Batiĝas mez' de l' nokto, alta erco sonoras.
Min sonĝ' preteras, ĝi senprimice foras.
Pereo min repuŝi al tedaj vojoj volas,
kunviŝi vivon, morton sampalaj ĝi ekprovas,
sed la pesanta menso eĉ vibron ne ektremas,
inter ili du firme, senkline ĝi sin tenas.
Esperantigis Imre Szabó
En la rumana lingvo:
Se bate miezul nopţii
Se bate miezul nopţii in clopotul de-aramă,
Şi somnul, vameş vieţii, nu vrea să-mi ieie vamă.
Pe căi bătute-adesea vrea mintea să mă poarte,
S-asamăn într-olalta viaţă şi cu moarte;
Ci cumpăna gândirii-mi şi azi nu se mai schimbă.
Căci între amândoua stă neclintă limbă.
La originala teksto, MIHAI EMINESCU
Kara Imre, mi havas la libron kun poeziajxoj de Mihai Eminescu esperantigitaj sed, cxi tiun poemon mi ne trovis! Eble neniu gxis nun tradukis gxin. Mi elkore dankas al vi pro cxi tiu via bonega traduko, mi aperigis ankaux la originalan tekston. Ankaux mi skribos al la redakcio de "BAZARO", certe Julia aperigos gxin en la venonta numero.
Koran dankon, Mimi
Send a message
Search for members
Dorina says:
Mimi says:
Mimi says:
Ĉu respondi tiun ĉi mesaĝon per iperPoŝto?
Mi salutas vin
Kara Imre:
Kun grandan dankon mi legis vian mesagxon kaj poemojn,kiuj tre kortusxis min.la altkvalita verko tre utilas al nia kulturo,tio estas modelo por lerni pli multajn esprimojn en nia lingvo.laux mi la literaturo klasika ricxigas la lingvon.
mi esperas legi viajn verkojn en Esperanto,tio kuragxigas min kaj aliajn.espereble mi povus gajni permeson de vi,por publikigi kelkajn poemojn en nia revuo aux reta forumo,ne en papera formo,nur la elektronika.
amike via Ardo
Maksim Griŝin says:
Kaj ĉi tiun nur hazarde tralegis. Mi certe skribas pri la traduko, ĉar la rumanan mi ne posedas...
Pardonu, sed mi multon ne povas kompreni...
Ekzemple, jam en la unua linio: "...alta erco sonoras"
Ĉu vi povus klarigi al mi kial erco estas alta? Ĉu tie certe temas pri erco?
Aŭ jen: "morton sampalaj ĝi ekprovas,"
Ĉu sampalAJ" estas skribite pri la noktomezo kaj iu senartikola "pereo"?
Pardonu...
Ĉu la senco de la traduko samnebulas en la originalo?
Mimi replies:
Imre Szabo says:
-- Kaj traduki verkojn maleblas! -- asertis la Novgramatikistoj, iamaj famaj kontraǔantoj de Esperanto.
Kaj ili pravas, ĉiu poemo estas netradukebla. Kaj finfine do, la traduko estas ĉiam traduko, kaj la originalo estas nur la originalo. Ĝi estas unika, unusola kaj ne ripetebla. La traduko estas alia afero, ni tradukantoj strebas, ke ĝi estu maksimume proksimuma. Sed neniam ĝi povas esti identa.
Se vi metas vortojn al vortoj, eble eĉ la plej konvenajn, tamen vi ne rericevas la originalon. Ekzistas kulturoj (ekzemple la franca) kie la ĝenerala kutimo estas traduki poemojn en prozo. Sed forfalas la muziko, la ritmo, la vortludoj. Eble la tropoj povas esti savataj.
La alia eblo estas la hungara kaj ankaǔ la Esperanta metodo: verki alian poemon en la fremda lingvo pri la sama temo, uzante la originalajn bildojn, sentojn, rimojn, ritmon, muzikon kaj evidente la esencon. En la hungara tiun taskon plenumas poetoj. En Esperanto ne ĉiam. Mi mem estas poeto en ambaǔ lingvoj.
