Lingwa de Planeta, kurte Lidepla aŭ LDP estas entusiasma eta komunumo, formiĝinta en Sankta Petroburgo; komence, nur el kelkaj rusoj, sed rapide fariĝinta internacia, ĉar, la unua celo de ĉi komunumo jenas:
esti aperta al ĉiu civitano de la tero, por koni unu la alian, koni la reciprokajn kulturojn, interŝanĝi ne nur ideojn sed ankaŭ sentojn, kaj la kolorojn de la animo, kun la sama facileco kiel oni povas tion fari inter samlandanoj, usante la patrinan lingvon.
La dua kaj konsekvenca celo de la komunumo estas ĝuste labori kaj zorgi favoral la ekburĝono, kresko kaj evoluo de adekvata komunuma kaj samtempe monda lingvo; lingvo kiu nepre ne nur devos esti natureca kaj altesprimiva sed laŭokaze ankaŭ ambigue ŝerca aŭ koncize preciza; belsona kaj harmonia, plentaŭga al kanto kaj al poezio, al advokato kaj al klaŭno, alivorte, vera lingvo.
Tio signifas ke la “Lingwa de Planeta” ne estos la lingvo plej facila de l’ mondo, sed la lingvo de la tutmonda kulturo; la lingvo per kiu oni povos esprimi plej adekvate la kulturon de ĉiu lando, ĉar “Lidepla” mem estos la esprimo ne de unu persono, grupo de personoj aŭ lingva geniulo, sed la natura esprimo de la Komunumo, tial ĝi povos nur esti lingvo pleje natureca. Certe “Lidepla” havas kaj havos ĉiam gramatikon kaj personojn, kiuj zorgos pri la gramatikaj reguloj kaj vortaro (tio okazas ekde ĉiam, en ĉiu lingvo kiu havas literaturon), sed Lidepla samkiel la etnaj lingvoj havos tut-liberan naturan vivon kaj evoluon.
Depost Volapuk, sekvis Esperanto, Ido, Interlingua, Novial kaj almenaŭ kvindeko da aliaj “internaciaj planlingvoj”, laboro de unuopuloj aŭ de lingvistikaj grupoj, sed ĉiuj naskiĝis kun la sama grava difekto, nome: la pretendo esti de tuj “la lingvo”. La tempo pruvis ke lingvo ne estas romano aŭ poezio; ke ne sufiĉas eldoni gramatikon kaj vortaron por ke la lingvo jam ekzistu, kontraŭe, lingvo ekzistas nur kiam ĝi estas la libera komuna esprimilo de iu homa grupo, nacio aŭ komunumo, kaj nur kiam ĝi libere evoluas.
Kompreninte tion; grupo da homoj konvinkiĝis ke unue oni devas krei internacian samcelan komunumon, sekve la naskiĝo de komuna lingvo libere evoluiĝanta estos natura kaj spontana evento.
Intertempe, ĉi komunumo “Lingua de planeta” diskutas kaj kunlaboras uzante la sekvajn lingvojn: English, Russian, Italian, German, French, Spanish, Esperanto, LFN or Novial kaj komprenebe, la naskiĝanta Lidepla.
Jam deciditas ke la Lingwa de Planeta devas sin basi sur almenaŭ dek / dekdu lingvoj plej parolataj en la mondo: ses eŭropaj: la angla, la germana, la franca, la hispana, la portugala, la itala, plus nepre, la ĉina, la rusa, la hindia la araba kaj la persa; vortoj de aliaj lingvoj, kompreneble estas bonvenaj, tiel ke LdP estu perceptata de la plimulto de la planeda loĝantaro ne nur kiel neŭtrala lingvo, sed ankaŭ kiel komuna lingvo kun ia gusto de propra patrina lingvo.
La lingva laborgrupo Lidepla opinias ke la elementoj de multaj diversnaciaj lingvoj en la Lingwa de Planeta, vigligas pozitivajn emociojn, kaj konsiderinde pligrandigas la intereson lerni ĝin.
