Venu al la font' arbara

kiu vibras sur sablaĵ',

kies fluon kliniĝinte

ŝirmas la branĉar' per kaŝ'.



Alrapidu brak-etende,

ĵetu vin en mia sin',

la vualo, reĵetate,

de l' vizaĝo levu sin.



Sidos vi en mia sino,

solaj, solaj, vi kaj mi,

al harar' en dolĉa tremo

falos floroj de tili'.



Blanka frunt' sub haroj brilaj

klinu sin al mia brak',

al la raba buŝo donu

dolĉajn lipojn por atak'.



Sonĝos ni feliĉan sonĝon

lulos nin en reva sent,

kanto de soleca fonto,

kanto de karesa vent'.



En arbara harmonio

dormu zorgoj kaj dolor',

kaj de supre, de l' tilio,

falu sur nin flor' post flor'.

Esperantigita de KALMAN KALOCSAY