Attilio Liotto Published on January 11st, 2010
by Attilio Liotto

Attilio Liotto's blog

Browse posts
Ĉu nova internacia planlingvo bezonatas?
598 comments (latest 8 days ago)
Demando kaj pledo pri "dankal"
Posted on February 7th, 2008
61 comments (latest 3 weeks ago)
Pri la Zamenhofaj formoj as, is, os, ktp
Posted on January 27th, 2008
19 comments (latest 19 months ago)

Member tags

Sem Nome Sem Nome

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 7 people added it to their favorites
  2. Read 28 964 times

Ĉu nova internacia planlingvo bezonatas?

Monday January 11st, 2010 at 10:13PM


Lingwa de Planeta, kurte LideplaLDP estas entusiasma eta komunumo, formiĝinta en Sankta Petroburgo; komence, nur el kelkaj rusoj, sed rapide fariĝinta internacia, ĉar, la unua celo de ĉi komunumo jenas:

esti aperta al ĉiu civitano de la tero, por koni unu la alian, koni la reciprokajn kulturojn, interŝanĝi ne nur ideojn sed ankaŭ sentojn, kaj la kolorojn de la animo, kun la sama facileco kiel oni povas tion fari inter samlandanoj, usante la patrinan lingvon.

La dua kaj konsekvenca celo de la komunumo estas ĝuste labori kaj zorgi favoral la ekburĝono, kresko kaj evoluo de adekvata komunuma kaj samtempe monda lingvo; lingvo kiu nepre ne nur devos esti natureca kaj altesprimiva sed laŭokaze ankaŭ ambigue ŝerca aŭ koncize preciza; belsona kaj harmonia, plentaŭga al kanto kaj al poezio, al advokato kaj al klaŭno, alivorte, vera lingvo.

Tio signifas ke la “Lingwa de Planeta” ne estos la lingvo plej facila de l’ mondo, sed la lingvo de la tutmonda kulturo; la lingvo per kiu oni povos esprimi plej adekvate la kulturon de ĉiu lando, ĉar “Lidepla” mem estos la esprimo ne de unu persono, grupo de personoj aŭ lingva geniulo, sed la natura esprimo de la Komunumo, tial ĝi povos nur esti lingvo pleje natureca. Certe “Lidepla” havas kaj havos ĉiam gramatikon kaj personojn, kiuj zorgos pri la gramatikaj reguloj kaj vortaro (tio okazas ekde ĉiam, en ĉiu lingvo kiu havas literaturon), sed Lidepla samkiel la etnaj lingvoj havos tut-liberan naturan vivon kaj evoluon.

Depost Volapuk, sekvis Esperanto, Ido, Interlingua, Novial kaj almenaŭ kvindeko da aliaj “internaciaj planlingvoj”, laboro de unuopuloj aŭ de lingvistikaj grupoj, sed ĉiuj naskiĝis kun la sama grava difekto, nome: la pretendo esti de tuj “la lingvo”. La tempo pruvis ke lingvo ne estas romano aŭ poezio; ke ne sufiĉas eldoni gramatikon kaj vortaron por ke la lingvo jam ekzistu, kontraŭe, lingvo ekzistas nur kiam ĝi estas la libera komuna esprimilo de iu homa grupo, nacio aŭ komunumo, kaj nur kiam ĝi libere evoluas.

Kompreninte tion; grupo da homoj konvinkiĝis ke unue oni devas krei internacian samcelan komunumon, sekve la naskiĝo de komuna lingvo libere evoluiĝanta estos natura kaj spontana evento.

Intertempe, ĉi komunumo “Lingua de planeta” diskutas kaj kunlaboras uzante la sekvajn lingvojn: English, Russian, Italian, German, French, Spanish, Esperanto, LFN or Novial kaj komprenebe, la naskiĝanta Lidepla.

Jam deciditas ke la Lingwa de Planeta devas sin basi sur almenaŭ dek / dekdu lingvoj plej parolataj en la mondo: ses eŭropaj: la angla, la germana, la franca, la hispana, la portugala, la itala, plus nepre, la ĉina, la rusa, la hindia la araba kaj la persa; vortoj de aliaj lingvoj, kompreneble estas bonvenaj, tiel ke LdP estu perceptata de la plimulto de la planeda loĝantaro ne nur kiel neŭtrala lingvo, sed ankaŭ kiel komuna lingvo kun ia gusto de propra patrina lingvo.

La lingva laborgrupo Lidepla opinias ke la elementoj de multaj diversnaciaj lingvoj en la Lingwa de Planeta, vigligas pozitivajn emociojn, kaj konsiderinde pligrandigas la intereson lerni ĝin.

Por pluaj informoj klaku la suban ligilon

Lingvo de Planeta - Ĉef-paĝo

http://lingwadeplaneta.info/en/index.shtml

Dialogoj Lidepla – Esperanto

http://lingwadeplaneta.info/files/eodialog.ht

Fabeloj kaj Rakontoj

http://lingwadeplaneta.info/en/texts.shtml

Ĉinaj vortoj. Kontribuu per novaj ĉindevenaj vortoj, ili tre aprecatas!

http://lingwadeplaneta.info/en/chin.shtml

Lidepla - Esperanto Vortaro

http://lingwadeplaneta.info/files/ldpeo.shtml

Gramatikaj rimarkoj

http://lingwadeplaneta.info/files/eogram.htm

LdP Video-lecionoj

1 > http://www.youtube.com/watch?v=OiZf0vCZp3M

2 > http://rutube.ru/tracks/2308088.html?v=258db4eee885d96efde803c480f76b02

3 > http://www.youtube.com/watch?v=u4RezVjJh3c

4 > http://www.youtube.com/watch?v=CIukDf8swZk

5 > http://www.youtube.com/watch?v=8barZzA8Ftc

Lidepla – Diskut-grupo. Kritikoj kaj proponoj estas tre bonvenaj! Aparte bonvenaj estas cxiutagaj vortoj ne europecaj.

http://community.livejournal.com/lingwadeplaneta/

Viaj opinioj kaj kritikoj estas tre atendatj kaj tre aprecataj, sendepende ĉu ili estas favoral Lidepla aŭ kontraŭ.

amike Attilio



translate into English

598 Comments / add your comment?

← previous   1 2 3 4 5 6   next →

Bojana
Bojanapro says:
Ĝi ne plaĉas al mi. Entute ne. Ĝi estas strangan konglomeraton.
2 years ago
Salla
Sallapro says:
Tre interesa artikolo, nun mi ne povas ekiri por ke mi dormu; mi devas tuj rigardi kiajn konojn kuŝas malantaŭ ligiloj.
2 years ago
luphundo
luphundo says:
Nur Esperanto estas iome konata en mondo.
2 years ago
Raŝi
Raŝi says:
Tute ne! Estas nur perdo de la tempo... Esperanto jam bone funkcias por tiuj kiuj interesas por nelandaj lingvoj!! Sed, pri tiuj kiuj havas multe da tempo aŭ multe da facileco ludi per lingvoj, la afero povas esti bona por amuzi laŭ la tempo...
2 years ago
Raŝi edited this comment 2 years ago.
Maks Elbo
Maks Elbo says:
Mi ŝatas ĝin! Ĝi bele sonas. Ĝi uzas belajn vortojn kiel "swaagat (bonvenon)", "kitaba (libro)" kaj "feng (vento)". La plej bela, ĝis nun, estas "badal (nubo)".
Dankon pro la ligiloj, kara Attilio!!
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimataj Samideanoj,
Bojana, Salla, Luphundo, Raŝi kaj Maks; dankon por viaj komentoj!

Ĉiu el vi havas proprajn ideojn kaj konvinkojn kiujn mi plene respektas.
Travideblas ke iuj respondoj estas ĉefe reaga impulso, unuavda impreso, sed same valoraj.
Estas tro frue por analizaj respondoj ĉar mankis al vi la tempo por amikumi kun Lidepla, tamen la respondo de Maks montras ioman analizon.
Apartan dankon al vi Maks! Vi spronas min diri iom pli pri ĉi nova lngvo Vi tute pravas;
Lidepla havas belajn vortojn, belajn esprimojn, sed ankoraŭ pli grave; Lidepla havas jam denaske kekajn specifajn esprimojn kiuj ankoraŭ mankas al Esperanto.


Via nacia lingvo estas simila al la itala, do mi donas al vi ekzemplan tradukon en Lidepla, de italaj frazetoj, kun espero ke vi ilin komprenas (en Eo ne eblas ekzakta traduko de iuj el ili, ekzzemple la unua kaj la dua; estas tradukeblaj pli malpli neprecize, nur per ĉirkaŭfrazoj.)

1) Io ti voglio bene, ma non ti amo più
Me lyan yu, bat me bu lubi yu pyu.

(“lyan” estas ĉina vorto kiu signifas senti spiritan/animan ligon al iu, al io, amo ne seksa,
esti anime/spirite ligita (al iu, al io):
Lu lyan ela — Li estas alligita al sxi, li sentas por ŝi spiritan/animan amon.
itale: Lui le vuole bene.

2) Vieni a sciare con me? – Magari!
Yu lai a skiing kun me? – Magari!

3) Ci sono patate, ma non c’è pane
Ye patatas, bat pan yok

4) Lavorare tutto il giorno è più salutare che poltrire tutto il giorno
Gun ol dey es pyu sanem kem lani ol dey

5) Mi sono impegnato in una cosa molto difficile
Me en-zun en kosa muy muskile

Ye = c’è (el rusa lingvo). Yok = non c’è (el turka lingvo).
Zun = essere impegnato, en-zun = impegnarsi, lani = poltrire (el ĉina lingvo)

(en esperanto mankas la ekzaktaj korespondoj al la vortoj: lyan = voler bene, magari, ye = c’è,
yok = non c’è, lani = poltrire, zun = essere impegnato a (con), en-zun = impegnarsi, kaj multaj aliaj).

El lidepla – esperanto vortaro:

lyan — senti spirita/anima ligo, esti anime ligita (al iu/io — а koywan/koysa)
lu lyan a ela — li estas alligita al sxi
lyan-ney — anime ligita (al iu/io — а koywan/koysa)
to kota es muy lyan suy masta — tiu kato tre (ligigxas) al sia mastro
lyansa — anima ligo, korligo, alligiteco, spirita/anima amo

lai — veni
me lai klok dwa — mi venos je la dua horo

El vortaro italiano – lidepla:

magari — magari ( se optativo)
Magari lu lai — Magari lui viene
Magari bi tak! — magari fosse così!
Magari nu hev-te sey mani dan! - Magari avessimo avuto allora questi soldi
Ob yu yao fai vakasion kun nu? – Magari! — Verresti in vacanza con noi? – Magari!

figa — figa, fica, gnocca, fregna (volgare di vulva, organo sessuale femminile)
figata — figika (una cosa molto bella molto piacevole, molto importante)
- ob yu vidi te laste nove filma? – Hai visto l’ultimo nuovo film?
- Ya, me vidi da: ke figika!!! - Si, l’ho visto: che figata!!!

Oni devas konsideri ke Lidepla estas lingvo nun konstruata far de la “komunumo Lidepla”, do la lingvo havas ankoraŭ multajn mankojn, basa gramatiko ankoraŭ ne estas preta; sed, la ĵetitaj semoj jam ĝermas. Por la fruktoj ankoraŭ ne tempas, sed jam certas ke ili aperos kaj maturiĝos.
La komunumo estas kvazaŭ plurlingva, plurnacia “Federacio” kiu nepre volas havi komunan lingvon kiel eble plej naturecan, kiel eble plej demokrata; plejrble bela, naskiĝinta de malalte, el de la laboro de lingva-kamparanoj, el la tero.
Miakrede, la “komunumo Lidepla” neniam havos piramidecan strukturon, kiel la esperantistaj organizoj, kaj neniam havos iun “Netuŝebla Fondamento”. Lidepla, lingvo kaj organizo estas kaj estos ĉiam demokrata, aperta al kontribuoj de la homoj el ĉiuj nacioj, el ĉiuj lingvoj,el ĉiuj medioj.
La lingvo Lidepla, estas nun demokrate "kultivata" far ĉiu volontulo, ĝi estas kaj ĉiam estos lasita libere flori, libere evolui samkiel la naturaj lingvoj, samtempe ĝi estas kaj estos zorgata kiel la plejbela reĝa ĝardeno.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Valdi (Elbik)
Valdi (Elbik) replies:
To es un altri proposition por Mundal Lingue : http://patwa.pbworks.com
E ti es ancor un: http://www.kupsala.net/risto/pandunia/english
Esque ili es plu bon o mal quam LdP ? Quel electer ?
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Etimata Valdi,
Mi jam skrbis detale ke Lidepla ankoraŭ ne estas lingvo sed nur internacia komunumo kies membroj nun interkomunikas kaj diskutas uzante pli ol dek diversaj lingvoj inkluzive Esperanto.
Veras ke la komunumo volas havi propran lingvon, kiel eble plej internacia, plejeble natureca, pleje demokrata kaj altesprimiva. La “lideplajenta” kiel mi jam diris, estas nur lingvaj kamparanoj……Tion mi jam detale skribis respondante al vi antaŭ du semajnoj.

