About this blog

  • 5 posts
  • 2629 visits

» add a comment?

march 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

March 16, 2008

Ne tute serioze pri sklerozo

Laú la vortaro de fremdaj vortoj sklerozo estas "malmoligxo de organo aú histo..." Gxenerale oni opinias pri cxeforgano - cerbo. Teorie nia cerbo havas tiom da memorcxeloj, ke oni dum la tuta vivo ne povas ilin eluzi. Praktiko, kiel kutime, diferencas. Fakuloj asertas, ke se ni multe klopodus, ni rememorus je nia restado en utero de la panjo. Ni, sklerozuloj, havas multe plimodestajn celojn - memori almenaú lastan diuron. Esti skleroza apartenas al nia atomepoko. Eble niaj memor-cxeloj blindigxas pro brilo de televid-ekrano, eble ilin sufokas nitrogeno el mangxataj legomoj, antibiotikoj, certe aliaj influoj. Fakto estas, ke dum mia okdekjara patro klare memoras kiu estis liaj kunludantoj en futbala teamo, mi, pli ol kvardekjara, malfacile rememoras lastan libertempon.Nunaj studentoj ne memoras hieraúan prelegon kaj dekjara knabo forgesas kion ajn.

Sklerozo de scienculoj havas la plej grandan tradicion kaj gxi igxas temo de multaj babiladoj. Por ni sklerozuloj gravas la demando: cxu sklerozo estas avantgxo aú malavantagxo? Ambaú respondoj povas esti korektaj. La plimulto de ni alvenas al la granda aro da sklerozuloj iom post iome, akompanataj de banalaj aferoj, de perditaj sxlosiloj kaj ne-rekonataj konatoj. Fortaj unuopuloj transpasxas  limojn per unusola brila ago.

Kiam certa Ladislao certan printempan tagon alveturis per aútomobilo en laborejon, neniel li sentis, ke liaj cerbocxeloj formortas kvazaú priversxitaj per acido, sentis nur alvenantan printempon. Fine de labortago estis la sento de printempo tiel forta, ke li decidis telefoni alsia amikino, je dek jaroj pli juna, kun kiu li estis en delikata rilato. En la telefono aúdigxiskonata virina vocxo kaj Ladislao tenere ekparolis:"Mi sopiras post vi!" "Kio?" diris la ino, kvazaú sxi malbone aúdus. "Mi flugas al vi per flugiloj de amo" proklamis Ladislao lirike. La ina vocxo diris senhezite:"Ladislao, ci estas ebria". Nur nun Ladislao ekkonis vocxon de sia edzino kaj terurigite ekbalbutis: "Nu permesu ... Ja estas printempo§" Lerte li interrompis la konekton kaj ekis sin insulti: "Mi idioto, kiel mi povis konfuzi la du telefonnumerojn?! Multfoje mi diris al sxi, ke sxi prezentu sin per sia nomo." li furiozis kontraú sia edzino, kiam li hastis preter sia aúto al metroo... Antaú hejmo li tiom trnkviligxis, ke li rimarkis, ke lia aúto ne parkas sur kutima loko. "Kie estas nia aútomobilo?" li demandis la edzinon tuj cxe la sojlo kaj poste ili ambaú nur gapis malfelicxe al la vaka loko antaú la domo. Do Ladislao iris anonci la sxtelon de la aúto al polico, kie oni lin konsolis per certigo, ke lia amatajxo certe jam estas ie dismetita je malhaveblaj anstataúaj pecoj...

Kiam Ladislao foriris duan tagon el laboro, kun granda miro li rimarkis parkantan aúton aspektan identita kun tiu lia. Li elposxigis sxlosilojn kaj forveturis hejmen. Gardo-starantaj policanoj haltigis lin, komune ili poste solvadis malklaran problemon, cxu li sian aútomobilon sxtelis, aú trovis...

Sed ne gravas kiel finigxis ilia solvo - ni sklerozuloj vokas: "Ladislao - estu bonvena inter ni!"

