Ĉi dosiero estis sendita al la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, la 24-a Sept.20
1-a paĝo
VIcenza, 24 Sept. 2007
Al la Konsult-komisiono de la Akademio de Esperanto
Demando kaj pledo pri "dankal" kaj la diskriminaciitaj adverbaj prepozicioj
Estimataj Akademianoj; Ĉu “dankal” estas prepozicio?
Laŭ mi jes! Sed laŭ la Akademio de Esperanto, kio estas “dankal”?
Miaopinie: “dankal” estas prepozicio, samkiel estas prepozocioj: “alen, deinter, desub, desur, disde, ekde, depost” kaj la tuta serio de la adverbaj prepozicioj: “aprobal, ĉantaĝal, defial, direktal, donacal, farde, favoral, forde, frontal, helpal, honoral, insultal, koleral, kontestal, kontrastal, memoral, obstinal, provokal, protestal, rekompensal, renkontal, spital, ŝuldal, vidal, ktp”. Ĉi tiuj prepozicioj estas normalaj vortoj kunligitaj laŭ la esperanta gramatiko kaj la zamonhofaj normo kaj konsiloj pri vortfarado.
Miakoncepte do, “dankal” estas prepozicio, kunmetita prepozicio, aŭ se vi preferas kompleksa prepozicio. Pli precize, “dankal” estas adverba prepozicio ĉar ĝi estas normala kunigo de adverbo kun prepozicio. Laŭ la vortfarada regulo kaj normo, la unua elemento (adverbo) fariĝas modifilo de la dua elemento (prepozicio) donante kiel rezulto novan vorton kies signifo povas esti ankaŭ tre diferenca sed la gramatika vortkategorio tute ne ŝanĝiĝas ĉar ĝi dependas nur de la fina elemento “-al” kiu estas prepozicio.
La adverbaj prepozicioj, kvankam en la lernotekstoj neglektataj, estas intuicie facil-kompreneblaj ankaŭ farde komencatoj, kaj infanoj, vidu ekzemple la ĉi-subajn esprimojn:
Dankal bona advokato kaj spital la klaĉuloj, Paŭlo absolvitis. -Ĉu Helena loĝas vidal Mateo? -Jes ili loĝas vidalvide; en la sama strato, unu frontal la alia. Marko partoprenis al manifestacio protestal la novaj impostoj. Eva venos finde Novembro. -Kial hieraŭ vi forkuris koleral mi? -Pardonu! ni renkontiĝu finde la lekcio, kaj mi ĉion klarigos. Ĝi estas malnova traduko farde Zammenhof; forde tiam pasis pli ol cent jaroj favoral la esperanto-evoluo. Iru direktal la stacidomo, venos renkontal vi Helena. Lia konduto isultal ĉiuj, estis stulta. Ŝi kantis dediĉal sia amato. Li faris tion defial ni.
En "dankal" la elemento "dank" fariĝas modifilo ne de “al” sed de la “prepozicio al"; la signifo de la modifita prepozicio ne estas ia speco de “al” sed alisenca prepozicio. (“dankal” laŭsignife, similas al “pro” sed kun danknuanco) fakte la frazo: “Tio okazis danke al via agado” signifas: “Tio okazis pro via agado, danke”. = Tio okazis dankal via agado.
Analoge: En “malbona” la elemento “mal” ne estas modifilo de “bona” sed modifilo de la “adiektivo bona”; la nova senco de la adjektivo ne estas ia speco de bona, sed alisenca adjektivo.
Respekte danke kaj amike Attilio Liotto attilio.liotto@gmail.com
Vidu ankaŭ la ĉi-aneksitajn pluajn paĝojn: “Regulo 11-a kaj vortfarado”, “Mi kaj esperanto”.
P.S. Se por la respondo bezonatas pli ol unu monato, mi petas, laŭeble prisciigu min. Dankon.
Attilio Liotto Via E. Tazzoli, 5 c.p. 36100 Vicenza Italio
2-a paĝo
Regulo 11-a kaj vortfarado
El "La Fundamento; Regulo 11 " : Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
El "La Fundamento, § 27" : Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas , oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo.
