La supra titolo estas el poemo de Neide Barros Rêgo, premiita cxe la Internacia Literatura Konkurso EKRA 2003 kaj povas ankaux servi por veki atenton!
Bone, Neide kaj Sylla Chaves, ambaux brazilaj esperantistoj, lancxis tre interesa verko, nomata Brazila Esperanta Parnaso.
Mi, por disvastigado, libere kaj volonte, publikigxos poemojn el cxi tiu libro, cxiam kiam mi havos oportuneco.
Dankeme,
Abel Sidney
Protesto
Neide Barros Rêgo
Dum malvarmo kaj malsato
falĉos homojn sur la stratoj
(por tro multaj mankas hejmo),
mi rifuzos festi.
Dum militoj blinde murdos
kun avido, fanatike
(frato ja mortigas fraton),
mi rifuzos festi.
Dum ekzistos senlaboro,
kaj eĉ analfabeteco
kreskos daŭre kaj minace,
mi rifuzos festi.
Dum prosperos antaŭjuĝoj
pri koloro, kred' aŭ raso
(pro vanteco kaj malamo),
mi rifuzos festi.
Dum prosperos egoismo,
homojn gvidos monavido
al perforto kaj al krimo,
mi rifuzos festi.
Dum infan' kaj maljunulo
restos daŭre senprotekto
(sole, time kaj angore),
mi rifuzos festi.
Sed esperon mi ne perdis
(ĉu frenez' aŭ utopio?)
certe baldaŭ ŝanĝo venos,
kaj mi festos ĝojoplene!
Send a message
Search for members
Imre Szabo says: