Lukaso ЄЭ Published on September 29, 2009
by Lukaso ЄЭ

Lukaso ЄЭ's blog

Browse posts
UNTER NULL / Destroy me
Posted on November 18, 2009
4 comments (latest 8 days ago)
Nova komputilo - novaj eblecoj...
Posted on November 18, 2009
2 comments (latest 8 days ago)
Malaperigoj...
Posted on November 18, 2009
Linukso kaŝas min? Mi kaŝas min?
Posted on October 25, 2009
4 comments (latest 8 days ago)
Lastaj aventuroj kun Linukso.
8 comments (latest 5 weeks ago)
Post restado en Gdansko kaj Kroatio...
Posted on September 29, 2009
Nova vivo (denove en Pollando).
Posted on January 2nd, 2009
6 comments (latest 11 days ago)
Dankoj...
Posted on November 19, 2008
Mi revenas :)
Posted on November 19, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 220 times

Lastaj aventuroj kun Linukso.

Tuesday September 29, 2009 at 10:44PM

mia #!CRUNCHBANG LINUX
mia #!CRUNCHBANG LINUX

Jes, senĉese mi estas emulo de Linukso! Dum lastaj longaj monatoj mi elprovis sufiĉe multe da distribuoj de la sistemo, i.a. Debian-bazataj, kiel: Dreamlinukso, Linukso Mint, PC/OS, ĉu #!Crunchbang Linukso. Ĉi tiun lastan mi uzas aktuale kaj mi estas tre kontentita pro ĝia malpezeco.

Krome, mi ekŝatis du X-oj: XFCE kaj Fluksbox kaj reignis je Gnome (eĉ ne parolante pri KDE, kiun mi simple ne ŝatas). Kompreneble mia plej granda emo en Linukso estas konzolo kaj ĝiaj grandegaj eblecoj. Ĉiutage, dum la laboro kun komputilo preskaŭ ĉion mi faras pere de la konzolo (muziko, retpoŝtaro, TTT-vizitado, instalado de programoj, komunikado ktp.).

En plej proksima tempo mi intencas elprovi Gentoo kaj Zenwalk (bazata sur Slackware). Kvankam ĝenerale mi estas emulo de Debian kaj ĝuste tiun ĉi distribuon mi instalos sur eventuala nova komputilo (Debian testing - aktuale Squeeze).

En la bildo troviĝas mia #!Crunchbang Linukso:

- kreno: 2.6.28-15; XFCE, temo: BlackRain; icons: SimplyGrey; enigitaj: moc (muziko en konzolo), finch (komunikilo), Opera, Exaile (muzikilo).

8 Comments / add your comment?

Cindy Mckeepro says:
kerno 2.6.26-2.486, DebianEdu ĉe mi. Antaŭ longe kiam ne ĉiam eblis uzi X-grafikigon, mi uzis Screen en vera terminalo. Mutt estis mia retpoŝtilo, Mplayer por muziko - kaj mi ankoraŭ uzas Mplayer. Links estis mia TTT-legilo. Nuntempe, mi ĉiam havas terminalimitilon malfermita. Tajpi komandojn estas tre rapida.
Kiam mi ekzemple, uzas pdftk por apartigi PDF-on en apartajn dokumentojn, personoj kredas ke mi havas multekostajn programojn. Ne! Mi estas linukso-uzanto.
Vivo estas bona, ĉu ne?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Saluton! Ho, mi supozas, ke plejparto da linuks-uznatoj, post unuaj renkontiĝoj kun konzolo, enamiĝas en tekst-laboro sur komputilo! :) Ankaŭ mi uzas mutt kaj links (de tempo al tempo ankaŭ w3m). Se temas pri aliaj programoj:
- filmoj: SMplayer, VLC;
- muziko: Exaile, moc (iam mi uzis mp3blaster);
- oficejo: AbiWord, Gnumeric;
- komunikado: finch, ekg;
- TTT k interreto: links, Opera, Bittorrent Transmission Client;
- grafikaĵoj: Gimp, Inscape, gThumb...

