Lukaso ЄЭ Published on June 23, 2008
by Lukaso ЄЭ

Lukaso ЄЭ's blog

Browse posts
Post restado en Gdansko kaj Kroatio...
Posted on September 29, 2009
Nova vivo (denove en Pollando).
Posted on January 2nd, 2009
6 comments (latest 13 days ago)
Dankoj...
Posted on November 19, 2008
Mi revenas :)
Posted on November 19, 2008
LINKS - uzinda interreta serĉilo en konzolo (Linukso)
11 comments (latest 17 months ago)
Sana sporto kaj futbalo - sen malsanaj reagoj de stultuloj! :)
Posted on June 13, 2008
7 comments (latest 11 months ago)
MOC - rapide laboranta muzika programo sen grafikaĵoj (Linukso)
Posted on June 13, 2008
Kondolencoj kaj solidareco por ĉiuj Ĉinanoj pro tertremo...
Posted on May 20, 2008
Kvankam mi vivas ;)
Posted on May 16, 2008
2 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 349 times

LINKS - uzinda interreta serĉilo en konzolo (Linukso)

Monday June 23, 2008 at 06:33PM

Cefpaĝo de Ipernity per links
Cefpaĝo de Ipernity per links
De tempo al tempo en niaj komputiloj okazas averioj de grafikiloj. Tiam amaso da operacioj estas simple neebla por fari. Alia afero estas ankaŭ, ke ekzistas personoj, kiuj - vizitante interretajn retpaĝojn - koncentriŭas ununure sur konkreta enhavo de tekstoj ĉu samaj informoj kaj ne ŝatas "aventurojn" kun fotoj, grafikaĵoj, flash-reklamoj ktp.

Do, se vi havas Linukson, valoras pripensi instaligon de bonega ilo por serĉado de informoj en la interreto. Nu, eble Mozilla ĉu Opera aspektas bele kaj donas al ni multe da interesaj funkcioj, sed konsiderante du ĉi-suprajn ekzemplojn (kaj certe multe da aliaj - depende de niaj bezonoj), oni povas havi alian interret-serĉilon, kiu laboros eĉ kiam nia grafika rondo en la komputilo ĉesos labori.

inform-servo de pola TV tvn24 per links
inform-servo de pola TV tvn24…
Konzola serĉilo por Linukso nomiĝas links kaj estas bonega - en uzado kaj funkciado. Ĝi estas tre facila en laboro kaj pli multe rapida ol ĉiuj aliaj serĉiloj. Do, se vi volas nur legi gravajn por vi informojn kaj se vi pli favore vizitas "tekstajn" retpaĝojn, instalu links:

Oni povas fari ĉi tion aŭ per paketaro Sinaptic aŭ per la konzolo, enskribante linion:

sudo apt-get install links

google per links
google per links
Post 10-15 sekundoj vi havos instalitan serĉilon links. Vi malfermas ĝin en la konzolo per komando "links". Poste klaku klavon "Esc" por malfermi menu - laŭvole ŝanĝu agordojn kaj per "G"-klavo komencu serĉi la TTT-ejojn, kiuj interesas vin.

 

 

11 Comments / add your comment?

Lluís says:
Mi opinias maltaŭga la aliron de Linukso al komputiloj... La verkantoj de la operacisistemo supozas ke *unue* ni havas tekstaliron, kaj *poste, eble* ni havos grafikan sistemon.
Laŭ mi ili devus jam antaŭsupozi, ke ĉiuj komputiloj kapablas montri ekranpunktojn. Bedaŭrinde, ili havas preskaŭ nur la grandegan kompleksan sistemon X por mastrumi fenestrajn programojn.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Estus bone, se ni povus vidi la tri bildojn en pli granda formato. Sed kiam ni alklakas ilin, venas la mesaĝo, ke ni ne rajtas. Ĉu vi igis la fotojn privataj?
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Pardonu, tio ĉi estis mia kulpo - forgesis igi la fotojn publikajn :)) Mi jam korektis ĉi tion..
Posted 17 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Tiu ĉi versio de Links ŝajne ne estas unikodkapabla. Kaj en la pola kaj en Esperanto la diakritoj forfalas.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Jes, sed legado kaj vizitado de TTT-ejoj estas por mi sufiĉe bona..
Posted 17 months ago. ( permalink )
Horst Komnata says:
Ĉar Vi uzas Ubuntuon:
Laŭ mi sur Ubuntu «w3m» jam estas antaŭinstalita. Eble Vi ankaŭ elprovu tiun. *mansvingas*
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Ĵus mi elprovis w3m ... Hmmm... mi devas diri, ke pli interesa kaj laborebla retumilo estas links Grafikaĵoj sur w3m estas strange kaose prezentataj kaj fakte por mi (en la konzolo) ili estas malbezonaĵo ;) Sed w3m povus esti bona retumilo por tiuj kiuj intencas ligi grafikon kaj konzolon samtempe ;) Eble ĉe mi - pro ne tro sufiĉa konfiguraĵo - ĝi laboras ne tro bone... Ankoraŭ mi provos uzi w3m...
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
PS: Mi elprovis ankaŭ retumilon lynx. En la konzolo ĝi aspektas preskaŭ la same kiel links, sed havas pli grandan kvanton de "kolorajn-orientilojn". Laboras iomete pli malrapide ol links sed ankaŭ estas bona...
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Lynx kutime atendas konkretan tempon inter mesagxoj, por ke vi povu legi ilin. Eblas malaltigi tiun tempon. Mi pensas ke nur tiel vi povas rimarki malsimilan rapidon inter ili, en nuntempaj komputiloj. Kaj se ne en nuntempaj, mi vetas ke lynx pli rapide funkcias.
Antaux iom da tempo Links ne bone komprenis https, kaj lynx jes. Mi tiel memoras.
Lynx tute ne komprenas htmlajn kadrojn aux javaskripton, dum links iom komprenas de ili.
Aldone, links povas montri retpagxajn bildojn sub X aux framebuffer, ne nur tekston, mi pensas.,
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Kara Lluis, koran dankon pro viaj rimarkoj! Mi havas peton - se vi konas interesajn programojn por konzolo, bv. sendu iliajn nomojn - mi klopodos serĉi ilin en la paketaroj sub Ubuntu...
Amike!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi tre rekomendas al vi mian ilaron konzolan. ;)
"task spooler"
"terminal mixer"
"directory manager"
"bug"
"mman"
... :)

Kaptu ilin cxe vicerveza.homeunix.net/~viric/index.html.eo
(Mi pensas ke ubuntu prenis al sia pakajxaro neniun mian ilon, sed kelkajn el ili eblas uzi facile en SuSE kaj FreeBSD, sxajne.)
Posted 17 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...