Por pluaj informoj klaku la suban ligilon
Lingvo de Planeta - Ĉef-paĝo
http://lingwadeplaneta.info/en/index.shtml
Dialogoj Lidepla – Esperanto
http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.ht
Fabeloj kaj Rakontoj
http://lingwadeplaneta.info/en/texts.shtml
Ĉinaj vortoj. Kontribuu per novaj ĉindevenaj vortoj, ili tre aprecatas!
http://lingwadeplaneta.info/en/chin.shtml
Lidepla - Esperanto Vortaro
http://lingwadeplaneta.info/files/ldpeo.shtml
Gramatikaj rimarkoj
http://lingwadeplaneta.info/files/eogram.htm
LdP Video-lecionoj
1 > http://www.youtube.com/watch?v=OiZf0vCZp3M
2 > http://rutube.ru/tracks/2308088.html?v=258db4eee885d96efde803c480f76b02
3 > http://www.youtube.com/watch?v=u4RezVjJh3c
4 > http://www.youtube.com/watch?v=CIukDf8swZk
5 > http://www.youtube.com/watch?v=8barZzA8Ftc
Lidepla – Diskut-grupo. Kritikoj kaj proponoj estas tre bonvenaj! Aparte bonvenaj estas cxiutagaj vortoj ne europecaj.
http://community.livejournal.com/lingwadeplaneta/
Viaj opinioj kaj kritikoj estas tre atendatj kaj tre aprecataj, sendepende ĉu ili estas favoral Lidepla aŭ kontraŭ.
amike Attilio
Dankon pro la ligiloj, kara Attilio!!
Attilio Liotto has replied to Maks ElboBojana, Salla, Luphundo, Raŝi kaj Maks; dankon por viaj komentoj!
Ĉiu el vi havas proprajn ideojn kaj konvinkojn kiujn mi plene respektas.
Travideblas ke iuj respondoj estas ĉefe reaga impulso, unuavda impreso, sed same valoraj.
Estas tro frue por analizaj respondoj ĉar mankis al vi la tempo por amikumi kun Lidepla, tamen la respondo de Maks montras ioman analizon.
Apartan dankon al vi Maks! Vi spronas min diri iom pli pri ĉi nova lngvo Vi tute pravas;
Lidepla havas belajn vortojn, belajn esprimojn, sed ankoraŭ pli grave; Lidepla havas jam denaske kekajn specifajn esprimojn kiuj ankoraŭ mankas al Esperanto.
Via nacia lingvo estas simila al la itala, do mi donas al vi ekzemplan tradukon en Lidepla, de italaj frazetoj, kun espero ke vi ilin komprenas (en Eo ne eblas ekzakta traduko de iuj el ili, ekzzemple la unua kaj la dua; estas tradukeblaj pli malpli neprecize, nur per ĉirkaŭfrazoj.)
1) Io ti voglio bene, ma non ti amo più
Me lyan yu, bat me bu lubi yu pyu.
(“lyan” estas ĉina vorto kiu signifas senti spiritan/animan ligon al iu, al io, amo ne seksa,
esti anime/spirite ligita (al iu, al io):
Lu lyan ela — Li estas alligita al sxi, li sentas por ŝi spiritan/animan amon.
itale: Lui le vuole bene.
2) Vieni a sciare con me? – Magari!
Yu lai a skiing kun me? – Magari!
3) Ci sono patate, ma non c’è pane
Ye patatas, bat pan yok
4) Lavorare tutto il giorno è più salutare che poltrire tutto il giorno
Gun ol dey es pyu sanem kem lani ol dey
5) Mi sono impegnato in una cosa molto difficile
Me en-zun en kosa muy muskile
Ye = c’è (el rusa lingvo). Yok = non c’è (el turka lingvo).
Zun = essere impegnato, en-zun = impegnarsi, lani = poltrire (el ĉina lingvo)
(en esperanto mankas la ekzaktaj korespondoj al la vortoj: lyan = voler bene, magari, ye = c’è,
yok = non c’è, lani = poltrire, zun = essere impegnato a (con), en-zun = impegnarsi, kaj multaj aliaj).
