Viro kaj virino,

akvo kaj fajro,

aero kaj tero

realo kaj sonĝo

lumo kaj ombro

 

estas vi kaj mi. Du malsamaj personoj. Oni diras, ke tro granda estas la diferenco, tiu rilato ne daŭros longe. Sed ili ne scias...

 

Ili ne scias pri la frukto de nia rilato.

Ili ne scias, ke kiam brulas timego ene de mi, via proksimeco estingas la incendion.

Ili ne scias, ke kiam la zorgoj kaj problemoj premas min suben, vi levas min kaj ni flugas kune.

Ili ne scias, ke mia revo estas realigita de vi.

Ili ne scias, ke sen vi mi ne ekzistus.

 

Ili ne scias, sed mi scias, ke ni estos kune por eterne...