Vidu pli mallalten, tamen por ne rediskuti pri la samo, mi regluas ĉi tie la jam skribitan tekston:

“La komunumo “Lngwa de Planeta” ekzistas dankal ideo de Doktoro Dmitry Ivanov profesia psikologo el Ŝtata Universitato de Sankta Petroburgo, li estas la kunordiganto de la projekto “Lingua de Planeta” kaj ankaŭ la persono kiu pleje laboras en tiu plano, ne ekzistas kreanto aŭ kreantoj de “Lingwa de Planeta” sed nur lingvaj kamparanoj kiuj transplantas vivajn erojn el de la kampo de la propraj patrinaj lingvoj en la novan kampon de la eta “Komunumo Lidepla”, kaj la kumunumo mem zorgas ke la novaj arbetoj plu vivu.
“Omnicos” ne dependa de persona opinio sed ĉio dependas de la kvankam malmultnombra, suverena kaj kreskanta “lidepla-jenta” kaj nur ĉilasta estas kaj estos la fundamento de la lingvo.
La “Lingua de Planeta” estas tutnova prototipo de planlingvo klare distingebla disde la artefaritaj lingvoj, sed tio videblas nur se oni volas ĝin vidi.”

Do la grandega diferenco inter la estonta lingvo Lidepla kaj la ĝisnunaj planlingvoj estas ĝuste la fakto ke L d P estos la natura produkto de multlingva komunumo, aŭ se vi preferas, tutnova provo kultivi lingvon anstataŭ ĝin konstrui. Ĉu tio plensukcesos aŭ ne, ni komencos tion vidi kaj scii post dek jaroj

Ĉiukaze, la lingvoprojekto Lidepla ne estas komparebla kun la ĝisnun pli ol 80 planlingvoj, nek kun la ĝisnunaj lingvaj eksperimentoj.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi konsentas pri via opinio! Mi perceptis belajn vortojn kaj sistemon simplan kaj agrablan. Certe, lau' s'anco, mi lernos Lidepla!
2 years ago
Jose
Jose says:
Sen volir lo, on kreabas, dum la lasta cent e kinadek yari, nova Babel-turmo, la Babel-turmo dil helpolingui. E singla helpolinguo es briko di ta, semble nekompleta, turmo.
2 years ago
Danilo-MG
Danilo-MG replies:
Ankau' al mi s'ajnas tiel. Tamen g'i povas esti interesa al multaj. Kiel oni diras: vinca il migliore !?
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Jes, jes!!!
2 years ago
Ludolfo / Rudolf Koppel
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Bonvenon, swaagat - devas lerni nun ankau Esperantistoj. Naskighis nova planlingvo kaj oni devas noti tion. La interlingvistikaj studoj kreis la bazon kaj nun oni povas facile konstrui planlingvojn. Do, "Lingwa de Planeta" estas la respondo al nuntempaj bezonoj (facila, rapida, internacia komunikado) . Tio certe ne estas la lasta projekto.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimataj amikoj;
Jose, Danilo kaj Ludolfo,
Sinceran dankon por la komentoj!

Estimataj Jose kaj Danilo; ĉiu planlingvo estas por ni ĉiuj, utila sperto kaj reciproka helpo.
El ĝenerala vidpunkto de la membroj de Lidepla, ni ĉiuj estas samideanoj kaj la diversaj planlingvoj, ne estas brikoj por la konstruo de nova babelturo, sed lernigaj kaj utilaj spertoj, aŭ se vi preferas; fruktodonaj utilaj eksperimentoj absolute ne neglekteblaj, precipe la planlingvoj kiuj pleje fiaskis; el ili ni pleje lernas.

Estimata Ludolf,
Hao dey e swasti! en Eo: Bonan tagon kaj estu la bono! (felicxon! fartu bone!)
Via analizo estas trafa kaj klara; mi ankaŭ opinias ke la esperantistoj devus lerni Lidepla-n, samkiel siatempe la volapukistoj lernis Esperanton (onidire, kompletaj volapukistaj grupoj transiris al Esperanto).
Ni tamen ne povas diri “naskiĝis” sed ankoraŭ devas diri naskiĝos nova planlingvo ĉar nun ekzistas nur eta internacia kmunumo entuziame laboranta en ĉi projekto. “Al naŭ” Lidepla, nek vortare nek gramatike kaj foneme pretas: foneme, oni ankoraŭ diskutas ĉu “V” kaj “W” devas esti du apartaj fonemoj, aŭ nur unu; oni ankoraŭ diskutas kiel devas esti prononcata “S” inter du vokaloj, oni ankoraŭ diskutas ĉu devas ekzisti en Lidepla, la esperantaj fonemoj “C” kaj “ ĵ ”, la literoj “ Y ” kaj “ I ”estas reprezentataj per la sama fonemo, sed kiam skribi “ Y ” kaj kiam “ I ” ?. Ankoraŭ mankas regulo! ...
La baza vortaro (ĉirkaŭ 3500 kap-vortoj) estas ankoraŭ ĉiutage reviziita: antaŭ unu semajno en la vortaroj Lidepla, ekzistis la vortoj: bayani, granpa, granma, patramata, da, so, giraf, kavalus ktp, nun ili estas anstataŭitaj per la vortoj: rakonti, opa, oma, “jamner”, jamners, it, tak, girafa, kavalo ktp. Traduko de la vortoj en Eo laŭvice:
rakonti, avo, avino, unu el la gepatroj, gepatroj, ĝi, tiel, ĝirafo, ĉevalo. Ĉi vortoj estas nur eta procento de la ŝanĝoj faritaj lastatempe.

La gramatiko de Lidepla estas ankoraŭ tre aktive kaj vigle diskutata, kaj tio estas tute ĝusta, natureca fakto: Mi jam diris; La komunumo Lidepla volas ekhavi propran lingvon, plejeble natureca; konsekvence la “lidepla-jen” devas

1) akzameni la fonemojn de la diversaj mond-lingvoj kaj elekti la plej taŭgaj.

2) elekti la vortojn (kiel eble plej internaciaj, plejeble belaj, laŭeble el plejmultaj landoj.

3) elekti el la plej diversaj lingvoj; trafajn esprimojn, plejbone se tre malfacile tradudeblaj alilingven.

4) nepre laste; el la divesaj internaciaj esprimoj, aposteriore eltiri la gramatikajn regulojn kaj ilin adaptigi al Lidepla atentante ne perdi la gusto de la patrinaj lingvofontoj



Jen kelkaj ĉimonataj gramatikaj gramatikaj ŝanĝoj:

1) la enkonduko de la prepozicio “pa” koresponda al la esperanta “je”

2) La normigo de la “neŭtraj, viraj, kaj virinaj substanktivj”
Nun laŭregule la neŭtraj substanktivoj finas per “-a” aŭ per konsonanto, la viraj finas per “-o”, kaj la virinaj substanktivoj finas (kiel antaŭe) per “-ina”:

doga = hundo aŭ hundino, dagas = gehundoj. dogo = hundo (masklo), dogos = hundoj (ĉiuj maskloj), doginas = hundinoj.
Ber = urso aŭ ursino, bers = geursoj, bero = urso (masklo), berina = ursino
stupida = stultulo aŭ stultulino, stupidas = gestultuloj, stupido = stultulo, stipidina = stultulino. (stupide = stulta, stupidem = stulte);
yunga = junulo/junulino, yungo = junulo, yungina = junulino, (yunge = juna, yunge-jenta = junularo)

3) Nova vort-finaĵo “-ŜHA” kun signifo simila al la esperanta sufikso “-ist”: chori = ŝteli, chorisha = ŝtelisto, milki = melki, milkisha = melkisto, melkanto (milkitol = melk-maŝino, milker = melkisto aŭ melk-maŝino)

Estas ankoraŭ pluraj aliaj ŝanĝoj kaj novaĵoj, sed mi tro tedus vin.
Mi volis ne nur diri, sed ankaŭ iamaniere klarigi kaj elmontri ke Lidepla ankoraŭ ne ekzistas, eĉ la baza lingvo, ankoraŭ ne pretas.
Ĝis nun ekzistas nur “Lidepla teamo” aperta al ĉiu volontulo kiu volas helpi konstrui la “Lingwa de Planeta”.

Estimata Ludolfo; permesu ke mi iom ŝanĝu via alvoko al la esperantistoj.
Anstataŭ “Bonvenon, swaagat - devas lerni nun ankau Esperantistoj.“
Ni diru: Bonvenon, swaagat - devas helpi nun ankaŭ la Esperantistoj. Naskighas nova planlingvo kaj oni devas ne nur noti tion, sed partopreni, al la evento; alporti la proprajn ideojn. La celo estas nun pli apuda.
Lideplistoj jam lernis kaj daŭre lernas Esperanton, kial la esperantistoj almenaŭ le plej lingvemaj, ne devus lerni Lidepla-n?
;Ju pli vasta la kunlaboro kaj la partopreno, des pli certas bona rezulto.
Sama rezonado valoras ankaŭ rilate la membroj de aliaj planlingvoj, sed por Esperanto, kiu la esperantistoj nomas ankaŭ “La Lingvo de la Paco”…..
eble, por ni esperantisto, lerni Lidepla-n estas neperdinda kaj neperdenda okazo.

Amike Attilio

P. S.
Estimata Ludolf, mi sekvas la diskutojn, nur ne volas multe skribi por ne tro influì la komentojn, tamen, iom post iom mi respondos al ĉiuj. Por la cetero ankoraŭ fruas.
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Sem Nome
Sem Nome replies:
Interesega komentario, mia kara nekonata. Mi konsentas. Mi opinias, ke esperanto povos morti, se g'i dau'ros rezistante al evoluo. Aliaj plan-lingvoj emas superi esperanton. E-Movado tute malplac'as al mi, nuntempe. G'i ne movig'as antau'en!
2 years ago
Odamir
Odamir says:
Respektoplene!!
Mi komprenas ke multaj homoj ankorau ne rimarkas ne perceptas la valoron de la lingvo esperanto, char na estuloj ne estas absolute tute similaj.
Mi komprenas ke chiuj ni volas au volus fari/krei grandan aferon.
Mi komprenas ke chiuj ni havas ene de la menso la solvojn por la mondaj problemoj...
Tamen mi vere miras ke kelkaj saghuloj kiu jam konas esperanton perdas tempon farante alian projekton.
Kiu scias la historion de Esperanto konis la malfacilan vojon de tiu lingvo ghis nia nuntempo.
Esperanto jam pruvis sian kvaliton, jam pruvis ke ghi funkcias, dum multaj jaroj.
Vere ghi estas la planlingvo pli konata en la tuta mondo ne nur de europanoj!!!
Kial ni ne perfektigas la nuran projeketon kiu estighis viva lingvo, la Lingvo Esperanto?
Plejamike!
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Ne estas perdo de tempo. Estas emo al evoluo. Mi tute apogas Lideplan, same kiel mi apogas Idon kaj Interlingue. Estonte, venkos la plejbona: Simpla kaj praktika kaj sen c'apeloj nek akuzarivo. Mi ne plu kredas esperanton kiel savon de la monda Babel. Mi kredas, ke ni ec' ne sukcesis la perfektan kaj universalan lingvon, sed mi certas, ke c'iu plan-lingvo havas sian valoron. Tiel kiel estas diverseco pri la naci-lingvoj, devas esti diverseco pri la plan-lingvoj. Estas frue por deklari kiu el ili pli tau'gas. C'ia-okaze, c'iuj funkcias! Amike,
C. R. Simões.
2 years ago
Jose
Jose says:
Ma kara Odamir! Ja en la yaro 1907 on intencis perfektigar vere Esperanto, ma la maestro ipsa, qua propozabis kelka chanji ad ilua propra inventuro, refuzis oli tote e preferis obliviar la afero. E til nun la du Esperanti, Klasika e Reformita, ankore kunexistas senamikeme.
2 years ago
Ludolfo / Rudolf Koppel
Ludolfo / Rudolf Koppel replies:
Estimata Jose, vi rajtas - sed kia vojo estas ekde nun la prava? Destren chu maldekstren? Mi mem ne povas decidi do plej optimume estas elekti la rektan: al LdP (montogrimpada sed plej mallonga).
2 years ago
Valdi (Elbik)
Valdi (Elbik) says:
Yes li projecte es interessant , tamen it have li sam desavantagies quam omni lingues pur artificial (imaginat). In tal lingues omnicos depende de personal opiniones de su creantes e developantes.
Till nu nequel aux-lingue pruvat su qualita. Esperanto e Ido sat bon functiona sur nivelle de interamical conversation ma in plu seriosi aplicationes (scientia, ekonomia ...) on posse vider grav problemas e abundantie de divers términos sovente dubitabil e ambigui. Pro que li lingual creatores ne vive etern li lingue deve haver alcun firm fundamente por viver e restar modern. Li max grand ancor existent artificial lingues ne hava it - esperanto pro manca de plur important regules e Ido pro tro mult matematicalmen logical regules queles sovente contradi un li altru. Esque LdP have li fundamente?
2 years ago
Jose
Jose replies:
Valdi, me kredas ke ca proverbo es universala, sive en Mexikia, sive en Polonia: du (o multa) kapi pensas plu bone kam un kapo. Se ni volus komparar la "maxim" sucesanta helpolingui precize parolanta pri la akuteso e precizeso bezonata por ciencala e teknikala skopi esabas du, Idolinguo ed Interlingua di IALA, nam, til ube me savas, ambi naskis del asemblo di plura experti multfelda (linguistiko, matematiko, fiziko, logiko) kunlaborinta por krear la maxim bona linguo por la maxim granda quanto de personi. Forsan lo es anke lo sama pri Esperanto, konsiderante la durado di olua movado. Ka me eroras?

