Alexandru Macedonski
Plej nobla ebri’ - en lilioj,
Graciaj kaj freŝdelikataj,
Kalikoj zelote ŝatataj -
Arĝento el sunaj radioj.
Kaj eĉ se pereas po miloj
Aŭ solaj, somere tuŝataj,
Plej nobla ebri’ - en lilioj,
Graciaj kaj freŝdelikataj.
Min iam iliaj ebrioj
Forkaptis, printempe paradaj,
Min sorbis avide, sensataj,
Portante min al eŭforioj.
Plej nobla ebri’ - en lilioj.
Esperantigis Jozefo E. NAGY
Sign-in to post a comment.