Mihai Eminescu
Eĉ birdeto jam dormema
serĉas neston ombre dronan
sur la branĉo ek-ektrema
Nokton bonan!
Nur de l' fontoj mildas ĝemo
dum arbaro nigras lace;
dormas floroj en ĝardeno
Dormu pace!
Cigno ŝvebas tra kanejoj,
serĉas neston kviethavan --
vin proksimu la anĝeloj!
Sonĝu ravan!
Sin la bela luno levas
sur la mondon sonĝaroman,
harmonie ĉio revas.
Nokton bonan!
Esperantigita de IMRE SZABÓ
bona traduko!
Mimi has replied to Aleksej BorodinAleksej Borodin has replied to MimiSign-in to post a comment.