Me esperas ke tu ne konsiderez ca komenturi tro fanatika.
2 years ago
Jose edited this comment 2 years ago.
Ludolfo / Rudolf Koppel
Ludolfo / Rudolf Koppel replies:
Jose, vi pravas: du kapi pensas plu bone kam un kapo - sed unu kapo direktas ech mil kapojn. Tion mi spertis en mia Espovivo: multaj kapoj sukcese redaktis radio-elsendojn, prilaboris lernprogramojn, proponis faciligon de scienc-teknikaj komunikadoj, klopodis krei internacian amikecon - chiam nur unu kapo detruis chion.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Valdi,
La komunumo “Lngwa de Planeta” ekzistas dankal ideo de Doktoro Dmitry Ivanov profesia psicologo el Ŝtata Universitato de Sankta Petroburgo, li estas la kunordiganto de la projekto “Lingua de Planeta” kaj ankaŭ la persono kiu pleje laboras en tiu plano, sed ne ekzistas kreanto aŭ kreantoj de “Lingwa de Planeta” sed nur lingvaj kamparanoj kiuj transplantas vivajn erojn elde la kampo de la propraj patrinaj lingvoj en la novan kampon de la eta “Komunumo Lidepla” kaj la kumunumo mem zorgas ke la novaj arbetoj plu vivu.
“Omnicos” ne dependa de persona opinio sed ĉio dependas de la kvankam malmultnombra, suverena kaj kreskanta “lidepla-jenta” kaj nur ĉilasta estas kaj estos la fundamento de la lingvo.
La “Lingua de Planeta” estas tutnova prototipo de planlingvo klare distingebla disde la artefaritaj lingvoj, sed tio videblas nur se oni volas ĝin vidi.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
César Dorneles
César Dorneles says:
Ĉi tie en mia urbo iu eksa esperantisto, tre aktiva movadano en la pasinteco, kreis iun planlingvon nomatan Fasile...

Dankon, Attilio, pro la informoj. Mi trarigados la retejojn pri la projekto ĝuste pro scivolemo.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi scivolemas koni Fasile-n. Se dependus de mi, mi lernus c'iujn plan-lingvojn.
2 years ago
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ# says:
Ĉi artikolo inspiris min pli longe komenti: http://www.ipernity.com/blog/62038/220663
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Martin Strid,
via longa komento estas tre interesa kaj pensiga. Al nun mi opinias ke jes, lingvoj evoluas similal fraktaloj, verŝajne la homa cerbo evoluis kaj evoluas fraktal-simile kaj se tielas la ĉefa produkto de la cerbo ne povas ne evolui fraktale.
Klaku la sekvan ligilon por finlegi la tutan komenton: >
http://www.ipernity.com/blog/62038/220663
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Ludolfo / Rudolf Koppel
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
..Dio mia! Vi elvokis, kara Attilio, vastan diskutadon pri nia shatata helplingvo. Mi esperas, ke vi sekvas la temaron kaj fine resumos kaj prilaboros ideojn: kion fari kun la E-heredajho? Mi ankau volus rimarki, leginte la artiklon de Martin Strid, ke Esperanto estas nereformebla sistemo pro tio ke ghi estas planlingvo. Shangho de fundamentaj reguloj gvidas al nova planlingvo (vidu IDO). Esperanto ne bezonas esti pli preciza. La homoj plejmulte ne shatas precizecon. "Ju pli malprecize des pli malerare".
2 years ago
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ# says:
Ludolfo, eble ni miskomprenas unu la alian. Plia planlingveco ne devas neprigi pli grandan precizecon. Nur pli da logiko kaj facila kompreno. Abundas naturaj lingvoj kies ekzemple pronomoj estas pli precizaj ol la espaj.
2 years ago
Ludolfo / Rudolf Koppel
Ludolfo / Rudolf Koppel says:
Por eviti pluajn miskomprenojn mi provos klarigi kelkajn bazajn nociojn:
Lingvo estas komunikilo inter minimume du objektoj. Objektoj povas esti mashinoj ka homoj. Mashinoj komunikas helpe de signaloj, homoj komunikas kun mashinoj pere program-lingvoj, homoj komunikas inter si helpe de hom-lingvoj. Homlingvoj povas esti naturaj (kreskantaj paralele kun evoluo de homo au homaro) au povas esti planitaj (planlingvoj, simboloj, kodoj).
Kio estas logiko? Ghi estas sistemo de valoroj kaj rilatoj inter ili. Oni povas difini ilin nur helpe de homlingvoj. Sur tia bazo estas konstruitaj chiuj komunikiloj ekscepte de homlingvo, kiu devas esti sistemo malfermita kaj tauga al akceptado de novaj objektoj kaj rilatoj (ekzemple la multvaloran logikon). Resume, plan-hom-lingvo bezonas nek logikon nek facilecon. Ghi devas nur esti belsona, akceptebla, Kompreneble, homo estas scivolema kaj lernas tuj la lingvon de sia chirkauajho. Poste ghi lernas nur sub premo au kio plachas kaj donas plezuron.
Esperanto estas elektita, fermita sistemo.Sed dum jarcento ghi montris, ke per kelkaj reguloj oni povas esprimi la penso-strukturon en chiu homa agadkampo. La precizeco estas suficha, la logikeco estas konforma, la facileco relativa. Nur la akceptableco estas ghis nun preskau nula. KIal? Tial - ne plachas (ekscepte de kelkaj samideanoj). Kion fari? Tio estas la nuntempa demando por mi kaj vi.
2 years ago
Danilo-MG
Danilo-MG says:
Mi ankorau' neniun au'dis mencii la "interna ideo". C'u g'i estas simple neglektebla, au' malutila, au' naiva, au' tro politika, au'..... Mi tre bedau'rus devi au'di sian funebran mars'on. C'u aliaj planlingvoj ankau' havas similaj'on ? Danilo.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto says:
Estimataj amikoj,
elkoran dankon por via partopreno en ĉi-diskuto.

Estimata Odamir,
Mi eklernis Esperanton en la jaro 1947-a, tiam mi estis dekkvinjara knabo, sed malgraŭ mia junaĝo, mi rimarkis, perceptis, kaj alte taksis la valoron de la lingvo Esperanto. Mi imagis ke en la jaroj 2000, “kiam mi estos maljuna, tiam, dankal Esperanto, la mondo estos pacema kaj pli feliĉa”. La vivo tamen instruas multon, ankaŭ distingi la revojn disde la realo.
Mi partoprenis al plurajn Eo kongresojn, spertis entuziasmajn amikecojn kaj konstatis ke en amikaj interrilatoj, Esperanto funkcias.
En la jaro 1959-a, dum la Universala Esperanto Kongreso, en Varsovio, mi ekkonis ĉarman polan esperantistinon. Du jaroj poste ni jam estis geedzoj.
Esperanto tiutempe ekfloris en nia nia familio, ĉar ĝi estis la unika komuna lingvo inter mi, italo kaj Helena, polino.
Rapide naskiĝis du infanoj, kompreneble ili lernis unue Esperanton, nur poste la italan kaj iomete la polan.
Nia familia Esperanto estis tre vigla; la infanoj mem faris proprajn infanajn vortojn, ili diris “doluli”- sintezo de “dormi luli”, por esprimi deziron ke la patrino portu ilin en liteton kaj iom lulu ilin; “tiki” anstataŭi “trinki”, “hopi” aŭ “hop!” estis kvazaŭa ordono ke oni prenu ilin en la brakon, “poni” anstataŭ “promeni”, “dolas” anstataŭ doloras, kaj multajn aliajn infanajn vortetojn.
En lingvoj vivaj (naciaj, regionaj aŭ urbaj dialektoj) la infanaj esprimoj fariĝas rapide esprimoj ĝenerale uzataj kaj enlistigitaj en la vortaroj. Bedaŭrinde, Esperanto estis konstruita kvazaŭ società ludilo, eble tro artefarita por ekvivi: la infanoj ne rajtas enkonduki novajn vortojn; tio estas rajto nur de la Grandaj Verkistoj aŭ de la Akademianoj. Krome, la infanaj vortoj devus superi la cenzuron de la “Klasikuloj” kaj ili malaprobas ĉiun vorton pli kurta ol duonmetro aŭ sen almenaŭ unu/du prefiksoj/sufiksoj.
En la lingvoj vivaj, inkluzive la dialektoj, ne tielas, ĉiuj povas enkonduki vortojn, inkluzive la infanoj, la fundamanto de la vivaj lingvoj ne estas iu pli ol centiara, preskaŭ sankta, netuŝebla libro, sed la lingvo el buŝo de la fluaj parolantoj, el la plumo de la lertaj kaj famaj verkistoj sed ankaŭ la normala lingvo de la popolo, ĝuste tial ili estas nomataj lingvoj vivaj, Ili vivas kune kun la popolo.
La ĵurnaloj de la vivaj lingvoj ĉiutage inkluzivas “novajn vortojn aŭ novajn esprimojn” pruntitaj de tiu aŭ alia lingvo, sed en Esperanto tio ne eblas. Kompreneble, nova vorto skribita unufoje en ĵurnalo, ne signifas akceptita de la lingvo, male, nur relative malmultaj estas akceptitaj, sed …. La lingvoj vivaj riĉiĝas kaj evoluas dankal la tuta popolo.
Estimata Odamir: Vi diras “Kial ni ne perfektigas la nuran projekton kiu estiĝis viva lingvo, la Lingvo Esperanto?”
Sed Esperanto ankoraŭ ne estas lingvo viva, kaj restos senviva lingvo ĝis Kiam ekzistos la “Netuŝebla Fundamento”.
Ĝis kiam la “Klasikuloj” regas UEA-n kaj la naciajn E-organizojn, ili malebligos eĉ la plej etan ŝanĝon de la “Fundamento” kaj konsekvence la normalan lingua-evoluon. La kialo estas simpla: Ĝuste la “Klasikuloj” ne kredas al vivkapablo de Esperanto; ili opinias ke Esperanto estas lingvo artefarita kaj tia devas resti. Ili klarigas ke Zamenhof mem volis ke Esperanto estu artefarita kaj simpla lingvo.
Fakte Zamenhof diris ke li intencis fari lingvon smplan, por la simplaj homoj ĉar la Elito jam havas lingvon internacian; ĝi estas la latina. Tiutempe ĉi aserto veris

Esperanto estas utila kmunikilo por amikaj rilatoj, do ni, ĉikampe daŭre uzu ĝin ĝis kiam vera viva lingvo ĝin anstataŭos.

Ĝis antaŭ nelonge oni pensis ke interhomaj komunikiloj povas esti de du tipoj: “naturaj” kaj “artefaritaj”. Al naturaj apartenas ĉiuj tradiciaj lingvoj plus timaj kaj timigaj krioj, rido, redeto kaj spontanaj gestoj kaj mienoj.
Al artefarita komunikiloj apartenas la telegrafio, la flaga kodo, la per-luma aŭ per-fuma komunikado kaj ĉiuj artefaritaj lingvoj sed ne ĉiuj eblaj planlingvoj.

En la lastaj jaroj oni ekperceptas ke “artefarita lingvo” kaj “planlingvo” povas ne esti la sama afero, nome, artefarita lingvo estas ĉiam planita lingvo, sed planita lingvo aŭ planlingvo, ne ĉiam estas artefarita lingvo.
Por iom pli kompreni, imagu ke dek simplaj gejunuloj el dek diversaj patrinaj lingvoj kaj parolantaj nur la propran patrinan lingvon, subite troviĝas solaj, kndamnitaj vivi dek jarojn en insulo, izolitaj de la cetera mondo.
Tutcerte, ili komencas interkomuniki per gestoj akompanataj de simplaj vortoj, ne gramatike kunligitaj, sed la vortoj plej plaĉaj (verŝajne la plej belaj kaj kurtaj) estas akceptitaj rapide de la tuta grupo, ĉar vorto bela kaj kurta estas pli facile memorebla. Iom post iom la gejunuloj “kultivas” la propran komunan lingvon (“kultivi” estas la ĝusta verbo ĉar samkiel kamparano kiu transplantas arbetojn, plantetojn aŭ floretojn de unu terloko en alian, la gejunuloj transplantas vivajn erojn de la propraj patrinaj lingvoj en la novan kampon, “la novan komunan lingvon” kaj ili zorgas ke tiuj plantetoj plu vivu, tiaj kiaj ili estis en la kampo de la patrina lingvo; sed sukcesplenan transplantadon kaj pluan vivon havas nur la vortoj plej belaj, la esprimoj plej trafaj, la reguloj plej simplaj.

