Mimi Published on August 9, 2009
by Mimi

Mimi's blog

Browse posts
nova babilejo
7 comments (latest 19 hours ago)
Batiĝas mez' de l' nokto
Posted on January 11, 2008
12 comments (latest 11 months ago)
Nokton bonan
Posted on January 5, 2008
11 comments (latest 3 months ago)
Sopiro
Posted on January 5, 2008
6 comments (latest 11 months ago)
Jen la originala teksto de la poeziajxo "Nokton bonan" de Mihai Eminescu
Posted on December 29, 2007
4 comments (latest 19 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 394 times

nova babilejo

Sunday August 9, 2009 at 08:29AM

...jen nova babilejo:

http://webchat.freenode.net/

sufiĉas nu elekti la kromnomon kaj en "channels' tajpu ##esperanto



http://chatonic.com/room/esperanto_internacia/

http://esperantujo.ning.com/

7 Comments / add your comment?

Kolonjanopro says:
Saluton!

Fakte ne tute nova, ĉar IRCujo estas kvazaŭ la prababilejo de Retlando (aperis antaŭ ĉ. 20 jaroj).

Freenode estas nur unu el la povincoj de IRCujo.

Kaj ##esperanto estas nur unu el la multaj kanaloj en ĝi.

Por krokodilidevaj novuloj krome ekzistas #komencintoj.

Kaj iam mi kreis ankaŭ #progresantoj.

(Ankaŭ ekzistas ekz. ##deutsch, ##English kaj ##francais. :-) )

Atentu, ke la nomoj de kanaloj komenciĝas per "#" (plej kutima), sed ankaŭ ekzistas tiaj kun "##".

Mi ne rekomendas eniri IRCujon tra TTT-a pordo, sed uzi veran IRCumilon.

Por uzantoj de la retumilo Fajrovulpo ekzistas aldonaĵo ChatZilla, per kiu oni povas komforte IRCumi plurservile kaj plurkanale.

Eĉ eblas uzi verajn Esperantajn literojn en Freenode, se oni agordas CZ-on por subteni UTF-8.

Lastatempe la malstabileco de la lernu.net-a babilejo ŝajne "pelis" multajn babilemulojn al IRCujo. :-)

Jen okazo fine iam blogi pri la afero.

Mi espereble baldaŭ venkos mian pigrecon kaj faros tion.

Do iam aperos plia plurparta serieto en mia blogo. ;-)

Kolonjano
Posted 3 months ago. ( permalink )
Mimi replies:
Dankon pro la klarigoj....nur nun mi malkovris ĝin (dank'al ghiridar) kaj pensis ke estus bone sciigi al la aliaj esperantistoj. Mi havas demandon; kial vi ne rekomendas eniri tra TTT-an pordon? mi ne instalis IRCumilon! Ĉu eblas ne funkcii bone? Dankon, mimi
Posted 3 months ago. ( permalink )
Kolonjanopro replies:
Saluton!

TTT-a enirejo al ekster-TTT-ejo nur estas kompromiso por kontentigi homojn, por kiuj Interreto kaj TTT estas sinonimoj.

Ekzemple enirante per TTT al Freenode vi ja vidos liston de kanalanoj, sed ne ilian staton.

Kontraste al la babilejo de lernu.net en IRCujo eblas indiki foreston.

Tamen ankaŭ per tiu enirejo vi povas uzi la <TAB>-klavon por kompletigi nomon de babilanto:

Ekz. vi bezonas tajpi nur Kol<TAB> por aperigi KoLonJaNo, se mi estas en la listo.

Kolonjano
Posted 3 months ago. ( permalink )
David Spro says:
Dankon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
Viktoro says:
Mi jam elŝutis IRC-ilo kaj mi jam povas babili!
Estas tre bona ilo kiun mi ne konis ĝis nun. Dankon!
Posted 3 months ago. ( permalink )
dormomusopro says:
Funkcias !!!
Posted 7 days ago. ( permalink )
Onklo says:
Mi ankaŭ ŝatas chatonic,tamen tie mankas Esperantistoj.Mi nun uzas ĉefe skajpo.
Posted 19 hours ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...