ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ Published on June 23, 2009
by ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ

ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ's blog

Browse posts
FELIĈAN ZAMENHOF-TAGON AL ĈIUJ !
Posted on December 12, 2009
14 comments (latest 3 days ago)
Vizito de eksterlandano al nia lando
Posted on November 13, 2009
5 comments (latest 5 weeks ago)
3-a KUNVENO DE NKEA-anoj la 13-a DE JUNIO 2009 – FARE LICEO ANOVA – PAITA
8 comments (latest 11 days ago)
Esperanto kreskas en NovKaledonio
Posted on April 24, 2009
28 comments (latest 6 months ago)
Dua renkontiĝo de NKEA
Posted on April 12, 2009
8 comments (latest 8 months ago)
NKEA festumas sian unuan datrevenon !
Posted on February 28, 2009
24 comments (latest 9 months ago)
Somerkursaro en Aŭstralio
Posted on December 13, 2008
9 comments (latest 11 months ago)
Unua renkontiĝo de NKEA-anoj kun eksterlandanino el Francio
Posted on November 30, 2008
5 comments (latest 12 months ago)
LEGENDO PRI POLPO KAJ RATO
Posted on October 16, 2008
10 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 579 times

3-a KUNVENO DE NKEA-anoj la 13-a DE JUNIO 2009 – FARE LICEO ANOVA – PAITA

Tuesday June 23, 2009 at 08:40AM

Jen denove kunvenis la membraro de NKEA. Ni rendevuis, post la kursoj, sub la bela pajla dometo en la korto de la liceo ANOVA, kie Patrick instruas kaj al liceanoj (vendrede) kaj al plenkreskuloj (sabate). Sandrine, instruante, en malsama liceo (DO KAMO) devis veturi al la renkontiĝejo kun kelkaj lernantoj, post la matena kurso. Ĉiuj kunportis manĝaĵon kaj dolĉaĵojn. Post la alveno de ĉiuj kaj la interkona prezentado, Patrick kiel Prezidanto de la Asocio faris proponojn, kiujn ĉiuj aprobis : Ni do decidis kunveni kaj manĝi kune, ĉiu monate anstataŭ unu fojon dum du monatoj. Kaj ankaŭ Madeleine pretigos la komunan manĝaĵon por ke ni ne plu bezonos pripensi kaj kunporti manĝaĵon en malkomfortaj kondiĉoj.

Tuj post la aprobo, ni ekmanĝis gaje kaj babileme. Ni ĉefe ŝatis la ĉeeston de nia amikino Liliane, kiun ni retrovis post longa silento, dum la Somerkursaro de Sidnejo, pasintjanuare. Ankaŭ, ni ege ŝatis la gajan interparoladon inter junuloj kaj malpli junuloj. Ĉiuj volonte kaj senĝene interŝanĝis ideojn.

Nur duono de la membraro ĉeestis, ĉu pro alia okupaĵo, ĉu pro forvojaĝo, kaj ni vere esperas, ke venontfoje, la 11-an de julio, ankoraŭ pli da membroj partoprenos la monatan rendevuon.

8 Comments / add your comment?

Alno says:
Mi gxojas, ke far de vi, karaj Patrick kaj Sandrine, la arbo de Esperanto en Nova Kaledonio bonege prosperas kaj floras. Sukcesojn al la tuta membraro de NKEA!
Posted 6 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Elkoran dankon kara Alno ! Ni ege ŝatas nian taskon por gvidi la tiean Asocion kaj esperas altiri pliajn membrojn rapide. Amike.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Jovan says:
Oni ne povas alion ol admiri kaj gratuli vin. Ĉe ni io tia ne estas ebla .
Posted 6 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Kara Jovan, nia bonŝanco estas ke la Esperanta Movado tute novas en nia lando. Tamen, ni klopodas interesigi la plej multon de la junularo... Dankon pro via komento ! ĉu ĝi atingus UEA-an ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Dimitrije Janicic says:
Ĉion bonan! Sukceson!
Posted 5 months ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ says:
Koran dankon Dimitrio ! ni amuziĝas multe en NovKaledonia Esperantujo ! venu kaj ĝuu !
Amike
Posted 5 months ago. ( permalink )
Francisco (Franĉjo) says:
Sukceson, geamikoj!
Posted 13 days ago. ( permalink )
ЄЭPatrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIOЄЭ replies:
Elkoran dankon Franĉjo !
Posted 11 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...