Do “planlingvo” entenas la koncepton de “artefarita llingvo”, sed entenas ankaŭ la koncepton de “kultivata lingvo”.
La lidepla-lingvaj kamparanoj, volas kaj zorgas ke la “Lingwa de Planeta” apartenu al ĉi dua kategorio kaj ke la fundamento de la lingvo estu ties suverena popolo.

"Lingwa de Planeta" estas/os analoga al la lingvo de tiuj ĉi gejunuloj, nome planlingvo “kultivata” kaj viva ekde la unua momemento.

Lidepla estas do prototipo de nova tipo de planlinvoj.

Nu tamani a it fule sukses!

amike Attilio kaj Helena
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Odamir
Odamir replies:
Estimataj Attilio kaj Helena,
Mi legis vian respondon kaj malgrau mi ne scias la italan kaj polan lingvon, mi komprenis vin mirindege :-))
Bone, lau mi la temo pri lingvo estas tro komplika char ghi ne rilatas nur al gramatikaj reguloj, sonoj de la literoj, ktp
Ghi ankau rilatas al povo, kaj ankau esperantujo ne estas liberigita de tiu aspekto.
Mi pensas ke esperanto jam sukcesis venki multajn defiojn kaj nuntempe ekas sian vivantecon.
Preskau chiutage, ni legas, skribas, audas, esperantajhojn kaj chefe intershanghas ideojn, sentojn... mondskale
Danke al teknologio, ni nuntempe vere uzas esperanton, kaj kompreneble konstatas la facilajhojn kaj malfacilajhojn de tia uzado.
En miaj solaj elpensoj mi konkludas ke tio estas la granda preparado antau la plena efektivado de la lingvo en la mondo!!
La ghisnuna mondo estas tro kompleksa, multaj naturaj lingvoj kaj ankau planlingvoj povos perei en la proksimaj dekoj.
Malgrau la esperanta movado ne estas perfekta (chu ekzistas perfekta homa movado?), mi kredas ke ghi havas grandan forton kaj pro tio mi opinias ke pli valoras ke ni shanghu esperanton ene de esperantujo...
Sed mi scias ke tio estas kvazau la batalo de David kaj Golias(mi ne scias iliajn nomojn esperante)
Alivorte, la chefa problemo de la homaro ne estas nur la manko de bona internacia lingvo, nia chefa problemo estas la manko de toleremo, komprenemo, solidareco, humileco ene de niaj koroj...
Mi plene respektas vian penson kaj agon, mi certas ke viaj du afablaj sintenoj chiam donos belecon kaj saghecon al ju ajn lingvo!!!
Sukses!
Fortan Brakumon(Brazila) :-)))
2 years ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
La afero estas tute klara. Ĉiujare aperas novaj projektoj. Estas multaj kiuj volas "retrovi la radon denove".
Ili revas pri triumfo kiun akiris Zamenhof kaj provas ĉi direkte ion "inventi". 99% ili estas revuloj kaj ne interesas ilin la lingva solvo sed simple serĉas famon, profiton kaj estas memamantoj. Alimaniere ili subtenus tion kio jam estas erprobita kaj sukcesa.
Kompreneble, Esperanto kiel aliaj lingvoj ne estas perfekta kaj estas bone tiel, ĉar povas esti pluen evoluata kaj adaptata, eĉ kelkloje aliita. Tio ne estas problemo por seĉi novan radon.
Estas konataj personoj kiuj opinias ili estas Napoleono ĉu Cezaro...

Sincere via Stanislavo
2 years ago
Raŝi
Raŝi replies:
Vi tute pravas Stanislaw! :-)
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimataj Stanislaw Rynduch kaj Raŝi

Nova(j) planlingvo(j) povas plaĉi al iu kaj al aliaj malplaĉi sed juĝi sen koni, ne estas tro inteligenta sinteno, precipe se la juĝo rilatas ankaŭ al personoj.

Mi amas kaj subtenas Esperanton ĉar ĝis nun, estas la planlingvo kiu pleje ŝancas fariĝi la lingvo de la mondo, mi ankaŭ tre estimas Zamenhof malgraŭ ke li estis grandega revulo.

Tute malgravas ĉu Esperanto aŭ iu ajn lingvo estu alte evoluiĝinta aŭ primitiva (perfekteco pri lingvoj estas stultaĵo). Tre gravas ke lingvo, iu ajn, estu libera, sin bazu nur sur propra komunumo aŭ popolo kaj ke ĝi povu vivi libere.

La plej granda problemo de Esperanto ne estas en la lingvo sed en la esperanto-movado, nome, tro da esperantistoj kondutas fanatike kaj nedemokrate, kvazaŭ pli bona planlingvo ol Esperanto ne povus ekzisti, kvazaŭ Zamenhof estus duondio.
Ne tielas, ni ĉiuj devas batali kontraŭ nia ĝenerele tro fanatika sinteno ĉar tia konduto izoligas nin el la reala mondo kaj ridindigas Esperanton.
Ni ĉiuj devas klopodi esti pli seriozaj. Esti pli kredindaj.

Amike
Attilio, esperantisto ekde la jaro 1947-a
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mensogo! Esperantistoj c'iam diras la samon! C'u c'iuj, kiuj projektas novajn (kaj inteligentajn) plan-lingvojn nur estas interesantaj je famo au' monprofito? Ho, kia stultaj'o pensi tiel! Mi apogas ia ajn plan-lingvon kiu montrig'as utila kaj faciligema. Ido, Interlingue, Lidepla, Esperanto, c'iu el ili havas sian valoron. Iuj preferas tiun, aliaj preferas c'i tiun. Dependas de la volo kaj persona gusto de c'iu grupo de geparolantoj. Esperanto ne savos la mondon! G'i estas bona ilo por ke homoj interkomunikig'u. Persone, mi preferas milo da fojoj studi kaj praktiki iun naci-lingvon (ekzemple la hispanan) al dedic'i mian tempon ekskluzive al artifikaj lingvoj. Funde, gajnas pli, tiu kiu parolas realajn kaj internacie mas-parolatajn lingvojn. La plan-lingvoj estas geniaj kaj utilaj alternativoj. Mi s'atas, ke ni vivas en iuspeca Babel. La beleco estas tie! Miaopinie, la idealo de esperanto estas iel senkora. C'u vi jam pensis, se la tuta mondo nur parolus esperanton? Kia mondo senkolora estus la nia! Ni parolu ian ajn lingvon, lau' persona gusto kaj prefero. Ido, Interlingue, Ldp, esperanto, c'iuj estas ric'aj kaj utilaj al tiuj, kiuj ilin parolas. Mi amas la Hispanan lingvon! Belega!!! Respekteme via,
C R Simões P.
2 years ago
Zaratustro
Zaratustro says:
Hodaŭ legis ion en la retpaĝoj ke vi aldonis en via artikolo, kaj mi legis iom en tiu ĉi lingvo, sed por mi ĝi estis iomete malfacila.
Mi povis kompreni iujn vortojn ke similas la esperantan, sed la aljaj vortoj mi ne bone komprenis ĝin.
Por mi estas tre bone vidi novajn planlivojn , kaj mi valoras tre multe la laboron de ĉiuj homoj kiuj faris tiun novan lingvon.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Zaratustro,

Lidepla ne estas multe pli malfacila ol Esperanto, tamen por ĝin kompreni, oni nepre devas antaŭe, almenaŭ legi “Gramatikaj rimarkoj” > http://lingwadeplaneta.info/files/eogram.htm
kaj por eŭropanoj, estu bone, lerni almenaŭ la plej oftajn ĉindevenajn vortojn >
http://lingwadeplaneta.info/en/chin.shtml
Vi hispano, eble sudiĉe bone komprenas la rakonton “Rikki-Tikki-Tavi” dankal la ĉeflanka hispana versio. > http://lingwadeplaneta.info/files/rikki.pdf

Bonan lernon kaj/aŭ legadon!

amike Attilio
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi samopinias. Homoj, kiuj dedic'as siajn tempojn disvolvi inteligentajn kaj pli facilajn plan-lingvojn, nenion faras erare. Ili senc'ese serc'as plibonigi tion, kio jam bone funkcias, sed ne perfekte.
2 years ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
Kara Attilio,
esperantistoj estas tre diversaj kiel ja homoj estas. Estas realistaj, revemaj, idealistaj eĉ parte fanatikaj, sed tion mi ne vidus kiel fanatikeco nur simpla entuziasmo eble troigita. Mi trovis iun , kiu vestiĝis verde, dormis en verda lito pentris domon verde eĉ aldonis kromnomon Esperanto- , sed tio estis unuopaj ekzemploj.
Kiam Esperanto estiĝos oficialigita ĝi fariĝos tute simple nur lingvo kun multaj dialektoj laŭ lokalaj kutimoj. Eĉ la infanoj parolos alie. Prio tio vi ne havu kapdoloron.
Mi mem ne estas fanatika, sed ne kaŝas, entuziasma kaj opinias, ke post pli ol 120 jaroj da praktikado Esperanto trapasis ĉiujn ekzamenojn, eĉ kun sia fudamento, sen kiu ĝi longe ne estus kio estas. Disvolvita povas esti tre rapide. Izraela ŝtato elektis kiel sian lingvon, kiu ne estis uzata dum 2500 jaroj kaj hodiaŭ ĝi esprimas ĉion bezonan kaj modernan.
Do, ni ne okupiĝi pri novaj projektoj , certe venos ankoraŭ multaj, sed subtenu Esperanto´n.
Marĝene mi aldonu, ke Zamenhof indas honori, ĉar neniu tion sukcesis kion li atingis. Ke li estis granda revulo tute ne gravas, kontraŭe, ju pli granda revulo, des pli granda homo. Li vivis tre modeste kaj ĉion donis por plibonigi la mondon. Eĉ la doton de sia edzino uzis por eldoni la unuan lernolibron. Ni ne devas lin fari dion, sed doni dankeman honoron kaj estimon.
Sincere via Stanislavo
2 years ago
Raŝi
Raŝi replies:
Mi konsentas kaj kunsentas kun vi! Via serena argumentado silentigas mian reagon...
Estas plezuro por mi trinki ion el viaj vortoj! De la malproksima Brazilo mi povas ricevi juvelan pensmanieron de iu germano tiel saĝa kiel vi! Mi devas danki al vi. Mi devas danki al Zamenhof. Se ne estus Esperanto, mi perdus tiun oportunon!!
2 years ago
Rosto
Rosto says:
Attilio, mi ne kredas je ideo de LdP, ĉar fakte moderna interlingvistiko ĉefe estas afero del eŭropanoj kaj "nov-mundanoj" (ĉefe amerikanoj). LdP estas nur ludo je eviti eŭropocentrismo, sed fakte ankaŭ LdP ne povas ne esti eŭropocentrisma. Estus plu bona forlasi tiajn ludojn. Via ideo, ke oni devas nun ne krei lingvojn, sed kultivi, tre plaĉas al mi. Sed kultivi surbaze evropanaj lingvoj. Kaj, mi opinionas, surbaze jam ekzistantaj artefaritaj lingvoj eŭroklonaj.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Rosto,
akordite, Lidepla estas nur ludo, sed ankaŭ Esperanto estis nur ludo, komence nur ludo de iu revema knabo kies patro devis forbruligi la jam preskaŭ pretajn vortaron kaj gramatikon, por tiamaniere devigi la reveman kaj ludeman knabon, serioze studi kaj doktoriĝi. Poste tamen la revo kaj ludo rekonkeris la kapon de Zamenhof. Li pluludis dum multaj jaroj kaj kontaĝis plurajn homojn, spital la mokado de la seriozaj, malludemaj, tiamaj kaj nunaj lingvistoj.

Dankal la zamenhofa ludo, mi italo en la jaro 1961 edziĝis al pola esperantistino kaj ankoraŭ kunvivas feliĉe.

Sed dum 120 jaroj Esperanto, montris siajn limojn, laŭ mi plene supereblaj nur per nova planlingvo, pli natureca, pli internacia, pli neŭtrala, pli demokrata, pli belsona, pli flua, pli esprimiva. Miaopinie la lingvo de la mondo devos evolui tute libere, samkiel la etnaj lingvoj kies fundamento estas nur la propraj paralantoj kaj literaturo.

Nun ni scias ke lingvo ne devas esti inventita kaj konstruita kvazaŭ estus automobilo, sed ĝi devas esti kultivata kiel kamparanoj kaj ĝardenistoj kultivas plantojn, arbojn kaj florojn.
Nun ni scias ke la lingva kamparo estas granda kiel la mondo. Nun ni scias ke la lingvo de la mondo devas enteni elementojn el la tuta mondo, nur tiel ĝi povos esti la portanto de la monda kulturo.

Certe ankaŭ Lidepla ne povos ne esti eŭrocentrisma: En botaniko, ĉiuj plantoj estas internacie katalogitaj per latinaj nomoj, ĉiuj muzikaj terminoj estas italaj, pri danco estas francaj, pri elektroniko kaj komputado, anglaj ktp. Ĝuste pro tio la lidepla lingvaj kamparanoj opinias ke multaj komunaj, ĉiutagaj vortoj kaj esprimoj devas esti ne-eŭropecaj.

