Pavel Nechvile Published on January 7, 08
by Pavel Nechvile

Pavel Nechvile's blog

Browse posts
Ne tute serioze pri sklerozo
Posted on March 16, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Kiel mi igxis "belaspektulo"
Posted on February 8, 08
11 comments (latest 4 months ago)
Kial mensogas viroj...
Posted on January 24, 08
5 comments (latest 5 months ago)
AEH
4 comments (latest 5 months ago)
Hundo resaniganto.
Posted on January 2nd, 08
4 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 374 visits / 1 vote

AEH

Monday January 7, 2008 at 08:40AM

En mia albumo vi povas trarigardi kelkajn fotografajxojn el la kongreso de AEH. Sed kio signifas AEH? Pri kio temas? Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, civitana societo.

La asocion fondis Josef Vaněček en la jaro 1992, li estis ankaux la unua prezidanto de la asocio. Post lia morto gvidis la organizon Jarmila Rýznarová, nun prezidantas Pavel Nechvíle.

La asocio kunigas homojn handikapitajn kaj sanajn, kiuj iamaniere helpas aux subtenas handikapulojn gxui "normalan" vivon. La asocio nombras 210 membrojn, el tio 50 eksterlandanojn el 18 landoj. Sidejo de la asocio estas en Pardubice (Cxehxa respubliko).

Laux la statuto la celo de la asocio estas: kulturado kaj disvastigado de la internacia lingvo Esperanto, precipe inter sane handikapitaj civitanoj kaj iliaj favorantoj kiel ilo por internacia komunikado konforme al deklaroj de la artikoloj de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de la UNO. Por realigi tion la asocio plenumas la sekvantajn taskojn: -asocias la interesantojn pri la internacia lingvo Esperanto, precipe sane handikapitajn civitanojn kaj protektas kaj kontentigas ties interesojn,

-propagandas la lingvon Esperanto kaj informas vastan publikon pri gxi kaj pri ebloj pliperfektigi sin en gxi

-kunlaboras kun la aliaj organizoj kaj institucioj en Cxehxa respubliko kaj kun internaciaj demokrataj organizoj -eldonas por siaj anoj kaj ceteraj interesantoj informajn kaj kulture amuzajn gazetojn, literaturon, lernolibrojn kaj propagandajn legajxojn pri Esperanto kaj en Esperanto - dek du foje gazeton INFORMILO kaj kvarfoje kulturan suplementon ANTAUxEN,

-organizas kaj arangxas kursojn, seminariojn, ekskursojn, ekspoziciojn kaj aliajn lauxtemajn arangxojn por perfektigxi kaj praktike uzi la Esperanton - dufoje dum la jaro organizas lingvajn seminariojn.

Kompreneble mi povas aldoni por interesantoj pli da informoj.

 

 

4 Comments / add your comment?

Olga Beljaeva says:
Kara Pavel,
Dankon pro interesa informacio.
Via laboro estas tre respondeca, grava kaj utila.
Mi estas felicxa koni vin!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro says:
Vi tute interesas min cxar mi volas kontakti la asocion..
Posted 5 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Kara Gerard. Mi estas la prezidanto de tiu cxi asocio. Mia e-mailo estas nechvilep@seznam.cz
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Gerardo pro says:
Mi vidis kun plezuro ke vi ankaux trovis Jakvon, la prezidanto de nia SAT Plenum Komitato. Vi povas ankaux trovi,sub la nomo Parisoserk, nian gxenaralan sekretarion kaj ankaux Tereza Sabatier, nian kasistinon ankoraux iom timema pri Ipernity..
Aliflanke, kiel nur unua indiko, se vi aux konatulo komprenas la francan, vi povos trovi la retejon de la asocio APAJH [www.apajh.org] sed evitu tiun retejon gxis la komenco de februaro cxar gxi tre baldaux estos renovigota. Tamen se vi havas kuragxon, la aparta sekcio pri la Trofeoj jam funkcias.. Gxis baldaux
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.