El lidepla – esperanto vortaro:
lyan — senti spirita/anima ligo, esti anime ligita (al iu/io — а koywan/koysa)
lu lyan a ela — li estas alligita al sxi
lyan-ney — anime ligita (al iu/io — а koywan/koysa)
to kota es muy lyan suy masta — tiu kato tre (ligigxas) al sia mastro
lyansa — anima ligo, korligo, alligiteco, spirita/anima amo
lai — veni
me lai klok dwa — mi venos je la dua horo
El vortaro italiano – lidepla:
magari — magari ( se optativo)
Magari lu lai — Magari lui viene
Magari bi tak! — magari fosse così!
Magari nu hev-te sey mani dan! - Magari avessimo avuto allora questi soldi
Ob yu yao fai vakasion kun nu? – Magari! — Verresti in vacanza con noi? – Magari!
figa — figa, fica, gnocca, fregna (volgare di vulva, organo sessuale femminile)
figata — figika (una cosa molto bella molto piacevole, molto importante)
- ob yu vidi te laste nove filma? – Hai visto l’ultimo nuovo film?
- Ya, me vidi da: ke figika!!! - Si, l’ho visto: che figata!!!
Oni devas konsideri ke Lidepla estas lingvo nun konstruata far de la “komunumo Lidepla”, do la lingvo havas ankoraŭ multajn mankojn, basa gramatiko ankoraŭ ne estas preta; sed, la ĵetitaj semoj jam ĝermas. Por la fruktoj ankoraŭ ne tempas, sed jam certas ke ili aperos kaj maturiĝos.
La komunumo estas kvazaŭ plurlingva, plurnacia “Federacio” kiu nepre volas havi komunan lingvon kiel eble plej naturecan, kiel eble plej demokrata; plejrble bela, naskiĝinta de malalte, el de la laboro de lingva-kamparanoj, el la tero.
Miakrede, la “komunumo Lidepla” neniam havos piramidecan strukturon, kiel la esperantistaj organizoj, kaj neniam havos iun “Netuŝebla Fondamento”. Lidepla, lingvo kaj organizo estas kaj estos ĉiam demokrata, aperta al kontribuoj de la homoj el ĉiuj nacioj, el ĉiuj lingvoj,el ĉiuj medioj.
La lingvo Lidepla, estas nun demokrate "kultivata" far ĉiu volontulo, ĝi estas kaj ĉiam estos lasita libere flori, libere evolui samkiel la naturaj lingvoj, samtempe ĝi estas kaj estos zorgata kiel la plejbela reĝa ĝardeno.
amike Attilio
Valdi (Elbik) has replied to Attilio LiottoE ti es ancor un: http://www.kupsala.net/risto/pandunia/english
Esque ili es plu bon o mal quam LdP ? Quel electer ?
Attilio Liotto has replied to Valdi (Elbik)Mi jam skrbis detale ke Lidepla ankoraŭ ne estas lingvo sed nur internacia komunumo kies membroj nun interkomunikas kaj diskutas uzante pli ol dek diversaj lingvoj inkluzive Esperanto.
Veras ke la komunumo volas havi propran lingvon, kiel eble plej internacia, plejeble natureca, pleje demokrata kaj altesprimiva. La “lideplajenta” kiel mi jam diris, estas nur lingvaj kamparanoj……Tion mi jam detale skribis respondante al vi antaŭ du semajnoj.
Vidu pli mallalten, tamen por ne rediskuti pri la samo, mi regluas ĉi tie la jam skribitan tekston:
“La komunumo “Lngwa de Planeta” ekzistas dankal ideo de Doktoro Dmitry Ivanov profesia psikologo el Ŝtata Universitato de Sankta Petroburgo, li estas la kunordiganto de la projekto “Lingua de Planeta” kaj ankaŭ la persono kiu pleje laboras en tiu plano, ne ekzistas kreanto aŭ kreantoj de “Lingwa de Planeta” sed nur lingvaj kamparanoj kiuj transplantas vivajn erojn el de la kampo de la propraj patrinaj lingvoj en la novan kampon de la eta “Komunumo Lidepla”, kaj la kumunumo mem zorgas ke la novaj arbetoj plu vivu.