La ludo rekomencas, mi firme kredas ke indas ĝin subteni. Miaopinie la sukceso aŭ ne, ĉefe dependas, ĉu la lidepla lingvaj kamparanoj, rapide representos la plej parolatj lingvoj aŭ ne, alivorte dependas nur ĉu la mondo jam estas sufiĉe matura kaj demokrata por kultivi, flegi kaj havi propran lingvon. Ĉu ni, civitanoj de la mondo, kapablas demokrate kunlabori. Indas provi!

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Rosto
Rosto replies:
Estimata Attilio, mi tre ŝatas popularan forumon Posta Mundi. Tie partoprenantoj uzas kelkajn artefaritajn lingvojn, kaj plejparte pli-malpli bone reciproke komprenas aliajn forumanojn. Dmitri tie ankaŭ uzas kaj propagandas suan LdP-on. Sed kiu komprenas lian LdP-on?
Vera lingvo internaciona estas kultivata en tia komunikado kiel ĉhe Posta Mundi, kaj tio ne estas LdP.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Rosto,
Mi konas la forumon Posta Mundi mi vizitas ĝin sed preferas Bablo > http://groups.google.com/group/bablo?hl=eo&lnk= laŭ mi en Bablo la temoj traktatas pli profunde.
En Posta Mundo, pli ol diskutoj okazas babiletoj kaj mikraj tradukoj.
Lidepla, kvankam ankoraŭ ne preta, estas unu el la 82 planlingvoj uzataj en Posta Mundi, kultivi internacian lingvon estas iom pli komplekse ol babileti per diversaj planlingvoj.

Vi diras: “Dmitri tie ankaŭ uzas kaj propagandas suan LdP-on. Sed kiu komprenas lian LdP-on?”

En la antaŭaj respondoj mi jam diris ; « la lingvoprojekto Lidepla ne estas komparebla kun la ĝis nun pli ol 80 planlingvoj ». Via ĉisupra demando-aserto estas konfirmo.

En la historio de planligvoj, por la unua fojo okazas ke por kompreni planlingvon ne plu sufiĉas koni nur la eŭropecajn lingvojn. Por la unua fojo eniras en planlingvon, rimarkinda kvanto da vortoj ĉinaj, arabaj, turkaj siriaj, japanaj kaj de aliaj neokcidentaj landoj, kune kun iom da ĉina gramatiko.

Lidepla ne estas komparebla kun aliaj planlingvoj ĉar, por la unua fojo okazas ke dekomence la laborgrupo estas aperta al kontrubuoj el ĉiuj landoj kaj de ĉiu volontulo.

Lidepla ne estas komparebla kun la aliaj planlingvoj ankaŭ pro la fakto ke jam de komence importas ne nur unuopajn vortojn, sed precipe esprimojn, ĉefe la plej malfacile tradukeblajn alilingven.
Ekzemple, la itala esprimo: “Io ti voglio bene ma non ti amo più” tradukita en la lingvo rusa ne havas sencon: “Я люблю тебя, но не люблю тебя” sed la sama frazo tradukita en Lidepla, “Me lyan yu, bat me bu lubi yu pyu” konservas la identan sencon kiun havas en la lingvo itala.
(por pli detala ekspliko vidu mian unuan respondan komenton).

Lidepla ne estas komparebla kun la aliaj planlingvoj ankaŭ pro la fakto ke, unuafoje en planlingvo, la gramatikaj reguloj estas vere aposteriore eltiritaj el la lingvaj esprimoj, samkiel okazis/as/os en la naturaj lingvoj.

Amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Rosto
Rosto replies:
Koncerne “Io ti voglio bene ma non ti amo”, en la lingvo rusa oni kutime diras "Я тебя люблю, но только как друга" (=Mi amas vin, sed nur kiel amiko). Ne ĉiam oni devas traduki strikte laŭvorte.

En "Bablo" oni tro multe diras pri esperanto kaj en esperanto, mi ne ŝatas tion.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
La rusa esprimo "Я тебя люблю, но только как друга" singnifas fakte “Mi amas vin, sed nur kiel amiko” (itale “ ti amo, ma solo come un amiko” ) gi estas ĉirkaŭfrazo, ne precisa (erara) traduko de la itala esprimo “ti voglio bene”.
Kiel ĉiam okazas kun la tradukoj per ĉirkaŭfrazoj, la esprimo ne plu estas samefika ĝi perdas forton, kaj kolorojn kaj ĉikaze ankaŭ sencon.

Du gejunuloj povas esti reciproke tre enamiĝintaj, kaj ĝuste pro tio senti la la bezonon diri unu al la alia: “me lyan yu” (ti voglio bene), precipe la virinoj deziras senti sin ne nur objekto de amoro kaj samtempe ne la objekto de simpla amika amo sed senti sin “lyansa” (itate “il bene”).

Gefiloj ĝenerale diras al patro aŭ al patrino: “me lyan yu” (ti voglio bene) evidente tio ne signifas mi amas vin kiel amiko, sed mi amegas vin.

Ne ĉiam oni povas traduki strikte per fiksaj formoj.

amike Attilio
2 years ago
Rosto
Rosto replies:
Ve, mi komprenis vian frazon tote in kontraŭa senco, nun mi vidas tion. Sed jes, por mi ĉi tiu frazo sonas kiel ĝentila formo diri, ke iu advere ne amas ŝi (li) in seksa senco.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Liotto c'iam opinias ekvilibre. Mi dezirus esti tiel. Gratulon, Liotto, mia kara!
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi malkonsentas tute!!! Esperanto ankau' komencis kiel ludo, do! Mi volas koni tian ludon, ho! Devas esti nekredeble! Lidepla, mi volas koni vin!
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome says:
Mi tute apogas la novaj'ojn pri aliaj plan-lingvoj. Pasinte, mi nur volis vidi la ekziston de esperanto, sed mi komencis noti, ke g'i ne estas tute bela au' perfekta, nek la nura vero pri facilaj interkomunikiloj. Koninte Idon kaj iom da Interlingua, mi konstatis, ke esperanto movado rezistas evolui kaj s'ang'i g'iajn sennecesaj'ojn. Alia fakto estas, ke esperanto allogas fanatikemon kaj multaj geesperantistoj traktas g'in kiel religion, precipe en Brazilo, kie g'i miksig'is kun spiritismo. Aliaflanke, Zamenhof estas konsiderata preskau' kiel sanktulo, perfektulo. Tio estas ridinda! Lidepla, lau' mi observis, estas interesega lingvo kaj ni ne povas fermi la okulojn je tio. Mi pensas, ke c'iu grupo de plan-lingvo-parolantoj elektas la pli agrablan, plac'an al g'i. Esperanto ne estas devigaj'o, g'i ne funkcias bela kaj perfekta al c'iuj. Pro la fanatismo de iu suda-koreano kaj de multaj aliaj esperantistoj, mi eliris de la E-Movado. Miaopinie, esperanto riskas baldau' morti. Respekteme via,
C.R.
P.S: Mi scivolemas lerni Fasile, alia plan-lingvo kreita de iu samlandano mia.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata C. R. Simões,
Via kritikoj al Esperanto estas kundivideblaj sed, ne ekzistas nur Esperanto, ekzistas ankaŭ aliaj planlingvoj kaj estas tro frue por deklari kiu lingvo pli taŭgas. Jes! ni ne povas fermi la okulojn…

Probable Lidepla naskiĝas en la ĝusta momento por havi favoran venton...
Mi ĝojas ke vi intencas iom lerni ĝin kaj esperas ke baldaŭ ni povos iniciati en ipernity, grupon de “lideplajen”. La nomo de la grupo povus esti: “Esperanto Planlingvoj Lidepla”. (kun tia nomo, en “Google” oni ĝin trovos per unu el la tri vortoj “Esperanto, aŭ planlingvoj aŭ Lidepla”, tamen povus esti alia nomo.
Lingvoj uzeblaj en la grupo: ĉiuj planlingvoj sed precipe Esperanto kaj Lidepla.
La celo de la grupo: Fortigi amikecaj rilatoj inter la subtenantoj de la diversaj planlingvo; reciproka helpo al lernado de LpD; Aktiva partopreno al la lingvoprojekto Lidepla per kritikoj sugestoj kaj kontriboj celal blibonigo kaj riĉigo de la lingvo.

Kion vi pensas ĉu la nomo povus esti alia, ĉu jam tempas por tion fari?
Ĉi lasta demando estas adresita ankaŭ al ĉiu kiu sentas sin amiko de Lidepla kaj planlingvoj ĝenerale.
Antaŭdankon por la helpa respondo.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Sem Nome
Sem Nome replies:
Bonega ideo, la via! Sed ni pensu pri tio poste, c'ar momente mi ne sukcesus regi pli pri tiu afero. Miaj taskoj estas supermetitaj, nun. Brakumon, karega kaj simpatia amiko.
2 years ago
Valdi (Elbik)
Valdi (Elbik) says:
Yo have un altri question. Qui va gardar li regules de LdP. Nu existe un comision quel labora e "garda micri plantes de un nov lingual comunité ". Ma li comission ne va exister sempre. Forsan un nov comission va introducter nov ameliorationes?.

Ma forsan por gardar li principies de LdP on va crear nov "fundamento" e gardar li fundament per fortisssim ideologie (just in sam maniere quam in esperanto). Atillio tu bone save que tui "dankal" e altri (secun me interessant) propositiones es acordat con "fundamento de esperato" támen li ideologie ne permisse al practic aplication de ti idees.

Li idé de LdP ne es mal. Ma on posse facilme crear plu mult de tal LDPs e chascun secuent posse esser melior támen ili ne va esser comprensibil reciproc. In li munde existe tro mult lingues e li selection es tro vast por stabilisar un coherent e firm lingue auxiliari.

Yo comprede que LdP es un projecte por monstrar "qual vell esser li mundal lingue si it vell exister" "kial estus monda lingvo se gxi egzistus".

Por me stabil aux-lingue deve esser stabil fundament por eviter creation de un "fundameno" e ideologie. Tal bon fundemante es national lingues. Si un auxlingue es creat sur fundemante de vivent lingues e have clar e bon definit principies it va viver till li national lingues va viver. Si yo bon comprende LdP es un collection de expresiones ex national grandissim lingues ma esque existe un regul quel define in quel maniere li selection es aplicat ?

Yo pensa que si in li munde va exister alcun commun lingua it deve evoluer self. Ma to ne sembla evenir bentost...

Valdi
2 years ago
Valdi (Elbik) edited this comment 2 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Valdi,
Esperanto aperis antaŭ 120 jaroj, tiam la ĝenerala koncepto pri demokratio estis tre diversa. Tiam regis la grandaj utopiaj ideoj: pri socialismo, pri comunismo, sed ankaŭ pri imperialismo kaj eksporto de kristanismo. Sub la influìo de tiaj grandaj utopiaj ideoj Zamenhof inventis iun parareligion, “homaranismo” kaj la esperanto-movado estis organizita laŭ la modelo de la iamaj Faraonaj Regnoj en Egiptujo: plej alte staris la Faraono, sed la veraj estroj estis la Sankta Pastrano kaj la Netuŝeblaj Religiaj Leĝoj kaj ties Dogmoj. La interna ideo de Esperanto kaj la Homaranismo, tiutempe tre helpis la disvastigon de Esperanto , sed nun ĝuste tiaj “granda ideoj” obstaklas la pluan disvastigon kaj evoluon de la lingvo.

Lidepla ne havas kaj ne havos similan strukturon, ĝi (aŭ alia analoga lingvo) fariĝos la lingvo de la mondo nur se kaj kiam la mondo estos sufice demokrata por ĝin akcepi, nur kiam la monda homaro povos esti la vera demokrata fundamento de la lingvo. Tiam la lingvo de la mondo evoluos tute same kiel la etnaj lingvoj kaj havos similajn selektajn kaj kontrolajn rimedojn.

Ĉio siatempe, nia nuna tasko estas selekti la lingvajn plantetojn el la nacilingvaj kampoj kaj ilin transplanti en la kampon de la komuna lingvo.
La selekto okazas favoral kiel eble pleja internnacieco, vorta beleco kaj flueco, ne troa longeco kaj nediskriminacio.
Pri la esprimoj estas favorataj tiuj kiuj estas plej malfacile tradukeblaj alilingven. Tamen la vera selekto estos farata de la estonta literaturo kaj parolanta popolo, samkiel okazas en ĉiuj naturaj lingvoj.

Amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Bebson Hochfeld
Bebson Hochfeldpro says:
Tra il dire e il fare, c'e` di mezzo il mare.