El "Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia, paĝo 31, Zamenhof ":
En Esperanto oni havas plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio kaj kun ĉia alia vorto”.
**
Aktoj de la Akademio, 1963 – 1967
Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto n-ro 9 LA VORTFARADO EN ESPEANTO
XVII. NI KONSTATAS, ke la vortfarado obeas al jenaj reguloj de neceso kaj sufiĉo:
En la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan.
La faktoroj, kiujn oni konsideras ĉe la neceso kaj sufiĉo, povas kuŝi ankaŭ ekster la vorto, en la kunteksto. Helpe de ĝi oni povas uzi t.n. resumajn formojn anstataŭ la ekzaktaj.
***
Pri la vortoj kunmetitaj, miascie, en la Fundamento kaj en la tuta esperanta literaturo, plue travideblas nur ke: kiam kunmetita vorto ne anstataŭas frazet-esprimon, ĉiu vorto kunligita konservas la propran signifon ankaŭ se en la kunmeto perdas la gramatikan finaĵon.
Ekz. “Frazetesprimo” = frazeta esprimo. Ĉi-kaze la kunmetita vorto estas avantaĝa nur ĉar pli kurta kaj kelkfoje poezie utila por konservi la metrikon.
Miaopinie la kunmetita vorto “dankal”, laŭas la Fundamenton, la zamenhofan opinion pri vortfarado “En Esperanto oni havas plenan kaj ne limigitan rajton kunigi ĉian vorton kun ĉia prepozicio…” kaj la Aktoj de la Akademio 1963 -1967. Tial ĝi estas plenrajta alternativo de la esprimo “danke al”. (Male, la formo kun apostrofo “dank'al” estas ne plene laŭfundamenta).
Ĉu kotraŭ “dankal” kaj la adverbaj prepozicioj ĝenerale, ekzistas iaj antaŭjuĝoj de mi nekonataj? Miapense, ĉi-teme klara respondo farde la Konsult-komisiono de la Akademio, bezonatas. Ĝi utilos al la lingvo kaj al la esperantistoj ĝenerale, tial mi esperas ĝin baldaŭa.
Respekte danke kaj amike Attilio Liotto
3-a paĝo
Mi kaj Esperanto
Mi estas emerita elektroteknikisto. En 1947-a mi eklernis esperanton; en 1959-a, dum la U.K. en Varsovio, mi ekkonis Helena-n, ĉarma polino. En 1961-a, ni geedziĝis kaj dum kelkaj jaroj esperanto estis la unika familia lingvo inter mi (italo kun nur ia lerno de la franca) kaj mia edzino (polo kun nur ia lerno de la rusa). Iom poste, niaj du infanoj Alicja kaj Anita lernis unue esperanton kaj nur iom poste la italan kaj iom da pola.
Niaj infanoj lernigis al ni multon pri kaj en eo. Certe ilia esperanta instruo al ni estis pli originala ol kion ni instruis al ili. De ili ni lernis ne nur infanajn vortojn sed ankaŭ analizi esperanton kaj evidentigi ke Zamenhof ne faris nur bazan vortaron kaj 16 gramatikajn regulojn, sed ankaŭ kaj precipe unu superregulon, nome, la principo de sufiĉo kiu esence jenas: “Se vorto aŭ esprimo sencas, ĝi bonas, se klaras, ne bezonatas pluo”. Miaopinie, ĉefe dankal ĉi tiu superregulo eo nun as lingvo viva flua kaj altesprimiva. Bedaŭrinde ke la principo de sufiĉo ankoraŭ ne plene aplikatas. Sed ni revenu temen; de niaj infanoj ni lernis infanajn vortojn, ekemple: “doluli” = sintezo de “dormi-luli”, (ili uzis “doluli” ĉiufoje kiam, dormemaj, ili volis ke la patrino lulu ilin por endormiĝo). Da tiaj vortoj ni lernis plurajn, sed ni lernis ankaŭ esprimojn ne pure infanajn ekz. “finde mateno” = je la fino de la mateno.
