Lukaso ЄЭ Published on June 13, 2008
by Lukaso ЄЭ

Lukaso ЄЭ's blog

Browse posts
Nova vivo (denove en Pollando).
Posted on January 2nd, 2009
6 comments (latest 2 weeks ago)
Dankoj...
Posted on November 19, 2008
Mi revenas :)
Posted on November 19, 2008
LINKS - uzinda interreta serĉilo en konzolo (Linukso)
Posted on June 23, 2008
11 comments (latest 17 months ago)
Sana sporto kaj futbalo - sen malsanaj reagoj de stultuloj! :)
7 comments (latest 11 months ago)
MOC - rapide laboranta muzika programo sen grafikaĵoj (Linukso)
Posted on June 13, 2008
Kondolencoj kaj solidareco por ĉiuj Ĉinanoj pro tertremo...
Posted on May 20, 2008
Kvankam mi vivas ;)
Posted on May 16, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
Disrompita tago/nokto...
Posted on May 11, 2008
7 comments (latest 18 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 716 times

Sana sporto kaj futbalo - sen malsanaj reagoj de stultuloj! :)

Friday June 13, 2008 at 09:41PM

En la tuta Eŭropo daŭras futbala febro :) Amuza afero. Mi persone tute ne interesiĝas pri la sama ludo kaj ne "subtenas anime" polan teamon. Mi ne scias, kiel estas en aliaj landoj de la kontinento, sed en Pollando evidente la afero de EURO 2008 trapaŝis sportajn limojn (kompreneble mi diras pri specifa traktado de pola ludado, sed ne pri ekonomia kaj mona afero de EURO - ĉi tie evidentiĝas, ke la sporto ofte staras malantaŭ la kapitalo... simple EURO estas bonega intereso). En Pollando - mi supozas, ke kiel kutime - oni traktis polan partoprenon en EURO, kiel grandegan ŝancon por neimagebla sukceso. Nu, ĉiu kiu almenaŭ iom interesiĝas pri la futbalo, bone scias, ke pola nacia teamo estas de multe da jaroj tre malforta kaj pli ofte malsukcesas ol inverse. Bedaŭrinde diversaj "fakuloj", malnovaj futbalistoj, sportaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj aliaj, vekis en Poloj ian grandan esperon por ia granda sukceso.

Krome, polaj fiĵurnaloj (Fakt kaj Super Express) komencis tre malpuran kaj fian propagandadon antaŭ matĉo kun Germanio. Tio ĉi estis evidente kontraŭgermana kaj naciista kampanio, kiu celis kvazaŭ helpi al la pola teamo. Samtempe en amaskomunililoj en Germanio aperis reklamoj, kiuj prezentis Polojn, kiel ŝtelistoj; Poloj respondis per "militara" stilo, dirante pri pola granda sukceso en batalo kun Germanoj en Grunwald-batalo en 1410 j. (!!!) kaj pri IIa Mondmilito. Ambaŭflanke tio ĉi estis sufiĉe fia kaj stulta kampanio, sed montris kiom facile estas veki naciajn malamikecojn, kiom facile la nacio estiĝas fonto de la konflikto.

Ironio estis, ke du golojn por Germanio en la matĉo kun Pollando faris Łukasz Podolski, futbalisto konstante loĝanta en Germanio, havanta du nacieciojn: polan kaj germanan (li naskiĝis en Pollando, sed la tutan vivon loĝas en Germanio). En la sama tempo en ĉampionecoj de Formula 1 sukcesis Polo, Robert Kubica, kiu startas en germana teamo BMW... Kompreneble en Pollando daŭris longajn babiladojn pri la afero (ĉia sekva diskuto estis pli stulta ol la antaŭa...). Mi nur ridetis. Observante tiajn (kaj similajn) konfliktojn, "dubojn", ĉu diskutojn mi vidas, ke anstataŭ pri la sporto oni okupiĝas pri aferoj, kiuj evidente nur malunuigas homojn. Jes, mi povas ekkompreni, ke por multe da homoj la matĉoj kadre de EURO estas "nacia afero", sed neniam komprenos, ke per la sporto oni volas veki fiajn reagojn (precipe historiajn). Mi memoras faman "futbalan militon" inter Honduraso kaj Salvadoro, mi memoras filmon pri eksplodo de perforto dum futbala matĉo inter Serbio kaj Kroatio (tuj antaŭ balkana milito), finfine mi vidas la perforton inter polaj regionaj teamoj (polaj hooligans estas unu el plej perfortemaj en Eŭropo)... Oni povus mencii amaso da ekzemploj.

Ke sporto estu sana travivado de emocioj kaj simpla amuzo - sen malsanaj konfliktoj, plastaj malamoj... Evidentiĝas, ke veraj herooj de EURO (kaj similaj okazaĵoj) estas grandaj amaskomunikiloj, reklamo-donantoj, firmaoj tiaj kiel McDonalds, JVC, KIA, Coca-Cola k.s. Do, se tamas pri la futbalo - ke sukcesu plej bona teamo! :) Mi certas, ke sukcesos la teamo de iu el vi, kiuj legas ĉi tion :)))

PS.: el ĉiuj sport-fakoj mi plej ŝatas punkrock, petveturadon, vagadon, legadon de libroj, promenadojn kun mia hundino kaj... maldolĉan vinon :D kaj serioze... korbo-pilkon mi ege ŝatas!

7 Comments / add your comment?

Dimitrije Janicic says:
Dankon, mi ne scias ke mi estas sportisto, ĉar mi ŝatas legadon de libroj. Ĉiu laŭ siaj eblecoj, ĉu ne?
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ replies:
Kompreneble :) Ofte okazas, ke certaj libroj estas pli pezaj ol plej elĉerpeblaj olimpikaj ludoj :))) Kiam unuafoje mi legis Hegel aŭ Kant mi sin sentis kiel post maratono :)
Plej amike, kara Dimitrije!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Mi pensis, ke nur ĉe ni el sporto oni faras politikon. Diferenco, ke en Litovio sankta sporto estas korbopilko.
Ho, kaj viaj sport - fakoj ege plaĉas al mi, precipe vagado kaj maldolĉa vino :-)))
Najbaraj salutoj!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Zefirina edited this comment 17 months ago.
Lukaso ЄЭ replies:
Ha, kara Zefirina, en Pollando politiko estas sporto kaj inverse :D Ĉe ni regas la futbalo kaj de tempo al tempo (kiam la teamoj sukcesas) flugpilko. Komreneble dum pluraj sezonoj "pola heroo" estis skisaltulo, Adam Małysz :)
Haha - mi vidas, ke ni havas la samajn "sport"-emoj! :D Do, mi invitas vin al vinumado al Pollando! :)
Plej amike!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
Dankon pro invito ;-)))
Posted 17 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo says:
ŝporto, ĉu tio ne estas maniero por teni sanan la korpon? Ĉu vere iuj gajnas monon per ĝi? Skandalo.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Robert Kaminski says:
Kara Lukaso
Pri sporto. Bonega teksto kaj mi havas saman vidpunkton al tiu afero. Roberto
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...