Quankam .... me "min o plu" parolas l'Angla, la Germana, la Franca,
la Hispana, la Portugala, l'Itala, la China, la Rusa, la Hindua, l'Araba...,
"maxim regretinde" me esas tote kontre ica popurital linguo. Tamen ...
me deziras dicar ke "Chi ha la mamma sua non piange mai." :-P
Me ja trovis mea propra matro, Ido. Capisce Lei?
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Dankon por la klara opinio!
Vinca il migliore!
amike Attilio
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi amas Idon kaj lernos g'in, sed mi interesig'as pri la aliaj. Kiel diris Liotto, Vinca il migliore!
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
kara Attilio
mi amas artefaritajn lingvojn kaj mi jam eksploris Pandunia kaj LdP, ili estas interesaj projektoj, sed la principo de esperanto respekte al latindevenaj lingvoj kiel Latino sine flexione, Interlingua, Occidental ktp kaj de Esperantidaj lingvoj kiel Ido, neo ktp estas la granda fleksibleco de esperanto kaj la facileco lerni (por eksterewroplingvanoj) de malmultaj radikoj, senfinan vortrezoron-sed mi opinias ke se en bazo esperanta, law frekvenco oni povus richigi la vortaron per eksterewropaj radikoj, oni povus pliinternaciigi esperanton sen krei alian lingvon, mi vidis ke Pandunia estas miksajho kiu ne konsideras la kvanto de parolantoj kaj la disvastigo de la vortoj. koncerne LdP ankorawfoje oni konsideras nur la lingvojn plej shatataj (kaj konataj) de la kreinto sed gravaj lingvoj kiel la indonezia kaj afrikaj lingvoj (la swahela, la hawsa ktp, estas plenaj da arabaj vortoj) ne estas tremulte konsideritaj.
mi estas studanta la aferon kaj mi jam skribis dumil paghoj pri enkonduko en esperanto de universalaj etimologioj- Ruhlen, Swadesh kaj Greenberg celis montri la unuecon de la homo per la lingvoj kaj VORTO NE ESTAS HAZARDA ELTROVO, estas produkto de cerba matematiko.La teorioj Nostratika kaj Sino-Dene-Kawkaza (ghis la Awstronezia, law mi)
ekzemple
vorton KUNA oni trovas en la japana Onna, en la angla Queen, en la sarda Kunnu, en la hispana Conyo, en la sveda Kvinna kaj en multaj aliaj lingvoj ghi signifas VAGINO, VIRINO ktp
vorton HAR oni trovas en HILL angla, en GORA slava, en COLLINA en la latinidaj linvoj KALNIS en la baltaj lingvoj, hAR en la ewska, QAL en semitaj lingvoj- kaj en miloj da aliaj lingvoj en la mondo.
Certe chiu serchado homa estas interesa, sed law mi ne devas esti hazarda, devas esti scienca
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Kara Mirinda,
Unue, sinceran gratulon por via granda lingvistika laboro!
Ankaŭ mi pensas ke Eo povus kaj devus esti pliriĉigita per neeŭropecaj vortoj kaj esprimoj, sed tio montriĝas tasko tre malfacila ĉar en Esperantujo la esperantosaŭroj tro abundas.
Eventuala sukceso de iu alia planlingvo estus ankaŭ bona sprono por pli rapida evoluo kaj plia internaciigo de Esperanto.
Mi amas Esperanton, kaj volus ke ĝi estu sen dogmoj (sen la netuŝebla Fondamento).
Mi revas pri internacia lingvo kiu evoluu tute libere samkiel la etnaj lingvoj.
Se ĉi lingvo estos Esperanto aŭ alia, estas por mi malgrava detalo, kiam ĉi lingvo reale estos la dua lingvo por ĉiuj, tiam la facileco ne plu estos tre grava, pli gravos ke la lingvo estu belsona, flua, altesprimiva, vere internacia kaj nediskriminacia.
Dankon por via interesa kontribuo.

Amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Andy Անդրանիկ
Andy Անդրանիկ says:
Esperanto sufiĉas por mi! Ĝi estas parto de mia ĉiutaga vivo.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Ne c'iuj konsentas pri tio. Al aliaj, Ido estas tau'ga, kaj aliaj pli konsideras tau'ga la Interlingue-n au' Lidepla-n. Miaopinie, esperanto ne venkis. G'i komencas iom post iom morti, tial ke la Akademio estas aroganta kaj ne kurag'as s'ang'i la skribmanieron kaj gramatikon. Esperanto, bedau'rinde, eniris kampon de religio. En Brazilo, multegaj pensas, ke esperanto estas spiritismaj'o. Pro tio, multaj rezignas lerni esperanton, c'efe la evangeliaj. Kaj la estroj de la Brazila E-Movado nenion faras por s'ang'i tiun ekivokon...
2 years ago
Sem Nome edited this comment 2 years ago.
Mikelo59*
Mikelo59*pro says:
Mi opinias, ke ESPERANTO estas mirinda ilo por facile komuniki!! Eĉ se la Internacia Lingvo enhavas kelkajn malfacilaĵojn - ĉar neniu homa realigo povus esti perfekta - ĝi tre bone funkcias ekde sia estigo.(Ipernity prezentas bonan pruvon, ĉu ne? !!!)
Ĉu nova planlingvo povus pli bone sukcesi kaj eĉ anstataŭi esperanton? ... La serĉilo de Google donas 68 200 000 respondojn por la vorto "esperanto" (ĉi vespere)...
Kial do frakasi tiom da klopodoj, tiom da pacienca laboro, tiom da altvaloreco? ... Dank'al la reto, ĝi povas nun disvastiĝi ege pli rapide!... Nur bezonas aldoni novajn vortojn iom post iom por pliriĉigi la lingvon; tio estas akademia laboro, sed oni povas nun pli facile kaj libere proponi kelkajn ... bezonas nek revolucio nek nova "planlingvo" ! Mi tute ne komprenas la kialon pri tia diskutado, kara Attilio!
Ni restu do solidaraj kaj unuigitaj por konatigi kaj disvastigi nian belan lingvon!!!
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi ripetas: Esperanto, bedau'rinde, eniris kampon de religio. En Brazilo, multegaj pensas, ke esperanto estas spiritismaj'o. Pro tio, multaj rezignas lerni esperanton, c'efe la evangeliaj. Kaj la estroj de la Brazila E-Movado nenion faras por s'ang'i tiun ekivokon... Dum esperanto estos konsiderata tiel, g'i ne antau'eniros neu'trala.
2 years ago
Sem Nome edited this comment 2 years ago.
Toeko
Toeko says:
Kiel estis dirite - aperis jam tiom da "lingvoj internaciaj", Ĉiuj estas "neŭtralaj", ĉiuj estas "plej bonaj", plej proksimaj aŭ natureco. Kaj dume, malgraŭ ĉiuj "plejoj" - la angla en siaj dekoj da formoj - superregas ĉion - teknikon, ekonomion, muzikon (tiun "por la amasoj"), Eĉ esperantlingvaj paĝoj estas kreataj pere de programoj skribitaj anglalingve. Do - ni uzu nian Esperanton ĝis ĝi ankoraŭ estas de ni uzata kaj ĝuu tion kion ĝi liveras al la homoj dum lastaj cent kaj kelke da jaroj.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Ido! Ido! Interlingue! Interlingue! Lidepla! Lidepla! Esperanto! Esperanto! Lau'vole oni uzu!
2 years ago
ryo k
ryo k says:
Mi interesiĝas en planlingvoj, tial ĉi tiu lingvo ankaŭ estas interesa. Tamen, nun, mi pensas la plej praktika estas Esperanto kaj la plej interesaj estas lojban kaj Esata. Dankon pro la informoj!
2 years ago
Aleksej Borodin
Aleksej Borodin says:
Mi opinias ke Esperanto bone funkcias por internacia komunukado kaj necesas klopodi por enkonduki Esperanton en lernejojn. Mi laboras en lernejo kaj mi intencas gvidi Esperanto-kurson por lernantoj venontjare. Inter miaj amikoj plej multaj estas Eperantistoj. La lingvo havas sian propran vivon dum pli ol 150 jarojn kaj pravigis sian celon, ĉu ne? Do, mi kredas ke ni daŭrigu paroli kaj pensi en Esperanto. Mi amas tiun ĉi lingvon kaj mi esperas ke aliaj homoj komprenos la utilecon de Esperanto.
2 years ago
René Philipp
René Philipp says:
La lingvo Lingwadeplanta sonas al miaj oreloj iel nemature. Kompare al tio Esperanto havas la avantaĝon, ke ĝi jam estas uzata pli ol 120 jarojn en tre multaj landoj.
2 years ago
Vemer
Vemer says:
Ĝi ne plaĉas al mi....
2 years ago
Nguyen Xuan Thu
Nguyen Xuan Thu says:
Mi ĉiam restas fidela al Esperanto.
2 years ago
Kalle
Kallepro says:
Esperanto bone taŭgas por mi. Sufiĉe multaj homoj uzas ĝin, kaj interreto facilas la diskonigon.
2 years ago
Manfredo
Manfredo says:
Estimata Sinjoro Liotto,
vi petis mian opinion. Nu, mi tute klare diras: Mi malamas la ĉiam denove aperantaj diskutoj pri novaj planlingvoj. Mi tute samopinias kun Stanislaw.
Mi amas Esperanton kaj mi nur bedaŭras, ke mi nur tre malfrue ekkompriis la valoregon de ĉi tiu lingvo.
Lidepla estas por mi kiel Volapuko.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Tsk, tsk! Fanatikuloj estas tute egalaj... Mi bedau'ras, respekteme bedau'ras...
2 years ago
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi says:
Lingvon tian oni povus elpensi en la daŭro de kelkaj horoj. Mi trovas tute neutila la utiligon de vortoj, kiuj apartenas al multaj diferencaj lingvogrupoj: plejparte ili ne estas rekoneblaj fare de la parolantoj de la lingvoj, el kiuj ili estis prenitaj (vidu ekzemple tiujn ĉinaj vortojn: ili ne estas nerekoneblaj por parolantoj de la ĉina...se oni ne konas unue ilian signifon!). Do ilia kontribuaĵo al internacia interkompreniĝo estas nenioma. Ĉu ekzistas lingvoderivada sistemo de la vortoj? Kion pri la fonetika harmonio kaj la flua parolebleco? Mi opinias, ke homoj ne komprenas la socilingvistikan, lingvistikan kaj kulturan valoron de Esperanto. Spite al ĝiaj (malmultaj) malavantaĝoj, Esperanto estas laŭ mi la ununura proponebla IL.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Estimata Roberto Tresoldi,

dankon por via kontribuo al ĉi diskuto.

El via respondo travideblas la klasika esperantisto kiu pensas ke nenia lingvo povas superi Esperanton. Tiaj pensoj estas tre komunaj en Esperantujo, sed izoligas la esperantistoj dis de la adeptoj de aliaj planlingvoj, de la lingvistoj kaj eĉ de la reala mondo.

Vi diras: « Lingvon tian oni povus elpensi en la daŭro de kelkaj horoj » sed iom poste vi demandas : « Ĉu ekzistas lingvoderivada sistemo de la vortoj? » el kio evidentas ke vi tute ne rigardis la enhavon de la lingvo, des malpli vi serioze ekzamenis ĝin. Kial do sentenci pri ĝi?

Se mi ne konus vin, mi pensus pri senvola elmontro de la kutima aroganteco kaj fanatiko far unu el la plej ortodoksa klasikulo.
Vi konsternis min!

Pri lingvoderivado:

Lidepla havas tre bonan lingvoderivadon, laŭ mi pli bona pli natureca kaj fonetike pli harmonia ol la esperanta, vidu ekzemple kelkaj vortoj el la Lidepla – Esperanto vortaro (duobla vokalo legiĝas kiel simpla vokalo akcentita, "j" legiĝas kiel la esperanta "ĝ" ).

audi — aŭdi, aŭskulti
auda — aŭdo
auding — aŭdado, aŭskultado
audibile — aŭdebla
audisensu — aŭdsenso
audimogsa — aŭdkapablo

blise — proksima
blisitaa — proksimeco
blisem — proksime
ga blisem — tute proksime
blisifi (fa-blise) — proksimiĝi
blisisi (mah-blise) — proksimigi
blisifa — proksimiĝo
blisisa — proksimigo
blisejen — proksimulo / proksimulino
bliseman — proksimulo (viro)
blisegin — proksimulino

dom — domo; hejmo
me es pa dom — mi estas hejme
chu dom — eliri el la hejmo
treba go a dom — necesas iri hejmen
domlik — hejma, hejmeca
domyuan — hejmano
dom-masta — domomastro/domomastrino
dom-masto — domomastro
dom-mastina — domomastrino
banidom — banejo (publika banejo)
forjidom — forĝejo
grendom — grenejo
melidom — muelejo
mifendom — abelujo
furmidom — formikejo

eni — ia ajn, ajna
in eni kasu — ajnokaze
enikomo — iel ajn
enilok — ie ajn
enisa — io ajn
enitaim — iam ajn
enives — iam (en ia tute ne difinita tempo)
Ob yu enives lekti sey kitaba? — Ĉu vi iam lektis tiun libron?
eniwan — iu ajn

janmi — naski, naskiĝi
ta janmi in yar 1975 — li/ŝi naskiĝis en la jaro 1975-a
janma — naskiĝo
janmadey — naskiĝotago
janmalanda — patrujo
janmalingwa — patrina/gepatra lingvo
janming — nasko
janmer — unu el la gepatroj
janmers — gepatroj

gami — edzigi/edziĝi, edzinigi/edziniĝi
gamifi — edziĝi, edziniĝi, geedziĝi
gamifa — edziĝo, edziniĝo, geedziĝo; edzigo, edzinigo
gamer— fianĉo aŭ fianĉino (ankaux dulho, dulhina)
gamero — fianĉo
gamerina — fianĉino
gamers — gefianĉoj
gamifesta — edziĝfesto
gamisi — edzigi
gami-ney — edziĝinta/edziniĝinta/edzigita/edzinigita
gama, gamitura — edzeco
gamijen — unu el la geedzoj
gamijenes — geedzoj
gamiman — edzo (ankaŭ mursha)
gamigina — edzino (ankaŭ molya)
gaming — edziĝo, edziniĝo, geedziĝo; edzigo
bugamnik — fraŭlo

pyan — ebria
ta es pyan — li/ŝi estas ebria; pi pyan — drinki ĝis ebrio
pyannesa — ebrio, ebrieco
fa-pyan — ebriiĝi
pyani — drinki, drinkadi
pyaning — drinkado
pyanisi (mah-pyan) — ebriigi
pyannik — ebriulo, drinkulo

redakti — redakti
redakter — redaktanto, redaktisto
redakting — redaktado
redakta (redaktura) — redakcio, versio
tri-ney redakta de lexikon — la tria redakcio de la vortaro
redaktitim — redaktistaro
redaktiguan — redaktejo

reale — reala
realem — reale
realitaa — realo, realeco
in realitaa — en realeco
realisi — realigi
realisa — realigado
realisibile — realigebla

Lidepla estas rezulto de Kvarjara entuziasma laboro far de psikologa-lingvista teamo kaj helpo de internacia grupo de volontuloj.
Kvankam la lingvo ankoraŭ ne estas preta por oficiala publikigo, tamen ĝi jam enhavas multajn trafajn esprimojn en Esperanto ankoraŭ mankantaj. Detaloj pri tio vidu en miaj unuaj respondoj al la komentoj.

