Ovid Densusianu
Sur la kampovojo
Sur la kampovojo
nur tri ĉaroj kunas,
la ĉaristoj fajron
bruliginte fumas.
Diras la unua:
„Ni en urbo estis
pro la heredaĵo,
sed nenio restis.”
La alia: „Torĉon,
ĉerkon mi ekhavis,
mian solan filon
la forstisto pafis.”
Jen la tria: „Miaj
bovoj du ŝatataj
pro imposto morgaŭ
estos aŭkciataj.”
Ekas jam la ĉaroj
sur la kampovojo,
kvazaŭ ŝtonŝarĝitaj
knaras kun malĝojo.
El la rumana tradukis Imre Szabó.
Sign-in to post a comment.