About this blog

"Aroganteco estas morto de pensado" /Ludwig Wittgenstein/

  • 67 posts
  • 19 305 visits / 1 comment
November 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

November 21, 2009

Nova Pasporta Servo rete.

Ĝuste hodiaŭ mi ricevis retleteron de administrantoj de Pasporta Servo kun propono de kreigo de reta PS-konto, kion mi volonte faris, ĉar mi ege ŝatas la ideon de PS. Preskaŭ mi certas, ke inter vi, E-geamikoj sur Iper, ankaŭ troviĝas PS-anoj, do... mi invitas vin ankaŭ al mi, sur TTT-ejo de Pasporta Servo! Tie, mia logino estas simple "Lukaso"...

Kompreneble la invito (kadre de PS) rilatas al via vojaĝado tra la mondo - simple vizitu min, laŭvole :)

Published at 09:32 ( 2 comments / 56 visits )
This post is public

November 18, 2009

UNTER NULL / Destroy me

unter null [1]
unter null [1]
unter null [2]
unter null [2]













UNTER NULL estas por mi tre grava virino sur EBM/dark electro scenejo tutmonde. Ŝia talento kaj ekspresio estas ege sentebla. jes, ne ĉiu ŝatas similajn ritmojn, sed por ĉiuj, kiuj elektronika muziko (precipe dark industrial). Erica (ĉar tiel ŝi nomiĝas reale) estas unu el rimarkeblaj personoj ankaŭ se temas pri muziko kaj tekstoj.

unter null [3]
unter null [3]
Ĉi-sube troviĝas la teksto al mia plej ŝatata kanto de UNTER NULL - Destroy me. Oni povas diri, ke la kanto estas ege aktuala en nuna momento de mia vivo...












UNTER NULL - Destroy me

I know you despise me
But what can I do?
You once said you loved me
I took it as truth

I know you'd destroy me
With your very first hit
But it's already done
I'm too scared to admit

The mindgames are timeless
The angish won't end
I've tried to repair the things that won't mend
The heartbreak is caustic
The rancour lays deep
I thought I would fight the battle so steep

I know you resent me
With my every breath
I'm sorry, I'm trying
I'd fight to the death

I know you ignore me
To punish my past
To tarnish my future
I thought it would last

You'll take no more
I'll rise from it all
You'll see that I'm not who I was anymore
You can't tear me down
You can't bring me pain
I will never be the martyr again.

Published at 09:53 ( 4 comments / 35 visits )
This post is public

November 18, 2009

Nova komputilo - novaj eblecoj...

Linux Mint kun Compiz [5]
Linux Mint kun Compiz [5]

Antaŭ nelonge mi aĉetis novan komputilon, do mi decidis testi ĝin kadre de Linukso. Mi elektis Linukso Mint 7 Gloria (kernel 2.6.28.16). Mi decidis tiel, ĉar jam pli frue mi laboris sur Mint (en versio Felicia) kaj krome, kiam mi faris upgrade de Ubuntu 9.04 ĝis 9.10, amaso da agordoj (i.a. en ĉorg.conf) ŝanĝiĝis tiom, ke mi simple ne havis tempon kaj nervoj por la reparado. Poste mi eklegis en diversaj ret-forumoj, ke multe da homoj tutmonde havis/havas similajn problemojn kun nova Ubuntu.

Instaligo de Mint estis kompreneble facilega kaj mi ne havis problemojn. Pro tio, ke mia KD-o kun Linukso Mint 7 XFCE okazis damaĝita, mi instalis la saman eldonon, sed kun Gnome. Kompreneble tuj mi alinstalis Fluksbokson kaj XFCE.

Ĉio en nova Linukso laboras perfkte. Mi havis neniajn problemojn kun la aferoj, kiuj estis certa malhelpaĵo sur malnova komputilo. Do, mi jam povas spekti filmojn en rmvb-formato sen malplilongigoj, nu kaj ĝenerale ĉio laboras pli rapide.

