Laú la vortaro de fremdaj vortoj sklerozo estas "malmoligxo de organo aú histo..." Gxenerale oni opinias pri cxeforgano - cerbo. Teorie nia cerbo havas tiom da memorcxeloj, ke oni dum la tuta vivo ne povas ilin eluzi. Praktiko, kiel kutime, diferencas. Fakuloj asertas, ke se ni multe klopodus, ni rememorus je nia restado en utero de la panjo. Ni, sklerozuloj, havas multe plimodestajn celojn - memori almenaú lastan diuron. Esti skleroza apartenas al nia atomepoko. Eble niaj memor-cxeloj blindigxas pro brilo de televid-ekrano, eble ilin sufokas nitrogeno el mangxataj legomoj, antibiotikoj, certe aliaj influoj. Fakto estas, ke dum mia okdekjara patro klare memoras kiu estis liaj kunludantoj en futbala teamo, mi, pli ol kvardekjara, malfacile rememoras lastan libertempon.Nunaj studentoj ne memoras hieraúan prelegon kaj dekjara knabo forgesas kion ajn.

Sklerozo de scienculoj havas la plej grandan tradicion kaj gxi igxas temo de multaj babiladoj. Por ni sklerozuloj gravas la demando: cxu sklerozo estas avantgxo aú malavantagxo? Ambaú respondoj povas esti korektaj. La plimulto de ni alvenas al la granda aro da sklerozuloj iom post iome, akompanataj de banalaj aferoj, de perditaj sxlosiloj kaj ne-rekonataj konatoj. Fortaj unuopuloj transpasxas  limojn per unusola brila ago.

Kiam certa Ladislao certan printempan tagon alveturis per aútomobilo en laborejon, neniel li sentis, ke liaj cerbocxeloj formortas kvazaú priversxitaj per acido, sentis nur alvenantan printempon. Fine de labortago estis la sento de printempo tiel forta, ke li decidis telefoni alsia amikino, je dek jaroj pli juna, kun kiu li estis en delikata rilato. En la telefono aúdigxiskonata virina vocxo kaj Ladislao tenere ekparolis:"Mi sopiras post vi!" "Kio?" diris la ino, kvazaú sxi malbone aúdus. "Mi flugas al vi per flugiloj de amo" proklamis Ladislao lirike. La ina vocxo diris senhezite:"Ladislao, ci estas ebria". Nur nun Ladislao ekkonis vocxon de sia edzino kaj terurigite ekbalbutis: "Nu permesu ... Ja estas printempo§" Lerte li interrompis la konekton kaj ekis sin insulti: "Mi idioto, kiel mi povis konfuzi la du telefonnumerojn?! Multfoje mi diris al sxi, ke sxi prezentu sin per sia nomo." li furiozis kontraú sia edzino, kiam li hastis preter sia aúto al metroo... Antaú hejmo li tiom trnkviligxis, ke li rimarkis, ke lia aúto ne parkas sur kutima loko. "Kie estas nia aútomobilo?" li demandis la edzinon tuj cxe la sojlo kaj poste ili ambaú nur gapis malfelicxe al la vaka loko antaú la domo. Do Ladislao iris anonci la sxtelon de la aúto al polico, kie oni lin konsolis per certigo, ke lia amatajxo certe jam estas ie dismetita je malhaveblaj anstataúaj pecoj...

Kiam Ladislao foriris duan tagon el laboro, kun granda miro li rimarkis parkantan aúton aspektan identita kun tiu lia. Li elposxigis sxlosilojn kaj forveturis hejmen. Gardo-starantaj policanoj haltigis lin, komune ili poste solvadis malklaran problemon, cxu li sian aútomobilon sxtelis, aú trovis...

Sed ne gravas kiel finigxis ilia solvo - ni sklerozuloj vokas: "Ladislao - estu bonvena inter ni!"