Eterneco



Bovĉaro, popo, ĉerko, maljuna avineto

kaj la vespero vena – jen ĉio ĝia predo:

eĉ la falanta suno jam ekflavanta pale,

refoje rigardanta al mondo demontare.



Tiom… Nur tiom estas sepulto, entombado,

la popo preĝas iom tirvoĉe sen kompato,

la avineto ploras, la bovoj marŝas lante,

egalanime kvazaŭ nur hejmen promenante.



Nur tiom! Preterrestas vilaĝoj en la valoj,

ne estas kial plori, ja mankas la kialoj,

la bovoj tiras jugon, kutime sub la vergo…



Kaj en la griza muto la suno malaperas,

kaj kiel ĉiam, kiam sensune ekvesperas,

tri poploj altas fore en la restinta lumo,

iliaj ombroj longas… Surkampe densas fumo…



El la rumana tradukis Imre Szabó.