Mi decidis ankaŭ elprovi Compiz, kiu - kiel vi povas vidi en aparta galerio sur mia paĝo - ankaŭ laboras senprobleme. Ĝenerale neniaj problemoj - ĉio funkcias bonege... En la galerio troviĝas bildoj ankoraŭ kun Gnome.

***

Mi havas demandon al uzantoj de Arch Linukso. Dum provo de konfigurado de la reto (ĉe instaligo) mi simple ne kapablas agordi ĝin. Mi havas DHCP-konekton kaj post konfig-enskribo:

HOSTNAME="acedia"

lo="lo 127.0.0.1"
eth0="dhcp"
INTERFACES=(lo eth0)
ROUTES=()

mi ne povas uzi eĉ links, ĉu ia ajn retilojn. Strange estas, ke kiam mi uzas ping, ekz. al google.pl ĉio funkcias bone - ping laboras.

Krome, kiam mi enigas repozitorioj kaj konfiguras ilin:

[core]
Include = /etc/pacman.d/mirrorlist

[extra]
Include = /etc/pacman.d/mirrorlist

[community]
Include = /etc/pacman.d/mirrorlist

poste mi ne povas instali io ajn (ekz. XFCE)... Ĉu iu konas la respondojn? Mi estus dankema pro viaj observoj!







Published at 09:09 ( 2 comments / 30 visits )
This post is public

November 18, 2009

Malaperigoj...

Unu mia amikino diris iam, ke vivo estas putino... Ho, mi iomete dubus pri ĉi tio, sed ĝenerale lasta tempo de la vivo ne aspekti ĉe mi tro ĉarme, do certe tial rememorigis al mi ĉi-supran frazon...

Iom mi okupiĝas pri grafikaĵoj (komputile) kaj faras diversajn fizikajn laborojn, ke iel perlabori iom da monaĉoj. Hmmm... io ajn oni devas fari, kiam plej proksima persono malaperas kaj la homo sin decidas (denove??) trakonstrui amaso da aferoj en la vivo...

Do, denove (nur) kun hundino, en malplena violblua loĝejo...

Amike por ĉiuj!

Published at 01:47 ( 0 comments / 26 visits )
This post is public

October 25, 2009

Linukso kaŝas min? Mi kaŝas min?

Ho, sekva loko, kie mi skribas (volas skribi) pri Linukso... Pensis, ke Ipernity servu al mi kiel platformo de pens-interŝanĝoj. Mi memoras periodojn, kiam Iper estis por mi bonega loko por fruktudonaj interparoloj kun geamikoj. Mia kulpo - kiam oni ne skribas pri si mem, tiam oni skrib(aĉ)as pri... Linukso :D

Se iu legas Emile Cioran, Elfriede Jelinek, Thomas Bernhard kaj pensas pri propraj 30-jaraĝaj aferoj, devas sin trovi anstataŭan-temon ;)

Post longa malapero sur Iper, mi observas malaperadon de geamikoj. Amuze, ke soleco filozofie kaj mense direktas min ĝis pli granda soleco. Amuze ol normale? Certe mi estas damna soleculo...

... do, kial mi sentas tiel, ke mi bezonas vin?

jen mia subskribo:

:)

Published at 00:40 ( 4 comments / 136 visits )
This post is public

September 29, 2009

Lastaj aventuroj kun Linukso.

mia #!CRUNCHBANG LINUX
mia #!CRUNCHBANG LINUX

Jes, senĉese mi estas emulo de Linukso! Dum lastaj longaj monatoj mi elprovis sufiĉe multe da distribuoj de la sistemo, i.a. Debian-bazataj, kiel: Dreamlinukso, Linukso Mint, PC/OS, ĉu #!Crunchbang Linukso. Ĉi tiun lastan mi uzas aktuale kaj mi estas tre kontentita pro ĝia malpezeco.