“Omnicos” ne dependa de persona opinio sed ĉio dependas de la kvankam malmultnombra, suverena kaj kreskanta “lidepla-jenta” kaj nur ĉilasta estas kaj estos la fundamento de la lingvo.
La “Lingua de Planeta” estas tutnova prototipo de planlingvo klare distingebla disde la artefaritaj lingvoj, sed tio videblas nur se oni volas ĝin vidi.”
Do la grandega diferenco inter la estonta lingvo Lidepla kaj la ĝisnunaj planlingvoj estas ĝuste la fakto ke L d P estos la natura produkto de multlingva komunumo, aŭ se vi preferas, tutnova provo kultivi lingvon anstataŭ ĝin konstrui. Ĉu tio plensukcesos aŭ ne, ni komencos tion vidi kaj scii post dek jaroj
Ĉiukaze, la lingvoprojekto Lidepla ne estas komparebla kun la ĝisnun pli ol 80 planlingvoj, nek kun la ĝisnunaj lingvaj eksperimentoj.
amike Attilio
Maks Elbo has replied to Attilio LiottoHodiaŭ mi plu legis pri Lidepla kaj pensas ke ĝi ja havas ion specialan. Mi konsentas kun vi kaj pensas ke ĝi ankoraŭ mankas multajn aĵojn, sed mi pensas ke la ideo estas tute bona kaj ke io bela povus naski el ĝi. Mi pensas ke mi daŭros legante plu, ĉar ĝis nun, ĝi estas tre interesa. Ĝi fakte sonas tre natura kiam mi elparolas ĝin. Eble ne tro kiam mi legas ĝin, sed Esperanto kaj aliaj planlingvoj estas same, kiam oni ankoraŭ ne scias multe pri ili.
Legante la komentojn, mi bedaŭras rimarki, ke multaj esperantistoj estas tro religiaj pri Esperanto kaj rifuzas ĉiujn ajn proponojn, eĉ sen antaŭ legi pri ili, nur ĉar Esperanto jam ekzistas kaj ili estas alkutimitaj al ĝi. Mi pensas, ke ankoraŭ restas multe por provi kaj elpensi, kaj ke ni ne devas algluiĝi al io ajn.
Niko Kalivoda has replied to Maks ElboOnagrino (Dominique)… has replied to Niko KalivodaLa ĝisnua "ne"sukceso "ne fontas el lingvaj kialoj, sed el sociekonomiaj (...).Ne gravas ĉu en la loko de Esperanto oni uzus Idon, Lideplaon, Interlingvaon, Volapukon, ktp, ĉar eĉ tiam la potenculoj kaj monhavantoj ne ŝanĝus sian sintenon koncerne la lingvopolitikon.
Cetere, mi tute ne opinias ke esperanto malsukcesis!!!
Se oni konsideras, ke ĝi estis instruata kvazaŭ nenie en la lernejaj sistemoj, ke ĝi vivas precipe dank'al la volemo de individuaj civitanoj, laŭ mi ĝi atingis veran sukceson. Kvankam tro limigata.
Kio estus okazinta, se oni estis instruinta ĝin nur en 10% de la lernejoj?
Kio estus okazinta, se kelkaj ŝtataj klerigaj sistemoj estus organizinta verajn mezskalajn eksperimentojn, por taksi plej eble precize ĝian propeŭdikan valoron, ĝian komunikad-valoron?
Kio estus okazinta, se la angla ne estus trudita kvazaŭ ĉie? (tio, kiel diris Niko, estas rezulto de politikaj kaj sociaj influoj, de politika volo. Legu Phillipson pri la "usona-brita konferenco" okazinta en Londono 1961 http://www.esperanto-sat.info/article610.html )
Laste, sed nek plej ete, nek fine: en la fino de la "70a" jardeko, kiom da homoj jam antaŭvidis la disfalon de la fera kurteno"nur" post plia jardeko? Kvazaŭ neniuj. Do, ni ne malkuraĝiĝu, ĉar estontecon neniu konas.
Pripensu tion...