Kaj nun ni vidu viajn rimarkojn:
"...alta erco sonoras" -- en katolikaj landoj estas kutimo, ke oni sonorigas en tagmezo, noktomezo kaj en aliaj gravaj horoj (ekzemple ĉe komenco de diservaj horoj: sankta meso, litanio, entombigo, ktp.). Imagu, ke la noktomezon signas sonorilegsono. (Eble nur kelkfoje ektintanta.) La alta erco estas la sonorilego en la alto. (Verdire la poeto parolas en la originalo pri kupra sonorilego.)
"morton sampalaj ĝi ekprovas," -- tio estas vere nekomprenebla, ĉar estas forlasita la alia parto de la frazo.
La tuta verso sonas:
kunviŝi vivon, morton sampalaj ĝi ekprovas, -- ĝi ekprovas kunviŝi vivon kaj morton sampalaj.
Vivo kaj morto estas du aferoj -- pli ol unu -- tial ni bezonas uzi pluralon.
Kaj vi pravas, la persona pronomo "ĝi" koncernas la plej proksiman subjekton "Pereo", kiu ne havas artikolon, ĉar ne temas pri difinita plago.
Mi esperas, kara amiko, ke restis jam nenio ĝenanta vin en la ĝuo de la poemo, kiu celas sentigi la atmosferon de tiu stranga kaj -- supozeble koŝmara -- nokto, kiun la poeto travivis.
Maksim Griŝin replies:
Vi sukcese respondis al mi!
Nun mi cxion komprenis.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Viaj demandoj, Maksim, bone instigas nin aliajn legi iom atente kaj konscie, por ne nur
senti la efekton, sed ankaǔ iom provi konscii ĝian mekanismon.
Vi demandis pri la unua verso, en traduko de Imre:
Batiĝas mez' de l' nokto, alta erco sonoras
En la esprimo alta erco la vorto erco laǔ mi rolas kiel metonimio, ofta en poezio sed ankaǔ en la ĉiutaga lingvouzo:
Oni uzas nomon ekz. de materialo anstataǔ uzi nomon de objekto farita el tiu materrialo.
Ekzemplo de tio estas versoj en La tragedio de l' homo de Imre Madách (elp. madaĉ), en traduko de Kolomano Kalocsay (elp. kaloĉai) :
kaj ŝi ne ardis de sopiro,
nek kuris al bordel' brustnude,
per frida fer' sin pikis prude.
Kalocsay skribis per frida fer' kaj tion oni pli-malpli (konjekte) komprenas,
kiel ",malvarma glavo aǔ spado".
La Hungara poeto Petőfi avertas poetojn... n e verki, se ili ne estas engaĝitaj
por alta celo. Li "nebuligas" aferojn plurpaŝe, ĉar pri poezia verkado li parolas kiel pri
kantado de antikvaj bardoj, kaj do li aludas muzikinstrumenton, liuton. Tamen, li diras pli-malpli, ,
ke oni ne prenu "la sanktan lignon" faclianime. Do oni perceptas plurfojan anstataǔigon:
(sankta) ligno -> lignaĵo -> liuto -> muzikinstrumento de kantisto -> sent-esprima rimedo -> poezio, poezia verkado, poeta agado .
Alta erco povas esti (kiel Imre diris) alta sonorilego (alte lokita aǔ mem alta, granda, aǔ eble ankaǔ altesona, ja -*alt-* mem ne estas unusenca): en poezio malprecizeco kelkfoje estas
eĉ utila, ebligante funkciadon de la fantazio.
------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
kunviŝi vivon, morton sampalaj ĝi ekprovas
'(ĝi provas) viŝe kunigi, miksi vivon kaj morton tiel, ke ili estu/ŝajnu same palaj (senfortaj, senkonturaj, senesprimaj)'
(Eble sufiĉus provi anstataǔ ekprovi; sed eble tio dependas de ritmo).
Ankaǔ mi ne komprenas la lingvon Rumanan, sed mi pensas, ke metaforoj, metonimioj,
sinekdoĥoj (do diversaj anstataǔigoj) en poezio estas ne nur tolereblaj, sed rekte nepraj.
Mimi aǔ Imre povus helpi, skribante la unuan signifon de tiuj
aǔ aliaj Rumanaj vortoj, se tio plu interesas iun (krom min).
Dankon pro la atento, ĉion bonegan!
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 6 months ago.
Maksim Griŝin replies:
Al mi estis tre utile kaj interese tralegi vian klarigon.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Blazio
Béla Apáti Kovács says: