Nu, kaj ni denove loĝas en Pollando. Oni devas diri, ke nia restado en Ĉeĥio restis en niaj kapoj amaso da travivaĵoj. Ni loĝis en belega ĉefurbo Prago. Ĉiam mi volis ekkoni ĉi tiun urbon kaj ĝian etoson. Malgraŭ tio, ke fakte ni loĝis ĉefe kun... Slovakoj (sed ankaŭ kun Ĉeĥoj kaj homoj el Sirio kaj Suda Koreio - vere internacia komunumo), mi plibonigis konadon de la ĉeĥa kaj oni povus diri, ke mi tute senprobleme komunikiĝis surstrate kaj en aliaj lokoj.
Kvankam plej grava por mi afero estas, ke mi forveturis kun fascinema virino, kiu finfine stariĝis mia kunulino. Niaj komunaj vidpunktoj je diversaj problemoj kaj aferoj tre pliproksimigis nin. Kompreneble okazis multe da problemoj ĉu pli ĝuste miskomprenoj, sed senĉese ni klopodas batali kun ili. Dum longa tempo mi pensis, ke la amo estas tute abstrakta, kiam oni konsideras miajn eksajn travivaĵojn en la afero. Estas tute inverse - mia ĝojo estas des pli granda :)
Nun mi kun Patrycja restas denove en Pollando kaj ie organizas komunan vivon. Esperu, ke ĉio estos en ordo! :)
Send a message
Search for members
Mauro Ortelli says:
La persona scipovo florigi amrilaton ne estas denaska talento, ĝin ĉiu devas lerni (kaj teorie kaj precipe sperte). Ĉe la komenco, la enamiĝo helpas nin rigardi ĉion tra rozkoloraj lensoj, do la problemoj ŝajnas ne ekzisti aŭ esti facilaj. Poste, la solvoj dependas pli multe de nia akirita kapablo funkciigi la rilaton.
Tamen, la rozkoloraj lensoj estas utilaj ĉiam!
Lukaso ЄЭ says: