En mia familio ni ĉiuj parolas Esperanton kaj ni akceptas tion kiel tute normala afero, ĉar nia ŝatata lingvo ĉiam ĉeestis en nia vivo. Ĝi estas kiel heredaĵo de generacio al generacio.
Ĉio komencis kun la granda ŝatado de mia avo \la patro de mia patrino\ al Esperanto.
Li estis ege malriĉa homo sed kun granda koro al ĉiuj kaj malgraŭ ke li ne havis monon por studi, li faris tion sola kaj uzis ĉiun liberan tempon por plibonigi siajn konojn.
Poste mia patrino partoprenis esperantokurson dum sia juneco sed bedaŭrinde dum multaj jaroj ŝi ne plu praktikis Esperanton ĝis kiam ne venis la ĝusta momento kiam ŝi rekomencis studi la internacian lingvon por refreŝigi siajn konojn kune kun mia pli juna frato Nikolao.
Iom post iom ili progresis kaj iun tagon dank’al revuo “Bulgara Esperantisto” de aprilo 1991 jaro, kie ili ambaŭ prezentis sin kaj donis siajn anoncojn por korespondodeziro, ili trovis siajn verajn amikojn, kiuj iĝis preskaŭ niaj familianoj kaj dum jaroj ni vivis kiel granda familio.
La 1991 jaro estis malfacila ne nur por mia familio, sed ankaŭ por ĉiuj bulgaroj, ĉar estis granda mizero post la falo de la komunista reĝimo en Bulgario. Ne estis varoj en la vendejoj, ni aĉetis per kuponoj, eĉ ne estis kajeroj por la lernantoj...estis nenio...sed estis veraj kaj bonkoraj eksterlandaj esperantistoj, kiuj komencis korespondi kun ni, memvole helpi al ni kaj gasti ĉe ni.
La homoj, kiuj pere de Esperanto ŝanĝis nian vivon kaj donis ŝancon al mia frato kaj al mi fini la gimnazion kaj poste studi en Universitato estas iu ege bonkora belgo kaj iu franco, kiu bedaŭrinde antaŭ multaj jaroj forpasis.
Ili ambaŭ donis motivon al mi komenci lerni Esperanton por ke mi pli facile kapablu komuniki kun ili kaj rakonti kiel mi progresis en la Universitato kaj ke ilia mono ne estis elspezita vane. La belgo ĝis nun estas mia bonega amiko, kun kiu mi dividas ĉion, dum 22 jaroj li estas mia plej bona aŭskultanto kaj konsulanto.
Dank’al Esperanto dum du jardekoj mi trovis diversajn geamikojn, sed la plej fidelaj kaj veraj el ili daŭrigas ĝis nun okupi gravan lokon en mia koro kaj en mia vivo. En miaj malfeliĉaj kaj malfacilaj momentoj ili ĉiam estas kun mi, ili ĉiam morale subtenas kaj trankviligas min.
Mi ne havas sufiĉajn vortojn por danki al ili ĉiuj, ke ili ĉeestas sur mia vojo, kiun ĉiutage mi trairas paŝon post paŝo.
Do, mi povas elkore deklari ke Esperanto ĉiam helpis al mi, ĉiam gvidis min al la vera vojo de mia vivo kaj dank’al la Internacia lingvo mi trovis mian Amegon kaj nun ni kreas nian komunan vivon en Svedio.
Esperanto ĉiam restos mia favora lingvo, ĉar pere de ĝi nun mia vivo estas tute alia, mi havas multajn amikojn el la tuta mondo, mi havas bonegan edzon, mi havas mian bulgaran familion, kiu ĉiam subtenas min sendepende ĉu mi eraras aŭ ne.

Do, Vivu Esperanton!

INTERVJUO EN "BULGARA ESPERANTISTO"- aprilo 1991

KUN FERVORO POR ESPERANTO



La 13-an de februaro en kunveno de sofia E-kulturdomo per propra programo sin prezentis Esperanto-societo "Stojan Vasilev" - komunumo "Krasno selo", Sofio. La programon enkondukis per mallonga parole Petrana Lalova, prezidanto de la societo. Sekvis interesaj ortoj - oni prelegis, rekitis kaj plenumis humurajojn. Post la kunveno mi havis eblecon interparoli kun Sneĵana Kondova,49-jare aktivulino de E-societo "St. Vasilev" kaj de sofia E-kulturdomo (Dum la kunveno mem sia filo Nikolaj majstre desegnis la portreton de d-ro L.L.Zamenhof.)


