Pavel Nechvile Published on February 8, 2008
by Pavel Nechvile

Pavel Nechvile's blog

Browse posts
Renkonto okaze de la 100a jubileo de Esperanta klubo de d-ro Schulhof en Pardubice.
Posted on July 8, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Ne tute serioze pri sklerozo
Posted on March 16, 2008
1 comment (latest 20 months ago)
Kiel mi igxis "belaspektulo"
13 comments (latest 12 months ago)
Kial mensogas viroj...
Posted on January 24, 2008
11 comments (latest 6 months ago)
AEH
Posted on January 7, 2008
4 comments (latest 23 months ago)
Hundo resaniganto.
Posted on January 2nd, 2008
4 comments (latest 22 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 2 241 times

Kiel mi igxis "belaspektulo"

Friday February 8, 2008 at 09:07AM

Cxefdoktoro de iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de terapio de unu el liaj pacientinoj. Kiam mi venis en la sekcion, dejxoris tie juna, tute "novbakita" flegistino, dume sensperta, tuj post abiturienta ekzameno. Laux prezentita dokumentaro mi konstatis, ke temas pri maljuna instruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorientigxinta, ofte fugxinta el la fak-sekcio kaj malsanulejo.

"Temas pri modelaj simptomoj de grava demenco," mi vocxe meditis apud la juna flegistino, kiu akompanis min kaj atenteme observismian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu mi eldiris kutimajn demandojn de psikiatro.

Do, diru al mi, kie vi nun kusxas?" mi demandis.

"En lernejo." respondis post momento de hezito maljuna sinjorino instruistino.

"Cxu vere? Tie eble ne." kontrauxdiris mi, "cxirkauxrigardu, antaux vi estas litoj, en ili kusxas pacientoj. Nu, do kie vi estas?"

La maljunulino cxirkauxrigardis kaj respondis: "En lernejo."

"Jes, en lernejo vi dum tuta vivo instruis, sed hodiaux vi estas tute aliloke. Rigardu min, mi havas blankan cxemizon, blankan pantalonon blankajn sxuojn, blankam mantelon. Kio mi do estas?"

La pacientino trarigardis min de kapo gxis la sxuoj kaj diris: "Belaspektulo."

Cxeestanta juna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris: "Vere, sxi havas gravan demencon."

Kaj sxi pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo, do nur pro sxia progresanta Alzheimer-malsano.

13 Comments / add your comment?

Mamie Jo Boc says:
brave ! ! ! ! !
Posted 22 months ago. ( permalink )
Gražina says:
Nu... certe en mia lando vi estus belulo. Litova proverbo diras, ke se viro estas almenau iom pli bela ol diablo tiam li jam estas belulo! :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Kaj ankaux cxe ni vivas tiu proverbo:-) . Afabla anekdoto :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Ĉu vi estus iomete fierulo ?
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Dorina says:
Interese, ghueble verkita sprita rakonteto! Gratulojn pri ghi, Pavel - kaj, se vi deziras tion - ankau pri via bela aspekto! :-)))
Posted 22 months ago. ( permalink )
Stelo says:
cxu tion ne pruvas ankaux via spegulo? :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Mi gxojas, ke la rakonto "trafis" vin. Sed kiu scias, miaj karaj amikinoj, kiel vere aspektas diablo?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Marilou says:
Ĉu li ekzistas ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
En diversaj formoj. Certe jes, sed neniu scias kiel li aspektas. Kiam mi post bongusta mangxajxo dikigxos je du kilogramoj, certe kauxzis tion diablo, kiu permesis mangxegi. Ha, ha..
Posted 22 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Gxi estis interesa.
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Estas sherco, pri Alzahaimer malsano. Nome; du drinkuloj en parko debatas, chu pli bonas esti Alzhaimer au Parkinson. Fine ili konkludas, ke pli bona estas parkinson, char;
"Prefere ipm forvershi ol tute forgesi trinki!"
Posted 21 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Vi sukcesis nin ridigi pri malgaja temo
Posted 12 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile replies:
Dankon Roland. Eĉ malgaja temo apartenas al la vivo.
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...