Vi ankoraŭ diras: “Kion pri la fonetika harmonio kaj la flua parolebleco?”

Pri tio mi povas doni nur mian personan opinion: En Lideplala, la fonetika harmonio kaj la flua parolebleco estas mirinde bona, multe pli bela kaj flua ol la fonetika harmonio kaj la flua parolebleco de Esperanto.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Silvia Garnero
Silvia Garnero says:
La homaro tute ne bezonas alian internacian lingvon ol Esperanto, ni nur devas klopodi ĝin disvastigi pli taŭge kaj bone. Korajn salutojn. Silvia Garnero
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Mi malkonsentas pri via opiono, sed sendube mi g'in respektas. Esperanto ne estas nura vero, estas ebleco.
2 years ago
Sem Nome edited this comment 2 years ago.
Ailanto
Ailanto says:
Mi opinias ke nova planlingvo ne bezonatas, sed ĝi interesas, kaj mi ĝuas lerni pri ĝi.
2 years ago
Sem Nome
Sem Nome replies:
Bone! Mi g'ojas pri via opinio.
2 years ago
Hannes van Loggerenberg
Hannes van Loggerenberg says:
Jam ekzistas sufiĉe da planlingvoj.
2 years ago
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi says:
Kara Attilio, dankon por viaj interesaj klarigoj. Kiam mi eklernis esperanton, antaŭ 35 jaroj, mi ankaŭ interesiĝis pri aliaj artefaritaj lingvoj, ekde Volapuko, tra Ido ĝis la plej novaj. Kiel 16 jaraĝa knabo, al mi interesis la socikultura fono de Esperanto kaj de la esperanta movado: vojaĝi tra la mondo preskaŭ senpage, kiel gasto ĉe esperantistaj familioj; la belegaj kaj interesegaj porjunularaj renkontiĝoj; mia internacia amikaro, kun kiu mi restis en kontakto kaj kun kiu mi povis libere, senpere kaj interesege paroli pri ĉio ajn - sur komuna kaj demokrata lingva bazo; la interesa originala literaturo kaj la utila tradukita literaturo (mi konatiĝis kun altnivelaj aŭtoroj preskaŭ nekonataj en tiama Italujo); miaj fianĉinoj, el Germanujo, Svedujo ktp, kun kiuj mi amrilatis esprimante miajn sentojn esperantlingve, tute nature kaj emociplene. Tio allogis ege pli multe ol prilingvaj konsideroj - kune kun la fakto, ke mi sentis tiun lingvon kiel mian...en ĝi mi povis (kaj povas) paroli, skribi, verki, kritiki, priskribi kun nekredebla psika kaj lingva libereco. Kiam aliaj planlingvoj povos oferti la samon samnivele, nu, mi eble rekonsideros ilian utilecon - spite al ilia (eventuala) "lingvistika supereco".
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Kara Roberto,
Mi estas la plejaĝa knabo el kvin gefratoj. La 28-an de Novembro 1946-a, mi fariĝis dekkvarjara, en decembro mi jam eklaboris kiel helpa-elektrikisto kaj vespere frekventis teknikan lernejon. Tiutempe, tuj post la monda milito, oni laboris la tutan tagon ankaŭ sabate, kelkfoje eĉ dimanĉe sed sabato vespere la teknika lernejo estis fermita.
En lernejo mi eksciis pri Esperanto kurso okazonta sabate vespere kaj mi entuziasme enskribiĝis kaj frekventis la unuagradan kaj mian unikan kurson de Esperanto.
Tiam Esperanto ne povis doni al mi pli ol kiom nun povas doni Lidepla, mi estis tro malriĉa eĉ por permesi al mi la plej malgrandan vojaĝeton sed: “esperantisti si nasce” (esperantistoj oni naskiĝas) ripetis al ni, nia maljuna Esperanto-instruisto, Frà Leonardo Davì, monaĥo franciskano. Li diris ke Esperanto pli ol lingvo estas idealo, idealo de PACO kaj rimedo por egaleca kaj demokrata mondo (ankoraŭ nun, kiam mi vizitas la tombojn de miaj karuloj, ne forgesas porti unu floron al Patro Leonardo).
Samkiel tiam mi ne atendis ke Esperanto donu al mi avataĝojn por ĝin lerni, nun mi lernas Lidepla-n tutsimple pro idealo kaj intelekta plezuro sen atendi pluan kompenson.

amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Roberto Tresoldi
Roberto Tresoldi says:
Dankon kara Attilio, mi estis iasence pli bonŝanca ol vi, tial ke mi povis plifacile vojaĝi. Mi ekvojaĝis unuafoje en la jaro 1974, kiam mi eklernis esperanton. Tiujare mi iris eksterlanden (spite al mia juna aĝo, mi jam laboretis kiel interpretisto, kaj kvankam mi gajnis malmulte da mono, tio estis sufcixa por pagi IR trajnan monatbileton) danke al Esperanto: mi fakte estis gasto ĉe pluraj esperantistaj familioj tra Eŭropo. Estas vere, ke multaj lernis/as E-on ĉefe pro idealaj aŭ lingvistikaj kialoj, sed tiutempe por mi ili same valoris kiel miaj emo konatiĝi kun la mondo, alilandaj kulturoj, aliaj homoj! Kiel mi diris, socikultura fono de E-o por mi estis grava puŝilo por lernado de la internacia lingvo...
2 years ago
Jomo Ipfelkofer
Jomo Ipfelkofer says:
Laŭ mi tute ne necesas plia mondlingvo. Estas sufiĉe da laboro kaj peno, disvastigi la ĝis nun plej taŭgan lingvon tiucelan “Esperanto” al pli granda aro da homoj.
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Tre longa "fadeno"!
Mi konsentas, ke esperanto ne estas "perfekta" ilo por tutmonde komuniki, sed pensas ankaŭ, ke kiam oni emas al perfekteco, oni riskegas malsukcesi.
Certe, esperanto enhavas kelkajn difektojn, ĝia bazo devenas de leksiko eŭropa, ĝia skribadmaniero sur la okcidenta alfabeto. SED ĝi jam travivis pli ol unu jarcento, kaj bone funkcias. Mia opinio estas ke se ni ne sukcesos antaŭenigi ĝi dum la venontaj jardekojn, ni forte riskas tion: la angla mortigos iom post iom la jam ekzistantajn etnajn lingvojn, kaj eble ankaŭ esperanton, idon, interlingvon ktp...
La urĝa tasko estas plivigligi esperanton, por disponi plej eble rapide pri facila, justa kaj efika lingvo.
Poste, fariĝos eventuale oportune esplori eblecon konstrui alian lingvon, do kial ne tiu Lidepla?
Sed nun, eluzi niajn fortojn cele al tiu lingvo estus frenezaĵo. Ĉu vi konas la esprimon: "Dividi por pli bone superregi"?
Ni estu realismaj: ni ne elluzos niajn fortojn por atingi ĥimeron!
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*) edited this comment 2 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Kara Onagrino,
Jes. Vi pravas, estas tre probabla via antaŭdiro “la angla mortigos iom post iom la nun ekzistantajn etnajn lingvojn” kaj certe ankaŭ esperanton, idon, interlingvon ktp ĉar neniu el tiuj bariloj (armiloj) estas komparebla al la potenca angla lingvo kaj ties organizo.
Samkiel la amerindaj popoloj antaŭ kelkaj jarcentoj ne sukcesis per sia sagoj haltigi la invadantajn eŭropanojn ege pli bone armitajn, nun kelkmilo da planlingvanoj eterne kverelantaj inter si, tutcerte ne povos haltigi la triumfan marŝon de la angla.

Ĉiuj planlingvoj, frontal la angla estas mikraj lingvoj tute neglekteblaj, krome la angla, malantaŭe havas potencajn unuiĝintajn popolojn, kontraste la planlingvoj malantaŭ si havas plejparte kverelemajn kaj malmpacemajn fanatikulojn ofte eĉ hipokritulojn, "eterne batalantaj" por ĉiam pli granda disiĝo.

Kiu el vi scias klarigi al mi kial la esperantistoj, almenaŭ la klasikuloj, estas tiel fanatikaj malpacemaj, kaj plenaj je malamo kontraŭ la adeptoj de la aliaj planlingvoj?

Antaŭ iom pli ol duon-jarcento okazis grandega mondmilito kaj mortis milionoj da personoj; Nun la tiamaj malamikoj jam de longe estas amikoj kaj interrilatas paceme.
Antaŭ iom pli ol unu jarcento, esperantistoj kverelis inter si kaj dividiĝis en du grupoj: la klasikaj kaj la reformemaj (nun idistoj). Ek de tiam la rilatoj inter idistoj kaj la esperantisto estas malamikaj kaj malpacemaj, la plej malpacemaj estas ĝuste la klasikaj esperantistoj. Frontal tio, ĉu ne estas hipokrite nomi Esperanton la lingvo de la paco kaj frateco?

Lidepla absolute ne dividas, kantraŭe ĝi estas elemento por reŭniigi la disiĝintaj planlingvisto, inkluzive idistoj kaj esperantistoj. La avantaĝo de LdP estas la fakto ke ĝi naskiĝas nun kaj jam de komence ĝi estas demokrate aperta al la kontribuoj de ĉiuj volontuloj, el ĉiuj popoloj.
Lideplajenta ne deziras ke esperantistoj aŭ idistoj aŭ interlingvistoj, lasu la propran lingvon, sed nur ke la adeptoj de ĉiuj planlingvoj kunsciu ke ni ĉiuj estas samideanoj kaj ke ni ĉiuj devas labori unuece kaj paceme, alivorte: La celo estas la sama, ni ĉiuj kunlaboru por pli probable atingi ĝin.

Maopinie: Nova internacia planlingvo bezonatas!
Nova internacia planlingvo certe naskiĝos, se ne nun, kiam la mondo estos jam komplete konkerita de la angla, sed tiam la nova planlingvo estos la lingvo de la etnaj kaj naciaj orgojloj, kune kun ĝi renaskiĝos ankaŭ la etnaj kaj naciaj lingvoj.

Tamen se nun, de malalte, de la popolo ekĝermos internacia planlingvo, aperta al la kontribuoj de ĉiu volontulo, la etnaj popoloj kultivos ĝin ĉar ĝi estiĝos samtempe la lasta eblo savi la etnajn identecojn kaj la naciaj lingvojn.
Nova internacia planlingvo bezonatas por savi la lingvan demokration kaj etnajn identecojn.
La nun naskiĝanta Lidepla, estas aperta al sugestoj kaj kontribuoj el ĉiu popolo, el ĉiu volontulo.
Ĝia Fundamento estas kaj estos ĉiuj etnoj de la mondo, ĝi evoluos tute libere samkiel la etnaj lingvoj.
Lideplajenta konsideras Samideanoj la adeptoj de la aliaj planlingvoj kaj volas kun ĉiuj rilati amike.
Lidepla protektos la Etnojn, la Etnojn protektos Lidepla-n. Ĉiuj kune protektos la lingvan demokration.