- Kiel vi eklernis la Internacian Lingvon?
- Esperanton mi eklernis sub influo de mia patrol kie
aŭtodidakte lernas gin en Kjustendil. Li estis ekzemplo por mi kun sia boneco, honesteco kaj bona posedo de la lingvo. Mi memoras, ke Ii tradukis poeziaĵojn de Hristo Botev kaj recitis ilin. Mi alente aŭskultis kaj en mi ekgermis la deziro perfektigi en la Internacia Lingvo. Krome ekde mia infanago mi havis emon lerni lingvojn. Do kiel lernantino en gimnazio mi partoprenis en koresponda E-kurso (1957-1958).
Publikiginte mian korespondan anonceton en revue "EI popola Cinio" mi ricevis leterojn el 13 landoj kaj
ekkoresponcis, kun 65 leteramikoj el Cinio, Japanio, Hispanio, Hungario, Jugoslavio, Pollando, Rumanio, USSR k.a
En 1963 mi edziniĝis, eklogis en Sofio kaj por 30-jara periodo ĉesis okupigi pri Esperanto. Mi finlernis Teknikan Mezlernejon
pri Maŝinkonstruado kaj eklaboris en Institute pri
Kaŭĉuko - Sofio, kiel maŝinkonstruisto, kie mi plu laboras.


- Kion vi dividis pri la E-aktivado de vi kaj de via filo Nikolaj?
- Nun li estas 15-jara. De sia 8-jarago Nikolaj elmontris talenton pri pentrokreado (li partoprenis diversajn ekspoziciojn) - kaj pri lernado de fremdaj lingvoj. Krom Esperanto li nun lernas foreste la anglan lingvon kaj frekventas francan vesperan lernejon. Nun Ii estas lernanto en Teknika
Mezlernejo pri Maŝinkonstruado, Metalurgio kaj Elektroniko - kaj fake estas Teknologio de la Maŝinkonstruado (frida prilaboro).
Mia filo kaj mi en 1989 finis unuagradan kaj duagradan E-kursojn kun lektoro Petrana Lalova. Mi abonis revuojn "Esperanto", "Juna amiko" kaj "Bulgara Esperantisto". Mi regule legas ilin kaj krome por mia propra plezuro mi tradukas
rakontojn publikigitajn en "Bulgara Esperantisto".


- Rakontu pri la agado de Via societo "Stojan Vasilev"?

- En mia E-societo estis organizataj E-kursoj de unua kaj dui gradoj por la membroj. Krome en la societo estas multaj anoj posedantaj diplomojn de tria kaj instrua
gradoj. La societo aktive partoprenas la amatoran artaktivadon. Estis kreita grupo de kantantoj, recitantoj kaj plenumantoj de humurajoj. Ĝi mulifoje prezentis
programerojn en solenaj kunvenoj, celebroj kaj gastadoj en sofia E-kulturdomo. Nia societo havas. ankaŭ ŝakistan grupon, kiun gvidas majstrino de sporto Ĝi organizas kaj partoprenas ĉujare en ŝakistaj turniroj en Sofio. Membroj de
la societo partoprenis en forstumado de Vitoŝa-monto apud Sofio, kie ili plantis 200 pinidojn kaj kreis ' Esperantan arbareton ", pri kie oni eĉ komunikis en la radio. Ni partoprenis en Verdaj Patroloj en kv. Dragalevci kaj en Vitoŝa-monto por protektado de naturmedio. La societanoj subtenas korespondligojn kun pli of 100 esperantistoj el multaj landoj. Ofte ni organizas ekskursojn kaj renkontiĝojn, en kiuj ni pli bone ekkonas unu la aliajn kaj sentas nin en amika etoso. Pro manko de konvena klubejo en la lastaj monatoj ni kunvenas en apartamentoi.

- Viaj planoj por la estonto?
- Mi havas deziron korespondi kun leteramikoj el Italio, Tanzanio kaj Brazilo, kaj mia filo - el Alĝrio, Pollando kaj Belgio. Krome ni intencas pli aktive partopreni la agadon de nia E-societo kaj de la sofia E-kulturdomo.
Evgeni GEORGIEV