© Published at 17:55 ( 1 comment / 469 visits )
This post is public

February 8, 2008

Kiel mi igxis "belaspektulo"

Cxefdoktoro de iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de terapio de unu el liaj pacientinoj. Kiam mi venis en la sekcion, dejxoris tie juna, tute "novbakita" flegistino, dume sensperta, tuj post abiturienta ekzameno. Laux prezentita dokumentaro mi konstatis, ke temas pri maljuna instruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorientigxinta, ofte fugxinta el la fak-sekcio kaj malsanulejo.

"Temas pri modelaj simptomoj de grava demenco," mi vocxe meditis apud la juna flegistino, kiu akompanis min kaj atenteme observismian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu mi eldiris kutimajn demandojn de psikiatro.

Do, diru al mi, kie vi nun kusxas?" mi demandis.

"En lernejo." respondis post momento de hezito maljuna sinjorino instruistino.

"Cxu vere? Tie eble ne." kontrauxdiris mi, "cxirkauxrigardu, antaux vi estas litoj, en ili kusxas pacientoj. Nu, do kie vi estas?"

La maljunulino cxirkauxrigardis kaj respondis: "En lernejo."

"Jes, en lernejo vi dum tuta vivo instruis, sed hodiaux vi estas tute aliloke. Rigardu min, mi havas blankan cxemizon, blankan pantalonon blankajn sxuojn, blankam mantelon. Kio mi do estas?"

La pacientino trarigardis min de kapo gxis la sxuoj kaj diris: "Belaspektulo."

Cxeestanta juna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris: "Vere, sxi havas gravan demencon."

Kaj sxi pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo, do nur pro sxia progresanta Alzheimer-malsano.

© Published at 09:07 ( 11 comments / 552 visits )
This post is public

January 24, 2008

Kial mensogas viroj...

Arbohakisto foje laboris apud rivero. Subite lia hako falis en akvon. Kiam li eklamentis, aperis apud li Dio. "kial vi lamentas?" "Ho Sinjoro, en akvon falis mia hakilo kaj sen gxi mi ne sukcesos vivteni familion." Dio do palpis en akvon kaj eltiris oran hakilon. "Cxu tiu estas la via?" "Ne, ne estas" respondis hakisto. Dio poste eltiris argxentan hakilon. "Cxu tiu cxi estas la via?" "Ankaux ne." Nur tiam, kiam Dio eltiris feran hakilon, la viro ekkriis: "Jes tiu cxi estas mia." Dio, kontentigita pro honesteco de la arbohakisto, donacis al li cxiujn tri hakilojn.

Post certa tempo la sama viro promenis kun sia edzino lauxlonge de la rivero. La hazardo volis, ke la virino falis en akvon kaj dronis sin. La arbohakisto ekploregis. "Kial vi ploras" demandis denove Dio. "Ho Dio, mia edzino falis en akvon kaj dronis sin". Dio eniris en riveron kaj post reveno staris apud li Jennifer Lopez. "Cxu sxi estas via edzino?" "Jes, sxi estas mia edzino" respondis la viro.

"Vi mensogas" ekkolerigxis Dio, "tio ne estas via edzino". La arbohakisto falis je genuoj kaj petis: "Pardonon mia Sinjoro, sed mi devis. Se mi dirus NE, vi proponus al mi Catherine Zeta-Jones. Se mi rifuzus ecx tiun, vi redonus al mi mian edzinon. Mi poste dirus JES kaj vi donus al mi cxiujn tri virinojn. Mi sed ne sukcesus vivtenadi kaj zorgi cxiujn tri."

Rezulto: Se viro mensogas, cxiam li havas noblan kaj honestan motivon.

© Published at 11:23 ( 8 comments / 447 visits )
This post is public

January 7, 2008

AEH

En mia albumo vi povas trarigardi kelkajn fotografajxojn el la kongreso de AEH. Sed kio signifas AEH? Pri kio temas? Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, civitana societo.

