Varmego fandanta, de or’,

Pulvoro de oro sur grenoj,

Ŝafaroj de or’ sur ebenoj,

Ŝutita per or’ ĉiu flor’.



En ĉio, proksime kaj for,

Ĝi pulsas pagane tra vejnoj. -

Varmego fandanta, de or’,

Pulvoro de oro sur grenoj.



Sub ardo de l’ suna fervor’

Ravligas la teron katenoj

Kaj iĝas virinoj - sirenoj

Kun fajr’ en okuloj kaj kor’ -

Varmego fandanta, de or



Esperantigis Jozefo E.NAGY