Krome, mi ekŝatis du X-oj: XFCE kaj Fluksbox kaj reignis je Gnome (eĉ ne parolante pri KDE, kiun mi simple ne ŝatas). Kompreneble mia plej granda emo en Linukso estas konzolo kaj ĝiaj grandegaj eblecoj. Ĉiutage, dum la laboro kun komputilo preskaŭ ĉion mi faras pere de la konzolo (muziko, retpoŝtaro, TTT-vizitado, instalado de programoj, komunikado ktp.).

En plej proksima tempo mi intencas elprovi Gentoo kaj Zenwalk (bazata sur Slackware). Kvankam ĝenerale mi estas emulo de Debian kaj ĝuste tiun ĉi distribuon mi instalos sur eventuala nova komputilo (Debian testing - aktuale Squeeze).

En la bildo troviĝas mia #!Crunchbang Linukso:

- kreno: 2.6.28-15; XFCE, temo: BlackRain; icons: SimplyGrey; enigitaj: moc (muziko en konzolo), finch (komunikilo), Opera, Exaile (muzikilo).

Published at 22:44 ( 8 comments / 222 visits )
This post is public

September 29, 2009

Post restado en Gdansko kaj Kroatio...

Longe mi ne skribis ĉi tie... Jes. Dum ĉi tiu tempo preskaŭ tute mi ne uzis Esperanton, ĉu en kontaktoj, ĉu skribante/legante. Kiam vivo fluas sur strangaj ondoj, tiam multe da aferoj malaperigas aŭ stariĝas malpli gravaj.

Iom da eventoj okazis dum lastaj monatoj. I.a. mi havis okazon labori kadre de kelkaj interesaj fakoj (ekz. ĉe lignaj konstruaĵoj kaj dometoj) - oni povas diri - preskaŭ nekredeblaj, se temas pri mia persono kaj miaj interesigoj :) Mi loĝis en Gdansko, ekzakte sur la dua parto de Pollando, ĉe Balta Maro (ĉ. 700 km. de mia nuna loĝloko). Mia restado tie donis al mi amaso da novaj spertoj pri kio mi ege ĝojas!

Poste, kun mia virino, ni forveturis al Kroatio, i.a. vizitante duoninsulon Istra, kun belegaj urboj: Porec, Pula, Rovinj kaj aliaj - estis vere belege! Volonte denove mi ĉeestos al ĉi tia gastama kaj vizitinda lando!

Nuntempe mi koncentriĝas sur ĉiutagaj aferoj de la vivo, denove serĉante la laboron kaj okupante pri komputilaj aferoj (grafikaĵoj, lernado de lingvoj: Java, C, C++), ĉar - kiel mi supozas - tio ĉi estas mia direkto de vivevoluo.

Nu, kaj krom tio, mi dependiĝis de yerba mate, trinkante ĝin ĉiutage. Sendube, apud kroata biero Karlovacko kaj hispana vino, mate estas plej bongusta trinkaĵo de la tuta mondo! :))

***

Karaj geamikoj, skribu al mi! Finfine mi volas refreŝi E-kontaktojn kaj amikecojn!

Published at 22:24 ( 0 comments / 73 visits )
This post is public

January 2nd, 2009

Nova vivo (denove en Pollando).

Nu, kaj ni denove loĝas en Pollando. Oni devas diri, ke nia restado en Ĉeĥio restis en niaj kapoj amaso da travivaĵoj. Ni loĝis en belega ĉefurbo Prago. Ĉiam mi volis ekkoni ĉi tiun urbon kaj ĝian etoson. Malgraŭ tio, ke fakte ni loĝis ĉefe kun... Slovakoj (sed ankaŭ kun Ĉeĥoj kaj homoj el Sirio kaj Suda Koreio - vere internacia komunumo), mi plibonigis konadon de la ĉeĥa kaj oni povus diri, ke mi tute senprobleme komunikiĝis surstrate kaj en aliaj lokoj.

