Cxefdoktoro de iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de terapio de unu el liaj pacientinoj. Kiam mi venis en la sekcion, dejxoris tie juna, tute "novbakita" flegistino, dume sensperta, tuj post abiturienta ekzameno. Laux prezentita dokumentaro mi konstatis, ke temas pri maljuna instruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorientigxinta, ofte fugxinta el la fak-sekcio kaj malsanulejo.

"Temas pri modelaj simptomoj de grava demenco," mi vocxe meditis apud la juna flegistino, kiu akompanis min kaj atenteme observismian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu mi eldiris kutimajn demandojn de psikiatro.

Do, diru al mi, kie vi nun kusxas?" mi demandis.

"En lernejo." respondis post momento de hezito maljuna sinjorino instruistino.

"Cxu vere? Tie eble ne." kontrauxdiris mi, "cxirkauxrigardu, antaux vi estas litoj, en ili kusxas pacientoj. Nu, do kie vi estas?"

La maljunulino cxirkauxrigardis kaj respondis: "En lernejo."

"Jes, en lernejo vi dum tuta vivo instruis, sed hodiaux vi estas tute aliloke. Rigardu min, mi havas blankan cxemizon, blankan pantalonon blankajn sxuojn, blankam mantelon. Kio mi do estas?"

La pacientino trarigardis min de kapo gxis la sxuoj kaj diris: "Belaspektulo."

Cxeestanta juna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris: "Vere, sxi havas gravan demencon."

Kaj sxi pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo, do nur pro sxia progresanta Alzheimer-malsano.