Mimi Published on January 5, 2008
by Mimi

Mimi's blog

Browse posts
nova babilejo
Posted on August 9, 2009
9 comments (latest 8 days ago)
Batiĝas mez' de l' nokto
Posted on January 11, 2008
12 comments (latest 12 months ago)
Nokton bonan
Posted on January 5, 2008
11 comments (latest 4 months ago)
Sopiro
6 comments (latest 12 months ago)
Jen la originala teksto de la poeziajxo "Nokton bonan" de Mihai Eminescu
Posted on December 29, 2007
4 comments (latest 20 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 565 times

Sopiro

Saturday January 5, 2008 at 04:50PM

Venu al la font' arbara

kiu vibras sur sablaĵ',

kies fluon kliniĝinte

ŝirmas la branĉar' per kaŝ'.

 

Alrapidu brak-etende,

ĵetu vin en mia sin',

la vualo, reĵetate,

de l' vizaĝo levu sin.

 

Sidos vi en mia sino,

solaj, solaj, vi kaj mi,

al harar' en dolĉa tremo

falos floroj de tili'.

 

Blanka frunt' sub haroj brilaj

klinu sin al mia brak',

al la raba buŝo donu

dolĉajn lipojn por atak'.

 

Sonĝos ni feliĉan sonĝon

lulos nin en reva sent,

kanto de soleca fonto,

kanto de karesa vent'.

 

En arbara harmonio

dormu zorgoj kaj dolor',

kaj de supre, de l' tilio,

falu sur nin flor' post flor'.

   Esperantigita de KALMAN KALOCSAY

 

 

6 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
Saluton Mimi.
Hieraǔ en Budapeŝto mi promenis al la Landa Fremdlingva Biblioteko, kie estas gardata ankaǔ la Kolektaĵo Fajszi (50.000 bibliotekaj unuoj). Mi iris de la Universitato ELTE tra Papnövelde utca, poste Nyáry Pál utca, kaj ĝuste tie, kie Nyáry Pál utca rekontas Váci utca-n sur la muro de anguldomo troviĝas memortabulo, laǔ kiu en la domo, kiu antaǔe staris tie, estis eldonita la unua poemo de Mihail Eminescu en la rumanlingva gazeto Familia de Vulcan.
Ĉu vi scias, ke la rumana kaj hungara kulturoj estas intime interplektitaj? Ekzemple la unua rumanlingva Sankta Biblio aperis en Buda.
Tre verŝajne, ni esperantistoj devas okupiĝi ankaǔ pri la komunaj kulturaj memoroj.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 23 months ago.
Alno says:
Granda poezio cxiam resonas en la animo.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mimi says:
Placxis al vi, cxu ne Alno?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Fakte, estus bona "programo", ke almenau esperantistoj konu literaturojn ankau de
ne-plej-grandaj (ne plej potencaj) popoloj, ankau siajn "najbar-literaturojn".

Ĉu esperantistoj statas pri tio pli bone, ol ne-esperantistoj?

Ne tre pli bone, verŝajne. Eble iom.

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Sulko says:
Ni chiuj estas iom poetoj, sed ghustaj poemoj estas evidente - raraj.
Posted 12 months ago. ( permalink )
František Horáčekpro says:
...oni diras, ke vivo sen sonĝoj estas birdo kun rompitaj flugiloj...
Posted 12 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...