo !!
Posted on February 6, 08
Karnavala Parizo
Posted on February 4, 08
2 comments (latest 6 months ago)
Promenado
Posted on February 3rd, 08
La Fumantoj - Les fumeurs
Posted on January 31, 08
7 comments (latest 6 months ago)
Lozerio
2 comments (latest 6 months ago)
Parizo antaŭe
Posted on January 27, 08
3 comments (latest 6 months ago)
Soleco - Solitude
Posted on January 22, 08
4 comments (latest 7 months ago)
La nomo de floroj
Posted on January 22, 08
Ejfeltura grimpado
Posted on January 21, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 281 visits

Lozerio

Tuesday January 29, 2008 at 05:00AM

Mi naskiĝis en Parizo, sed mia patro estis denaska Loreno kaj mia patrino , Pikardio.
Do, certe, vivtenas en mi la senton de naturo.
Ekde mi loĝis en Lozerio, mi apartenas ankaŭ al ĉi-tiu regiono. Preskaŭ 10 jaroj traveturinte la vojojn, marŝinte la montaron, spirinte la aeron, aŭskultinte la naturaj-dolĉbruojn. Mi ne povas forgesi. Belegaj memoraĵoj...


En sovaĝa pejzaĝo, oni povas travivi la kvarajn sezonojn, kaj ŝati ĉiun el ili. Somere, ripozadi sur multajn riverojn, aŭtuno, promenadi en arbaro por pluki fungojn aŭ kaŝtanojn (multaj en Lozerio), vintre, skiadis tra mirindaj pejzaĝoj, printempo, rigardadi kaj flari la diversaj floroj (genistoj forte flariĝas en majo). La tuta montaro estas flava pro la genestoj. Mirinde.
Tiu ne eblas en la granda urbo.


Tamen mi ankaŭ ŝatas Parizon. Strange, ĉu ne ? Estas du mondoj tute malsimilaj...
Reale, mi bezonas de la dua etoso.


Sed, Vialas, kie mi loĝis, estas al 700 kilometroj el Parizo... Do, mi ne ofte povas iri ĉi-foren.
Por rememorigi la naturon de tempo al tempo, mi rigardadas miajn fotojn, mi aŭskultas la bruojn kiujn mi registrigis.
Kompreneble, ne sufiĉas, sed tiu permesas al mi atendi la venontan returniron en Lozerio.

Bonvolu alklaki sur unu el ĉi-sube fotoj por vidi "Lozerio" albumo

Lozerio - Lozère
Lozerio - Lozère
Lozerio - Lozère

Aliaj fotoj

alia artikolo

2 Comments / add your comment?

Onjo says:
Ho, kiom mi komprenas vin! Mi naskiĝis en grandega urbo (Moskvo) kaj mi kutimas al ties etoso - bunta diverseco de homoj, abundo de ĉiaspecaj eventoj kaj eblecoj. Sed ĉiam mi havis grandan aspiron al la naturo (kvankam malmulte povis realigi ĝin), la plej belajn momentojn mi travivis en montoj, arbaroj kaj aliaj "sovaĝaj" lokoj. Lastatempe mi pli kaj pli emas foriri loĝi al iu urbeto aŭ vilaĝo, des pli ke mia edzo volas la samon. Eble post unu-du jaroj ni povos realigi tion. Interese, kiel mi sentos min tie, ĉu sopiros pri la urbego, ĉu volos reveni... Tamen en nia kazo facilas iri por unu tago viziti la urbon, ĉar Katalunio malgrandas - dum kelkaj horoj oni trairas ĝin plene. Tute ne temas pri 700 km, kiuj disigas vin de Lozerio.

Kara, mi esperas iam viziti la lokojn, kiuj ravigis min en viaj fotoj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Ĝenoveva says:
Do, profitu se via edzo deziras ankaŭ provi la saman kiel vi.
Mi opinias ke oni devas fari tion oni tre forte deziras, kiam eble estas.
La vivo en vilaĝo estas, por tiu, kiu ĉiam vivis en urbo, reale ŝanĝo, sed, interese eksperimento.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.