Boris-antoine Legaul… has replied to Niko KalivodaMi ne volas prijuĝi la kialojn de homoj. Do mi kredas ke mi troigis skribante pri religiemo ĉe aliaj esperantistoj, ĉiuokaze mi almenaŭ ĝojas ke viaj kialoj baziĝas je racieco. Gravas ke ni povu racie diskuti tiun temon, kaj antaŭeniri por promocii pli egalecan tutmondan komunikadon.
Danilo-MG has replied to JosePascal Blondiau has replied to JoseJose has replied to Pascal BlondiauAttilio Liotto has replied to Ludolfo / Rudolf Kop…Jose, Danilo kaj Ludolfo,
Sinceran dankon por la komentoj!
Estimataj Jose kaj Danilo; ĉiu planlingvo estas por ni ĉiuj, utila sperto kaj reciproka helpo.
El ĝenerala vidpunkto de la membroj de Lidepla, ni ĉiuj estas samideanoj kaj la diversaj planlingvoj, ne estas brikoj por la konstruo de nova babelturo, sed lernigaj kaj utilaj spertoj, aŭ se vi preferas; fruktodonaj utilaj eksperimentoj absolute ne neglekteblaj, precipe la planlingvoj kiuj pleje fiaskis; el ili ni pleje lernas.
Estimata Ludolf,
Hao dey e swasti! en Eo: Bonan tagon kaj estu la bono! (felicxon! fartu bone!)
Via analizo estas trafa kaj klara; mi ankaŭ opinias ke la esperantistoj devus lerni Lidepla-n, samkiel siatempe la volapukistoj lernis Esperanton (onidire, kompletaj volapukistaj grupoj transiris al Esperanto).
Ni tamen ne povas diri “naskiĝis” sed ankoraŭ devas diri naskiĝos nova planlingvo ĉar nun ekzistas nur eta internacia kmunumo entuziame laboranta en ĉi projekto. “Al naŭ” Lidepla, nek vortare nek gramatike kaj foneme pretas: foneme, oni ankoraŭ diskutas ĉu “V” kaj “W” devas esti du apartaj fonemoj, aŭ nur unu; oni ankoraŭ diskutas kiel devas esti prononcata “S” inter du vokaloj, oni ankoraŭ diskutas ĉu devas ekzisti en Lidepla, la esperantaj fonemoj “C” kaj “ ĵ ”, la literoj “ Y ” kaj “ I ”estas reprezentataj per la sama fonemo, sed kiam skribi “ Y ” kaj kiam “ I ” ?. Ankoraŭ mankas regulo! ...
La baza vortaro (ĉirkaŭ 3500 kap-vortoj) estas ankoraŭ ĉiutage reviziita: antaŭ unu semajno en la vortaroj Lidepla, ekzistis la vortoj: bayani, granpa, granma, patramata, da, so, giraf, kavalus ktp, nun ili estas anstataŭitaj per la vortoj: rakonti, opa, oma, “jamner”, jamners, it, tak, girafa, kavalo ktp. Traduko de la vortoj en Eo laŭvice:
rakonti, avo, avino, unu el la gepatroj, gepatroj, ĝi, tiel, ĝirafo, ĉevalo. Ĉi vortoj estas nur eta procento de la ŝanĝoj faritaj lastatempe.
La gramatiko de Lidepla estas ankoraŭ tre aktive kaj vigle diskutata, kaj tio estas tute ĝusta, natureca fakto: Mi jam diris; La komunumo Lidepla volas ekhavi propran lingvon, plejeble natureca; konsekvence la “lidepla-jen” devas
1) akzameni la fonemojn de la diversaj mond-lingvoj kaj elekti la plej taŭgaj.
2) elekti la vortojn (kiel eble plej internaciaj, plejeble belaj, laŭeble el plejmultaj landoj.
3) elekti el la plej diversaj lingvoj; trafajn esprimojn, plejbone se tre malfacile tradudeblaj alilingven.
