Alexandru Macedonski
Mi estis, dum malamo, granda,
Sed jen, hodiaŭ por ĉiamo
Mi grandas, ĉar mi estas amo,
Mi grandas, ĉion pardonanta.
Ja grandas oni, senkompata,
Sed levas al plej alta famo
Se estas via koro amo,
Kaj la animo karitata.
Mi scias: tra la vivo vanta
Ŝirtrenas nin senbrida pramo.
Konsolo estas nur en amo,
En senespero eĉ plej granda,
Kaj estas nur pardon’ savanta.
Esperantigis Jozefo E.NAGY
La volumo "Poema rondelurilor" aperis en 1927.
Mi tradukis dekduon da ili antaux 15-20 jaroj.
Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy has replied to Blazio VAHA (n.s. W…Sign-in to post a comment.