Mi estas esperantisto de 2005, post bazaj studadoj mi decidis malkovri esperantajn verkaĵojn. Mi komencis per "Gerda malaperis", "karlo", "Vere aŭ fantazie"... kaj finfine provis librojn pli dikaj. Elekti libron estas malfacilaĵo por nova esperantisto, ĝi devu esti legebla por progresantoj kaj interesega. Mi trovis unu (mi esperas la unua de longa vico ...) kaj mi konsilas ĝin al ĉiuj. Estas "Kiel akvo de l' rivero" verkita de Raymond Schwartz.

En 1917, la historio komencas per edziĝofesto en Francujo apud germana landlimo. Ni malkovros nian junan heroon dum tiu feliĉa festo. Li estas nova abituriento kaj planas instrui la francan lingvon en Berlino. Tie ni sekvas lin, en ĝoja etoso kie gejunuloj amikiĝas. La unua duono de la libro estas freŝa, vigla, bonhumora (mi spertis miajn unuajn kontraŭknalojn...). Sed post 1917 alvenas 1918 kaj "La uragano leviĝas". Kiuj amikecoj daŭrigos, kreskos, supervivos aŭ mortos ?

Tre bona libro sen nigreco. Se feliĉe tiu libro estas havebla de vi, legu ĝin !

Ne timu konsili al mi vian ŝatatan esperantan libron. Dankon.