Kiam ni klare komprenis, absolute ne korektis ilin, male, ni lernis kaj uzadis iliajn esprimojn, kaj samtempe ĝojis ke nia familia esperanto fariĝas pli viva kaj pli flua, ni eĉ fieris de nia preskaŭ indiĝena esperanto, sed tio distigis nin de nia urba esperanto grupo kaj de la esperanto-organizoj generale.
Plurfoje en nia esperanto grupo, ni provis uzi nian hejman lingvon: ĉiuj komprenas sed subite iu plisciulo rimarkigas ke oni ne povas uzi tiun aŭ alian vorton, ĉar ĝi estas beletra sinonimo, se oni tion faras esperanto iĝas malfacila; kaj riskas perdi la amatan epiteton "artefarita", aldonas mi. Ofte, tiamaniere finiĝs la emo babili. Survoje al hejmo, tamen, konsoladis nin la certeco ke esperanto kvankam nur adoleska ĝi estas vivoplena kaj altesprimiva lingvo. Ĝi jam kapablas vojaĝi memstare tra la mondo, kaj dankal la kunludo inter la plej diversaj etnaj idiomoj, pluen riĉiĝos kaj evoluos senfine kiel ĉiuj lingvoj, spital ĉiuj fundamentalistoj kaj iliaj bremsoj.
Ni, eble ne tute prave, juĝis nian esperantan grupon kaj la esperantajn organizojn ĝenerale, tre fundamentalistaj kaj iafoje eĉ sektecaj. Ŝajnis al ni ke tro da esperantistoj ne volas ke esperanto estu lingvo, ili kontentas ke eo estu simpla turista frazaro, ĉar lerni veran lingvon tro malfacilus. Ŝajnis al ni ke Esperantujo tro plenas da maniuloj de la ekstrema facileco, kvazaŭ ke esperanto estus iu “Basic English” aŭ iu malnova “Toki Pona”. Bonŝance la ekstrema facileco de esperanto veras nur ĝis elementa lernonivelo, pruvas tion, la alie ne komprenebla abundo da eternaj komencantoj, cetere, lingvo kiu aspiras fariĝi la dua lingvo de ĉiu nacio absolute ne povas esti ekstreme facila.
Pro tiaj kontrastoj, ni en 1970-a lasis la movadon kaj iom post iom parte forgesis ankaŭ esperanton. Nia kabeiĝo dauris pli ol tridek jarojn. Pasintjajre dum la U.K. okazinta en Florenco; mi scivoleme trarigardis reten kaj ĝoje rimarkis ke esperanto vive viglas kaj ne fundamentumas. Mi okulumis ankaŭ babilejen kaj blogen kaj vidis ke la enreta eo iom pli similas al mia iama familia esperanto.
Mi kaj Helena ĝojis kaj revenis al Vicenza Esperanto Grupo kaj al la Movado. Fino de la kabeiĝo.
Sincere kaj amike Attilio Liotto attilio.liotto@gmail.com
Attilio Liotto Via E. Tazzoli, 5 c.p. 36100 Vicenza Italio
malgraŭ via propono estas io interesa kaj nova por mi, ĝi estas, laŭ mi, tute senbezona.
pli facile ol uzi "dankal" (ŝi loĝas ĉi tie dankal ni) estas, laŭ mi, uzi "danke" + "-n" (ŝi loĝas ĉi tie danke nin).
la apero de adverba finaĵo "-e" (ekz. "danke al") ankaŭ evitas ian miskomprenon - kies ekziston mi ne konas - kiam oni ne uzas ĝin (ekz. "dankal").
ebla miskompreno certe aperos en Brazilo, ĉar manko de litero ĉe fino de vorto kaŭzas problemegojn !
tamen, mi sugestas al vi amase uzi la adverbajn prepoziciojn (dankal, rilatal, ktp.) kaj rigardi la (mal)avantaĝojn, (mal)problemojn, (mal)virtojn, ktp.
ne perdu vian tempon sendante mesaĝojn al iu institucio, amase kreu ekzemplojn pri la avantaĝojn uzi ekz. "dankal" anstataŭ "danke ...-n".
amike kaj estime,
Vitor Luiz
vi skribis interalie:
"ebla miskompreno certe aperos en Brazilo, ĉar manko de litero ĉe fino de vorto kaŭzas problemegojn !"
