Gerardo Published on June 2nd, 2008
by Gerardopro

Gerardo's blog

Browse posts
La malbela anasido [de Andersen, traduko de LL Zamenhof] [dua parto]
Posted on June 29, 2008
1 comment (latest 5 months ago)
Se vi ŝatas soci politikajn temojn..
Posted on June 28, 2008
4 comments (latest 4 months ago)
Ĉu Eŭropo estas mortinta ? [kiel Esperanto !!]
Posted on June 22, 2008
14 comments (latest 2 months ago)
La malbela anasido [de Andersen, traduko de LL Zamenhof]
Posted on June 2nd, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Emblemo malbone konata : la ruĝa flago
6 comments (latest 2 months ago)
La hierarĥio de la bezonoj [piramido de Mazlow]
Posted on May 21, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Don Kiĥoto [el la klasikaĵo de Cervantes]
Posted on May 15, 2008
6 comments (latest 2 months ago)
Strebado al plua vivo
Posted on May 9, 2008
6 comments (latest 2 months ago)
La tabelo de la ligoj
Posted on April 29, 2008
2 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 267 visits

Emblemo malbone konata : la ruĝa flago

Monday June 2nd, 2008 at 03:23PM

 

Eble oni povas sin demandi kial asocio kies labor lingvo estas esperanto, Sennacieca Asocio Tutmonda [SAT] tiel obstine uzas simbolojn tiel diverse taksataj kiel la saluto per Kamarado aŭ la ruĝa flago.. Kial diable tiu stranga « folkloro »? certe opinias kelkaj el vi en mondo kie laboristaro konsistas el homoj tre diversaj kun malsamaj politikaj, filozofiaj, religiaj opinioj..

Bof !! l ruĝa koloro : komunisteca ...

Kaj tuj venas en kelkaj kapoj la konfuzo kun totalismo, eĉ se sub pli atenta ekzameno ĉiuj totalismoj ne estis / estas komunistaj kaj se kelkaj reĝimoj kiuj komunistece naskiĝis evoluas ĝis pli da libereco..

Do ĉu SAT totalisma ? Evidente ne.. Sed kio do estas ĝia heredaĵo.. Kaj unue kia estas la historio de tiu malbone konata emblemo : la ruĝa flago..

 

La ruĝa koloro estis konata de tre longa tempo, verŝajne de antikveco, kiel simbolo de danĝero.. Per ruĝa koloro armeoj indikis ilian pretecon antaŭen iri por batalo kaj eĉ por indiki ke ili ne estos farintaj kaptitojn !!

Grava skriba pruvo de tiu uzo [almenaŭ en Francio] estis la leĝo de la 20-a de oktobro 1789 kiu devigis la « naciajn gardistojn » montri ruĝan flagon antaŭ ol ataki ribelulojn..

La rolo de tiu ruĝa flago restis tia ĝis lia alpreno [pro defio ] fare de la respublikanoj..kiuj eĉ volis ke tiu flago fariĝu la oficiala emblemo de la franca dua respubliko post la revolucio de 1848

Tiu dua franca revolucio havis eĥoon en la tuta eŭropo, okazo popularigi la ruĝan koloron kiel simbolo de amancipiĝo de la popoloj, kaj ĉefe de la laboristoj..

En 1871, la ruĝa flago estis la flago de la pariza komunumo..

De tiam, ruĝa koloro fariĝis simbolo de la laboristaj luktoj, simbolo de libereco antaŭ subpremantaj reĝimoj..

Tiu simbolo, je la koloro de sango verŝita en epoko kiam oni pafis al ne armitaj manifestaciantoj, restas kiel memorigilo de la pasintecaj luktoj. Simbolo kiun oni foje misuzis sed kiu restas por pacaj laboristaj batalantoj ne forgesebla heredaĵo.

Preter la diverseco de la opinioj pri kiamaniere batali por pli paca kaj pli libera mondo, la ruĝa koloro restas la emblemo de laborista fiero.

6 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
La ruĝo, pozitivsence, simbolas la vivon, la amon, la fervoran pasion, la fruktdonecon. Romiaj fianĉoj portis surkapan vualon signifikanta amon kaj fekundecon. (el 'Dicionário de Símbolos', far Herder Lexiton)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Alain Collignon says:
Bone dirite, mi pensas pri la kanto " la rugxa cxifono "
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Hehe !! ĉu mi diris ke la ruĝa koloro ne povas havi alian sencon ol danĝero aŭ ribelo ?? Sed historie ĝi havis kaj daŭre havas tiujn sencojn por la laboristaj movadoj
Posted 5 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Evitu elĵeti la bebon kun la banakvo. Ruĝo estas la koloro de la maldekstro. Estas vere, ke ni ne trouzu ĝin, sed ĝi restu.

La brita laborista kanto:

THE RED FLAG
(James O'Connell, 1899)
The people's flag is deepest red
It shrouded oft our martyred dead;
And ere their limbs grew stiff and cold
Their hearts' blood dyed to every fold.

Then raise the scarlet standard high!
Beneath its folds we'll live and die.
Though cowards flinch and traitors sneer
We'll keep the red flag flying here.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Peter Bowing edited this comment 5 months ago.
Jakvopro replies:
Dankon por la belega poemo kiun mi jam plurfoje aŭdis sed kies originalan tekston mi ne posedis.
Kvankam mi malamegas simbolojn kaj sanktigo de personojn kaj flagojn ktp,ktp. La ruĝas flago tamen daŭre tuŝas mian koron.
Posted 5 months ago. ( permalink )
rughulo says:
Bedaurinde mi ne komprenas la anglan - sed mi certas ke ekzistas himno de rugha standardo ankau en nia lingvo.
Feliche chiuj homoj havas koron rughan , chiu homo spertu amon , kaj sankton, dignon , felichon Por tio chi necesas simboloj.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.