Kvankam plej grava por mi afero estas, ke mi forveturis kun fascinema virino, kiu finfine stariĝis mia kunulino. Niaj komunaj vidpunktoj je diversaj problemoj kaj aferoj tre pliproksimigis nin. Kompreneble okazis multe da problemoj ĉu pli ĝuste miskomprenoj, sed senĉese ni klopodas batali kun ili. Dum longa tempo mi pensis, ke la amo estas tute abstrakta, kiam oni konsideras miajn eksajn travivaĵojn en la afero. Estas tute inverse - mia ĝojo estas des pli granda :)

Nun mi kun Patrycja restas denove en Pollando kaj ie organizas komunan vivon. Esperu, ke ĉio estos en ordo! :)

Published at 16:51 ( 6 comments / 1015 visits )
This post is public

November 19, 2008

Dankoj...

Mi volus danki al ĉiuj, kiuj sendis al mi bondezirojn okaze de mia naskiĝtago!

DANKON PRO MEMORO, KARAJ GEAMIKOJ!!!

Published at 09:35 ( 0 comments / 401 visits )
This post is public

November 19, 2008

Mi revenas :)

Saluton gekaraj!

Post loooonga periodo, mi finfine revenas al Iper... Pasis multe da tempo ekde kiam mi lasttempe skribis ion ajn ĉi tie... Intertempe mi forveturis el Pollando, komune kun kunulino Patrycja serĉante nian propran lokon en la mondo; komencaj planoj estis tute aliaj ol posta realeco :) Finfine ni restis en "mia" amata Ĉeĥio, en ĉefurbo, Prago. Ni loĝis en skuato (squat) sed pro multe da kialoj ni decidis denove loĝi en Pollando...

Do, jen nur kelkaj vortoj - mi esperas, ke de nun mi jam povos regule skribi ĉi tie :)

Plej amike, tutanarkiiste!



Published at 09:29 ( 0 comments / 304 visits )
This post is public

June 23, 2008

LINKS - uzinda interreta serĉilo en konzolo (Linukso)

Cefpaĝo de Ipernity per links
Cefpaĝo de Ipernity per links
De tempo al tempo en niaj komputiloj okazas averioj de grafikiloj. Tiam amaso da operacioj estas simple neebla por fari. Alia afero estas ankaŭ, ke ekzistas personoj, kiuj - vizitante interretajn retpaĝojn - koncentriŭas ununure sur konkreta enhavo de tekstoj ĉu samaj informoj kaj ne ŝatas "aventurojn" kun fotoj, grafikaĵoj, flash-reklamoj ktp.

Do, se vi havas Linukson, valoras pripensi instaligon de bonega ilo por serĉado de informoj en la interreto. Nu, eble Mozilla ĉu Opera aspektas bele kaj donas al ni multe da interesaj funkcioj, sed konsiderante du ĉi-suprajn ekzemplojn (kaj certe multe da aliaj - depende de niaj bezonoj), oni povas havi alian interret-serĉilon, kiu laboros eĉ kiam nia grafika rondo en la komputilo ĉesos labori.

inform-servo de pola TV tvn24 per links
inform-servo de pola TV tvn24…
Konzola serĉilo por Linukso nomiĝas links kaj estas bonega - en uzado kaj funkciado. Ĝi estas tre facila en laboro kaj pli multe rapida ol ĉiuj aliaj serĉiloj. Do, se vi volas nur legi gravajn por vi informojn kaj se vi pli favore vizitas "tekstajn" retpaĝojn, instalu links:

Oni povas fari ĉi tion aŭ per paketaro Sinaptic aŭ per la konzolo, enskribante linion:

sudo apt-get install links

google per links
google per links
Post 10-15 sekundoj vi havos instalitan serĉilon links. Vi malfermas ĝin en la konzolo per komando "links". Poste klaku klavon "Esc" por malfermi menu - laŭvole ŝanĝu agordojn kaj per "G"-klavo komencu serĉi la TTT-ejojn, kiuj interesas vin.