Manke de konoj, mi ne komprenas precize, pri kio temas. Bonvolu klarigi tion al mi pli detale!
Kun amikeco kaj respekto
Blazio
Viaj vortkunmetoj ne plachas al mi- ili estas por mi vere tro ridindaj.
En poezio vi uzu ilin, sed ne en prozo au babilado.
Al cezar . vi pravas panjo kaj pachjo ne estas shatataj vortoj por niaj idoj.
Mia filo ankau ne diras pachjo sed mian personan nomon - lau moro svislanda
Dankal bona advokato kaj spital la klaĉuloj, Paŭlo absolvitis.
(Danke al bona advokato kaj spite al la klaĉuloj, Paŭlo absolvitis.)
-Ĉu Helena loĝas vidal Mateo? -Jes ili loĝas vidalvide; en la sama strato, unu frontal la alia.
(-Ĉu Helena loĝas vidalvide al Mateo? -Jes ili loĝas vidalvide; en la sama strato, unu antaŭl la alia.)
Marko partoprenis al manifestacio protestal la novaj impostoj.
(Marko partoprenis al manifestacio proteste al la novaj impostoj.)
Eva venos finde Novembro.
(Eva venos je la fino de Novembro.)
-Kial hieraŭ vi forkuris koleral mi? -Pardonu! ni renkontiĝu finde la lekcio, kaj mi ĉion klarigos.
(-Kial hieraŭ vi forkuris kolere al mi? -Pardonu! ni renkontiĝu je la fino de la lekcio, kaj mi ĉion klarigos.)
Ĝi estas malnova traduko farde Zammenhof; forde tiam pasis pli ol cent jaroj favoral la esperanto-evoluo.
(Ĝi estas malnova traduko fare de Zammenhof; fore de tiam pasis pli ol cent jaroj favore al la esperanto-evoluo.)
Iru direktal la stacidomo, venos renkontal vi Helena.
(Iru laŭ la direkto del la stacidomo, venos renkonte al vi Helena.)
Lia konduto isultal ĉiuj, estis stulta.
(Lia konduto kun insultoj kontraŭ ĉiuj, estis stulta.)
Ŝi kantis dediĉal sia amato.
(Ŝi kantis dediĉe al sia amato.)
Li faris tion defial ni.
(Li faris tion defie al ni.)
ĉitie > www.ipernity.com/group/eliroamikoj/discuss/14427
Laŭ mi, homoj kiuj volas ion komprenigi en esperanto devas simple sekvi la fundamentajn (aŭ la akademiajn) regulojn. Tiu, kiu ne sekvas tiujn fundamentajn regulojn, ne atendu komprenon de aliaj esperantistoj.
Mi ne pensas ke mi bezonas ŝpari kelketajn literojn en miaj paroloj. Kaj mi eĉ malpli tion intencas fari, se pro tio mi skribas nefundamente.
Al miaj aŭskultantoj aŭ legontoj mi klopodas postuli nur regi la fundamenton. Laŭ mi, ĝi donas sufiĉon da libero, por ne diskuti ĝin.
La tabelvortaj elementoj povas kunmetiĝi nur inter si (la unua kaj la dua parto devas esti tabelvorta elemento), pro tio ili neniam pavas konfuziĝi kun la kunmetitaj vortoj.
La adverbaj prepozicioj estas normalaj kunmetitaj vortoj, ili laŭas la Fondamento-n de Esperanto kaj la zamenhofajn konsilojn pri la vortfarado; fakte, pri tio neniu esperantisto aŭ akademiano, povas malkonsenti.
La adverbaj prepozicioj povas plaĉi aŭ neplaĉi, samkiel ĉiu alia kunmetita vorto, sed ili estas laŭfundamentaj esperantaj esprimoj.
Se oni povas elekti inter tri esprimoj anstataŭ du, tio estas nur avantaĝo:
1) Eva venos je la fino de Novembro
2) Eva venos fine de Novembre
3) Eva venos finde Novembro
Do, samkiel la sinonimoj, ankaŭ la adverbaj prepozicioj estas riĉigo de la lingvo libervole uzebla
amike Attilio
Esperanto estas nek neŭtrala, nek demokrata, nek tiel facila kiel kelkaj esperantistoj volas kredigi; sed ĉiu alia lingvo estas malpli neŭtrala, malpli demokrata kaj malpli facila.