Malgraŭ tio, ke mi testos Slackware, Gentoo kaj Zenwalk, neniam mi rezignos je Debian! Laŭ mi, tio ĉi estas plej bona linuks-distribuo :)

Kun amikaj salutoj, Cindy!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Interese!
Se vi havas ankaŭ malnovegan komputilon vi povas provi ankaŭ Damne Sveltan Linukson :
http://dsl.inf.hu

Kio estas la minimuma necesa materialo por Dreamlinukso, Linukso Mint, PC/OS, aŭ Crunchbang Linukso?
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Saluton Thierry!

Nu, mia komputilo ne estas jam nova kaj moderna, sed samtempe ne estas malnovega ;) Kvankam mi havas neniajn problemojn (kaj ne havis ilin pli frue - ĉe ĉi-supre menciitaj de mi distribuoj)...

Mi jam provis DSLinukson - jes, ĝi estas ege rapida kaj malgranda. Ĝenerale, se temas pri malgrandaj linuksoj "liveCD" kun ebleco de HD-instaligo, mi preferas Puppy Linukson :)

Se vi demandas pri Dreamlinukso, Linukso Mint, PC/OS kaj #!Crunchbang - mi uzis ilin nur kun XFCE (kaj kun Fluksbox). Minimume vi bezonas 256MB RAM kaj kelkaj GB sur HD. Detale mi jam ne memoras ekzaktaj kvantoj, sed preskaŭ mi certas, ke ili laboros ankaŭ ĉe malpli multa RAM kaj HD. Se vi ne uzos Gnome aŭ KDE (kiuj estas grandaj kaj pezaj) por viaj grafikaĵon en la sistemo, aŭ Compiz, tiam ĉio estos en ordo kaj via komputilo estos rapida (ĉu eĉ rapidega - post bona konfigurado).
Ĉiuj ĉi-supraj distribuoj estas EGE FACILE instaleblaj sur HD kaj iliaj iso-imagoj en la reto estas senprobleme alireblaj. Nepre vizitu ankaŭ TTT-ejon: http://distrowatch.com :)

Plej amike!!!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Ubuntu Netbook Remix estis la plej bona solvo por mia portebla komputileto. Ĉio funkciis „el skatolo“, eĉ foje pli bone ol el-sub Vindozo (kiel gprs-modemo ekz.).
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Lukaso ЄЭ says:
Mi neniam uzis ĉi tiun version de Ubu, sed mi supozas, ke estas ĝuste kiel vi diras, ĉar ĉiuj versioj de Ubuntu-distribuo estas stabilaj kaj funkcieblaj. Ekz. morgaŭ mi instalis Flŭbuntu sur komputilo de mia amiko kaj ĉio ekde starto laboras bonege. Post kelkaj tagoj mi havos novan komputilon, do mi senĉese pensas, kion elekti: Debian Squeeze aŭ ĝuste Xubuntu? :)
Amike, Vjaĉeslav!
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu Xubuntu ne estas tro modesta elekto por _nova_ komputilo? :)
Posted 5 weeks ago. ( permalink / translate )
Lukaso ЄЭ replies:
Hehe :) Vi pravas, sed vi devas scii, ke mi ege ŝatas Xfce :) Ĝenerale, sur la nova komputilo mi intencas havi raidegan grafikilon. Kopreneble mi povus atingi ĉi tion eĉ ĉe Gnome (grafik-karto 265MB, RAM 2GB, HD 500GB, Intel 2x2,4GHz), sed (eble?) mi alkutimiĝis al Xfce :)
Se temas pri Debian, mi volus esti "pli proksime" al fontoj, ol Ubu-bazataj sistemoj; certe vi ekkomprenos min, kiel linuksulo :)) Supozas, ke mi elektos Debian - vi ekscios pri tio marde :D
Amike!!!
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...