 

 

Published at 18:33 ( 11 comments / 1350 visits )
This post is public

June 13, 2008

Sana sporto kaj futbalo - sen malsanaj reagoj de stultuloj! :)

En la tuta Eŭropo daŭras futbala febro :) Amuza afero. Mi persone tute ne interesiĝas pri la sama ludo kaj ne "subtenas anime" polan teamon. Mi ne scias, kiel estas en aliaj landoj de la kontinento, sed en Pollando evidente la afero de EURO 2008 trapaŝis sportajn limojn (kompreneble mi diras pri specifa traktado de pola ludado, sed ne pri ekonomia kaj mona afero de EURO - ĉi tie evidentiĝas, ke la sporto ofte staras malantaŭ la kapitalo... simple EURO estas bonega intereso). En Pollando - mi supozas, ke kiel kutime - oni traktis polan partoprenon en EURO, kiel grandegan ŝancon por neimagebla sukceso. Nu, ĉiu kiu almenaŭ iom interesiĝas pri la futbalo, bone scias, ke pola nacia teamo estas de multe da jaroj tre malforta kaj pli ofte malsukcesas ol inverse. Bedaŭrinde diversaj "fakuloj", malnovaj futbalistoj, sportaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj aliaj, vekis en Poloj ian grandan esperon por ia granda sukceso.

Krome, polaj fiĵurnaloj (Fakt kaj Super Express) komencis tre malpuran kaj fian propagandadon antaŭ matĉo kun Germanio. Tio ĉi estis evidente kontraŭgermana kaj naciista kampanio, kiu celis kvazaŭ helpi al la pola teamo. Samtempe en amaskomunililoj en Germanio aperis reklamoj, kiuj prezentis Polojn, kiel ŝtelistoj; Poloj respondis per "militara" stilo, dirante pri pola granda sukceso en batalo kun Germanoj en Grunwald-batalo en 1410 j. (!!!) kaj pri IIa Mondmilito. Ambaŭflanke tio ĉi estis sufiĉe fia kaj stulta kampanio, sed montris kiom facile estas veki naciajn malamikecojn, kiom facile la nacio estiĝas fonto de la konflikto.

Ironio estis, ke du golojn por Germanio en la matĉo kun Pollando faris Łukasz Podolski, futbalisto konstante loĝanta en Germanio, havanta du nacieciojn: polan kaj germanan (li naskiĝis en Pollando, sed la tutan vivon loĝas en Germanio). En la sama tempo en ĉampionecoj de Formula 1 sukcesis Polo, Robert Kubica, kiu startas en germana teamo BMW... Kompreneble en Pollando daŭris longajn babiladojn pri la afero (ĉia sekva diskuto estis pli stulta ol la antaŭa...). Mi nur ridetis. Observante tiajn (kaj similajn) konfliktojn, "dubojn", ĉu diskutojn mi vidas, ke anstataŭ pri la sporto oni okupiĝas pri aferoj, kiuj evidente nur malunuigas homojn. Jes, mi povas ekkompreni, ke por multe da homoj la matĉoj kadre de EURO estas "nacia afero", sed neniam komprenos, ke per la sporto oni volas veki fiajn reagojn (precipe historiajn). Mi memoras faman "futbalan militon" inter Honduraso kaj Salvadoro, mi memoras filmon pri eksplodo de perforto dum futbala matĉo inter Serbio kaj Kroatio (tuj antaŭ balkana milito), finfine mi vidas la perforton inter polaj regionaj teamoj (polaj hooligans estas unu el plej perfortemaj en Eŭropo)... Oni povus mencii amaso da ekzemploj.

Ke sporto estu sana travivado de emocioj kaj simpla amuzo - sen malsanaj konfliktoj, plastaj malamoj... Evidentiĝas, ke veraj herooj de EURO (kaj similaj okazaĵoj) estas grandaj amaskomunikiloj, reklamo-donantoj, firmaoj tiaj kiel McDonalds, JVC, KIA, Coca-Cola k.s. Do, se tamas pri la futbalo - ke sukcesu plej bona teamo! :) Mi certas, ke sukcesos la teamo de iu el vi, kiuj legas ĉi tion :)))

PS.: el ĉiuj sport-fakoj mi plej ŝatas punkrock, petveturadon, vagadon, legadon de libroj, promenadojn kun mia hundino kaj... maldolĉan vinon :D kaj serioze... korbo-pilkon mi ege ŝatas!

