Pavel Nechvile Published on January 2nd, 08
by Pavel Nechvile

Pavel Nechvile's blog

Browse posts
Ne tute serioze pri sklerozo
Posted on March 16, 08
1 comment (latest 4 months ago)
Kiel mi igxis "belaspektulo"
Posted on February 8, 08
11 comments (latest 5 months ago)
Kial mensogas viroj...
Posted on January 24, 08
6 comments (latest 2 weeks ago)
AEH
Posted on January 7, 08
4 comments (latest 7 months ago)
Hundo resaniganto.
4 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 388 visits

Hundo resaniganto.

Wednesday January 2nd, 2008 at 08:16AM

Niaj sxatataj bestoj sendube mildigas strecxon kaj solecon de nia vivo, ricxigas gxin per iom da amuzo. Tio igis scienculojn, esplori kiamaniere la hundoj povas favore efiki al homoj kun mov-problemoj, al kardiakoj kaj al la homoj vivantaj en soleco.
Kuracado de kardiako. Karesante sxatatan aux amatan beston nia kor-pulso malrapidigxas, malaltigxa nia sangopremo, nia korpo kaj animo trnkviligxas. Parolante al la hundo ni certas, ke gxi atenteme auxskultas kaj komprenas. Laux diversaj esploroj la sxanco pli longe vivi estas cxe bredisto de besto pli granda, ol cxe tiu, kiu vivas sola. Ankaux pli ofta mov-aktiveco bone influas sanstaton kajanimstaton de la bredisto, cxar la besto devas regule promeni, kuradi.

Anim-resanigxo. Doktoro Feldman proklamas:"Hundoj helpas al homoj sukcese batali kontraux komplikaj situacioj de moderna vivo kaj grave influas anim-sanon kaj sento-staton de la posedanto de la besto. La besto ebligas al la homo ami kaj samtempe gxi reciprokas lian amon." Hundoj kapablas senlime ami sian "mastron", pro tio la malsanulo ne sentas sin endangxerigita, li sentas nur la sindonecon de sia hundo. Pli agxaj homoj havas senton, ke familianoj kaj amikoj jam ilin ne bezonas tiom, kiel antauxe. Tiun-cxi senton malofte havas homo, kiu posedas hundon.

Sxajnas, ke la hundo, cxu pursanga, cxu hibrido, bone konas bezonojn de la homo. Gxi nur atendas kuragxigon kaj poste gxi dedicxas sian vivon al la unusola celo: kontentigi sian amikon.

4 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
La hondo estas tre bona kaj sincera amiko de la homo. Mi ege sxatas la hundojn kaj efektive gxi povas helpi al ni.
Via blogo ege placxis al mi.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Mi tute konsentas vian skribajxon. Cxu vi havas hundon?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Pavel Nechvile says:
Mi havis dum preskaux 14 jaroj melhundon. Bedauxrinde gxi decembre mortis kaj mi dume ne kuragxas al nova bredado.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Vladimír Türk pro says:
Mia melhundo ĝisvivis 14 jarojn januare. Mi scias, ke li (mi rifuzas skribi "ĝi" pri mia plej bona amiko) baldaŭ formortos kaj tre timas pri li, do mi bone komprenas viajn sentojn.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.