Ĉi dosiero estis sendita al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, la 24-a Sept.20

1-a paĝo

VIcenza, 24 Sept. 2007

Al la Konsult-komisiono de la Akademio de Esperanto

Demando kaj pledo pri "dankal" kaj la diskriminaciitaj adverbaj prepozicioj

Estimataj Akademianoj; Ĉu “dankal” estas prepozicio?

Laŭ mi jes! Sed laŭ la Akademio de Esperanto, kio estas “dankal”?

Miaopinie: “dankal” estas prepozicio, samkiel estas prepozocioj: “alen, deinter, desub, desur, disde, ekde, depost” kaj la tuta serio de la adverbaj prepozicioj: “aprobal, ĉantaĝal, defial, direktal, donacal, farde, favoral, forde, frontal, helpal, honoral, insultal, koleral, kontestal, kontrastal, memoral, obstinal, provokal, protestal, rekompensal, renkontal, spital, ŝuldal, vidal, ktp”. Ĉi tiuj prepozicioj estas normalaj vortoj kunligitaj laŭ la esperanta gramatiko kaj la zamonhofaj normo kaj konsiloj pri vortfarado.

Miakoncepte do, “dankal” estas prepozicio, kunmetita prepozicio, aŭ se vi preferas kompleksa prepozicio. Pli precize, “dankal” estas adverba prepozicio ĉar ĝi estas normala kunigo de adverbo kun prepozicio. Laŭ la vortfarada regulo kaj normo, la unua elemento (adverbo) fariĝas modifilo de la dua elemento (prepozicio) donante kiel rezulto novan vorton kies signifo povas esti ankaŭ tre diferenca sed la gramatika vortkategorio tute ne ŝanĝiĝas ĉar ĝi dependas nur de la fina elemento “-al” kiu estas prepozicio.

La adverbaj prepozicioj, kvankam en la lernotekstoj neglektataj, estas intuicie facil-kompreneblaj ankaŭ farde komencatoj, kaj infanoj, vidu ekzemple la ĉi-subajn esprimojn:

Dankal bona advokato kaj spital la klaĉuloj, Paŭlo absolvitis. -Ĉu Helena loĝas vidal Mateo? -Jes ili loĝas vidalvide; en la sama strato, unu frontal la alia. Marko partoprenis al manifestacio protestal la novaj impostoj. Eva venos finde Novembro. -Kial hieraŭ vi forkuris koleral mi? -Pardonu! ni renkontiĝu finde la lekcio, kaj mi ĉion klarigos. Ĝi estas malnova traduko farde Zammenhof; forde tiam pasis pli ol cent jaroj favoral la esperanto-evoluo. Iru direktal la stacidomo, venos renkontal vi Helena. Lia konduto isultal ĉiuj, estis stulta. Ŝi kantis dediĉal sia amato. Li faris tion defial ni.

En "dankal" la elemento "dank" fariĝas modifilo ne de “al” sed de la “prepozicio al"; la signifo de la modifita prepozicio ne estas ia speco de “al” sed alisenca prepozicio. (“dankal” laŭsignife, similas al “pro” sed kun danknuanco) fakte la frazo: “Tio okazis danke al via agado” signifas: “Tio okazis pro via agado, danke”. = Tio okazis dankal via agado.

Analoge: En “malbona” la elemento “mal” ne estas modifilo de “bona” sed modifilo de la “adiektivo bona”; la nova senco de la adjektivo ne estas ia speco de bona, sed alisenca adjektivo.

Respekte danke kaj amike Attilio Liotto attilio.liotto@gmail.com

Vidu ankaŭ la ĉi-aneksitajn pluajn paĝojn: “Regulo 11-a kaj vortfarado”, “Mi kaj esperanto”.

P.S. Se por la respondo bezonatas pli ol unu monato, mi petas, laŭeble prisciigu min. Dankon.

Attilio Liotto Via E. Tazzoli, 5 c.p. 36100 Vicenza Italio

2-a paĝo

Regulo 11-a kaj vortfarado

El "La Fundamento; Regulo 11 " : Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.

El "La Fundamento, § 27" : Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas , oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo.

El "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia, paĝo 31, Zamenhof ":

En Esperanto oni havas plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto”.

**

Aktoj de la Akademio, 1963 – 1967

Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 9

LA VORTFARADO EN ESPEANTO

XVII. NI KONSTATAS, ke la vortfarado obeas al jenaj reguloj de neceso kaj sufiĉo:

En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.

La faktoroj, kiujn oni konsideras ĉe la neceso kaj sufiĉo, povas kuŝi ankaŭ ekster la vorto, en la kunteksto. Helpe de ĝi oni povas uzi t.n. resumajn formojn anstataŭ la ekzaktaj.

***

Pri la vortoj kunmetitaj, miascie, en la Fundamento kaj en la tuta esperanta literaturo, plue travideblas nur ke: kiam kunmetita vorto ne anstataŭas frazet-esprimon, ĉiu vorto kunligita konservas la propran signifon ankaŭ se en la kunmeto perdas la gramatikan finaĵon.

Ekz. “Frazetesprimo” = frazeta esprimo. Ĉi-kaze la kunmetita vorto estas avantaĝa nur ĉar pli kurta kaj kelkfoje poezie utila por konservi la metrikon.

Miaopinie la kunmetita vorto “dankal”, laŭas la Fundamenton, la zamenhofan opinion pri vortfarado “En Esperanto oni havas plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio…” kaj la Aktoj de la Akademio 1963 -1967. Tial ĝi estas plenrajta alternativo de la esprimo “danke al”. (Male, la formo kun apostrofo “dank'al” estas ne plene laŭfundamenta).

