| April 2012 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Foje vespere la avo babilis kun sia nepino pri samtempa vivo. Subite la nepino demandis : „Kiom aĝa vi estas aveto?“
Aveto respondis: „Permesu al mi iom cerbumi. Mi naskiĝis antaŭ kiam aperis ĉe ni televidilo, kopiaparato, ankaŭ ne estis vakcinado kontraŭ infana paralizo, neniu sciis pri kontaktaj lensoj, eĉ ne kontraŭgravedaj piloloj. Ne ekzistis kreditkartoj, ne ekzistis aŭtomataj lavmaŝinoj kaj sekigujoj, la tolaĵon simple avino lavis sur lavtabulo kaj pendis sur ŝnuroj en freŝa aero por sekigi ĝin. Homo ne estis sur la Luno, ne ekzistis jetaviadiloj.
Mi edziĝis kun via avino, kaj ni vivis kune, en ĉiu familio estis patrino kaj patro.
La vorto „gay“ estis angla vorto, kiu signifis gajan, kontentan kaj afablan viron. Ne homoseksulon. Pri samseksemulinoj ni eĉ ne aŭdis kaj viroj ne ornamis siajn orelojn per oreljuveloj.
Mi naskiĝis, kiam ne estis ankoraŭ komputiloj, neniu aŭdis pri grupterapio. Homoj ne devis partopreni profilaktinajn? preventajn kontrolojn, sed la kuracisto, laŭ bezono, postulis de specialisto analizon de sango aŭ urino.
Ĝis kiam mi ne estis dudek kvin jara mi nomis ĉiun viron „sinjoro“ kaj ĉiun virinon „sinjorino“ aŭ „fraŭlino“. Tiam, kiam virino enbusiĝis, ĉiuj infanoj kaj junuloj rapidis por liberigi sidlokon por ŝi. Se la virino estis graveda, ili akompanis ŝin al la sidloko, eĉ iris aĉeti vojaĝbileton, kiun reen alportis al ŝi..
Sur la ŝtuparo virinoj ĉiam iradis ĉe balustrado, virinoj eniris en lifton kiel la unuaj kaj viroj ĉiam alŝutis seĝon, kiam la virinoj eksidis al la tablo.
Viroj neniam salutis virinojn sidante, ĉiam ili ekstaris. Viroj ekstaris ĉiam, kiam la virino ekstaris de la tablo, viroj ankaŭ malfermadis por virinoj pordon de aŭtomobilo aŭ aliajn pordojn, ĉiam helpis al virino senvestigi kaj demeti mantelon.
En mia junaĝo virgulineco ne kaŭzis karcenon kaj virgulinoj signifis por la familio honoron, same por estonta edzo. Nian vivovojon gvidis Dek Oordonoj, racia cerbumado, estimo al maljunuloj, konduto laŭ la leĝoj. Gepatroj instruis nin diferenciigi bonon kaj malbonon, esti respondeca je siaj agoj kaj akcepti konsekvencojn.
Pri „Rapida refreŝigejo“, aŭ bufedo mi pensis, ke ili servas nur por rapidantaj homoj. Ni ne konis „McDonald“ kaj „Pizzo go home“, instantan solveblan? kafon kaj aliajn tiamaniere faritajn nutraĵojn.
Ni nenion sciis při sendrata telefono, des pli pri poŝtelefono. Ni ne konis videon, CD, DVD, komputilon. Notebook signifis -simplan kajeron. Nenio estis digitala kaj horloĝan mekanismon mastris risorto, kiun ni devis regule, ĉiutage streĉi. Ne ekzistis elektronikaj skribmaŝinoj, bankaj aŭtomatoj.
La fotografaĵoj estis nur nigro-blankaj, neniu havis digitalan fotoaparaton aŭ kameraon.
Glaciaĵo kostis eĉ unu kronon, nova aŭtomobilo 55 mil kronojn.
Tiutempe ni herbon falĉis, ne fumadis..
Do, kaj nun diru vi, kiom da jaroj mi havas.
„Oh aveto, certe pli ol ducent“.
„Ne,ne, karulino mia, nur sepdek“.
Elĉeĥigis Pavel Nechvíle
Send a message
Search for a member