Ĉi tiuj samtempuloj miaj

Distriĝas pri la sama sport’:

De tri jardekoj krias “Mort’!”

Kun ĉiu jaro pli enviaj.



Vampir min nomas ĥor’ ilia -

Maljunulaĉ’, en unu vort’:

Ĉi tiuj samtempuloj miaj

Distriĝas pri la sama sport’.



Ŝajnigas ili sin geniaj,

Kaj estas nura mok’ de l’ sort’,

Sen ia ideal’, malpiaj,

Forĵetitaĵoj de abort’...

Sed estas samtempuloj miaj.



Esperantigis Jozefo E.NAGY