Esperanto vere facilas nur ĝis elemanta lerno, se ne estus tiel ĝi ne povus aspiri al dua lingvo por ĉiuj.
Espo estas lingvo ankoraŭ adoleska sed jam altesprimiva kaj nuanc-riĉa, ofte ĝi estas multe pli preciza kaj konciza el ĉiu nacia lingvo unuope prenita, kompreneble tio ne aldonas al eo facilecon.
Ofte esperanto esprimas per du aŭ tri vortoj tion kion la naciaj lingvoj diras unuvorte, ekzemple:
“pulvo” (por pafado), “polvo” (strata polvo), “pulvoro” (io maldike muelita, ekz. sukero).
Ĉiuj eŭropecaj lingvoj, eprimas unuvorte “mediti” kaj “zeni”, sed “mediti” signifas intense pensi, kai “zeni” signifas forigi ĉiun penson el la kapo kiel faras budhanoj dum religia koncentriĝo.
Vi, kiel francino kaj mi, kiel italo, ne povas tro plendi pri la esperantaj malfacilaĵoj; jes, por ni problemas la akuzativo, sed kompense amaso da esperantaj radikoj estas latinidaj, la rusoj kaj la slavoj ĝenerale havas grndan problemon kun la uzo de la artikolo, sed, kion devus diri la azianoj aŭ la afrikanoj?
Konsentite, esperanto estas nek tre facila, nek neŭtrala, nek demokrata, sed dankal esperanto ni povas pli objektive koni la diversnaciajn kulturojn de la mondo
amike attilio
Valdi (Elbik) has replied to Attilio Liottokial neutraleco kaj demokrateco estas grava in lingvo ? Plej grava estas facileco lerni lingvon kaj uzi gxin. Ya egzistas aliaj help-lingvoj plu facila kiel esperanto. On devas regardi plu atenteme kaj vaste - ne nur inter esperantista rondo ma ankau ekstere de gxi.
amike
Valdi
Tiu estas tre interesa artikolo. Mi nur antaŭ nelonge komencis lerni E-on kaj mi ektrovas novajn aspektojn pri ĝi ĉiutage. Por referenco, mi plejtempe uzas "Project Gutenberg's A Complete Grammar of Esperanto, by Ivy Kellerman" (www.gutenberg.org/dirs/etext05/esper10h.htm). Tamen, la afero kio vi priparolas ne troviĝas en la "kompleta gramatiko". Malgraŭ tio ŝajnas tute korekta laŭ la regularo kion vi citis. Ĉu ĝi estas preteratento, aŭ fakte afero da opinio? Mi pensas ke mi ŝatus uzi tian konstruon, sed se neniu ĝin komprenas...
Amike,
Feliks
skribu iom aparte pri akcentado de adverbaj prepozicioj, precipe pri tiu de trisilabaj
(koleral, respondal ks.).
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. W… has addedsekval Attilio Liotto
(luda poemeto)
Dankal klaĉuloj
spital malkonsento,
Attilio
provas mallongigi:
nin li dolulas.
Mi enko ne emas
decidadi ade!
Dankal ludemo,
mi provas vortojn ŝate.
Aĥ, mi do ludas!
Mi manvo ne rajtas
decidadi ade!
Spital pigreco,
mi provas vortojn ŝate:
mi enko do ludas.
Kvankam mi devus
dormi senlule,
dankal ne-maturo,
eco anima,
mi ekpensas:
kiu min dolulos?
Kvankam ĉoj ni devus
dormi senlule
dankal nematura
eco anima
ĉoj ni ni ekpensas,
kiu nin dolulos?
