|
| MOC dum laboro [2] |
De kelkaj tagoj mi uzas MOC kaj mi estas kontenta. La programo laboras senprobleme, akceptas preskaŭ ĉiujn muzik-formatojn, oni povas krei kaj registri proprajn kanzon-listojn kiel en tradiciaj programoj. Antaŭ ĉio, laborado de MOC estas tute pli rapida ol en aliaj programoj, ĝi uzas malmultege da sistem-rezervoj; kantoj stratiĝas tuj, sen iaj paŭzoj...
Kiamaniere instali MOC? En GNOME (Ubuntu) plej facile estas trovi MOC en Paketaro "Synaptic" (Sistemo -> Administrado -> Synaptic), instali per grafika medio. Mi faris tiel. Sekve, mi enmetis la konsolon kaj enskribis komandon: "mocp" Post kelkaj sekundoj MOC pretas al laboro.
Alia metodo de la instaligo: el la retpaĝo moc.daper.net/download ni elektas paketon por nia sistemo kaj kompilas ĝin. Repozitorio de MOC por "apt" estas:
deb www.lxtec.de/debarchiv unstable main
deb-src www.lxtec.de/debarchiv unstable main
|
| MOC dum laboro [1] |
Oficiala TTT-ejo de MOC estas: moc.daper.net
Nun mi uzas ankaŭ konsolan komunikilon EKG, kiu estas anstataŭigo de populara en Pollando interreta komunikilo Gadu-Gadu (io kiel ICQ) - la same kiel ĉe MOC, mi babiladas kun geamikoj ĝuste per linuksa konsolo...
Send a message
Search for members
![MOC dum laboro [2]](http://u1.ipernity.com/6/89/95/2188995.a377b1cd.m.jpg)
![MOC dum laboro [1]](http://u1.ipernity.com/6/89/94/2188994.baa430bc.m.jpg)