Â
L’ unuaj jaroj de l' Jarmilo Tria
instruis multon al tuta Tero.
Ne gravas, ke la spac-Åiparo nia
La kosmon krozas por stelar-konkero.
Â
Kontrasto monda estas pli-kaj-plia.
Kum riĉon, forton kelkaj kun fiero
Montradas al la monda part’ alia
Mortanta pro malsano kaj mizero,
Â
de l’ Kosma Forto venas leciono:
Ja tre malgranda estas nia kono,
kaj sensignifa ĉ ela Pov’ Senfina.
Â
Ne gravas riĉo, forto kaj fiero!
Memoru, homo: estas vi sablero
senpova ĉe Cunamo kaj Katrina.
Send a message
Search for members