Glosoj:
doluli - lulante dormigi (imite al infanoj de Attilio)
dankal - danke al (adverba prepozicio ne nur de Attilio)
spital - spite al (adverva prepozicio ne nur de Attilio)
sekval - sekve al
pigreco - maldiligenteco, nelaboremo
mi enko - mi, la parolanto, kiel individuo
mi manvo - mi, la parolanto, kiel komunumano
ĉoj ni - ni, kun vi
Notoj:
1) La supra teksto estas luda poemeto por informi (sen speciala intenco influi)
pri la iniciato pri *dankal ks.* de Attilio Liotto:
2) Pjaspo estas esperantido de Blazio Vaha
Felix Duesenburg has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Mi luktas kompreni ĉu vi kontraŭas la proponon de Attilio aŭ ne? Mi demandis antaŭe ĉu tia formo estas afero da opinio, aŭ ĉu ni certas ke ĝi estas strikte korekta kaj la disputo rilatas pli ĝuste al stilo?
Anticipe dankal ĉiuj por klarigi. Amike,
Feliks
Blazio VAHA (n.s. W… has addedBlazio
temas ankau pri *influprovoj* kaj *normobatalo*.
Mi pensas, ke *dankal* estas jam uzata. Mi transprenas *dankal* kaj *spital* en Pjaspon (do cxe mi ne temas pri Esperanto). Pri Pjaspo decidas nur mi mem, gxi iestas aparta sistemo. Tio
igas min tre libera: en Pjaspo mi rajtas uzi ion ajn, kion esperantistoj kaj akademioj ne permesas, cxar Pjaspo ne estas Esperanto. Tamen mi mem iom malliberigas min. Mi uzas
nenion Pjaspan je spciala funkcio, kiu kontraudirus al funkcio fiksita en Esperanto.
Ekz. mi eble diros, ke en Pjaspo ekzistu vorto *akam* kun senco de 'estonte, je estonta tempo',
sed certe mi neniam diros, ke *-is* funkciu kiel 'estonta tempo', auy -os *ne funkciu* kiel estonta tempo. Tio signifas, ke en Pjaspo cxio tradicie Esperanta funkcias centprocente, sed ekzistas
novajxoj, kiuj aux konfirmas signifelementojn (rdunde), au ebligas iomete da stila
variado. Bu, Pjaspo estas eksperimento, kiun esperantistoj rajtas konsulti, sed kiu evidente
preskribas nenion por Esperanto. Se mi en Pjaspo uzas Attili-ajxojn, tio ne estas en si mem
suficxa argumento por ilia uzado en Esperanto, evidente. (Ankaux la inversajxo estas malvera.)
En Esperanto, la plejparto de la rekomendoj de Attilio ne estas parto de la "centre aprobita normo". Tio ne ekskludas, ke oni diskutu pri ili. Mi pensas, ke inicitantoj, entute, havas sukceson, se oni (aliaj esperantistoj, iom longe) imitas ilin, kaj la Akademio aprobas nur ion, kio jam disvastigxis sendepende de la Akademio.
Kelkaj rekomendoj de Karolo Picx, ekzemple, eble iom disvastigxos (ekz. parton transprenis Decklerk, eble Camacho, certe mi), sed certe la plejparto de liaj novajxoj restas aux praktike ekster Esperanto, aux "periferie". Io tia povas okazi ankaux al rekoendoj de Attilio.
Mi havas problemon pri la plursilabajxoj de Attilio: li ne instrukcias detale (laux mia memoro) pri la prononcmaniero. Akcentado de diversspecaj vortoj en Esperanto ne estas tute sama (komparu
*preter* kaj *peto*). Cetere ankau *anstatau* de la Fundamenta Esperanto estas iom problemhava koncerne akcenton (cxu *a* estas nur pli forta, pli lauxta, au ankau pli longa,ol vokalaloj en senakcenta silabo).
Cxar Pjaspo estas mia persona projekto, mi facile decidas... Koncerne Esperanton, certe
la rekomendoj de Attilio ne apartenas al la tradicia normo: mi mem ne volas diri ion definitivan.
Pli-malpli frue Attilio devos pripensi, cxu la serio kun -al (kiun mi provizore rigardas kiel lian
personan rekomendon) restas (cxu senfine?) vastigebla, au li fermis*/fermos la serion?
Salutas vin amike kaj kun pardopeto pri eraroj kaj suprajxeco
Blazio
Sign-in to post a comment.