Ĉu kotraŭ “dankal” kaj la adverbaj prepozicioj ĝenerale, ekzistas iaj antaŭjuĝoj de mi nekonataj? Miapense, ĉi-teme klara respondo farde la Konsult-komisiono de la Akademio, bezonatas. Ĝi utilos al la lingvo kaj al la esperantistoj ĝenerale, tial mi esperas ĝin baldaŭa.

Respekte danke kaj amike Attilio Liotto

attilio.liotto@gmail.com

3-a paĝo

Mi kaj Esperanto

Mi estas emerita elektroteknikisto. En 1947-a mi eklernis esperanton; en 1959-a, dum la U.K. en Varsovio, mi ekkonis Helena-n, ĉarma polino. En 1961-a, ni geedziĝis kaj dum kelkaj jaroj esperanto estis la unika familia lingvo inter mi (italo kun nur ia lerno de la franca) kaj mia edzino (polo kun nur ia lerno de la rusa). Iom poste, niaj du infanoj Alicja kaj Anita lernis unue esperanton kaj nur iom poste la italan kaj iom da pola.

Niaj infanoj lernigis al ni multon pri kaj en eo. Certe ilia esperanta instruo al ni estis pli originala ol kion ni instruis al ili. De ili ni lernis ne nur infanajn vortojn sed ankaŭ analizi esperanton kaj evidentigi ke Zamenhof ne faris nur bazan vortaron kaj 16 gramatikajn regulojn, sed ankaŭ kaj precipe unu superregulon, nome, la principo de sufiĉo kiu esence jenas: “Se vorto aŭ esprimo sencas, ĝi bonas, se klaras, ne bezonatas pluo”. Miaopinie, ĉefe dankal ĉi tiu superregulo eo nun as lingvo viva flua kaj altesprimiva. Bedaŭrinde ke la principo de sufiĉo ankoraŭ ne plene aplikatas. Sed ni revenu temen; de niaj infanoj ni lernis infanajn vortojn, ekemple: “doluli” = sintezo de “dormi-luli”, (ili uzis “doluli” ĉiufoje kiam, dormemaj, ili volis ke la patrino lulu ilin por endormiĝo). Da tiaj vortoj ni lernis plurajn, sed ni lernis ankaŭ esprimojn ne pure infanajn ekz. “finde mateno” = je la fino de la mateno.

Kiam ni klare komprenis, absolute ne korektis ilin, male, ni lernis kaj uzadis iliajn esprimojn, kaj samtempe ĝojis ke nia familia esperanto fariĝas pli viva kaj pli flua, ni eĉ fieris de nia preskaŭ indiĝena esperanto, sed tio distigis nin de nia urba esperanto grupo kaj de la esperanto-organizoj generale.

Plurfoje en nia esperanto grupo, ni provis uzi nian hejman lingvon: ĉiuj komprenas sed subite iu plisciulo rimarkigas ke oni ne povas uzi tiun aŭ alian vorton, ĉar ĝi estas beletra sinonimo, se oni tion faras esperanto iĝas malfacila; kaj riskas perdi la amatan epiteton "artefarita", aldonas mi. Ofte, tiamaniere finiĝs la emo babili. Survoje al hejmo, tamen, konsoladis nin la certeco ke esperanto kvankam nur adoleska ĝi estas vivoplena kaj altesprimiva lingvo. Ĝi jam kapablas vojaĝi memstare tra la mondo, kaj dankal la kunludo inter la plej diversaj etnaj idiomoj, pluen riĉiĝos kaj evoluos senfine kiel ĉiuj lingvoj, spital ĉiuj fundamentalistoj kaj iliaj bremsoj.

Ni, eble ne tute prave, juĝis nian esperantan grupon kaj la esperantajn organizojn ĝenerale, tre fundamentalistaj kaj iafoje eĉ sektecaj. Ŝajnis al ni ke tro da esperantistoj ne volas ke esperanto estu lingvo, ili kontentas ke eo estu simpla turista frazaro, ĉar lerni veran lingvon tro malfacilus. Ŝajnis al ni ke Esperantujo tro plenas da maniuloj de la ekstrema facileco, kvazaŭ ke esperanto estus iu “Basic English” aŭ iu malnova “Toki Pona”. Bonŝance la ekstrema facileco de esperanto veras nur ĝis elementa lernonivelo, pruvas tion, la alie ne komprenebla abundo da eternaj komencantoj, cetere, lingvo kiu aspiras fariĝi la dua lingvo de ĉiu nacio absolute ne povas esti ekstreme facila.

Pro tiaj kontrastoj, ni en 1970-a lasis la movadon kaj iom post iom parte forgesis ankaŭ esperanton. Nia kabeiĝo dauris pli ol tridek jarojn. Pasintjajre dum la U.K. okazinta en Florenco; mi scivoleme trarigardis reten kaj ĝoje rimarkis ke esperanto vive viglas kaj ne fundamentumas. Mi okulumis ankaŭ babilejen kaj blogen kaj vidis ke la enreta eo iom pli similas al mia iama familia esperanto.

Mi kaj Helena ĝojis kaj revenis al Vicenza Esperanto Grupo kaj al la Movado. Fino de la kabeiĝo.

Sincere kaj amike Attilio Liotto attilio.liotto@gmail.com

Attilio Liotto Via E. Tazzoli, 5 c.p. 36100 Vicenza Italio