Amike Attilio
2 years ago
Attilio Liotto edited this comment 2 years ago.
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
Kara Attilio,
mondo, lingvo, penso, arto, opinio, muziko
estas bela char ghi varias kaj varias kaj varias ade, senfine....
mi amas chiujn lingvoj kaj mi ghojas kiam mi vidas novan projekton, aw eksploras novan lingvon-Artefarita lingvo estas kiel artajho, ghi estas nova muziko, nova kanzono
kontrawe kiam lingvo mortas, mi suferas samkiel mortantas vivanta individuo.
Kompreneble mi amas Esperanton, ghi estas parto de mia chiutaga vivo, sed parteto de mia vivo estas ankaw Ido, Neo, Interlingua, Occidental, Interglossa, Solresol.......ktp Mi ege suferas kiam mi vidas ke partizanoj de iu aw alia lingvo atakas medion kie esperanto jam havas radikon-tio law mi estas perdo por ambaw, esperanto kaj por alia lingvo.
Mi tutsimple diras ke amaso da azianoj, afrikanoj ktp povus nur gajni , enkondukante en esperanto "migrintaj"-n vortojn komunaj de Afriko ghis Indonezio-Chinio havis problemojn en la forumoj, elekti inter KUAIZI (china) , HASHIO (japana) kaj MANGHOBASTONETOJ (ewropeska)
kaj tiu elekto kawzis grandajn disputojn
Dum mi devis akcepti ewropajn strangajhojn kiel OLDA, LEFTA, POVRA.......ktp kiuj certe malfaciligos la lernadon al 70% de la mondo cetera
2 years ago
rughulo
rughulo says:
En svislando estas parolataj multaj dialektoj krom la oficialaj ( ŝtataj) lingvoj - kaj foje homo ne komprenas unu la alian- pro iaj strangaĵoj . Tial necesas ia fundamento ( en svislando ĝi estas la germana) franca, itala , rumanĉa ( ĉar la rumanĉa estas dividita en pluraj dialektoj , Esperantisto ( d-ro A. Baur provis verki komunan fundamenton ( rumanĉ griŝun ) - la loĝantoj malfavore akceptis ĝin.
Ni esperantistoj devas vivi kun strangaĵoj kaj kun stranguloj - tia estu la mondo! Por mi estas same stranga la parolado de Barak Obama aŭ parolado de Hu Ĵin tao, ĉar ambaŭ ne kompreneblaj.
Mi lernis E-ton por interkompreniĝado kaj pro la tutmonda kultura valoro .
Sob la krokodilojn - sen fanatikeco.
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
x Rughulo
Mah, Boh, Veh, kiam mi pasas landlimon por veturi de Italio al Svislando por mi estas shoko-che la landlimo la svisaj oficistoj parolas mian lingvon la Lombardokcidenta aw insubra, dum la oficistoj de Italio parolas nur la itala, multfoje nur lingvoj de suda Italio. Antaw multaj jaroj mi vizitis la Scuolettas de romancha lingvo kaj mi lernis kaj la Puter kaj la Vallader variajhon de Ladina lingvo.
Dumtempe mi lernis la Valseran, la Svisgermanan kaj aliajn alemanajn lingvojn- bedawrinde en Romanda parto de Svislando la Harpitana (aw Francprovenca) estis preskaw mortigita.
Chu estis vi Rughulo, kiu mortigis la lingvojn de viaj praavoj? Vi estas por la globaligo de la kulturo? Vi jughas kiel strangulo, tiu kiu parolas la popolajn lingvojn .
En via projekto estas la mortigo de la "dialektoj" favore al fortaj lingvoj? Vi akuzas la Romanchan havi variajhoj, kaj do. Chiuj lingvoj de la mondo havas variajhoj sed ghenerale oni konfuzias loka malbonshanca lingvo kun shtata lingvo- ekzemple la Taishana estas dialekto de Kantona lingvo sed la Kantona estas sendependa lingvo, tute ne dialekto de la China.
Unuatute Esperanto devas esti en la flanko de chiuj lingvoj precipe lingvoj de malgrandaj popoloj, kiuj alie ne havus shancon havi vochon. Mi lernis la Slovaka kaj Kataluna literaturojn per Esperantaj tekstoj!!!!
Do, amo al propra lando kaj en la cetera mondo, signifas ami chiujn biodiversecojn
law mi fanatikeco estas duonvidi la realecon kaj abolicii historion, geografion, kulturon, ktp
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Rughulo, Mirinda Mondo ktp... MI deziras rimarkigi al vi, ke vi iom disvojiĝas el la originala temo, nome:
Ĉu nova internacia planlingvo bezonatas?
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
Mi rimarkigis ke la rolo de Universala Lingvo ne devas signifi mortigon de popolaj kaj neoficialaj lingvoj kaj kulturoj sed DEFENDI ILIN kaj esti dua lingvo por chiuj
due ke homa rajto estas nur papera kaj virtuala dirajho char fakte mi ne estas libera havi mian lingvon en chiuj okazoj de mia vivo.
trie mi ne akceptas ke fanatikulo de superlingvoj kaj shtataj lingvoj nomigas "fanatikulo" al partizanoj de popolaj lingvoj (kaj ofte tiu rolo oni donas al esperanto respekte al chiuj aliaj lingvoj)
mi kreda ke de la temo oni ne disvojighas
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Kompreneble, Mironda Mondo!
Sed la temo estas: "ĉu oni bezonas PLIAN internacian lingvon?"
Mi pensas, ke oni nepre konservu la jam ekzistantajn lingvojn, kaj la plej "etaj" el ili. Ĉu mi diris la malon?

Mi konsilas al ĉiuj legi la tekston de Michel-Duc Goninaz
http://miresperanto.narod.ru/esperantologio/goninaz.htm
en kiu li montras, ke en iu definita lando oni parolas plurajn lingvojn, kaj ke oni devas pripensi la lingvajn rajton de minoritatoj, kiel ekzemple alzacano bretono, kimro, ktp...

Mi rediras, ke lanĉi sencese "novajn" internaciajn lingvojn estas danĝere, ĉar tio disigas la fortojn de tiuj, kiuj luktas kontraŭ lingvaj imperiismoj, el kiuj esperantistoj estas aktuale la plej efikaj.

Kelkaj esperantistoj asertis (iam?) ke oni uzu: "nacian lingvon kaj esperanton", aliaj: "gepatran lingvon kaj esperanton". Tiel dirante, ili forgesas ke la gepatra kaj nacia ne ĉiam estas samaj!!!

Do, estas minimume tri ŝtupoj: la denaska (gepatra: foje eta "etna" au loka lingvo), la nacia (en iu definita teritorio) kaj iu lingvo por komuniki internacie (oni povas aldoni lingvo(j) de najbaroj, se tio bezonas).

Nun, superregas la angla.
La trudo lerni la anglan postulas multe da tempo kaj klopodoj, ĉie en la mondo. Pro tio, multaj homoj ne plu havas tempon por lerni la lokajn lingvojn (ni rimarku ke iom post iom ankaŭ naciaj lingvoj, kiel ekzemple la itala, fariĝas pli kaj pli malfortaj!!!).
Se en ĉiu ŝtupo oni emas malfortigi la lingvojn kiujn oni konsideras "malpli gravaj", kaj samtempe promocii la lingvojn kiu ŝajnas "pli gravaj", oni kondamniĝas je senpoveco, eĉ rilate la propra lingvo!

La unika ŝanco bremsi malaperon de "malgrandaj, malfortaj" lingvoj estas rapide pligrandigi la uzon de lingvo justa, facila por lerni. Tiel oni iel malagnoskas la "gravecon" de la imperiismaj lingvoj.
Sed kiam oni reklamas plian konstruatan helplingvon "novan", supozata "pli bona" aŭ "pli internacia" ol esperanto, oni fakte malfortigas nian lingvon, kaj plifortigas lingvan imperiismon en ĉiu "ŝtupo".

Ĉu vi konsentas?
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*) edited this comment 2 years ago.
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Rilate la akuzo de "fanatikulo", mi plene konsentas kun vi. Sed ni ege atentu ne doni falsajn impresojn (aŭ ŝajnajn argumentojn) al tiuj, kiuj deziras malaperigi nin.

Ĉar la slogano "Universala lingvo" estas tre danĝera! Ĝi enhavas ĝermo de totalismo.

Nun, multaj promociiantoj de la angla diras, ke ĝi ja estas "universala".
Fakte neniu lingvo povas esti "universala", ĉar se tio eblus, do la aliaj tute ne plu utilus...

Ĉiu lingvo jam ekzistanta * havas proprajn ecojn, proprajn kvalitojn, do pro tio oni devas defendi ilin ĉiujn.
Mi rimarkigos al vi, ke kiam vi uzas la vortojn "universala lingvo", vi nevole kontraŭdiras vin mem, kiel defendanto de la minoritataj lingvoj....

----------------------------------------------------
* pri la "novaj" lingvoj, aŭ konstruitaj lingvoj kies uzantoj ne asertas, ke ĝi estas pli bona aŭ pli taŭga ol esperanto (ekz Kingon, Toki-Pona, Lojban ktp...), mi ne malestimas ilin. Se temas pri definita, tre specifa uzo (ludi, havi tre limigitaj interŝanĝoj...), mi opinias ke ili ĉiuj havas rajton ekzisti.
Sed oni ne lasu malkonstrui pli ol unu jarcenton da esperantistaj klopodoj, per reklamo pri nova "pli perfekta", supozata "pli monda" lingvo.
2 years ago
Attilio Liotto
Attilio Liotto replies:
Kara Onagrino, Vi skribis:
”* pri la "novaj" lingvoj, aŭ konstruitaj lingvoj kies uzantoj ne asertas, ke ĝi estas pli bona aŭ pli taŭga ol esperanto (ekz Kingon, Toki-Pona, Lojban ktp...), mi ne malestimas ilin. Se temas pri definita, tre specifa uzo (ludi, havi tre limigitaj interŝanĝoj...), mi opinias ke ili ĉiuj havas rajton ekzisti.
Sed oni ne lasu malkonstrui pli ol unu jarcenton da esperantistaj klopodoj, per reklamo pri nova "pli perfekta", supozata "pli monda" lingvo.”

Alivorte vi diras: Se temas pri inteligentaj ludetoj por stultaj infanoj, ni lasu ke tiaj infanoj ludu (sed en limigita spaco) ni toleru tion, ili rajtas ekzisti.
Sed oni ne lasu konstrui ion pli internacia aŭ supozata pli perfekta ol Esperanto ĉar tio detruos pli ol unu centjaron da esperantistaj klopodoj.

Dankon por la tre bona ideo el kiu mi tuj profitas por lanĉi alvokon al ĉiuj sciencistoj de la mondo:
Karaj Sciencistoj, mi varme petas vin ĉiuj; ludu trankvile per viaj mikroskopoj kaj teleskopoj sed haltigu ĉiujn viajn seriozajn studojn ĉar alie vi detruos aŭ povas detrui jarcentojn da klopodoj de viaj estimataj antaŭloj.

amike Attilio
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Mi relegis, kaj rimarkis tion:
"Intertempe, ĉi komunumo “Lingua de planeta” diskutas kaj kunlaboras uzante la sekvajn lingvojn: English, Russian, Italian, German, French, Spanish, Esperanto, LFN or Novial."

Tio signifas, ke tiun projekton, male je tiu de Zamenhof, portas homoj kiuj jam scipovas plurajn lingvojn. La kreinto de esperanto deziris ke la internacia lingvo estu facile lernebla.

Mi rediras: lingvo pli "internacia", iam kial ne?
Sed tio povos okazi sen malutili al niaj klopodoj pri lingva justeco NUR kiam esperanto estos agnoskata kiel bona kaj efika komunikilo por plejmulto da homoj.
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
korta, olda, lefta, lanta, ktp....ghojas idistoj, ghojas esperantaj intelektuloj, malghojas vietnamanoj, chinoj, hawsparolantoj. mi opinias ke Akademio devas konsideri la UNIVERSALECO de Esperanto kiam oni elektas ewropdevenajn sinonimojn.
Law mi tio estas komplikajho Ne por mi ewropano sed por Chino, jes. Elekto de neewropaj radikoj en Esperanto povas esti motivo de simpatio vere al la tuta mondo.
Tiuj Patwa kaj Lingvo de Planedo estas simpla miksajho tamen ghi estas interesa projekto. La solvo de la problemo, law mi, estas ne krei konfuzion kaj enkonduki en esperanto iom pli da monda vorttrezoro.
2 years ago
Mirinda Mondo
Mirinda Mondo says:
Law mi vortoj kiel OLDA, LANTA; KORTA, ktp estas perforto al Esperanto kaj al la simpleco de la lingvoj (por eksterewopanoj). Ankaw por simpatio, kiam Akademio decidas enkonduki sinonimojn aw novaj vortoj chu ne eblus uzi universalajn vortojn anstataw? Ti movus simpation flanke de popoloj neniam konsideritaj kiel la Afrikaj kaj Aziaj
2 years ago
Onagrino (Dominique)--- (*)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Nu... Vi priskribas la "naturalisman" emon de kelkaj esperantistoj. Mi konsentas kun vi, ke "naturalismo" estas malhelpo al kompreno de ekster-europanoj.
Pri la projekto "Lidepla"... oni devus esplori kiuj estas ekzakte tiuj Rusoj, kiuj lanĉis ĝin. Povus esti, ke kelkaj el ili celas malplifortigi esperanton (kvankam ili uzas esperanton por siaj diskutoj).

Mi rediras: tio estas NEEVITEBLE "por-elita" projekto.. Nur tio sufiĉus mallogi min.
2 years ago

   ← previous   1 2 3 4 5 6   next →   

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...