Published at 21:41 ( 7 comments / 715 visits )
This post is public

June 13, 2008

MOC - rapide laboranta muzika programo sen grafikaĵoj (Linukso)

MOC dum laboro [2]
MOC dum laboro [2]
Antaŭ nelonge mi instalis sur mia Ubuntu, MOC - interesan programon por aŭskultado de muziko. MOC (music on console) estas kvankam specifa - ĝi laboras per konsolo (concole), dank' al kio ĝi estas pli rapida ol ĉiuj aliaj muzik-programoj kun grafikujoj (kiel ekz. Beep Media PlayerRythmbox k.s.) kaj samtempe estas funkciebla kaj enhavas ĉiujn bezonatajn ilojn kiel "normala" muzikilo. Nu, certe mi ne devas aldoni, ke ekz. en Vindozo tiaj aferoj simple neeblas ;)

De kelkaj tagoj mi uzas MOC kaj mi estas kontenta. La programo laboras senprobleme, akceptas preskaŭ ĉiujn muzik-formatojn, oni povas krei kaj registri proprajn kanzon-listojn kiel en tradiciaj programoj. Antaŭ ĉio, laborado de MOC estas tute pli rapida ol en aliaj programoj, ĝi uzas malmultege da sistem-rezervoj; kantoj stratiĝas tuj, sen iaj paŭzoj...

Kiamaniere instali MOC? En GNOME (Ubuntu) plej facile estas trovi MOC en Paketaro "Synaptic" (Sistemo -> Administrado -> Synaptic), instali per grafika medio. Mi faris tiel. Sekve, mi enmetis  la konsolon kaj enskribis komandon: "mocp" Post kelkaj sekundoj MOC pretas al laboro.

Alia metodo de la instaligo: el la retpaĝo moc.daper.net/download ni elektas paketon por nia sistemo kaj kompilas ĝin. Repozitorio de MOC por "apt" estas:

deb www.lxtec.de/debarchiv unstable main

deb-src www.lxtec.de/debarchiv unstable main

MOC dum laboro [1]
MOC dum laboro [1]
MOC laboras post enskribigo "mocp". Tuj ni ricevas program-panelon kun du fenestroj: maldekstra kun lokoj sur la disko (kie ni serĉas niajn muzikaĵojn) kaj dekstra por nia eventuala kanzon-listo (play list). Servado de MOC estas tre facila: sufiĉas klaki "h" kaj ni ricevas ĉiujn klavar-komandojn por la laborado kun la programo. Ĉiu povas ekvidi, ke aŭskultado de muzikaĵoj per MOC estas ekonomia, facilega kaj ĉeokaze ni povas ekkoni novajn eblecojn de la konsolo en Linukso.

Oficiala TTT-ejo de MOC estas: moc.daper.net

Nun mi uzas ankaŭ konsolan komunikilon EKG, kiu estas anstataŭigo de populara en Pollando interreta komunikilo Gadu-Gadu (io kiel ICQ) - la same kiel ĉe MOC, mi babiladas kun geamikoj ĝuste per linuksa konsolo...

 

Published at 12:54 ( 0 comments / 281 visits )
This post is public

May 20, 2008

Kondolencoj kaj solidareco por ĉiuj Ĉinanoj pro tertremo...

De pluraj tagoj daŭras dramo post la tertremo en multe da urboj kaj regionoj de Ĉinio. Miloj da viktimoj, multege da perditaj homoj, sed ankaŭ  tiuj, kiuj travivis tiun ĉi teruran tragedion...

Esperas, ke efikoj de tiu ĉi tragedio estos iom post iom reparigataj, ke tiuj, kiuj travivis, ricevos bezonatan helpon, ke internacia helpo venos laŭeble plej rapide! Mi kondolencas al ĉiuj Ĉinanoj kaj deziras ĉion plej bonan - antaŭ ĉio, fortojn por tiuj, kiuj troviĝis en malfacilega situacio de la vivo!