4) nepre laste; el la divesaj internaciaj esprimoj, aposteriore eltiri la gramatikajn regulojn kaj ilin adaptigi al Lidepla atentante ne perdi la gusto de la patrinaj lingvofontoj
Jen kelkaj ĉimonataj gramatikaj gramatikaj ŝanĝoj:
1) la enkonduko de la prepozicio “pa” koresponda al la esperanta “je”
2) La normigo de la “neŭtraj, viraj, kaj virinaj substanktivj”
Nun laŭregule la neŭtraj substanktivoj finas per “-a” aŭ per konsonanto, la viraj finas per “-o”, kaj la virinaj substanktivoj finas (kiel antaŭe) per “-ina”:
doga = hundo aŭ hundino, dagas = gehundoj. dogo = hundo (masklo), dogos = hundoj (ĉiuj maskloj), doginas = hundinoj.
Ber = urso aŭ ursino, bers = geursoj, bero = urso (masklo), berina = ursino
stupida = stultulo aŭ stultulino, stupidas = gestultuloj, stupido = stultulo, stipidina = stultulino. (stupide = stulta, stupidem = stulte);
yunga = junulo/junulino, yungo = junulo, yungina = junulino, (yunge = juna, yunge-jenta = junularo)
3) Nova vort-finaĵo “-ŜHA” kun signifo simila al la esperanta sufikso “-ist”: chori = ŝteli, chorisha = ŝtelisto, milki = melki, milkisha = melkisto, melkanto (milkitol = melk-maŝino, milker = melkisto aŭ melk-maŝino)
Estas ankoraŭ pluraj aliaj ŝanĝoj kaj novaĵoj, sed mi tro tedus vin.
Mi volis ne nur diri, sed ankaŭ iamaniere klarigi kaj elmontri ke Lidepla ankoraŭ ne ekzistas, eĉ la baza lingvo, ankoraŭ ne pretas.
Ĝis nun ekzistas nur “Lidepla teamo” aperta al ĉiu volontulo kiu volas helpi konstrui la “Lingwa de Planeta”.
Estimata Ludolfo; permesu ke mi iom ŝanĝu via alvoko al la esperantistoj.
Anstataŭ “Bonvenon, swaagat - devas lerni nun ankau Esperantistoj.“
Ni diru: Bonvenon, swaagat - devas helpi nun ankaŭ la Esperantistoj. Naskighas nova planlingvo kaj oni devas ne nur noti tion, sed partopreni, al la evento; alporti la proprajn ideojn. La celo estas nun pli apuda.
Lideplistoj jam lernis kaj daŭre lernas Esperanton, kial la esperantistoj almenaŭ le plej lingvemaj, ne devus lerni Lidepla-n?
;Ju pli vasta la kunlaboro kaj la partopreno, des pli certas bona rezulto.
Sama rezonado valoras ankaŭ rilate la membroj de aliaj planlingvoj, sed por Esperanto, kiu la esperantistoj nomas ankaŭ “La Lingvo de la Paco”…..
eble, por ni esperantisto, lerni Lidepla-n estas neperdinda kaj neperdenda okazo.
Amike Attilio
P. S.
Estimata Ludolf, mi sekvas la diskutojn, nur ne volas multe skribi por ne tro influì la komentojn, tamen, iom post iom mi respondos al ĉiuj. Por la cetero ankoraŭ fruas.
Stanislaw Rynduch has replied to Sem Nomekiel vi scias, estis jam pli ol mil lingvaj projektoj, ankoraŭ pli da ŝpinuloj, kiuj revis pri gloreo de Zamenhof kaj certe estos ankoraŭ multaj , same kiel multaj ankoraŭ opinias, ke ili estas Napoleono, ĉu Cezaro... Mi tute ne miras , ke iu profesoro de psikologio ion elŝponis.
Pri Esperanto vi ne timu. Ĝi unua travivis militojn, malpermesojn, siberiajn "feriadojn" kaj travivis ĉiujn reĝimojn kaj tiujn, kiujn ĝin persekutis, ĉu malpermesis.
Ĝi estas unua neutrala lingvo sukcese praktigita de ĉiuj popoloj en ĉiu situacio eĉ en prizonoj!
Esperanto prosperas kaj vivos, kiam ni jam estos forgesitaj.
Dorota has replied to Ludolfo / Rudolf Kop…Sign-in to post a comment.