La asocion fondis Josef Vaněček en la jaro 1992, li estis ankaux la unua prezidanto de la asocio. Post lia morto gvidis la organizon Jarmila Rýznarová, nun prezidantas Pavel Nechvíle.

La asocio kunigas homojn handikapitajn kaj sanajn, kiuj iamaniere helpas aux subtenas handikapulojn gxui "normalan" vivon. La asocio nombras 210 membrojn, el tio 50 eksterlandanojn el 18 landoj. Sidejo de la asocio estas en Pardubice (Cxehxa respubliko).

Laux la statuto la celo de la asocio estas: kulturado kaj disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, precipe inter sane handikapitaj civitanoj kaj iliaj favorantoj kiel ilo por internacia komunikado konforme al deklaroj de la artikoloj de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de la UNO. Por realigi tion la asocio plenumas la sekvantajn taskojn: -asocias la interesantojn pri la internacia lingvo Esperanto, precipe sane handikapitajn civitanojn kaj protektas kaj kontentigas ties interesojn,

-propagandas la lingvon Esperanto kaj informas vastan publikon pri gxi kaj pri ebloj pliperfektigi sin en gxi

-kunlaboras kun la aliaj organizoj kaj institucioj en Cxehxa respubliko kaj kun internaciaj demokrataj organizoj -eldonas por siaj anoj kaj ceteraj interesantoj informajn kaj kulture amuzajn gazetojn, literaturon, lernolibrojn kaj propagandajn legajxojn pri Esperanto kaj en Esperanto - dek du foje gazeton INFORMILO kaj kvarfoje kulturan suplementon ANTAUxEN,

-organizas kaj arangxas kursojn, seminariojn, ekskursojn, ekspoziciojn kaj aliajn lauxtemajn arangxojn por perfektigxi kaj praktike uzi la Esperanton - dufoje dum la jaro organizas lingvajn seminariojn.

Kompreneble mi povas aldoni por interesantoj pli da informoj.

 

 

© Published at 08:40 ( 4 comments / 459 visits )
This post is public

January 2nd, 2008

Hundo resaniganto.

Niaj sxatataj bestoj sendube mildigas strecxon kaj solecon de nia vivo, ricxigas gxin per iom da amuzo. Tio igis scienculojn, esplori kiamaniere la hundoj povas favore efiki al homoj kun mov-problemoj, al kardiakoj kaj al la homoj vivantaj en soleco.
Kuracado de kardiako. Karesante sxatatan aux amatan beston nia kor-pulso malrapidigxas, malaltigxa nia sangopremo, nia korpo kaj animo trnkviligxas. Parolante al la hundo ni certas, ke gxi atenteme auxskultas kaj komprenas. Laux diversaj esploroj la sxanco pli longe vivi estas cxe bredisto de besto pli granda, ol cxe tiu, kiu vivas sola. Ankaux pli ofta mov-aktiveco bone influas sanstaton kajanimstaton de la bredisto, cxar la besto devas regule promeni, kuradi.

Anim-resanigxo. Doktoro Feldman proklamas:"Hundoj helpas al homoj sukcese batali kontraux komplikaj situacioj de moderna vivo kaj grave influas anim-sanon kaj sento-staton de la posedanto de la besto. La besto ebligas al la homo ami kaj samtempe gxi reciprokas lian amon." Hundoj kapablas senlime ami sian "mastron", pro tio la malsanulo ne sentas sin endangxerigita, li sentas nur la sindonecon de sia hundo. Pli agxaj homoj havas senton, ke familianoj kaj amikoj jam ilin ne bezonas tiom, kiel antauxe. Tiun-cxi senton malofte havas homo, kiu posedas hundon.

Sxajnas, ke la hundo, cxu pursanga, cxu hibrido, bone konas bezonojn de la homo. Gxi nur atendas kuragxigon kaj poste gxi dedicxas sian vivon al la unusola celo: kontentigi sian amikon.

© Published at 08:16 ( 4 comments / 428 visits )
This post is public


( 5 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Pavel Nechvile