Solidareco kun ĉiuj viktimoj de la tertremo kaj kun iliaj familioj!

Published at 09:38 ( 0 comments / 286 visits )
This post is public

Published at 19:33 ( 2 comments / 376 visits )
This post is public

May 11, 2008

Disrompita tago/nokto...

Vi - "bonan nokton"

Mi - "bonan tagon"

Published at 03:31 ( 7 comments / 677 visits )
This post is public

May 10, 2008

SIDNEY POLAK - pri [mia amata] Varsovio kaj pola akoholismo...

Sidney Polak
Sidney Polak
Mi aldonis al mia ludlisto kantojn de SIDNEY POLAK, artisto, kiu devenas el rok-rondo kaj kiu samtempe miksas hip-hop, reggae, raga... Kutime, mi tute ne aŭskultas tiajn muzik-stilojn (eĉ mi ne ŝatas), sed kelkaj kanzonoj de SIDNEY POLAK tre plaĉas al mi...

Kantoj, kiujn mi aldonis diras pri pola alkohola specifeco, pola celebrado de alkoholo kaj ĝia loko en pola kulturo kaj socio... Kanto Chorwat havas eĉ "enkondukon" de kroata amiko de SIDNEY POLAK... Lasta kanzono, Radio Warszawa, diras pri nia ĉefurbo; jes, ĉiam mi havis mensan malfortecon rilate al Varsovio. Mi amas ĉi tiun urbon kaj mi estas en malplimulteco en Pollando - preskaŭ neniu ŝatas Varsovion (kompreneble, krom la Varsovianoj, haha). Sed tiu ĉi kanto vekas en mi certan nostalgion. Mi rememoras al mi ĉiujn belajn kaj interesajn lokojn de la urbo: malnova parto de kvartalo Żoliborz, verdaj partoj Mokotów, Pola Mokotowskie, Bielany, forgesitaj lokoj sur Wola kaj Ochota... mi povus mencii senfine... Mi ne estas Varsoviano, sed ĉiam en tiu ĉi urbo sin sentas kiel hejme.

 

Published at 13:26 ( 4 comments / 458 visits )
This post is public

May 9, 2008

Sudoku - io por mia truhava kapo ;) Ĉu vi ankaŭ ludis /-as?

tabulo de Sudoku
tabulo de Sudoku
SUDOKU (Suuji Wa Dokushin Ni Kagiru) - logikludo, kiu havas siajn radikojn en tre malnovaj tempoj de Arabio, disvastigita en 1979 j. de usona arĥitekto, Howard Garns kaj poste ege populara en Japanio (nuna nomo de la ludo devenas ĝuste el tiu ĉi lando)... Sudoku nuntempe estas tre konata en la tuta mondo.

Kompreneble pli frue mi sciis pri Sudoku, sed neniam pli profunde mi interesiĝis pri ĝi; oni povas diri, ke nun denove mi malkaŝis ĉi tiun bonegan logikludon. Sufiĉe paradoksa kaj komplikita afero: unuflanke mi klopodas pensi racie kaj logike en la vivo, sed duflanke certa parto de la kapo estas "okupada" de diversaj filozofiaj influoj, kiuj kvankam malakceptas logikan pensmanieron ;) Do, Sudoku, kiel mi supozas, estas bonega solvo de tiu ĉi paradokso - ĝi estas bona "mezo" inter du malsamaj "bestoj" en mia cerbo :)))

Dum liberaj momentoj mi ludas kaj havas multe da ĝojo pro logika peno (à propos - rilate al pli frua artikolo en mia blogo - Sudoku estas standarde instalita en Ubuntu 8.04)...

Interese, ĉu iu el vi interesiĝas pri la ludo kaj sudokumas? Volonte mi ekscios pri viaj spertoj rilate al la temo. Do, skribu!

Published at 22:51 ( 4 comments / 469 visits )
This post is public


← previous 1 2 3 4 next →

( 67 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Lukaso ЄЭ

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...